Gravaj arkeologiaj eltrovoj en Shandong

de RIMO LIU

    3 apartaj prezentadoj estis faritaj de la Nacia Orkestro de Shandong-a Ensemblo februare de 2001. En la prezentadoj 2 aktoroj ludis muzikon per gamo-sonorilaro kaj gamo-tintilaro, elterigitaj antau nelonge, dum la aliaj kunludis per modernaj antikv-similaj instrumentoj. La gamo-sonorilaro, gamo-tintilaro kaj modernaj muzikiloj kune donis agrablan muzikon kaj multe ghuigis la spektantojn. La koncertoj estis faritaj por ekzamenado de fakuloj pri la tembro de la antikvaj muzikiloj. Multaj superaj fakuloj auskultis la ludon. Inter ili estis profesoroj de konservatorio kaj famaj arkeologoj. Por sekureco de la valoraj historiaj objektoj la organizantoj tenis la koncerton en sekreto dum longa tempo, kio tamen pliigis ghian misteron. Kaj plie, lau koncerna difino, valoraj historiaj objektoj ne devas esti movataj ripetfoje, tial post la chi-fojaj prezentadoj ili ne plu vidighos sur scenejo. Tial la 3 koncertoj estis versence unika ludo.

    La apero de tiuj antikvaj muzikiloj estis kauzita de malkovro de mauzoleo de Han-dinastio. Sube legighos "Kiamaniere oni malkovris la mauzoleon de Han-dinastio?", "Gamo-sonorilaro en la mauzoleo", "Misteroj de la mauzoleo" kaj "Enigmoj en la prishtelita mauzoleo."

 

    KIAMANIERE ONI MALKOVRIS LA MAUZOLEON DE HAN-DINASTIO?

    Antautagmeze de la 26-a de junio, 1999, shose-konstruantoj ekster atendo trovis multe da verdigraj bronzajhoj en teramaso proksime de Luozhuang-vilagho, Jinan, Shandong-provinco. Post ekzameno arkeologoj konstatis, ke la teramaso estas granda princa mauzoleo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.), kaj tuj che la prifosado oni elterigis pli ol 90 bronzajhojn. Post tio ili daurigis sian prifosadon kaj elterigis sume ch. 500 valorajn historiajn objektojn.

    Februare de 2000 la arkeologa tachmento refoje vizitis la antikvan tombon. Ghis nun oni trovis entute 31 grandajn kunentombigajn kavojn, kie oni elterigis pli ol 2000 historiajn objektojn, orajn, eburajn, bronzajn, ferajn, ceramikajn k.a. El la muzikila kavo oni trovis grandan gamo-sonorilaron, shtonan gamo-tintilaron kaj aliajn valorajn instrumentojn. Oni kalkulis, ke la chefa cherkochambro areas 1300 kvadratajn metrojn.

    La mauzoleo estas grandega kun kunentombigaj kavoj plej multnombraj el tiuj de la Okcidenta Han-dinastio. Oni supozas, ke ekzistas ankau aliaj kunentombigaj kavoj ankorau ne malkovritaj.

 

    GAMO-SONORILARO EN LA MAUZOLEO

    La mauzoleo en Luozhuang mirigis chinajn arkeologojn pro la grandaj skalo kaj nombro de siaj kunentombigaj kavoj. Ghi vekis atenton precipe per la grandega kavo de muzikiloj, kiu estas rara en Chinio kaj lau la skalo kaj lau la kvanto de la enterigitaj muzikiloj.

    Oni elterigis en la kavo sume 140 objektojn, el kiuj estas 19 gamo-sonorilaroj kun grava arkeologia valoro kaj aliaj bronzaj instrumentoj.

    Gamo-sonorilaro estas perkut-instrumento uzata en antikvaj kortegoj de Chinio. Ghi aperis unuafoje en la 11-a jc. a.K. Ghi konsistas el bronzaj sonoriloj pendigitaj sur ligna framo lau gamoj. Oni frapas ilin per malgrandaj lignaj perkutiloj. La gamo-sonorilaroj estas malsamaj en la grandeco kaj formo en diversaj dinastioj de Chinio. Tiu farita en la fino de la periodo Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.), elterigita en Xinyang, Henan-provinco, konsistas el 13 sonoriloj, dum tiuj faritaj en la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) el 64 sonoriloj, sed tiuj faritaj en la sekvantaj dinastioj plejparte konsistas el 16 sonoriloj. Ghenerale dirite, ili plejparte estas bronzaj, tamen tiuj en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736-1795 surtrono) de Qing-dinastio estas faritaj el oro.

