EN bazaro
Kashi-anoj chiam krias kun vigleco por vendi siajn varojn,
sed tuj farighas kvietaj kaj piaj preghante en moskeo. En
tiu aparta etoso vivas nacio ne pure indighena.
NACIO
DE LA SILKA VOJO
Antau 2
mil jaroj Kashi estis sidejo de la regno Shule vaste konata
sur la Silka Vojo. Shule-anoj, kun flava hauto kaj nigraj
haroj, tre similis al la loghantoj de centra Chinio, char
antau 6-7 mil jaroj iliaj prapatroj, ghuchjang-oj kaj sajghong-oj,
tien migris el oriento. En multaj historiaj libroj oni skribis,
ke Shule-anoj havas po 12 fingrojn kaj po 12 piedfingrojn.
Lau esploro antikvuloj ghenerale havis tiun trajton. Tamen,
post la 5-a jc, sekve de la alveno de komercistoj el Hindio
kaj Europo, precipe post enmigrado de sogdoj el Centra Azio,
tre lertaj en komerco, Shule-anoj ekhavis altan nazon kaj
profundajn okulkavojn. Meze de la 6-a jc al Shule migris multaj
shjitughjue-oj, mikssangaj posteuloj de hunoj kaj shjanbej-oj,
kaj pro tio la lokanoj ekhavis altan staturon kaj bluajn okulojn.
En la 9-a
jc hujhu-oj el stepo de norda Chinio starigis Kala-hhanejon
en Kashi. Post tio, dum ch. 400-jara asimilado, la prapatroj
de Kashi-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas la nunaj lokanoj.
Menciindas, ke la reganto de tiu hhanejo, chiam sin rigardante
kiel posteulon de la china nacio, sin titolis china regho.
Siatempe la hhanejo havis alian gravan shanghighon, t.e. islamo
transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kashi
farighis la unua islama regiono de Chinio.
Chiu evoluo
de Kashi intime rilatis kun ghia geografia situo. En la tughjue-a
lingvo Kashi signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan
kaj la altebenajho Pamiro, Kashi distancas de Kuqa je 800
km. Char ghi situas che la okcidenta fino de Chinio, en ghi
kunighis la branchoj suda, meza kaj norda de la Silka Vojo.
Dank' al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj
kaj naskighis ujguroj, kiuj havas sangon de indighenoj, sed
malsaman aspekton.
MOSKEO
ETIGAR
Frumatene
el la angula turo de la moskeo Etigar en Kashi audighas vocho
de imamo lauta, sonora kaj tirata por voki islamanojn al pregho.
Char 2.7
milionoj da ujguraj Kashi-anoj kredas je islamo, en la urbo
Kashi estas pli ol 9600 moskeoj kaj en ghiaj vilaghoj chiu
dua au tria familio pasedas unu moskeon.
Tute diferencaj
de budaistoj, islamanoj kredas nur je Alaho kaj kultas neniun
idolon. Pro tio ili faras preghadon chiutage 5-foje ne en
tagmezo nek en tempo, kiam la suno levighas au subiras, por
eviti suspekton kulti la sunon. Kaj la signo de novluno sur
moskeo memorigas sanktan momenton. Laudire, en iu novluna
nokto de la naua monato lau la islama kalendaro Alaho inicis
profeton Mahometo pri "Korano". Post tio tiu monato
farighis fasta monato de islamanoj. En Kashi, vespere de tiu
monato, antau levigho de novluno, islamanoj venas en moskeon
por serchi delikatan lunarkon okcidente. Ghin vidinte, ili
ekfastas, nur vespere ili prenas manghajhon. Ili tiel faras
ghis la lasta vespero de tiu monato, kiam ili denove vidas
la lunarkon. Kaj la sekvantan tagon estas la fasto-rompa Korban-festo.
Tio estas
solena festo. Dekmiloj da islamanoj genuighis sur la placo
de la moskeo Etigar por fari preghadon. Poste, akompanate
de tamburado kaj blovinstrumenta muziko, ili dancas Sama-dancon.
