ELIRINTE
el la vasta dezerto Taklimakan, ni kun granda plezuro revidis
kampojn kaj vilaghojn. La
verda koloro vekis che ni pli fortan deziron rigardi la lokon,
al kiu ni estis veturantaj.
GRAVA
URBO ChE LA SUDA BRANChO DE LA SILKA VOJO
Kiel plej
bela pejzagho en la dezerto en suda Xinjiang, flavaj kaj verdaj
poplaroj (Popular diversifolia) anoncis alternon de somero
kaj autuno. De Minfeng che la suda fino de la shoseo ni veturis
okcidenten lau la rando de la dezerto. Post pli ol kvar horoj
ni atingis Hotan.
Hotan signifas
tibetlingve produktejon de jado. En la jaro 60 a.K. ghi apartenis
al prefektujo starigita de la Okcidenta Han-dinastio (206
a.K.-- 4 p.K.) en la Okcidenta Regiono. Ghi estis grava urbo
trairata de la suda brancho de la Silka Vojo, fama urbo de
jado kaj tapisho kaj centro de bredado de silkraupoj kaj teksado
de silko en Xinjiang.
Sed nun
en Hotan apenau troveblas modernaj konstruajhoj. La urbanoj
portas simplajn vestojn aj 98% de ili estas ujguroj kredantaj
je islamismo.
Lau ghia
nuna aspekto oni malfacile povas imagi, ke ghi estis regno,
kie furoris budaismo. Sed historie ghi funkciis ne nur kiel
komercejo sur la Silka Vojo, sed ankau kiel kunfluejo de la
kulturoj orienta kaj okcidenta. Tie trovighis pli ol 80 budaismaj
temploj. Meze de la 19-a jc., europaj ekspedicianoj malkovris
en la dezerto Taklimakan najbare de Hotan grandan kvanton
da almenau mil-jaraj kulturaj restajhoj, kiaj silkajhoj, lignajhoj
kaj lakajhoj kun diversaj delikataj gravurajhoj, freskoj kaj
skulptajhoj en stiloj orienta kaj okcidenta, kaj chinaj kaj
persaj moneroj. Tie troveblas
signoj de la kvar kulturaj sistemoj de la mondo: skulptajhoj
de la Pagoda Templo Revake kaj lignaj gravurajhoj de Niya-ruino
spegulas la helenajn budaismajn arton kaj aktivadojn; sur
sigeliloj faritaj de antikvaj lokanoj estas helenaj diaj figuroj
delikate gravuritaj; freskoj en la budaisma templo Dandanwulike
montras la pentrarton de antikva Hindio; uzado de persaj moneroj
kaj centra-azia lingvo pruvas, ke tie disvastighis la centra-azia
kulturo; fajencajhoj, chinlingvaj dokumentoj kaj moneroj atestas
la regadon de Chinio super la loko ekde Han-dinastio...
Kiel komercejo
sur la Silka Vojo kaj centro por disvastigi la hindan budaismon,
Hotan ludis gravan rolon en la kampoj komerca kaj kultura
de la Okcidenta Regiono.
URBO
DE JADO
La
riveroj Karakax kaj Yurungkax trafluas Hotan. Printempe kaj
somere, akvo de degelinta negho malsupren fluis, kunportante
rokojn de sur la montaro Karakorum. Post longa tralavado la
rokoj sedimentis en ebena parto de la rivero Yurungkax en
Hotan, kaj formighis fama Hotan-a jado. En seka sezono, kiam
la rivero senakvighis, multaj lokanoj iris tien por kolekti
jadon.
Jam en
la Okcidenta Zhou-dinastio (ch. 11-a jc. a.K.-- 771 a.K.)