    Farinte surlokan analizon, la fakuloj venis al la konkludo, ke la 19 gamo-sonorilaroj estis bonordaj che sia elterigho, de tio oni sciis, ke che sia enterigho ili estis pendigitaj sur ligna framo kaj poste pro sinko de la kunentombiga kavo la framo falis kaj sekve de tio difektighis 3 el la 19 gamo-sonorilaroj. Chi-foje fakuloj faris riparon per specialaj gluajhoj kaj koagulantoj kaj faris chion eblan por konservi ilian originan tembron.

    Arkeologoj diris, ke kompare kun la gamo-sonorilaroj de la periodo Militantaj Regnoj, tiuj de Han-dinastio estas malmultaj. Sed la chi-foje elterigitaj 19 gamo-sonorilaroj havas ne nur belan aspekton, sed ankau belan tembron. Ilia malkovrigho supozeble havos gravan influon sur arkeologio de chinaj instrumentoj, char antaue oni opiniis, ke gamo-sonorilaroj perdighis jam tuj post Qin-dinastio, sed la chi-foje trovitaj gamo-sonorilaroj elterigitaj en Luozhuang konigis al ni, ke nur post la mezo de la Okcidenta Han-dinastio perdighis la gamo-sonorilaroj.

 

    MISTEROJ DE LA MAUZOLEO

    La mauzoleo de Han-dinastio en Luozhuang postlasis kelkajn misterojn al la homoj:

    Unue, kiu estas la tombomastro? Arkeologoj opinias, ke char la tombomastro okupis tiel grandan areon kiel sian kushejon, tial li certe ne estis ordinara persono. Analizinte la grandnombrajn historiajn dokumentojn kaj elterigitan teran tegajhon, oni opiniis, ke la tombomastro estas Lü Tai, nevo de la edzino de imperiestro Liu Bang, tamen ankau estas iuj, kiuj opinias, ke la tombomastro estas princo Qi. Antau elcherkigo oni ankorau ne povis certighi, kiu estas la tombomastro efektive.

    Due, strangaj koridoroj. La mauzoleo estas kruc-forma kaj la tombomastro kushas en la meza parto kaj ambauflanke estas galerioj. La orienta galerio longas 100 m. kaj la okcidenta 40 m. tamen estas mirige, ke inter la chefa chambro kaj la du galerioj estas 9 simetriaj kurbaj vojoj. La similaj neniam aperis en la china arkeologia prifosado. Kial aperis tia kurba vojo? Kion signifas tio? Nun ankorau mankas konvinka respondo.

    Trie. malfacile komprenataj charsulkoj. Ordigante la orientan tombovojon, oni trovis kelke da klaraj charsulkoj sur solida tero. Kial estas tiuj strangaj charsulkoj sur la solida tero? Ankau pri tio mankas respondo.

    Kvare, perditaj bronzajhoj. Ankau en aliaj samklasaj kaj samskalaj tomboj de Han-dinastio en Luozhuang oni elterigis iujn bronzajhojn, tamen iliaj specoj estas nekompletaj. Chu ili perdighis au kushas sub profunda tero, pri tio oni ankorau ne scias.

 

    ENIGMOJ EN LA PRIShTELITA MAUZOLEO

    En la china historio multaj grandaj tomboj estis prishtelitaj. Kvankam oni ankorau ne scias, kiu estas la tombomastro de la mauzoleo en Luozhuang, tamen oni trovis 12 truojn che la tombosupro. Pro tio estighis serio da demandoj: Chu tiu mauzoleo estis iam prishtelita? Kiuj trezoroj estis en la chefa cherkochambro? Char la truoj distancas de la cherkochambro je pli ol 20 metroj, tial oni konjektas, ke shtelisto iam eniris tien. Se jes. Kion li shtelis? Pri tio oni ankorau en estas certaj.

     Nun oni atendas ghian pluan prifosadon. Oni kredas, ke post kelke da monatoj venos la tempo komplete malsekretigi ghin.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16