Ruino de antikvaj regnoj

de PANG NAIYING





 

    Antikve en la Okcidenta Regiono estis 36 regnoj. La Silka Vojo trapasis multajn el ili. Norde de Tianshan-montaro la loghantoj plejparte vivis nomadisman vivon, do iliaj regnoj estis nomataj ankau regnoj de migrantoj kaj sude de ghi la loghantoj, kiuj havis fiksan loghejon sur oazo, plejparte sin okupis pri terkulturado, kaj iliaj vilaghoj estis chirkauitaj de muroj kaj iliaj chefurboj -- de muregoj, do oni nomis iliajn regnojn kun chirkaumurigitaj urboj. Vojaghante lau la suda piedo de Tianshan-montaro, ni vizitis ruinon de tieaj antikvaj urboj.

    EN ANTIKVA URBO JIAOHE

    La regno Cheshi sidis sur terkrutajho chirkauita de 2 riveroj kaj kun alteco de 30 m. Tie kushis la antikva urbo Jiaohe je 10 km okcidente de la urbo Turpan. En ghi la difektitaj palaco, temploj kaj loghdomoj, chiuj havas indighenan koloron kaj ne perdis sian majestecon. Kiam mi piediris sur strato profunde enkavighinta, ia mistero invadis min. Ghi venis el post la dikaj muroj de la teraj domoj ambauflanke de la strato. Ili staras dorse al la strato kaj la pasantoj ne povis vidi kio estas ene. Marshante sola sur la strato kvazau en profunda valo, mi chiam sentis, ke ie che la strato sin kashas io, kaj vokis forkuri rapide, sed mi jam perdighis en tiuj inerkrucighantaj kaj profundaj stratetoj. Mi pensis en mi: kion la invadantoj povas fari, se ili eniros en tiujn stratetojn? Por konstrui fortikigitan urbon, kiu okupis gravan pozicion en dezerto, kaj al kiu mankis ligno kaj shtonoj, saghaj Cheshi-anoj elektis tiun krutajhon chirkauitan de riveroj kiel naturan shirmilon. Sur la krutajho ili konstruis korton kaj faris kavernon kiel domon. Poste ili ramis la elfosita terajhon che tegment-rando apud vojo, kaj tiel konstruighis altaj kaj dikaj muroj.

    La subtera domo facile konstruebla estis varma vintre kaj malvarmeta somere. Antikva libro diras, ke por shirmi kontrau varmego la loghantoj de la fajrobaseno tegis la tegmenton per kreto au fosis kavernon kiel dormejon. Chiuj komercistoj tranoktis en tiaj subteraj dormejoj. En la urbo estis subtera templo kaj preskau chiuj familioj havis teran altaron, el kio oni povas imagi, ke siatempe religio furoris en la loko. Che la pordego de la urbo trovighas profundaj maljunaj putoj. Laudire sub la tero kashighas kanalo 30 m longa, kiu eble interligas tiujn putojn...

    Antau 2.3 mil jaroj Cheshi-anoj vivis sude kaj norde de Tianshan-montaro. Ili, lertaj en arkpafado, au pashtis brutojn au kulturis teron. En la 2-a jc a.K. ili dividis sian regnon en kelkajn partojn lau geografia situo. Jiaohe estis la chfurbo de la regno Cheshi. Meze de la 5-a jc malamikoj atakis ghin, sed pro ghia fortikeco ili uzis 8 jarojn por konkeri ghin.

    La regno Cheshi malaperis antau tre tre longe, tamen ghia ruino ankorau imponas hodiau.

    GAOCHANGBI

    En la 1-a jc a.K., kiam hunoj regis la Okcidentan Regionon, la Silka Vojo malviglis. Por la sekureco de la Silka Vojo la kortego de Han-dinastio (206 a.K. --220 p.K.) garnizonigis armeon. Tiu urbo portis la nomon Gaochangbi.

    En la 7-a jc ghi farighis chefurbo, en kiu loghis regho kredanta je budhismo. Kiam bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907), kiu okcidenten vojaghis por peti sutrojn, estis preterpasanta la lokon, la regho bonvenigis lin per kandeloj antau la pordego de la urbo kaj sincere petis lin resti en la urbo, promesante, ke chiu regnanoj farighos lian dischiploj kaj servos al li dum lia tuta vivo. Sed la bonzo nur konsentis prediki unu monaton en la urbo. Tie ni vizitis la ruinon de la halo, en kiu predikis la bonzo. Lokanoj diris, ke chiufoje, antau ol la bonzo faris predikadon, la regho kun incenso bonvenigis lin al la halo kaj genuighis antau la publiko, por ke la bonzo pashu sur lia dorso por atingi la predikseghon. Kiam la bonzo adiauis la regnon, la regho donacis al li 30 frokojn, 100 taelojn da oro, 30 chevalojn kaj 25 servistojn kaj skribis 24 leterojn chiu kun silkajho kiel donaco al la reghoj de 24 regnoj, petante ilin doni oportunon al la bonzo por lia trapaso de la regnoj.

