Historiaj signoj (I)

  de PING HUA   

    En la komenco de la 20-a jc. naskighis la moderna china arkeologio, kies gravaj eltrovoj ne nur reskribis la historion de la china nacio kaj ech tiun de la homaro, sed ankau helpis serchi signojn de prauloj. Ni konigas en du numeroj iujn gravajn arkeologiajn eltrovojn multe influantajn en la 20-a jc.

    LA RUINO DE SHANG-DINASTIO: ChEFURBO ANTAU 3000 JAROJ

    La skribajhoj sur testudaj sheloj malkovritaj en 1899 inspiris arkeologojn al prifosado de la ruino de Shang-dinastio, kies eltrovo markis la naskon de la moderna china arkeologio.

    Iun tagon de 1899, s-ro Wang Yirong, fakulo pri studo de skribajhoj sur antikvaj bronzajhoj kaj shtonaj objektoj, achetis en apoteko de Pekino kontraumalariajn drogojn, inter kiuj estis pecoj de testuda shelo, kaj li surprize rimarkis, ke sur ili legighas nekonataj antikvaj vortoj. Jen la plej antikva skriba lingvo de Chinio eltrovita. Post kiam la informo cirkulis, testudaj sheloj ighis valora antikvajho. Por profitego komercistoj chiam gardis kiel sekreton la lokon — Xiaotun en Anyang, Henan-provinco, kie oni elterigis tiujn testudajn shelojn. Nur en 1908 arkeologoj konstatis, ke Xiaotun estas la ruino de Shang-dinastio, kiu silentis jam pli ol 3 000 jarojn.

    De 1928 ghis la printempo de 1937 chinaj arkeologoj 15-foje faris sciencan prifosadon de la ruino, kies amplekso kaj sukceso estis grandaj kaj metis bazon por la moderna china arkeologio. En 1939, du jarojn post eksplodo de la Kontraujapana Rezistmilito, la prifosado devigite chesis. En 1950 arkeologoj de la nova Chinio rekomencis la prifosadon. Post entute pli-ol-70-jara prifosado la ruino de Shang-dinastio kun areo de pli ol 30 kvadrataj kilometroj finfine aperis antau ni. En la ruino, krom skribo sur testudaj sheloj, estas ankau multaj aliaj valorajhoj: tomboj kaj kavoj por kultado kaj por chevaloj kaj charoj. En ghia centro imponas la ruinoj de imperiestra palaco kaj temploj, kie imperiestroj kaj princoj kultis siajn prapatrojn. Tiuj ruinoj kaj historiaj objektoj montras unuflanke la socian vivon antau 3 000 jaroj kaj aliflanke la tiamajn civilizacion kaj teknologion. La granda ding-o (kvarpieda ujo) Simuwu estis elterigita en la ruino de Shang-dinastio en 1939. Char oni ne povis transporti ghin kaj timis, ke ghi estos alproprigita de japanaj agresantoj, oni denove enterigis ghin. En 1946 oni reelterigis ghin. Nun ghi estas montrata en la China Historia Muzeo kiel trezoro.

    DUNHUANG: ARTA TREZOREJO EKSTERORDINARA

    Mogao-kavernaro en Dunhuang ighis arta sanktejo de religio pro tio, ke tie konservighas mirinde multnombraj statuoj kaj freskoj faritaj dum la periodo de la Nordaj Dinastioj (386-581) ghis Yuan-dinastio (1206-1368). Laudire, se oni interligas la freskojn en Mogao-kavernaro, ilia longeco superas 30 km. En 1900 oni hazarde malkovris sekretan kavernon kun sennombraj antikvaj sutroj, broditaj bildoj, skribajhoj, religiaj instrumentoj kaj aliaj valorajhoj. Tio faris grandan sensacion. Jen naskighis nova fako en la mondo, t.e. Dunhuangologio.

    Wang Yuanlu, kiu fughis de Hubei al Gansu pro natura katastrofo, farighis intendanto de Mogao-kavernaro. Matene de la 26-a de majo 1900, kiam li forigis sablon de iu kaverno, subite muro skuighis kaj fendighis: shajne kashighis interne sekreta kaverno. Li miris kaj tuj fosis la kavernon. Ho! ghi estis plena de historiaj objektoj. Tio estas kaverno de sutroj.

     Tamen la stulta Wang ne sciis, ke chiuj tiuj estas la plej brilaj kulturajhoj de la antikva Chinio, kaj la putra registaro de Qing-dinastio ne kapablis zorgi pri la eltrovo en malproksima dezerto, do aventuristoj el Rusio, Hungario, Francio, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj venis lau informoj, achetis de Wang nekalkuleblajn valorajn sutrojn, pentrajhojn kaj statuojn per tre malmulte da mono. Unuvorte, ili posedis chion, kion ili povis transporti, kaj restis nur netransporteblaj freskoj kaj skulptajhoj. Hodiau, kiam fakuloj de la Dunhuang-a Instituto konsultas dokumentojn pri Dunhuang, ili devas acheti de alilandaj muzeoj koncernajn mikrofilmojn.

