La baseno
Turpan, chirkauita de montoj kovritaj de negh, kushas sude
de Tianshan-montaro, Xinjiang. Kiel la plej malalta kaj plej
varma loko en Chinio, ghi estis sidejo de la antikva regno
Cheshi en la Okcidenta Regiono kaj pasejo sur la meza brancho
de la Silka Vojo en Xinjiang. Tie
somero estas tiel varma, ke la temperaturo iam atingis ech
49.6°C. Historia libro notas, ke en Turpan la
suno brilas kiel fajro brulanta kaj la vento blovas sur la
korpon kiel gladilo varmega. Tie
cirkulas jena popoldiro: "Guberniestro laboras en vazo
kun akvo pro varmego." Ghuste pro tio de antikve Turpan
portas ankau la nomon Fajro-baseno.
LEGENDO
PRI LA FLAMO-MONTO
En
julio Turpan shajnas granda fajrujo kaj la Flamo-monto --
brulanta karbo en ghi. Sub la arda suno ghi fughighas kaj
el ghi levighas vaporo kvazau saltanta flamo. Alproksimighante
al ghi de Gobio kun temperaturo de 70°C, ni sentis nin rostataj.
Geologoj
konstatis, ke la flamo-monto vere fajris pro membrulado de
karbo kashighanta en la jhurasa formacio. Ne povante klarigi
tiun eksterordinaran fenomenon, antikvuloj nur fidele notis,
ke la monto flamas kaj fulgas; en la subiranta suno ghi similas
al giganta torcho...
La Okcidenta
Reginon abundas je asbesto. Antau tre longe la lokanoj teksis
el ghi shtofon kiel tributon por la kortego en centra Chinio.
Ne sciante, el kio oni faris tian fajro-eltenan shtofon, la
loghantoj de centra Chinio pensis pri la Flamo-monto kaj supozis,
ke en fajro de la Flamo-monto kreskas arboj kaj herboj, vivas
birdoj kaj bestoj, kaj pro tio ekzistas fajroeltena shtofo,
kiu estas farita au el shelo de tiuj vegetajhoj au el plumo
de tiuj birdoj au el felo de tiuj bestoj.
En la china
klasita romano "Pilgrimado al la Okcidento" la Flamo-monto
havas pli da misteroj: Ghi transirante, fandighis ech homoj
el fero au shtalo. Pro tio, bonzo Xuanzang de Tang-dinastio
(618-907) kaj liaj dischiploj, kiuj okcidenten vojaghis por
peti sutrojn, devis prunti ventumilon de monstro Princino
Fera Ventumilo por estingi la fajron sur la monto antau ol
transiri ghin, sed shi rifuzis helpi ilin. Do simio Sun Wukong,
unu el la dischiploj de la bonzo, transformighis en insekton,
enshtelighis en shian ventron, tie batadis kaj rulighadis.
Ne povante elteni la doloregon, shi pruntedonis al ili la
ventumilon. Kvankam "Pilgrimado al la Okcidento"
estas legendo, tamen ghi bazighas sur fakto, ke en 629 bonzo
Xuanzang de Tang-dinastio pilgrimas de Xi'an tra Turpan al
Hindujo. Dum la vojagho li spertis sennombrajn malfacilojn.
EN
VINBERO-VALO
La nomita
valo abunda je vinberujoj etendighas sur la rugha kaj dezerta
Flamo-monto. Tie estas malvarmete kaj aromas vinberoj.
De antikve
Turpan richas je vinberoj. Oni ne scias, kiam vinberoj de
Afriko kaj Europo enkondukighis en Turpan. En china historia
libro legighas, ke antau pli ol 2000 jaroj, kiam Zhang Qian,
sendito de han-dinastio (206 a.K-220 p.K.) alportis de la
Okcidenta Regiono vinberarbedon al la imperiestra ghardeno
kiel ornaman planton, en Turpan oni jam grandaree kulturis
vinberojn kaj faris el ili vinon. Antau 1700 jaroj vinberoj
kiel tributo estis transportitaj en centran Chinio. Poste
iu revizoro de la kortego alportis el Turpan vin-faran teknikon.
Lokanoj
diris, ke vinberoj de Turpan ghuas renomon, dank' al la favoraj
klimato kaj geografia situo. En Turpan ardas la suno, tio
utilas al sukero-akumuligho de vinberoj; en tiu loko grava
sur la Silka Vojo kolektighis famaj produktoj el la Oriento
kaj Okcidento. Ekz., en Vinbero-valo prosperas 400 hektaroj
da vinerujoj de pli ol 600 varioj, el kiuj la plej fama portas
la nomon Wuhebai. La nomitaj binberoj sensemaj, helverdaj
kaj iom pli grandaj ol sjfabo estas ne nur dolchaj kiel mielo,
sed ankau transporteblaj foren kaj longe konserveblaj, sekighinte.
En la
valo mi konatighis kun knabo, kiu vendas sekvinberojn. Li
nomighas Saimaiti. Kun alta nazo, profundaj okuloj kaj buklaj
haroj, li estas tipa posteulo de la Okcidenta Regiono. Je
nia unua renkontigho li skribis al mi sian nomon sur la mano.
Rigardante la zigzagan skribajhon, mi nekomprene skuis la
kapon. li tuj kuris al sia vendobudo kaj prenis sian legitimacion,
sur kiu estas lia nomo en Han-lingvo. Ankau liaj kolegoj prezentis
al mi la sian. Mi gustumis ilian sekvinberojn oranghajn, rughajn,
flavajn kaj verdajn, kiuj chiuj estas bongustaj. Nur tiuj,
kiuj similas al pipro havas adstringan guston. Saimaiti diris
al mi, ke ili kuracas morbilon. Kvankam ilia produkyokvanto
estas malgranda, tamen chiuj familioj ilin kulturas. Malfeliche,
lia patro jam forpasis kaj lia maljuna patrino ne bone fartas.
