LA
regno Loulan, startpunkto de la suda brancho de la Silka Vojo,
situis okcidente de la lago Lopnur meze de Xinjiang (Shinghjang).
Hodiau ni ne plu povas kiel prauloj boati lau la rivero Pavo
al Lopnur por viziti Loulan. La Lopnur-anoj, kiuj servis siatempe
kiel chicheronoj kaj interpretistoj al vojaghantoj, mistere
malaperis antau tre tre longe, kvazau ili forlasus sian hejmlokon
dum unu nokto, "forportante" Lopnur, che kiu ili
vivis de malproksima generacio. Kial ili foriris? Kaj kien
ili iris? En la komenco de la 80-aj jaroj de la kuranta jarcento
china sciencisto Peng Jiamu (Peng Ghjamu) vizitis Lopnur kun
la intenco solvi tiun enigmon, sed li perdighis; en la sama
tago post 16 jaroj iu esploristo, kiu sola konkeris la senvivejon
en Ali de Tibeto, same ne povis eliri el Loulan...
"MARO
DE MORTO"
Okcidente
de Lopnur etendighas la dezerto Taklimakan kun areo de 337
mil kvadrataj kilometroj. En la ujgura lingvo Taklimakan signifas
maron de morto.
Tie vidighas
neniu birdo nek besto. Tage furiozas sabla ventego kaj nokte
flagras vaglumo. En la 7-a jc. bonzo Xuanzang de Tang-dinastio
(618-907) okcidenten vojaghanta por peti sutron malfacile
iris en la dezerto. Kvankam li nenion timis, tamen li estis
ege turmentata de manko de akvo. Elcherpita, li silente preghis
al Avalokitesvaro, kushante sur sablo... Poste, malvasta oazo
savis lin. En la 18-a jc. erudiciulo de Qing-dinastio (1644-1911),
vivinte du jarojn en la Okcidenta Regiono, skribis, ke en
Tianshan-montaro trovighis vento-kavo granda kiel puto, el
kiu ofte blovis ventego. Ne sukcesinte ghin eviti, veturigantoj
kunligis per dika shnuro siajn charojn, kiuj tangadis en ventego
kiel shipoj sur ondanta riverego. Se unu charo sola renkontis
tian ventegon, ghi levighis kvazau malgranda folio fluganta
en la ventego.
Oriente
de Lopnur estas regiono de vento. La tieaj interkrucighantaj
stratoj, dissemitaj domoj, imponaj kasteloj, groteskaj fenestroj
kaj pordoj, chiuj estis faritaj de ventego, kiu kvazau brutala
monstro hurlante trapasis stratojn kaj penetris en domojn.
Dum ventego multaj lacaj vojaghantoj perdighis en la dezerto.
Historie
Lopnur portis ankau la nomon Sala Lago. Ghi estis la plej
granda salakva lago de Chinio. Ghin chirkauis malmola sala
tero. Ghin fosinte, oni ricevis salobrikon grandan kiel kapkuseno.
La indighenoj ofte dormis kun salobriko kiel kapkuseno, opiniante,
ke ghi estas kvietiga kaj utilas al okuloj. Ili ankau tributis
salajn kapkusenojn al la kortego.
Char Lopnur
kushas en la plej malalta loko de la baseno Tarim, en ghin
fluis chiuj riveroj de suda Xinjiang. Kiel historia libro
diras, en Lopnur fluis 60 riveroj kaj ankau multaj subteraj.
Ili plejparte fontis el glaciaj kavoj de Tianshan-montaro
nordokcidente de la dezerto. Tie estis trapasejo inter norda
kaj suda Xinjiang. Dika tavolo da negho kovris la vojon. Mispashinte,
homoj kaj brutoj povis malaperi en la negho. Glacio blokis
la vojon. Por firme stari sur ghi, la pasantoj devis kolekti
ostojn de brutoj kaj sterni ilin sur la vojo. Sur glacia krutajho
ili devis chizi shtuparon por antaueniri. Trovighis glaciaj
fendoj ege profundaj, el ili audighis bruego de akvo. La elighinta
akvo fluis 2 500 km sudorienten. Chiuj ghiaj branchoj venis
en Lopnur. Tial Loulan farighis akvolando en la dezerto.
KRUCIGhEJO
DE LA SILKA VOJO
Loulan
najbaras al la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero
en oriento kaj rigardas al Kashi trans la dezerto Taklimakan
en okcidento. En ghi la Silka Vojo disbranchighis kaj kondukis
okcidenten lau la randoj suda kaj norda de la dezerto. Tiel,
Loulan farighis krucighejo de la Silka Vojo. Marco Polo, fama
itala vojaghisto de la 13-a jc., diris: "Por transiri
la dezerton chiuj vojaghantoj devas ripozi unu semajnon en
Loulan kaj prepari provianton sufichan por unu monato..."