    "PEKIN-HOMO": PRAPATRO ANTAU 500 MIL JAROJ

    En la 2-a de decembro 1929 la unua kompleta kranio de "Pekin-homo" malkovrighis en Zhoukoudian, sudokcidenta Pekino. Dank' al tio, oni datis la homan originon antau 500 mil jaroj.

    En sudokcidenta Pekino staras malgranda kalkshtona monto. Shtonhakistoj ofte trovis fosiliojn en sablo de grotoj kaj montfendoj. La lokanoj vendis tiujn fosiliajn pecojn al apoteko. En 1926 alilandaj fakuloj atestis, ke inter la fosilioj elterigitaj en 1923 estas dento de praulo antau 500 mil jaroj, t.e. "Pekin-homo". En 1927 la China Instituto de Enketo pri Restadejoj kaj la hospitalo "Harmonio" de Pekino subskribis en la nomo de Chinio kaj alia lando interkonsenton pri sistema prifosado en Zhoukoudian. Monhelpis la Fonduso Rockefeller.

    Ch. la 4-a posttagmeze de la 2-a de decembro 1929, kiam la suno subiris, estis malvarme. Sub malhela kandellumo, subite iu laute kriis: "Kio? Kranio!" Tio estas la unua kranio de "Pekin-homo" sensacianta en la mondo.

    La prifosado en Zhoukoudian dauris ghis la 70-aj jaroj de la 20-a jc. Oni eltrovis ses kompletajn kaj preskau kompletajn kraniojn kaj grandan kvanton da fosilioj de homaj ostoj, inkl. de pli ol 40 skeletoj. Krome, multaj simplaj laboraj instrumentoj kaj postsignoj de fajro-uzado estas valoraj por studo pri la prauloj antau 500 mil jaroj. Ege bedaurindas, ke chiuj fosilioj eltrovitaj dum la 20-30-aj jaroj perdighis dum la Pacifika Milito en 1941.

    DINGLING: GRANDIOZA SUBTERA PALACO

    Sude de Jundu-monto en Changping-gubernio de Pekino imponas la Dek Tri Mauzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644) kun totala areo de pli ol 40 kvadrataj kilometroj. Chirkauitaj de montoj kun pitoreska pejzagho, la mauzoleoj malsamas je amplekso kaj lukseco, tamen ghenerale similas iliaj arkitekturaj aranghoj kaj stiloj. El ili plej famas la mauzoleoj Changling kaj Dingling. Maje de 1956, post sankcio de la centra registaro, ekis la prifosado de la mauzoleo Dingling. La grandioza kaj mistera subtera palaco estis malfermita.

    En Dingling oni malkovris grandan kvanton da raraj trezoroj. Krom la kadavroj de imperiestro Wanli kaj liaj du edzinoj, trovighis ankau liaj robo kaj krono kaj kronoj de liaj edzinoj. Sed dum la kultura revolucio granda kvanto da historiaj objektoj, inkl. de la tri kadavroj, estis forbruligitaj. Krome, pro manko de tauga metodo konservi historiajn objektojn kaj mislaboro, iuj trezoroj estis difektitaj. Ege maltrankvilaj pri tio, iuj fakuloj skribis al la Shtata Konsilantaro pri protekto de la historiaj objektoj. Poste, lau la ordono de chefministro Zhou Enlai, oni chesigis la prifosadon de la mauzoleo Dingling.

    MANCHENG: JADAJ VESTOJ KAJ PALACAJ LANTERNOJ

    En Mancheng-gubernio je 20 km nordokcidente de Baoding staras monteto, kiun oni nomas deantikve Monarka Mauzoleo. La lokanoj pretendas, ke ili estas posteuloj de gardistoj de la tombejo, sed neniu scias pli detale. En 1968 tiu antikva enigmo estis solvita en shtonhakado.

     La prifosado de la mauzoleoj de Han-dinastio en Mancheng konis plurajn altajn tajdojn. La grandeco de la subteraj palacoj kaj multeco de la historiaj objektoj estis ekster la atendo de la arkeologoj. La konstato montras, ke en la mauzoleo ripozas Liu Sheng, la unua princo de la princlando Zhongshan de la Okcidenta Han-dinastio (206 a. K. — 24 p. K.). Li regis 42 jarojn kaj mortis en la jaro 113 a. K. Post prifosado de la mauzoleo de Liu Sheng, historiisto Guo Moruo asertis lau la sepulta moro de la Okcidenta Han-dinastio, ke norde de lia mauzoleo estas tiu de lia edzino. Poste, ghuste en tiu loko oni trovis la mauzoleon de lia edzino.

     La du mauzoleoj estis gigantaj kaj bone konservitaj kun klaraj datoj kaj multaj historiaj objektoj. Tio estas granda afero en la historio de la china arkeologio. Estas plej ghojiga, ke inter la entombigitajhoj estis kelkaj raraj trezoroj: du bone konservitaj, sed unuafoje malkovritaj vestoj faritaj el pli ol 4 600 jadaj pecoj interligitaj per oraj fadenoj en totala pezo de 1 800 g., kaj famaj elegantaj palacaj lanternoj, kiujn palacaj servistinoj gracie tenas ambaumane. Krome, estas luksa kaj eleganta incensujo. Chio tio pruvas, ke en la Okcidenta Han-dinastio la metiarto jam atingis altan nivelon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16