Ekde
1995 ni kvin-foje sendis raportistojn al Shaanxi (Shenshji),
Gansu, Interna Mongolio kaj Xinjiang (Shinghjang) por vizito.
Dum tiuj tri jaroj niaj raportistoj laueble konigis la Silkan
Vojon al niaj legantoj.
Niajn raportistojn
multe inspiris la naturo kaj historiaj restajhoj ambauflanke
de la Silka Vojo. La vizito donis al ili neforgeseblan rememoron,
tamen ne eviteblas, ke ili, spertante penigan vojaghon, faris
observadon ne tiom profundan nek tiom ampleksan al iuj partoj
de la Silka Vojo, kio sendube lasis al ili grandan bedauron...
Che adiauo al la Silka Vojo niaj raportistoj ankorau havas
multon por diri al niaj legantoj.
La Red.
SOPIRO AL GhIA
STARTPUNKTO (Zheng Zhenjie)
SPERTO EN LA
VOJAGhO (Han Hong)
NEFORGESEBLAJ
POPLOJ (Liu Sigong)
RIDETO DE TAGhIKOJ
(Li Liang)
LA SILKA VOJO
ETENDIGhANTA (Pang Naiying)
SOPIRO AL
GhIA STARTPUNKTO (Zheng Zhenjie)
Mi estas unu
el la EPCh-raportistoj, kiuj la unuaj vojaghis lau la Silka
Vojo. Atinginte Xi'an,startpunkton de la Silka Vojo, mi tuj
estis kaptita de la antikva kultura etoso, kiu troveblas chie,
en delikataj silkaj restajhoj en muzeo, en antikvaj libroj,
en kaligrafajhoj, pentrajhoj kaj porcelanajhoj konservataj
de lokanoj kaj ech en dialekto iom kruda je la unua audo...
Certe, Xi'an
famas pro sia antikveco. Kaj Lantian-homoj vivantaj antau
miliono da jaroj kaj Banpo-homoj antau sesmil jaroj chiuj
lasis tie siajn vivo-signon kaj sagho-ateston. Post ili, 13
chinaj dinastioj prenis ghin kiel chefurbon, pro kio Xi'an
abundas je antikvaj mauzoleoj. Kaj hazarde oni eltrovis tie
multajn arkeologiajn trezorojn: Fosante puton, kamparanoj
malkovris argilajn soldatojn kaj chevalojn de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio (246-209 a.K.); konstruante autovojon, oni
elterigis 40 mil argilajn soldatojn kaj chevalojn de Han-dinastio
(206 a.K. -- 220 p.K.); riparante budhisman pagodon de la
templo Famen, oni malkovris sekretan palacon subteran, en
kiu konservighis restajho de du fingroj de Shakjamunio kaj
miloj da trezoroj de sep imperiestroj de Tang-dinastio (618-907)
omaghe al la Budho... La mauzoleoj de dekoj da imperiestroj
kaj tiuj de kvarmil altrangaj shtatoficistoj kaj oficiroj
ankorau ne estas prifositaj. Se
oni prifosos la mauzoleon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
kaj la komunan mauzoleon de imperiestro Li Zhi de Tang-dinastio
kaj lia edzino Wu Zetian, la unua china imperiestrino, tio
certe faros grandan sensacion.
Iu alilanda turisto,
kiu bone konas Chinion, diris: "Por koni la dekjaran
Chinion, vizitu Shenzhen; por koni la centjaran, vizitu Shanhajon;
por koni la miljaran, vizitu Pekinon; kaj por koni la dekmiljaran,
vizitu Xi'an."
Mi deziras, ke
iutage mi denove vizitu la startpunkton de la Silka Vojo kune
kun niaj legantoj.
SPERTO
EN LA VOJAGhO (Han
Hong)
Foje, antau
ol mi forveturis, mia patrino malsanighis, sed shi ne postulis,
ke mi restu che shi, do kun maltrankvilo mi iris sur la Silkan
Vojon. Dum tiuj tri jaroj mi foje-refoje vojaghis lau la Silka
Vojo, sed chiufoje kun koro premata, char mi timis, ke mi
ne povos fari bonajn fotojn. Jes, mi iam estis turmentata
de malsukceso, ekz., mi ne bone fotis la grandan budhostatuon
en Zhangye kaj ne havis alian shancon ghin foti. Mi volis
plori, char pro tio mi devis peti pardonon de la legantoj
kaj mia patrino. Tamen mia penado estis rekompencita per sukceso:
la foto pri kamparana korto plena de rughaj kapsikoj sur la
kovrilo de EPCh, n-ro 10, 1996, estis premiita, kio ege ghojigis
min kaj kuraghigis min daure vojaghi lau la Silka Vojo. Poste
mi veturis al suda Xinjiang. Tie la verda vinbero-valo kaj
subtera kanalo ligita kun putoj multe inspiris kaj emociis
min.
