Petrolurbo en dezerto

de LI LIANG


    KUN enigmoj de la antikva urbo Loulan ni daure vojaghis lau la lasta parto de la Silka Vojo en Chinio. Ghi, laulonge de la suda rando de la dezerto Taklimakan, estas la suda brancho de laS ilka Vojo. Lau ghi trovighis la antikva urbo Milan kaj la regnoj Qiemo (Chjemo), Jingjue (Ghingghjue) kaj Yutian. Kvankam prosperaj siatempe, ili chiuj malaperis antau tre longe kiel Loulan. Nun etendighis antau ni 337000-kvadratkilometra Taklimakan, la dua granda dezerto en la mondo. En la ujgura lingvo Taklimakan signifas, krom "maro de morto", ankau malmulte konatan "kashejon de trezoro". Nun estas tempo malkovri ghian misteron.

    ShOSEO TRA LA DEZERTO

    Konstruado de shoseo tra la dezerto por serchi trezoron povas esti rigardata kiel miraklo, kiu estis ech neimagebla por antikvuloj. Ni eniris la dezerton lau tiu 523-kilometra shoseo, kiu inaugurighis en la dua duonjaro de 1995.

    Nia auto rapide veturis en la dezerto. Sub la kruela suno la shoseo odoris je asfalto kaj aspektis pli nigra kaj pli longa. De tempo al tempo kamionaro veturis renkonte al ni kun granda bruo kaj reciprokis saluton per kelka fajfado. Post tio, denove estis silento. Ambauflanke de la shoseo, je 30 m for de ghi, fragmitoj plantitaj en kvadratoj jam velkis kaj reverdighos nur en la venonta pluva sezono. Tiuj fragmitoj kaj nigraj retoj pli malproksime de la shoseo kune protektas ghin kontrau sablo. Pli fore furiozis kirlovento, kiu kvazau drako spirale levighis al la chielo. Che la horizonto shajne verdis arbaro, shajne ondis maro au lago. Nur kiam ni proksimighis al ili, la spektaklo reaperis. Tio estis miragho.

    La konstru-kosto de tiu shoseo estas, laudire, la plej alta en Chinio. Oni elspezis almenau milionon da juanoj (unu usona dolaro = 8.2 juanoj) por chiu ghia kilometro. La konstruantoj el 17 entreprenoj de la lando finkonstruis ghin en du jaroj kaj tri monatoj, venkinte teknikajn malfacilojn unu post alia.

    SERChI TREZORON EN LA DEZERTO

    Vere, en la dezerto Taklimakan sin kashas trezoro. Ghi estas petrolo.

    Antikvaj vojaghantaj komercistoj penis eviti tiun movigheman dezerton, la plej grandan en la mondo, sed nun oni jam eniris en ghian centron kaj konstruis tie urbon.

    Post sesjara prospektorado oni konstatis, ke en la baseno Tarim sin kashas 20 miliardoj da tunoj da nafto kaj gaso.

    Tio allogis petrolistan armeon al la dezerto. En la 90-aj jaroj Chinio decidis ekspluati petrol- kaj gaskampojn en sia okcidenta parto. Tiuj, kiuj partoprenis la konstruadon de la petrolkampo en orienta Chinio dum la 50-aj jaroj, diris, ke siatempe por ekspluati la petrolkampon, tien venis sennombraj homoj, sed nun oni adjudikis la ekspluaton. Krome, viglas ankau alilandaj investoj, destinitaj chefe por kuna ekspluatado, fundamenta konstruado kaj importado de avangardaj ekipajhoj.

    Post dekjara prospektorado kaj ekspluatado estighis petrol- kaj gaskampoj en la baseno Tarim,kaj unu el ili estas la petrolkampo Tazhong (Taghong) kushanta en la sino de la dezerto.

    Kiam nin enuigis la monotona koloro de la dezerto, nia auto eniris en vojforkon. Post kiam ni transiris kelkajn sablajn deklivojn, aperis antau ni vasta ebenejo: che unu flanko de la shoseo estas 7-8 cementitaj korbopilkaj ludejoj, sur kiuj vidighas signoj por surterigho de helikoptero, che kiuj bonorde staras vico da grandaj cisternvagonoj kaj konteneroj, kaj chirkau kiuj estas ramita sablotereno. Tie senorde kushas dekoj da barakovagonoj. Sur la tegmento de trietagha fabrikdomo pli fore, flirtas rugha flago kun kvin steloj. Sur altajho aliflanke de la shoseo estas aviadila kurejo farita el fera plato. Chiutage al la petrolkampo flugas du malgrandaj aviadiloj por transporti provianton.

    La barakovagonoj klimatizitaj estas ofte vidataj "konstruajhoj". En chiu el ili eblas loki kvar litojn kaj du tablojn. Ankau kiel nia "hotelo" servis tia vagono. En la petrolkampo Tazhong oni uzas ilin ne nur kiel loghejon, sed ankau kiel oficejon, restoracion, vendejon, barbirejon kaj dushejon.

    Tie estas nur unu vendejo, en kiu acheteblas chiuj chiutagaj bezonajhoj, escepte de vino. Ni vidis malmultajn klientojn en la vendejo.

