Senfina vojo

de LI LIANG





 

    LOKANOJ diris: "Dum la vojagho en Xinjiang nepre vizitu Kashi kaj dum la vojagho en Kashi nepre vizitu Taxkorgan."

    Do, ni suden veturis de Hotan tra Kashi al Taxkorgan, la lasta stacio de nia vojagho lau la Silka Vojo.

    "KUNEKZISTU KUN MUZTAGATA!"

    La shoseo de Kashi al Taxkorgan estas danghera, char la nove konstruitaj shoseo-partoj facile detruighas de neghakvo de sur monto kaj apude rokoj povas fali en ajna momento. Tamen survoje ni sate ghuis la grandiozecon kaj majestecon de Pamiro: varias eroziitaj sablomontoj kaj valoj, kontinuas krutajhoj, kaj sezona rivero silente fluas tra vasta pashtejo. La montpinto Kongur 7719 m super la marnivelo kaj la montpinto Muztagata 7546 m super la marnivelo imponas sub la chielo lazura. Nuboj shvebas che ilia talio kaj negho glimas sur ilia supro. Muztagata estas rigardata kiel dia monto kaj simbolo de fiero. Che adiauo al amikoj foren vojaghontaj, la lokanoj kutime diras: "Kunekzistu kun Muztagata!"

    KONATIGhO KUN TAGhIKOJ

    La gubernia urbo de Taxkorgan estas malgranda, sed ghia pashtejo vasta. El ghiaj 27 mil loghantoj 84% estas taghikoj. Ili konsistigas 75% de la taghikoj en Chinio kaj la ceteraj loghas en suda Xinjiang.

    Antaulonge mi audis, ke taghika pasanto lasas siajn objektojn chevoje kun shtono sur ili, kaj poste neniu alia forprenos ilin; la tiea malliberejo ekzistas nominale kaj restas vaka de multaj jaroj, por la taghikoj seruro estas senutila...

    En la sekvanta mateno post nia alveno al la gubernia urbo ni renkontis taghikinojn, kiuj balais straton. La chefstrato longa je 500-600 m, borderita per altaj poploj, krucighas kun komerca strato. Virinoj portas robon rughan au flavan kaj chapon kun eleganta brodajho. Chiuj taghikinoj lertas en brodado jam de sia infanagho. Taghikaj maljunulinoj kaj mezaghulinoj havas unu longan harplektajhon sur la kapo, novaj edzinoj ?kvar kun blankaj butonoj kaj fraulinoj -- kvar sen ornamajho.

    Levighis la suno kaj surstrate multighis iom post iom pasantoj. La matena saluto estas plej intima por taghikoj. Ili salutas chiam tre proksime, en agrable modulita tono. Ghenerale, viroj reciprokas kison sur mano kaj virinoj -- sur la lipoj au vangoj; junuloj kisas manplaton de maljunuloj kaj la lastaj -- la frunton de la antauaj; rilate samaghulojn, virinoj kisas manon de viroj kaj viroj metas sian manon sur la kapon de virinoj; kaj pliaghaj virinoj kisas la vangon de junaj viroj.

    ShTONA URBO

    La gubernia urbo sidas sur altajho, probable por eveti inundon de la rivero Taxkorgan en somero. Ne malproksime de la urbo etendighas malaltajho plena de dispecigitaj tegoloj kaj shtonoj. Lau rompitajhoj de muroj mi imagis, ke tio devas esti la ruino de fama shtona urbo.

    Konstruita de taghikaj prauloj en Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.), la shtona urbo estis chefurbo de la regno Qiepantuo. Laudire, tiu shtona urbo estis rekonstruita en Qing-dinastio (1644-1911) kun iom malpli granda areo kaj en ovala formo. Dank' al sia solida bazo, la urbo restas sendifekta post multaj jarcentoj. Ghi havas du partojn, kun po unu pordego en la kvar flankoj. En la supra parto estis fuortoj kaj kreneloj kaj en la malsupra palaco de regho, loghejoj de shtatoficistoj kaj templo de budaismo. La urbomuroj plenas je fendoj, tra kiuj ni shajne vidis heroajn taghikojn antau pli ol 1300 jaroj.

    Irante sur la stepo for de la urbo, ni returnis nin por rigardi la urbon, kiu aspektis pli impona en la lumo de la subiranta suno kaj super kiu kriis agloj kvazau shvebantaj jam kelkajn jarcentojn.

