HAN-DINASTIA
TOMBO MAWANGDUI: KADAVRO ANTAU 2 000 JAROJ
Che
Mawangdui en la orienta antauurbo de Changsha, chefurbo de Hunan-provinco,
Chinio, trovighas du teramasoj altaj ch. 17 m., unu oriente
kaj la alia okcidente. Laudire la loko estas tombejo de la familio
de Ma Yi, estro de Chu-regno en la Kvin Dinastioj (907-960).
Vintre de 1971, konstruistoj malkovris tie tombon de Han-dinastio.
El la miloj
da historiaj objektoj malkovritaj en la tri tombokavoj de Mawangdui
tre famas la silkajhoj kaj bambuaj slipoj kun skribajhoj kaj
T-forma silkajho kun simetrie farita flulinia pentrajho en buntaj
koloroj. La maldika robo longa je 160 cm. kaj peza je nur 48
g. estas tre rara trezoro. Sed la plej atento-altira estas la
kadavro de virino antau 2 000 jaroj tre bone konservata. La
hauto kaj haroj estas sendifektaj, la fingroj — klaraj je spiralaj
kaneloj kaj la subhauta graso — dika. Kiam oni injektis al ghi
antisepsajhon, la histo restas ankorau elasta kaj la artikoj
de la kvar membroj — moveblaj. En la stomako trovighas 138 melonsemoj.
Tre simila al la fresha, ghi estas malseka kadavro, tute diferenca
de mumio, de seka au ledeca kadavro. Tio estas ege rara en la
notoj pri antikvaj kadavroj en la mondo. En majo 1972 oni unuafoje
ekspoziciis la kadavron en la Hunan-a Muzeo. Chiutage 10 000
homoj vizitis la muzeon kaj foje 14 000, ech la vitra pordego
de la muzeo estis disrompita pro interpushighado de vizitantoj.
HEMUDU:
ANTIKVA RIZ-KULTURA VILAGhO
La
vilagho Hemudu trovighas en Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco.
En junio 1973 oni malkovris tie, dum konstruado de hidroelektrejo,
arojn da tre malofte videblaj nigraj fajencaj pecoj, lignajn
dom-restajhojn kaj ostojn de antikvaj bestoj. Konstatinte, ke
ili estas historiaj objektoj apartenantaj al neolitiko, oni
komencis la prifosadon por protekti la ruinon.
La ruino
kun areo de pli ol 40 000 kvadrataj metroj prezentas la kulturon
de kvar antauhistoriaj periodoj. Ghia plej antikva tavolo datighis
antau pli ol 7 000 jaroj. Tie oni elterigis multajn laborilojn,
chiutagajn uzajhojn, ornamajhojn, bone konservatajn lignajn
dom-restajhojn kaj lignan puton en groteska formo. Kaj la eltrovo
de 120 tunoj da kultivita rizo faris sensacion inter la fakuloj
de la mondo. Krome, en la ruino oni malkovris ankau restajhojn
de natura lako plej frue uzata kaj tiujn de porkoj kaj bubaloj
plej frue bredataj en Chinio au en la mondo.
La malkovro
de la ruino Hemudu nekontesteble pruvas, ke antau 7 000 jaroj
ekzistis jam altgrada kulturo en la baseno de Yangzi-rivero.
ARGILAJ
MILITISTOJ KAJ ChEVALOJ: GVARDIO DE LA UNUA IMPERIESTRO DE QIN-DINASTIO
Norde
de Lishan-monto en Lintong, Shaanxi-provinco, imponas la Mauzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a. K.). La mondfamaj
argilaj militistoj kaj chevaloj trovighas norde de la vojo al
la orienta pordego de la mauzoleo.
En marto
1974, kiam loka kamparano fosis puton, li trovis rompitajn argilajn
homajn kapojn, korpojn kaj manojn en grandeco de tiuj de homoj.
Do, ekis la prifosado de la "Oka Miraklo de la Mondo". Nun jam
finighis la reordigado de la kavoj n-roj 1, 2 kaj 3 kun argilaj
militistoj kaj chevaloj, kaj dauras la ghenerala prifosado.
La argilaj
militistoj kaj chevaloj distingighas per siaj grandeco, multeco
kaj vereco. Ili, ege versimilaj, estas tiel grandaj kiel veraj
homoj kaj chevaloj. En unu kavo trovighas argilaj militistoj
kaj chevaloj, kiuj formas grandan formacion. Post esploro oni
konstatis, ke en la kavo estas 8 000 argilaj militistoj, 600
argilaj chevaloj, 125 lignaj charoj kaj pli ol 39 000 diversaj
bronzaj armiloj. En la kavo de kunentombigitajhoj okcidente
de la mauzoleo trovighas du bronzaj chevalcharoj. Fakuloj diris,
ke la argilaj militistoj kaj chevaloj antaue estis koloraj.