    Zhang Xiong, kuzo de la regho, batalis 6 jarojn por defendi la Silkan Vojon. En la eksponejo de antikvaj kadavroj en Urumqi ni vidis lian kadavron, kvankam sekan, kun dikmuskola brusto, densaj barbo kaj haroj, tre similan al kupra statuo.

    La kadavroj de Zhang Xiong kaj aliaj prauloj de Gaochangbi estas bone konservitaj en la Astana Tombejo apartenanta al la tiamaj Gaochangbi-aj regantoj kaj popolanoj. La tombejo estas rigardata kiel subtera arkivo de la historio de Gaochangbi. Sur la plafono de multaj tombokavoj estas silka bildo kun fighuroj de dio Fuxi kaj diino Nuwa. Legendo diras, ke ili estas prapatroj de la china nacio. La bildo figuras, ke ili, chirkauitaj de la suno, luno kaj steloj, havas homan supran korpoparton kaj drakan malsupran korpoparton kunvolvitan, kio signifas, ke la kunigho de jin (femalo) kaj jang (masklo) naskas homojn kaj chiujn aliajn estajhojn. Tia adoro al la gedioj estis enkonduktia de generaloj kaj soldatoj el centra Chinio.

    SHTONKAVERNARO BOZKLIK

    En la Okcidenta Regiono trovighas ankau multaj shtonkavernaj temploj. Unu el ili estas Shtonkavernaro Bozklik. Sin kashante en la Flamo-monto, ghi servis kiel spirita hejmo de la antikvaj Gaochangbi-anoj, sed jam de tre longe al ghi mankas bonzoj kaj pilgrimantoj.

    Meze de la 9-a jc huihu-oj el stepo en norda Chinio farighis regantoj de Gaochangbi. Ili estis prapatroj de la ujguroj kaj kredis je manihheismo. Ili faris manihheismajn kavernojn najbare de Shtonkavernaro Bozklik, kiun Gaochangbi-anoj faris je 300 jaroj pli frue. Poste la regho petis persajn manihheanojn fari predikadon, komprenigante, ke manihheanoj devas bonfari kaj bonfarantoj levighos al paradizo post morto... Tiam manihheismo farighis la regna religio kaj Gaochangbi -- centro de manihheismo de la mondo.

    Tamen 100 jarojn poste la regho de la regno Huihu konvertighis al la budhismo, shanghis manihheismajn kavernojn en la budhismaj kaj transformis la milbudhan shtonkavernaron en templon de regha familio. Post tio aperis fresko pri kulto de regho kaj reghedzino al Budho, kiu montras la reghon portantan robon kaj botojn, kun tranchilo, silikfajrilo kaj kudriluo che la talio. Kaj la tiamaj popolanoj shatis arope viziti en printempo templojn en montaro kaj rajdante arkpafi ion en signo forpeli chiajn malbonojn.

    Che la fino de la 13-a jc, sekve de prosperigho de islamismo en Gaochangbi la milbudha shtonkavernaro iom post iom dezertighis. Kiam ni vizitis ghin, en ghi restis tre malmultaj freskoj. La prosperigho kaj dekadenco de la shtonkavernaro montras, ke sur la antikva Silka Vojo diversaj kulturoj kaj kunfandighis kaj koliziis. Iuj daure vivis kaj aliaj pereis.

    SHTONKAVERNARO KEZIR

    Kuqa, je 700 km okcidente de Turpan, estis sidejo de la antikva regno Qiuci. Ghi trovighis meze de la Silka Vojo. Kiam budhismo enkondukighis de okcidento, oni komencis fosi tie shtonkavernojn kaj tiu konstruado disvastighis orienten ghis centra Chinio. La startpunkto estis la 1700-jara Stonkavernaro Kezir sur la krutajho norde de Qiuci. En ghiaj 236 kavernoj estas freskoj sume de 10 mil kvadrataj metroj.