    NACIO KIEL AGLO ShVEBANTA

    Taghikoj adoras aglon. En iliaj antikvaj legendoj aglo estas simbolo de justeco; chiam, kiam bonkorulojn trafis danghero au malfelicho, aglo aperis antau ili kaj sin oferis, por ke ili estu en paco. En la tagoj, kiam ni estis inter taghikoj, ni chiam sentis ekziston de aglo.

    Tio estis neforgesebla geedzigha ceremonio. Ghin cheestis preskau chiuj loghantoj de la gubernia urbo. Dum la tuta nokto junulinoj gaje tamburinis sub muziko ludata de maljunuloj per fluto. La fluto kun tri truoj estis farita el flugila osto de aglo. Chiuj junaj taghikoj scias ludi ghin. La maljunuloj flutis, por ke la ceremonio farighu pli solena kaj la junuloj amuzighu pli plezure.

    Ekdancis du junuloj en vesto kun desegno de aglaj flugiloj. Unu el ili alte levis siajn brakojn kvazau aglo shvebanta kaj la alia tremigis siajn shultrojn kvazau aglo svinganta siajn flugilojn. Kiam ili levis la kapon, ilia agla nazo distinge frapis niajn okulojn.

    EN TIZNAFU

    Informighinte, ke ni venis en Tiznafu el malproksima loko, maljunulo Roukayik afable invitis nin en sian hejmon. Li alkondukis shafidon, char lau la loka kutimo gastoj devas rigardi shafon buchotan. Kun krucitaj kruroj ni sidis sur la terlito kaj auskultis rakontojn pri taghikoj. Apud ni estis litkovriloj kaj matracoj en stako alta je du metroj. Char gastoj kaj mastroj ofte babilas ghis profunda nokto kaj tiam la lastaj certe ne lasas siajn gastojn foriri, tial chiuj familioj havas sufiche da litkovriloj kaj matracoj por eventuala uzo.

    La shafajho preparita surtablighis. La taghikaj viroj prenis tranchilon de la talio kaj ektranchis la shafajhon, kvazau ili skulptus artajhon. Ili metis antau nin shafvostan grasajhon kaj shafhepaton, kiuj lau ili estas la plej bonaj partoj por gastoj.

    La maljunulo kaj liaj du filoj loghas kune, char taghikoj kutime vivas en granda familio. La chambroj de liaj filoj estas en alia flanko. La domo en tipa taghika stilo ne havas fenestron, nur kun luko. Meze de la domo staras granda forno destinita por rosti kukojn kaj hejti la domon. Chirkaue estas teraso alta je 0.5 m, kiu servas kiel manghotablo.

    AL PAKISTANO

    En Taxkorgan ofte videblas pakistananoj, char la loko distancas de la landlimo inter Chinio kaj Pakistano je nur iom pli ol cent kilometroj. La dogano Hongqilafu, la lasta che la suda brancho de la Silka Vojo en Chinio, sidas en la loko 5 100 m super la marnivelo.

    Ambauflanke de la china-pakistana shoseo al la dogano allogas nemalmultaj historiaj restajhoj: che rivero sur herbejo proksime de la shoseo staras nove riparita postiljona stacio kun ronda tegmento; kaj che monto aliflanke de la shoseo kushas ruino de la kanalo Parhad-Xilin. Lau historia libro, tiu pli-ol-mil-jara kanalo 80 km longa estis la plej granda akvoutiliga konstruo en la loko; la fortreso Princino renomighis pro sia legenda koloro, sed ni ne havis shancon ghui ghin pro malfacila trafiko.

    Che la montpasejo Hongqilafu hurlas frosta vento, tuj apude staras neghmontoj, ambauflanke de la limshtono postenas gardostarantoj ege afablaj. Ili neniam rifuzas inviton al kuna fotado. La veturiloj pasontaj tra la landlimo lauvice atendas kontroladon antau la posteno. Pakistanaj komercistoj venas en Chinion ofte en lundo kaj vendredo. Kelkfoje ili veturas per charo.

    Shajnas al ni, ke tie la vojo atingas sian finon, sed efektive ghi etendighas foren, al Centra kaj Suda Azio kaj ech al pli malproksimaj landoj. Ghi ankau kondukas al la venonta jarcento, kunligante la hierauon kaj morgauon kaj la kulturojn de la Oriento kaj Okcidento.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16