Hotan-anoj ekkolektis jadon en la rivero. Pro multeco de specoj
kaj bona kvalito, Hotan-a jado estis chefa tributo de Xinjiang
por la kortego. La kvinmil-kilograma jadoskulptajho "Yu
Bridas Riveron" kaj vesto farita el 2 498 jadolamenoj
kunligitaj per oraj fadenoj sur la kadavro de princo de la
Okcidenta Han-dinastio estas rigardataj kiel la plej elstaraj
el la Hotan-aj jadajhoj. En la 15-a jc. la hispana diplomato
kaj vojaghisto Ruy Gonzalez de Clavijo de la 15-a jc. alte
taksis Hotan-an jadon en sia verko: La produktajhoj de Hotan
estas ege altvaloraj kaj ghiaj metiistoj -- senegalaj en la
mondo pro sia lerteco en jada tajlado kaj inkrustado.
Hodiau
la tradicia jada skulpturo ankorau furoras en Hotan, sed estas
pli malfacile kolekti bonkvalitan jadon. Pro tio pli kaj pli
multaj jadokolektantoj sin turnis al Qiemo-gubernio de Hotan.
En la vestiblo de hotelo en Qiemo ni vidis 1502-kilograman
verd-blankan jadon el minejo che la norda piedo de la montaro
Kunlun. Por transporti ghin al Qiemo oni siatempe konstruis
montvojon longan je 21 km.
El la diversspecaj
Hotan-aj jadoj la plej valora estas blanka jado pro siaj kvalito
subtila kaj koloro blanka kiel shafa graso. Pro tio ghi portas
ankau la nomon shafgrasa jado. En Chinio jado simbolas virton,
felichon kaj favoran auspicion.
Fakte,
la nunaj plej elegantaj jadaj skulptajhoj estis faritaj de
elstaraj metiistoj el Pekino, Suzhou kaj Hangzhou: oni au
transportis jadon al la menciitaj lokoj au venigis tieajn
metiistojn al Hotan. Post longtempa ekonomia dekadenco, oni
malfacile povas trovi talentajn metiistojn en Hotan. La de
ni vizititaj jadoskulptejoj estas negrandaj, tamen la skulptistoj
tre okupitaj. Ili jam kutimighis labori en cheesto de turistoj.
Ambauflanke
de la 200-300-metra strato en Hotan staras unu apud alia butikoj
de jadaj skulptajhoj. En iuj el ili trovighas ankau antikvaj
moneroj, el kiuj la plej valora estas Maqian (La vorto signifas
chinlingve chevalan moneron). Laudire en la China Historia
Muzeo en Pekino konservighas nur unu tia monero. Mastro de
tiu butiko kaj direktoro de la kultura domo diris al ni, ke
lastatempe oni eltrovis pliajn tiajn monerojn che ruinoj.
TAPIShOJ
KAJ SILKAJhOJ
Lokano
diris al mi, ke la shafajho de Hotan estas la plej bongusta
el la samspecajhoj en Xinjiang. Gustuminte tiun frandajhon,
mi volas paroli iom pri la Hotan-a shaflano.
Hotan-a
shaflano renomighas per siaj dikeco kaj elasteco. Ghi estas
tre tauga por fari tapishojn. Kiel
silkajhoj, ankau la Hotan-aj tapishoj estis unu el la chefaj
komercajhoj sur la Silka Vojo. La tapisho-pecetoj elterigitaj
en tomboj de la Orienta Han-dinastio (25-220) pruvis, ke la
denseco de la varpo kaj vefto kaj mashoj estas similaj al
tiuj de la nunaj. Tio montras, ke la Hotan-a tapisho- farado
jam atingis altan nivelon antau pli ol mil jaroj. Jen kial
Hotan-aj tapishoj estis tre shatataj de komercistoj europaj
kaj centra-aziaj. La nau stiloj de Hotan-aj tapishoj montras
la tradicion de Sirio kaj Irano, kaj sur la tapishoj oni vidas
ne nur europajn rozojn, sed ankau pejzaghojn de centra Chinio.
Evidente, la diversecon de la stiloj de la Hotan-aj tapishoj
oni shuldas al la prospero de la antikva komerco.
Ech hodiau,
en chiuj bazaroj de Hotan la plej allogaj varoj ankorau estas
belaj tapishoj.
En Hotan
cirkulas rakonto, kiu konigas, kiel silkraupoj eniris en la
regnon Yutian (nun Hotan). Tiutempe
la kortego en centra Chinio malpermesis eksporti silkraupojn.