En 1999, dank' al la avangarda tekniko, arkeologoj finfine sukcesis
konservi la kolorojn de la argilaj militistoj kaj chevaloj,
ke ili bunte reaperis en la mondo kun sia origina aspekto.
GAMO-SONORILARO:
ATESTO DE LA KULTURO DE RITA MUZIKO
En
septembro 1977 oni malkovris dum konstruado argilajhojn kaj
shtonplatojn che Leigudun tri kilometrojn nordokcidente de la
gubernia urbo de Suixian, Hubei-provinco. En marto 1978 oni
konstatis, ke la loko estas granda antikva tombejo, kiu areas
220 kvadratajn metrojn kaj kies lignaj cherkoj okupas pli ol
4/5 de la areo. Tio estas la unua fojo por Chinio, malkovri
tiel grandan tombejon el lignaj cherkoj. En la tombo, bone konservata,
ripozas markizo Zeng, kun pli ol 7 000 kunentombigitajhoj, inkl.
de raraj bronzaj ritiloj, antikvaj bataliloj, cheval-charoj,
elegantaj orajhoj, jadajhoj, lakitaj lignajhoj kaj bambuaj slipoj
kun skribajhoj.
El tiuj elterigitaj
historiaj objektoj la plej atento-altiraj estas 124 elegantaj
muzikiloj, inkl. de gamo-sonorilaro, gamo-tintilaro, tamburoj,
blovinstrumentoj, kordmuzikiloj, pajnoshalmoj, bambuaj flutoj
k.a., el kiuj la plej imponaj estas bronza gamo-sonorilaro el
65 sonoriloj pendantaj lauvice de la gamoj, en ok grupoj sur
trietagha framo longa je 7.48 m., largha je 3.35 m. kaj alta
je 2.73 m., firme staranta pli ol 2 400 jarojn kun shargho de
pli ol 2 500 kg. La gamo-sonorilaro, tre bone konservata, donas
agrablajn sonojn. La provludo pruvis, ke ghiaj akorda, polifonia
kaj aliaj rimedoj estas bone uzataj. Tio neis la malnovan diron,
ke la sep chinaj muziknotoj originis de Europo. Kun la teknologia
supereco la gamo-sonorilaro estas senprecedenca miraklo en la
muzika historio de Chinio.
FAMEN-TEMPLO:
FINGRA RESTAJhO DE ShAKJAMUNIO
Famen-templo,
fama antikva templo de Chinio, situas en la urbeto Famen 10
km. norde de la gubernio Fufeng, Shaanxi-provinco. La pagodo
de la templo estis konstruita en 601. Ghi, farita el ligno,
servis kiel relikvostupao. En 1567 ghi detruighis kaj en 1573
oni rekonstruis ghin kiel 13-etaghan kaj ok-angulan pagodon
el brikoj. En augusto 1981 ghi disfalis pro senchesa pluvego.
Por rekonstrui ghin, arkeologoj prifosis ghian ruinon en 1987
kaj 1988. Intertempe oni malkovris ghian subteran palacon plenan
de raraj trezoroj.
La subtera
palaco sin kashas meze de la bazo de la pagodo en formo ,
longa je 21.12 m. kaj alta je 1.87 m. La historiaj objektoj
en ghi povas esti dividitaj en du partojn: A. kvar altvaloraj
trezoroj de budhismo — fingraj restajhoj de Shakjamunio; B.
pli ol 170 objektoj uzataj por kulti liajn restajhojn. Ili,
multnombraj kaj altgradaj, montris la plej altan teknologian
nivelon de tiu periodo. El ili la plej valora estas statuo de
bodisatvo alta je 38.5 cm. kaj peza je 1 926 g. Ghi estas atesto
de la lasta bonvenigo de liaj restajhoj en Tang-dinastio (618-907)
kaj unika historia objekto kun imperiestra nomo.
Krome, dekkelkaj
porcelanajhoj konservataj en la subtera palaco de Famen-templo
solvis la enigmon de porcelanajho kun sekreta koloro (tia porcelanajho
estis disponata nur de imperiestra familio). Kaj granda kvanto
da delikataj teksajhoj eltrovitaj en ghi reflektis la plej altan
nivelon de la teksa tekniko kaj arto de Tang-dinastio.