Fakte,
mi multe spertis dum mia vojagho lau la Silka Vojo. La terura
frosto che Wushao- monto kaj varmego che Flamo-monto estas
neforgeseblaj por mi. Veturante tra la Koridora Regiono Okcidente
de la Flava Rivero, nia auto paneis. Ni uzis du horojn por
ghin ripari. Poste, dum la tuta tago ghi serioze balancighis
sur malglata vojo kaj ghin atakis sufoka flava polvo. Ambauflanke
de la vojo trovighis neniu restoracio. Tiutage mi multe suferis
malsaton kaj soifon.
En la gubernio
Ejne, kiam mi fotis la ruinon de la urbo Heicheng (Heicheng
signifas nigran urbon), subite levighis "nigra ventego".
Tiu sabloshtormo estis tiel furioza, ke ghi povus forporti
homojn kaj bestojn en palpebruma dauro. Je levigho de la ventego
mi vidis sablomonton movighi sur la ruino. Kiam mi enautighis,
nia sperta shoforo tuj forveturigis la auton el la katastrofa
zono. Poste li diris al ni ankorau kun timo, ke oni ne scias,
kial levighas nigra ventego en la urbo Heicheng chiufoje,
kiam tien venas homoj. La regno Heishui, kiu prosperis en
nordokcidenta Chinio, ja estis forglutita de nigra ventego
dum unu nokto.
Sur la
revena vojo de Turpan al Urumqi mi iris kun koro facila kaj
gaja, char mi jam finis la laboron. Subite mi ekpensis, ke
tiu tago estas mia naskightago, sed ghi estis forgesita unufoje
sur Qilian-montaro kaj alifoje en Mogao-shtonkavernaro. Je
tio mia kolego Pang tuj donis al mi botelon da minerala akvo
kaj unu rostitan kukon. Shi humure diris: "Jen vino kaj
festtorto. Gajan naskightagon al vi!"
NEFORGESEBLAJ
POPLOJ (Liu Sigong)
Veturante
tra la dezerto Taklimakan por viziti ghian petrolurbon, mi
vidis poplojn (Popular diversifolia). Sub la chielo lazura
ili firme staras unuope au arope, kun granda vivipovo en "maro
de morto".
Kiel fotisto,
mi vojaghis preskau en chiuj partoj de Chinio kaj vidis diversajn
arbojn, sed neniu el ili tiel profunde impresas min kiel tiuj
poploj. Lokanoj diris al mi, ke ili apartenas al la plej antikva
specio de poploj. En Xinjiang oni elterigis iliajn fosiliojn
kun historio de pli ol 65 milionoj da jaroj. En dezerto ili
povas vivi, char ju pli ili kreskas sur alkala kaj seka sabla
tero, des pli ili radikas profunde sub la tero. Per siaj dika
trunko, densaj branchoj kaj folioj ili shirmas la teron kontrau
sablovento. Sed bedaurinde, nun tie kreskas malmultaj poplaroj.
Laudire ili estas raraj en la mondo.
Oni diris,
ke poploj povas vivi mil jarojn, ne falas mil jarojn post
la morto kaj ne putras mil jarojn post la falo. Nun en Taklimakan
obstine vivas poploj en koridoro je pli ol cent km. longa.
Ili servas kiel shirmilo en "maro de morto". Antikve,
komercistoj vojaghantaj lau la Silka Vojo pasis tra la poplaro,
kiu shirmis ilin kontrau varmo kaj sabloshtormo. Lacighinte,
ili ripozis, sin apogante sur trunkoj de poploj; malsatighinte,
ili bruligis poplan lignon por rosti viandon; kaj krome ili
ankau manghigis siajn kamelojn per poplaj folioj...
Rigardante
tiujn poplojn, mi kun emocio levis la fotoaparaton.
RIDETO
DE TAGhIKOJ (Li Liang)
En Taxkorgan
min profunde impresis la rideto de taghikoj pli ol tieaj historiaj
restajhoj kaj naturaj pejzaghoj.