Historie,
hunoj iam okupis Loulan. Malamike al la kortego de Centra
Chinio, ili murdis ghiajn senditojn al la Okcidenta Regiono.
Rebonighis la rilatoj inter la kortego kaj Loulan en la jaro
77 a.K., kiam surtronighis Wei Tuqi (Uej Tuchi), nova regho
de Loulan. Timante, ke hunoj reatakos lian regnon, li petis,
ke la kortego de Centra Chinio sendu armeon al la urbo Yixun
(Jishjun) proksime de Loulan por garnizoni kaj kulturi teron.
Post la alveno de la armeo el Centra Chinio, Loulan shanghis
sian nomon en Shanshan kaj suden translokis sian chefurbon.
Kaj la garnizono konstruis signalturojn de la pasejo Yumen
ghis Loulan kaj poste teran kastelon, kiu servis kaj kiel
postiljona stacio kaj kiel grenejo, kun plej altranga oficisto,
kiu bredis por la shtato chevalojn kaj kies familianoj bredis
por ghi kamelojn. La brutoj estis je dispono de diversregnaj
komercistoj.
En Loulan
multis gastejoj kaj komercistoj. Tage kaj nokte audighis tintado
de kamelaj sonoriloj. Chiujare Loulan akceptis dekkelkajn
delegaciojn maksimume el centoj da homoj kaj minimume el centkelkaj.
Gastamaj Loulan-anoj servis al ili kiel chicheronoj kaj eskortantoj
kaj transportis por ili akvon kaj manghajhojn.
ENIGMO
DE MALAPERO DE LOULAN
En la 4-a
jc. tiu vivoplena regno mistere malaperis. Kaj post sabloshtormo
komence de la 20-a jc., ghi mirakle reaperis: apenau distingeblas
la urbomurego; la difektita konstruajho el adoboj 2 m alta,
kun muroj dikaj je unu metro, en la sino de la urbo, eble
estis la regha palaco de Loulan; oriente de la urbo estas
la ruino de budhisma pagodo konstruita el adoboj, ligno de
poplo (Popular diversifolia) kaj branchoj de tamariko; sudokcidente
de la urbo staras ruinaj muroj de loghdomoj che la bordoj
de antikva rivero fluanta tra la urbo... Lau tiuj signoj sciencistoj
eksplikis la enigmon de malapero de Loulan.
Iuj diris,
ke la invado de la tribo Gaoche pereigis Loulan. Sed la tribo
invadis Loulan por okupi ghian teron, kaj ne eblis, ke chiuj
loghantoj forlasis ghin. Aliaj opiniis, ke oni forlasis Loulan
pro shanghigho de la Silka Vojo. Tamen iuj fakuloj trovis
970 monerojn de Tang-dinastio sub giganta shtono che la Silka
Vojo. Tio montras, ke la Silka Vojo daure iris tra Loulan
en la 8-a jc. Tial triaj asertis, ke Lopnur senakvighis pro
sekigho de glaciaj fluoj kaj la rivero Pavo. Tamen iuj fakuloj
opiniis, ke la rivero Pavo sekighis nur post konstruado de
barajho en ghia supra parto meze de la kuranta jarcento kaj
iom poste. En 1934 iu china geofizikisto boatis lau la rivero
Pavo al Lopnur por fari esploradon. Kvankam Lopnur farighis
sala baseno, tamen ghi abundas je subtera akvo. En 1980 Peng
Jiamu kaj liaj kolegoj fosis tie puton nur 2 m profundan,
kies akvo sufichis por dekoj da homoj.
SERChI
LOPNUR-ANOJN
Lopnur-anoj
ne foriris antau kvarmil jaroj. Tie trovighas ilia tombejo.
Pro tio, ke la tombejo chirkauita de palisoj en sep cirkloj
similas al suno, oni nomas ghin Suntombejo. Arkeologoj rimarkis,
ke en la tomboj chiuj viroj estas nudaj en pinta felta chapo
ornamita per plumoj, kun kapo direktita al oriento.
En iu tombo
kushas virino. Sendube shi estis charma kun alta nazo, profundaj
okulkavoj, longaj okulharoj kaj brunaj kapharoj pendantaj
ghis la shultroj. Kvankam shi ne kiel aliaj virinoj rughigis
siajn ungojn, tamen shi tenis en la mano lignan kombilon...