    Kompare kun la budhofiguroj sur freskoj de Dunhuang, tiuj de Qiuci estas multe malpli dikaj. Laudire, antau budhigho Shakjamunio asketis, manghante herbojn kaj nur unu rizgrajnon chiutage, kaj maldikighis kiel skeleto. Tiel la malsata budho farighis idolo de budhistoj. Dancantaj hindaj bodisatvoj kun pufaj mamoj kaj gracia talio montrighas en freskoj de la shtonkavernaro de Qiuci. Laudire, ili kunfandis arton de Grekio kaj ghainismon de Hindio. Ankau ghainismo, kiu naskighis kune kun budhismo en la sama tempo, pledis por asketismo, kaj unu el ghiaj sektoj opiniis, ke nur post kiam oni komplete forlasas siajn proprajhojn, lia animo povas savighi. Tial tiu sekto rigardis chielon kiel veston... La freskoj rakontas, kiel tiu sekto konvertighis al budhismo.

    Dank' al la revigligho de la Silka Vojo, en Qiuci prosperighis agrikulturo, komerco kaj metiindustrio. Tion figuras freskoj: komercistoj kune kun siaj chevaloj sharghitaj per varoj foren veturas per draka shipo; kamparanoj plugas per bovoj; fajencistoj sidantaj surtere faras fajencajhojn... Chio tio havas intimajn rilatojn kun la kulturo de centra Cinio.

    Antau pli ol 2 mil jaroj la regho de la regno Qiuci havis amikajn rilatojn kun Han-dinastio. Tiam Xieyou, princino de Han-dinastio, edzinighis al la regho de regno Wusun en la Okcidnta Regiono. Poste la regho de la regno petis la manon de shia filino. Post sia edzigho li plurfoje vojaghis al centra Chinio por montri sian respekton al la imperiestro. Reveninte, li ekportis vestojn de han-oj, konstruigis palacon en han-a stilo kaj importis la ceremonion de Han-dinastio.

    Dank' al lia malferma politiko, Qiuci farighis prospera internacia merkato de silkajhoj. En Qiuci kolektighis diverslandaj komercistoj. Sogdoj el centra Azio ech starigis tie sian propran vilaghon. Historia libro notas, ke sogdoj manghigis mielon al sia filo post lia naskigho kaj enmanigis al li gluajhon, dezirante ke li parolu dolche kaj konservu monon bone, post kiam li farighos komercisto. Knabo eklernis skribi en la agho de 5 jaroj, kaj kiam li sciis legi kelkajn vortojn, oni lernigis al li komercon. Tial sogdoj estis lertaj en komercado. Kiel perantoj tre spertaj, ili viglis ech en malproksimo.

    Kiel regno de muziko kaj danco, Qiuci renomighis en la Okcidenta Regiono. Tie famis muzika familio, kiu instruis en chiu generacio al diverslandaj komercistoj ludi Qiuci-ajn muzikilojn. en la shtonkavernaro trovighas bildoj kun figuroj de alilandanoj kantantaj kaj dancantaj. Ili ludas au blovinstrumentojn de centra Chinio au 5-kordajn instrumetnojn de Hindio au bivojn de Persio. Ghuste en tiu periodo la Qiuci-aj muziko kaj danco atingis la kulminon de sia disvolvigho. Bonzo Xuanzang vojaghinta en pli ol 150 regnoj diris: "La Qiuci-a muziko ludata per blov- kaj kord- imstrumentoj plachas al chiuj regnoj." Antau 1.5 mil jaroj Qiucia muziko estis enkondukita en centran Chinion kaj vaste shatata. Laudire chiuj, kiuj audis tiun sonoran kaj patosan muzikon, tiel ekscitighis, ke ili saltis, peidfrapis, klakis per la fingroj, balancis la kapon... Tiu vigla danco montrighas en freskoj de la shtonkavernaro.

    Same kiel la muziko kaj danco de Qiuci, ankau ghia shtonkaverna arto montris la saghecon de diverslandaj artistoj. En la kaverno n-ro 207 estas bildo: 2 viroj kun longaj haroj pendantaj malsupre ghis la shultroj, tenante kolorilon en unu mano kaj penikon en la alia, faras pentradon, starante sur la piedpintoj. Sub iliaj piedoj estas la nomo de hinda pentristo en la Qiuci-a lingvo. Kaj che fresko en alia kaverno skribighas, ke pentristo el Sirio faris koloran cirklon kiel signon, fininte tiun bildon.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16