Por havi tiajn raupojn, la regho de Yutian sin svatis al princino
de la kortego de Han-dinastio. Antau ol okazigi la geedzighan
ceremonion, la sendito de Yutian lau ordono de la regho admonis
al la novedzino, ke shi alportu silkraupajn ovojn al la regno,
por ke oni povu fari veston por shi estonte. Do shi kashis
silkraupajn ovojn en sia chapo kaj tiel alportis ilin al Yutian.
Post tio, en Hotan ekfloris bredado de silkraupoj kaj kulturado
de morusarboj.
Kvankam
historiistoj konjektis, ke Hotan-anoj ekbredis silkraupojn
kaj ekkulturis morusarbojn en la tria jarcento, tamen historiaj
libroj malofte mencias, chu silkraupo-bredado kaj morusarbo-kulturado
prosperis en la loko antau Qing-dinastio (1644-1911). Oni
povas certigi, ke nur post kiam la garnizono gvidata de Qing-dinastia
revizoro Zuo Zongtang eniris en la lokon, disvastighis bredado
de silkraupoj en suda Xinjiang. Oni starigis administracion
pri bredado de silkraupoj kaj kulturado de morusarboj por
diskonigi avangardajn teknikojn de suda Chinio pri morusarbo-kulturado,
silkraupo-bredado kaj silk-teksado.
Sub tiuj kondichoj produktighis
fama Xinjiang-a atlaso. La gubernio Lop de Hotan estas ghia
chefa produktejo. El la kvar specoj de atlaso la nigra, kiu
reprezentas la stilon de Hotan, estas la plej antikva kun
strukturo konvena kaj desegnoj abstraktaj kaj elegantaj.
PAULO
KAJ LIA FRUKTOGhARDENO
Paulo estas 30-jara usonano. Dum
sia unua vojagho en Xinjiang li estis forte altirita de ties
vasta teritorio kaj antikva civilizacio. Lia dua vizito pushis
lin al lernado de la lingvoj han-a kaj ujgura. Hazarde li
rimarkis, ke la tieaj juglandoj estas grandaj kun maldika
shelo. Do, en li naskighis ideo starigi tie fruktoghardenon.
Li sukcese persvadis iun usonan kompanion, ke ghi faru esploron
en la loko. La kompanio trovis, ke la tieaj naturaj kondichoj
tre similas al tiuj de Kalifornio kaj la klimato, grundo,
pluvo-kvanto kc. tre favoras al kulturado de iuj fruktoj ege
shatataj en la internacia merkato.
Je la nomo de la usona kompanio,
Paulo subskribis kontrakton pri luo de tiu parcelo por 30
jaroj. Poste li achetis modernajn prilaborajn mashinojn kaj
importis bonajn francajn pirujojn kaj usonajn cherizujojn,
abrikotujojn, persikujojn kaj pomujojn. Li kredas, ke iliaj
fruktoj estas tre shatataj en Sudorienta Azio. Pro malalta
produktokosto li estas fidoplena pri tiuj fruktoj en la merkata
konkuro.
Fakte, Hotan famas de antikve pro
sia naturdotita favoro al vegetajhoj. Nun ankorau prosperas
500-jara juglandujo en Hotan. Chiujare ghi donas pli ol kvarmil
fruktojn. En alia loko de Hotan floras 500-jara figarbo. El
ghia chefa radiko kreskas du trunkoj. La kronoj kovras areon
de 0.07 hektaro. Chiujare ghi donas sennombrajn figojn.
Akompanate
de Paulo, ni vizitis lian fruktoghardenon kun nur 3-4 dungitoj.
Chiu fruktarbo estas chirkauita de fera reto. Li humure diris
chinlingve: "Tie chi la leporoj estas petolemaj."
Kondukante
sian jhipon, li multe babilis pri siaj edzino, infano, fruktoghardeno
kaj vojaghoj tra Xinjiang.
La jhipo kuris sur malglata vojo.
De tempo al tempo pasantoj faris al li geston, ke li haltu.
Kaj li varme akceptis ilin. Evidente, li jam kunfandighis
kun la lokanoj.
|