Sciante teksi shtofon el shafa lano sed ne fari veston, shi
sin kovris per maldelikata shtofo kaj shafa felo, kiuj ne
povis rezisti kontrau frosto, tial shi pasigis vintron apud
fajro, kaj shiaj pulmoj ricevis multe da nigra polvo.
En infanaj
tomboj ekzistantaj de antau trimil jaroj vidighas patrina
amo: la infano estas chirkauvolvita per rugha vindo; timante,
ke li malsatos, lia patrino faris al li lakto-sakon el shafa
mamo kaj lakto en ghi jam solidighis. Alia infano havas malgrandan
kapkusenon en formo de koko. La patrino esperis, ke shia bebo
vekighos, kiam koko kokerikas, sed li dormis jam dumil jarojn.
Antau dumil
jaroj Lopnur-anoj vivis vivon nomadan kaj fishistan. Ili pashtis
brutojn sur herbejo, loghis che la lago, faris boaton el popla
ligno kaj kaptis fishojn en la lago... Kiam poplaro grandaree
velkis pro tago-post-taga malmultigho de laga akvo, Lopnur-anoj
ellaboris "arbaran leghon" kaj ghin skribis sur
lignaj slipoj: tiu, kiu hakis arbon che radiko, estos punita
per dono de chevalo; tiu, kiu derompis branchon, estos punita
per dono de bovino.
Fakte,
Lopnur havas civilizacion de pli ol dekmil jaroj, tamen ni
preferas scii, kien iris Lopnur-anoj. Post esplorado iuj diris,
ke tiuj, kiuj kun la familia nomo Shan loghas en Qinghai-provinco,
sudokcidenta Chinio, kaj en Luoyang de Henan-provinco, centra
Chinio, estas posteuloj de Lopnur-anoj; kaj aliaj opiniis,
ke en la lokoj kun la nomo Shanshan au kun homofono de Loulan
en suda Xinjiang probable vivas posteuloj de Lopnur-anoj,
tamen ili plejparte estas mikssangaj, char la Okcidenta Regiono
estis "granda familio de nacioj".
Che la
fino de la 19-a jc., iuj trovis en Lopnur tribon de fishistoj.
Kun hauto maldelikata kaj bruna, ili parolis malsamajn lingvojn,
manghis fishojn anstatau grenon, faris veston el juto au el
plumoj de sovaghaj anseroj kaj uzis flugilojn de akvobirdoj
kiel matracon. Iliaj vivkutimo kaj moro estis samaj kiel tiuj
de Abudan-vilaghanoj. La vilaghoj Abudan kaj Lopnur najbaras
al la urbo Yixun, kie garnizonis la armeo el Centra Chinio
siatempe. Nun, tiu urbo nomighas Milan kaj servas ankorau
kiel armea kultivejo. Tie vivas Lopnur-aj maljunuloj en la
agho de 117, 108, 101 kaj 97 jaroj. Mi havis shancon intervjui
ilin. La 117-jara maljunulo diris al mi, ke en lia junagho
oni kaptis fishojn en rivero, manghis ilin kuiritajn au rostitajn.
Printempe oni kaptis sovaghajn anasojn kaj ilin sekigis en
sunradioj sur plagho. Poste oni kunmetis ilin en faskojn,
chiu kun 50 sekighintaj anasoj, kaj konservis ilin kiel eventualan
donacon por novedzino au shanghis ilin kontrau kotona teksajho
kaj teo. La 97-jara maljunulo diris, ke li naskighis en Abudan-vilagho.
Ok-jara, li ekkulturis tritikon en Milan kune kun siaj samvilaghanoj.
Post rikolto oni konservis tritikon en kelo cheloke. Tiuj,
kiuj bezonis ghin, venis preni ghin. Ghi estis komuna posedajho.
La 101-jara maljunulo rakontis, ke antau tre longe epidemio
trafis Lopnur-vilaghon. Multaj mortis de la malsano kaj la
postvivantoj plejparte fughis al Hetian okcidente de Lopnur.
Nun en la gubernio Luopu, homofono de Lopnur, loghas Lopnur-anoj.
Bedaurinde mi ne vidis la 108-jaran maljunulon, char tiutage
li iris falchi herbojn por shafoj. Mi informighis de iu loka
han-a erudiciulo, ke tiuj Lopnur-aj maljunuloj vivas pacan
vivon, manghante fishojn, fragmitan rizomon kaj kachon el
faruno de maizo kaj fruktoj de oleastro.
|