Tio dauras 3 tagojn. Pasiaj ujguraj viroj ofte saltas por
fari turnighon je 180o kun ritmo drasta kaj kruda. Laudire
tiu antikva religia danco naskighis dum milito inter islamanoj
kaj alireligiuloj. Siatempe islamanoj tamburadis kaj ludis
blovinstrumentojn por sin kuraghigi kaj preghis, por ke Alaho
benu kaj protektu ilin. Post la venko ili dancis akompanate
de tamburado kaj muziko de blovinstrumentoj...
La moskeo
Etigar staras en la centro de la urbo. En la moskeo prosperas
altaj poploj. Sub ili gaje saltis turtoj, kiuj neniom terurighis
pro nia alveno. En la flanka preghejo ni intervjuis 75-jaran
imamon de la moskeo. La maljunulo, kun blanka turbano kaj
griza barbo pendanta malsupren ghis la brusto, atente auskultis
nin kaj poste afable respondis niajn demandojn.
La moskeo
Etigar konstruighis en 1442. Siatempe ghi estis malgranda.
En la 18-a jc iu islamanino donacis al ghi ch. 70 hektarojn
da tero. Poste alia islamanino donacis al ghi sian tutan havajhon
antau sia morto pro malsano dum la vojagho al Mekko. Nun la
moskeo Etigar estas la plej granda en Chinio. En ghi preghas
ne nur islamanoj de Kashi, sed ankau tiuj el arbaj landoj.
La maljunulo
ne nur predikas en la moskeo, sed ankau iras al la hejmo de
tiuj islamanoj, kiuj havas 3-tagan bebon, por doni nomon al
ghi. Li murmuras che ghia dekstra orelo: "Nur Alaho estas
nia majstro. Li estas granda..." kaj che ghia maldekstra:
"De nun vi estas islamano, mi gratulas vin." Poste
li rulas la bebon surtere por sugesti al ghi, ke ghi venku
malfacilojn dum sia vivo kaj nun kunfandighu kun la tero...
7-jaraj
knaboj povas loghi en moskeo por lerni Koranon. 4-5 jarojn
poste, ili ellernas la araban lingvon kaj povas bele skribi
en ghi. La moskeo Etigar estas islama altlernejo por kulturi
tiuflankajn fakulojn. Ghiaj lernantoj aghas plejparte 18-28
jarojn.
BAZAROJ
Inter
kvietaj moskeoj grandaj kaj malgrandaj prosperas movoplenaj
bazaroj de tranchiloj, ceramikajhoj, chapoj, tapishoj, juveloj,
brutoj, jahurtoj k.a. La moskeo Etigar estas chirkauita de
ili kaj el ili la bazaro Anjiang servas al klientoj speciale
per silko. Antikve multaj uzbekaj komercistoj, transirinte
Pamiron, kolektighis tie por komercado. Norde de la moskeo
etendighas metiartajha strato kun butikoj kvazau pendantaj
sur muroj.
Mi vizitis
butikon de muzikiloj. Sur chiuj ghiaj muroj pendas kordinstrumentoj
kaj tamburoj. En ghi sidis maljunulo tre lerta en ludado de
kordinstrumento. Li konigis al mi, ke la kordinstrumento simila
al granda ligna cherpilo nomighas Tanbor. Ghi sonas agrable.
Antaue kiam iu muzikisto ludis ghin, al li kolektighis aro
da alaudoj... Vidinte, ke germanaj geedzoj interesighis pri
la kordinstrumento Ajghjek, la maljunulo tuj prenis ghin kaj
ludis la faman hispanan muzikajhon "Toreisto". La
germanaj klientoj senchese kapjesis kaj notis la nomon de
la muzikilo... Fakte, la maljunulo estis najbaro de la juna
mastro, kiu absorbighis en kordinstrumento-farado. La junulo
diris al mi, ke sur la Silka Vojo Kashi-aj muzikiloj chiam
estas famaj kaj lia metio estas heredita. Lia komerco chiam
bone iras. Alilandaj turistoj, kiuj achetis liajn muzikilojn,
plejparte restis tie, ghis ili ellernis la ludadon.
