En
julio de 2001 oni prifosis la ruinon de la antikva Granda Kanalo en Huaibei de
Anhui-provinco kaj vidigis la antikvan Grandan Kanalon antau 1400 jaroj. La dronintaj
shipoj de Tang-dinastio (618-907), la doko de Song-dinastio (960-1279) kaj granda
nombro da delikataj porcelanajho revidigis la viglan transportadon sur la Granda
Kanalo en Sui- kaj Tang-dinastioj.
Dum
la prifosado oni trovis 8 dronintajn shipojn de Tang-dinastio kaj elfosis 3 el
ili. Du el la tri shipoj estis faritaj el lignaj tabuloj kaj la alia plej bone
konservata estas pirogo kun longo de 10.8 metroj.
Krome
oni trovis ankau shtonan dokon de Song-dinastio. La doko estas oblonga konstruajho
iom detruita che la supro. Ghi longas 14.3 metrojn de oriento al okcidento kaj
larghas 9 metrojn de sudo al nordo. Ghia norda muro tuj che akvo altas 5.5 metrojn.
Specialistoj de antikva arkitekturo asertis post esplorado, ke ghi estis vara
doko. Tiu trovo liveris ateston por esplorado pri la rivera transportado en Tang-
kaj Song-dinastioj. Tio pruvis, ke en tiu tempo la transporta maniero jam estis
shanghita de tutdistanca transportado al stadia. Tio estas nova trovo en esplorado
pri la transportado sur la Granda Kanalo.
Che
la ruino oni trovis grandan nombron da fajencajhoj, porcelanajhoj, ferajhoj kaj
bronzaj moneroj. La nombro de porcelanajhoj estas la plej granda. La porcelanajhoj
estis produktitaj de dekkelke da famaj bakujoj de Tang- kaj Song-dinastioj. Tiuj
antikvajhoj konvinke pruvis la grandan rolon de la Granda Kanalo servi kaj por
la shtata transportado kaj por la privata karavana vojagho.
La
rezulto de la prifosado de la antikva doko, la dronintaj shipoj kaj granda nombro
da objektoj liveris konkretajn materialojn por studi la historion de la Ganda
Kanalo, tiun de surakva transportado, tiun de akvo-administrado kaj tiun de la
tri dinastioj Sui, Tang kaj Song. Samtempe la prifosado liveris tre gravajn novajn
arkeologiajn materialojn por studado pri la politiko, ekonomio, kulturo, komerco,
turismo kaj eksportado de porcelanajhoj en la antikva Chinio.