Naturparko de Beipiao por saurobirdaj fosilioj

de LIU BIAN

    En la lastaj 30 jaroj oni chiam prenis la germanan arkeopterigon kiel originon de la birdoj. Septembre de 1989 chinaj arkeologoj trovis tri strangajn fosiliojn en Beipiao de la urbo Chaoyang, Liaoning-provinco de Chinio. Chinaj fakuloj konstatis, ke ili estas fosilioj de mezozoikaj birdoj, kiuj vivis je 25 milionoj da jaroj pli frue ol la germanaj arkeopterigoj. Poste oni nomas ilin chinaj saurobirdoj.

    La Naturparko de Beipiao por saurobirdaj fosilioj areas 46.3 kvadratajn kilometrojn, kiuj etendighas tra 22 vilaghoj. Por pli efike protekti la grandan naturparkon kun fosilioj vaste dissemitaj, la registaro de Liaoning-provinco ellaboris regulojn "protekti leghe, esplori science, ekspluati racie kaj utiligi efike". Oni fondis administrejon de la naturparko, starigis lim-shtonon kaj intensigis protektadon de la fosilioj. En 1998 la Shtata Konsilantaro aprobis, ke ghi estu naturparko de la shtata nivelo.

    La geologia kaj paleontologia studo pri la okcidenta parto de Liaoning-provinco komencighis en la 80-aj jaroj de la 19-a jc. Tie oni trovis fosiliojn de la plej antikvaj bestoj kaj tiun de la plej antikva floro de la mondo. Ghis nun tie oni trovis proksimume 20 specojn da fosilioj de birdoj, fishoj kaj angiospermoj el 14 klasoj de 6 kladoj. Tie elterighis ankau aliaj valoregaj birdaj fosilioj, ankau kiuj konfirmis la pravecon de la chinaj fakuloj pri la fruperioda evoluo de la birdoj.

    Tiuj sedimentajhoj kaj fosilioj estas richajhoj ne nur de Chinio, sed ankau de la tuta mondo. En 2000 en Chinio okazis internacia simpozio de saurovostuloj kaj tiu de paleontologio. Kaj Beipiao estis alte taksata de la cheestantoj.

     La Naturparko de Beipiao kaj la proksimaj lokoj estas idealaj por studo pri la origino de birdoj kaj ilia evoluo. Beipiao ne nur metas akademian bazon pri tio, ke birdoj estis evoluintajhoj de dinosauroj, sed ankau havas gravan signifon en studo pri la origino de mamuloj kaj ilia evoluo. Eltrovo de la plej antikva floro en Liaoning fruigis la angiospermojn je 15-20 milionoj da jaroj. La monda problemo pri birda origino kaj ilia fruperioda evoluo eble estos solvita de chinaj sciencistoj sur la teritorio de Chinio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16