Kashi-anoj
shatas viziti bazarojn. Tie trovighas chiaj manghajhoj. Iuj
knaboj vendas figojn platigitajn kaj metitajn en formo de
piramido en lignan pleton. Tie oni povas acheti tranchajhojn
de Hami-melono. Vaporuminte farchitajn farunajhojn, oni chiam
laute vokas la nomon de Kuira Dio, char shajne ju pli laute
oni krias, des pli bongustas la farunajhoj... La bazaro estas
paradizo de bongustaj manghajhoj. Sub la arda suno, che forno,
iuj preparas vermichelojn, aliaj farchon kaj triaj pladojn,
ili chiuj laboras lerte kun gajna mieno.
Che la
strato kelkaj shedoj servas kiel ripozejo por maljunuloj el
kamparo. Sidante sur la lito ili manghas platforman kukon
rostitan, trinkante teon. Siatempe, kiam bonzo Xuanzang de
Tang-dinastio (618-907) trapasis dezerton dum sia vojagho
al Okcidento por peti sutron, li kunportis ghuste tiajn kukojn.
Antau ol manghi ilin, li metis ilin sub varman sablon kaj
kelkajn minutojn poste, ili farighis fragilaj.
ChE
ORDINARAJ STRATETOJ
La loghdomoj
che landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj. La stratetoj
al moskeoj kaj bazaroj chiuj estas flavaj. Char en Kashi malmultas
pluvo, la teraj etaghdomoj kun plata tegmento estas uzeblaj
por dekoj da jaroj. En chiuj kortoj belas floroj. En la chambroj
bele dekoraciitaj buntas tapishoj kaj sur muroj kaj sur planko.
En nichoj kun gravurajhoj estas arghenta teservico el Pakistano...
Tamen la
plej belaj estas knabinoj. La naturo dotis ilin per charmo.
Gastante che Abudu Klimu, mi propraokule vidis, kiel ili sin
shminkas. Ili plukis florojn el florbedo, ilin purigis, dispecigis
kaj premis. Per ties suko ili pentris siajn brovojn ghis la
tempioj.
Knabino
Aliya diris al mi, ke oni pentras la brovojn per natura suko
el vegetalo ne nur por ilin beligi, sed ankau por ilin nutri.
Kashi-aj knabinoj pentras la brovojn de infaneco, pro tio
iliaj brovoj estas brile nigraj. Mi demandis shin, chu ne
estas malfacile fari tiom multe da harplektajhoj. Shi respondis,
ke shia patrino helpis shin en harplektado, kiu bezonas unu
horon. Post shmirado de oleastra gumo, la harplektajhoj ne
plu bezonas prizorgon dum unu semajno. Oleastroj kreskas en
dezerto. Miksite kun akvo, ilia gumo estas uzebla... La knabinoj,
kiuj portas surkape chapon kun brilaj ornamajhetoj kaj silkan
jupon kun koloraj strioj, aspektas pli charmaj.
Kiam la
knabinoj dancis kantante, mi parolis kun la mastro pri ilia
eduko. De li mi informighis, ke la knabinoj de la islamaj
familioj devas agi lau la religiaj reguloj ekde sia agho de
9 jaroj. Iliaj gepatroj tre atentas kulturi en ili ghentilecon,
bonkorecon kaj bonajn kutimojn pri pureco. Kompreneble, ili
devas lerni ankau sciencajn sciojn. Lia 18-jara filino, kiu
shatis de sia infaneco brodadon kaj tajladon, eklaboris kiel
tajlorino, diplomighinte el mezlernejo. Kiel bona lernantino,
lia plej juna filino vizitas elementan lernejon. Li volas,
ke shi lernu medicinon estonte. Diplomighinte el la Xinjiang-a
Politekniko en la 70-aj jaroj, li ekokupis sin pri tekniko.
Char lia familio sin okupas tradicie pri komercado, li vivas
sufiche richan vivon. 4 jarojn antaue lia familio konstruis
etaghdomon el brikoj. Li achetis auton kaj dufoje pilgrimis
al Mekko. Li diris, ke tien pilgrimi unufoje dum la vivo estas
unu el la 5 lecionoj de islamanoj, sed estas malpermesite
plenumi tion per pruntepreno de mono au almozpeto. Post kelkaj
jaroj li refoje vizitos Mekkon, char liaj geavoj loghas tie
kaj liaj gepatroj -- en Uzbekistano. Jen lia islama familio
mikssanga.
|