    Vespere ni intervidighis kun chefrespondeculo Gu Renzhang (Gu Jhenghang). De li ni informighis, ke la rezervokvantoj de nafto kaj gaso en Tarim konsistigas respektive 1/7 kaj 1/4 de tiuj de la tuta lando. En la lastaj dek jaroj en la petrolkampo Tazhong konstruighis 118 petrolputoj de chiaj tipoj de Chinio.

   "Nun en la petrolkampo laboras trimil homoj kaj la jara produktokvanto de nafto superas kvin milionojn da tunoj," li diris.

    Menciante la perspektivon, li montrighis memfida:

    "Post ekfunkciado de la granda petrola kaj kemiindustria fabriko ni multe altigos la naftotraktan kapablon. Nun jam finkonstruighis 304-kilometra ole- kaj gasdukto. La shoseo tra la dezerto ne plu funkcias kiel petroltransporta arterio. Estonte, ni konstruos alian shoseon en orienta- okcidenta direkto."

    Auskultinte, mi laudis, ke ili kreis miraklon. Sed s-ro Gu diris: "Vere laudindaj estas laboristoj sur la petrolkampo."

     TAChMENTO N-RO 60148

    La putobora tachmento n-ro 60148 respondecis pri borado de la puto n-ro 162 en la petrolkampo Tazhong. La puto distancas de la komandejo je pli ol 20 km. Preskau duono de la vojo de ghi al la komandejo estis ankorau ne asfaltita kaj sur ghi energie laboris vojkonstruantoj.

    La pli ol 30 putoboristoj de la tachmento n-ro 60148 venis el Sichuan-provinco. Evidente ili ne kutimighis al la tiea klimato: Somere la temperaturo atingas ech 75°C kaj vintre ghi mallevighas al 34°C sub la nulo, krome, la taga kaj nokta temperaturoj ege diferencas. Tamen tio ne fortimigis ilin.

    En la vertikala puto borata de ili abundis hidrogena sulfido. Do, oni devis envershi en ghin akvon kaj forbruligi la superfluan gason elkondukitan el ghi. Dum pli ol du monatoj ili jam boris pli ol kvarmil metrojn.

    "Bonege!" mi laudis.

    "Tio estas nenio. Niaj samprovincanoj de la tachmento n-ro 60146 jam boris 7.5 mil metrojn. Ilia puto estas la plej profunda en Azio."

    Tiuj petrollaboristoj diris al mi, ke chiujare ili havas sesmonatan libertempon por viziti la familianojn. Menciante hejmon, iu pli-ol-50-jara ingheniero diris kun emocio: "Antaue mi neniam sentis la hejmon tiom varma kaj kara kiel nun."

    Tamen ili ne plendis pri tio. Ili diris, ke ili chiuj venis tien volonte kaj devas labori diligente malgrau forta sopiro al hejmo.

    Du monatojn poste, kiam nafto shprucos el la puto, ili forigos la platformon, instalos oledukton kaj pumpilon por konduki nafton al la kvara laborkvartalo de la petrolkampo.

    Antau domo simila al tristela hotelo en tiu chi kvartalo kushas granda placo, che kiu verdas herboj kun belaj floroj, kaj vojetoj kondukas al eleganta ghardeno en stilo de suda Chinio. Ekster la chirkaumuro etendighas strato, ambauflanke de ghi prosperas tamarikoj, kaligonoj (Calligonum mongolicum) kaj aliaj arboj. Che la ekstremo de la strato estas nemalgranda moderna fabriko. Tie bonorde staras cilindraj shtalaj konstruajhoj, interligitaj per multaj tuboj. Meze sidas konstruajho kun malhelblua vitro.

    La fabriko povas trakti chiujare 2.5 milionojn da tunoj da nafto. Tie funkcias ankau automata regadejo de internacia nivelo de la 90-aj jaroj, 42 petrolputoj kaj ole-stacio kun jara kolekta kapablo de 900 mil tunoj.

    Tie laboras nur 51 gejunuloj kun meza agho de 26.6 jaroj. Li Ping kaj Hong Yujuan (Hong Jughjuan), du el la kvar virinoj de la laborejo, venis tien respektive en 1996 kaj 1997, diplomighinte el petrola instituto.

    Virinoj laborantaj sur la petrolkampo Tazhong estas malmultaj. Oni malfacile povas imagi la rilatojn inter la furiozeco de dezerto kaj la mildeco de virinoj. Homoj, kiuj longe vivas en dezerto, farighas incitighemaj kaj koleremaj kun kruda hauto. Chu tiuj virinoj povas kutimighi al tio?

    "Kompreneble, inter revo kaj realo estas granda distanco. Mi iam havis revon kaj strebis al ghia realigho, kaj en la revo kunfandighis ghojo kaj malghojo. Mi ne bedauras mian elekton," Li Ping diris kviete.

    "Mi iam ploris. Sopirante pri la hejmo, mi malghojas. Mi preferas larmi ol vivi banale," HongYujuan konfesis malkasheme.

    "Tre lacaj, chiutage ni plej deziras dormi profunde," ili preskau samtempe diris al mi. Fakte, ili ofte sin amuzas per ludo de kartoj, tabloteniso, bilardo kaj ech nagho. Tie ili, kvankam rigardataj kiel "princinoj", ne estas dorlotataj. Kiel tamarikoj en dezerto, ili alportas al tiu vira mondo virinajn charmon kaj tenerecon. Se mankus ili en la tachmento, certe perdighus forta allogo por serchi trezoron en la dezerto.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16