Mi ne troige
diras, ke vi povas amikighi kun iu ajn taghiko en kelkaj minutoj,
se vi estas sincera al li. En Tiznafu, kiam mi volis foti
pejzaghojn, mi hazarde kaptis per mia fotoaparato aron da
element-lernejanoj kun librosako sur la dorso. Shajnis, ke
ili jam rimarkis min. Returnighinte, ili, kun sincera rideto,
staris antau mi en vico. Mi ghoje fotis ilin. Sed, kiam mi
celis per mia fotoaparato antikvajn loghdomojn en malproksimo,
ili revenis antau mian fotoaparaton kaj denove staris en vico
kaj kun rideto sur la vizagho. Senhezite mi fotadis ilin.
Poste mi svingis al ili la manon kaj ili gaje foriris. Kaj
tiam mi ekshatis tiun nacion. En la sekvantaj tagoj en Taxkorgan
tia rideto chiam vidighis sur la vizagho de chiuj aliaj taghikoj,
kiujn mi renkontis. Tiu malgranda urbo estas nericha, sed
havas plej sinceran rideton de la homaro.
Taghikoj
pensigis min pri la Silka Vojo plena de amikeco, pri loka
fotisto Heng Yaping kaj lia Xinjiang-a Aviada Kompanio. Dank'
al ilia helpo, ni sukcese finis nian vojaghon lau la Silka
Vojo en Chinio.
LA SILKA
VOJO ETENDIGhANTA (Pang Naiying)
Post vojagho
lau la Silka Vojo mi ofte vizitas la matenan bazaron najbare
de mia hejmo.
Shajnas al mi, ke ghi tre similas al bazaro en Kashi. En nia
bazaro movoplena vendighas chio. Tie
trovighas ankau budoj de kotonaj shtofoj.
Fakte,
chinoj ekportis vestojn el kotona tekshajho antau malpli ol
mil jaroj. Antau tio, ili faris vestojn el silko, lano kaj
lino. Dank' al la Silka Vojo, oni eksportis silkon de Chinio
al la Okcidento kaj importis en Chinion kotonon kaj kotonan
teksajhon de Centra Azio. Interese, siatempe okcidentanoj
supozis lau kulturado de kotono, ke silko kreskas sur arbo
au sur la tero; kaj chinoj opiniis lau produktado de silko,
ke kotono venas de delikataj fadenoj el kokono de ia frukto.
Trovante, ke kulturado de kotono estas multe pli facila ol
tiu de morusarboj kaj bredado de silkraupoj, ili rapide ellernis
kaj disvastigis kotonkulturadon kaj kotonteksadon. Hodiau
Xinjiang estas la plej granda kotonkultura bazo de Chinio.
La prestinkturado de kotonteksajho de Kashi okupas la unuan
lokon en la loka tradicia metiindustrio. Mi shatas kotonteksajhon
kun presitaj florajhoj produktitan en Kashi, char ghi distinghighas
per aparta nacia koloro.
Mi
ne atendis, ke tia shtofo trovighas ankau en la matena bazaro
de Pekino. Maljuna vendisto diris al mi, ke li vojaghis al
Kantono en suda Chinio kaj Xinjiang en okcidenta Chinio. Li
vojaghis tien, kie produktighas bonkvalita kaj bela shtofo.
Li iam achetis Lopnur-linon, el kiu Lopnur-anoj faris vestojn
siatempe. Menciante la Silkan Vojon, li diris, ke ghi ne havas
finon, ghi etendighas pli foren kaj por faciligi la vojaghon
oni uzas trajnon kaj aviadilon. La maljunulo fieris, ke multaj
el liaj klientoj estas raportistoj de televida stacio, instruistoj
kaj studentoj de artaj institutoj. Iu knabino, kiu estis preta
lerni en Svislando, achetis de li pecojn da shtofo teksita
el kotono kaj lino kiel donacon por sia alilanda instruisto.
Reveninte Pekinon, shi denove vizitis la bazaron, kun alilandaj
studentoj, lernantaj en Chinio...
Mi pensas
en mi, ke en la mondo eble estas tre malmultaj, kiuj neniam
portis veston el silko au kotona teksajho. La maljunulo pravas:
la Silka Vojo etendighas, branchighas, kaj kondukas al chiuj
partoj de la mondo.
|