Pro tio, amikoj ofte helpas ilin en vinber-rikoltado.
Kiel chiuj
tomboj de prauloj en la valo, ankau tiu de la patro de Saimaiti
kushas apud ilia domo destinita por sekigi vinberojn. La tombo,
sur kiu staras krescento, similas al renversita lulilo.
Ujguraj islamanoj enterigas mortinton
sen cherko tuj apud lia domo. Kiel vinberkulturistoj dum la
tuta vivo, ili volas, ech forpasinte, esti vinberogardistoj.
Kun muroj
plenaj de ventolaj truoj, rektangulaj domoj destinitaj por
sekigi vinberojn konstruighis el adoboj. Ni vizitis unu el
ili. Sub ghia plafono pendas lignaj stangoj kun feraj dratoj,
al kiuj oni alkrochas grapolojn da binberoj. Shajnis al mi,
ke la lignaj stangoj kun viberoj estas smeraldaj kolonoj kaj
la domo plena de tiaj kolonoj.
El kamparan
korto shirmita per verdaj lianoj ofte flirtis agrabla muziko.
Por festi richan rikolton de vinberoj knabninoj gaje dancis.
Tamen la plej altira por mi estis knabo kun longaj okulharoj
kaj grandaj okuloj. Chiufoje, kiam mi renkontis kaj kapsalutis
lin, li tuj ekdancis ridetante, kun mieno gaja, humura kaj
petolema. Li ne bezonis akompanon de muziko. Shajnis, ke bela
melodio kuras tra lia korpo. Dum tiu vizito ni amikighis.
VITALA
ARTERIO DE TURPAN
En Turpan
la klimato estas seka kaj varmega. La jara meznombra pluvokvanto
estas apenau 16 mm, sed la vaporigha kvanto superas 3 mil
mm. Malgrau tio, prosperas tie kotonujoj kaj vinberujoj. Kie
estas ilia vivofonto?
Ni trovis
la solvon en la dezerto che la flamo-monto. Tie estas multaj
putoj kun elstaranta rando kiel kratero kaj distancas je 10-20
m unu de alia. Subtere kanaloj interligas ilin. Lau tiuj kanaloj
interligas ilin. Lau tiuj kanaloj akvo fluas al surtera kanalo
profunde de la baseno kaj akumulighas en cisterno. Poste oni
kondukas la akvon lau kanaletoj al kampoj kaj fruktoghardenoj.
Tiuj putoj kaj kanaloj estas vitala arterio de Turpan.
Profitante
de la topografio de la baseno, oni faris tiujn putojn kaj
kanalojn. Char la akvovaporo el oceano estas barita de altaj
montoj chirkau Turpan kaj frostighas sur ili, en la malalta
baseno malmultas pluvo. Somere likvighas negho sur la montoj,
sed tiuj likvajhoj malsupren fluantaj rapide malaperas en
dezerto. Putoj interligitaj per subtera kanalo servas kiel
ricevujo de la tralikighinta akvo. Lau statistiko en turpan
trovighas 1.5 mil tiaj kanaloj kun totala long de pli ol 5
mil km. Oni nomas ilin Granda Subtera Kanalo.
Fosi tiajn
putojn estis peniga laboro. Kurbighante, la fosantoj tutjare
laboris per pezaj iloj en malluma kaj malseka subtera loko
kun akvo. Terfalo chiam minacis ilin. Kiam pauzis putofosado,
ili senshlimigis subteran kanalon, kontrolis kaj riparis murojn
de putoj. Alie, se la putoj ne plu povus esti uzataj, la kampoj
kaj furktoghardenoj farighus dezertaj kaj la vilaghanoj --
vagabondoj. Pro tio la putofosantoj estis ege respektataj
de la vilaghanoj. En la putofosaj tagoj la islamanoj preghis
en moskeo por ilia sekureco. Kaj la vilaghanoj regalis ilin
per festeno. En la feuda socio nur richaj bienuloj povis dungi
laborulojn por fosi putojn. La bienuloj estis mastroj de akvo
kaj la putoj ofte portis ilian nomon. La loghantoj devis pagi
al ili por preni akvon.
En Yar-vilagho
ni rigardis malnovan puton. Enirinte en ghian subteran kanalon,
ni rimarkis, ke tie kreskas ech maljuna arbo, sur kies branchoj
kantas birdoj. Tra difektita loko super la kanalo la arbobranchoj
etendighas surteren. En la subtera kanalo murmuras klara akvo.
El la puto estis cherpanta akvon junulino kaj che la puto
ripozanta blank-hara maljunulo en blankaj vestoj kaj blanka
chapo. De li mi informighis, ke el la puto levighas varma
vaporo vintre kaj blovas malvarmeta vento somere antikve,
ofte komercistoj vojaghantaj lau la Silka Vojo ripozis che
la puto. La homoj kaj brutoj, chiuj trinkis akvon el la puto.
Nun la lokanoj shatas babili, tagmanghi kaj siesti che la
subtera kanalo, au, kiel siaj prauloj, fosi kavon sur muro
de profundaj putoj por konservi glacion por uzo en somero.
Laudire,
ankau en Afganio, Turkio, Irano kaj aliaj landoj de Centra
Azio estas tiaj putoj. Do, ekzistas diversaj diroj pri ilia
origino.
China historia
libro notas, ke imperiestro Wudi de Han-dinastio (140-88 a.K.
sur trono) rekrutis dek milojn da homoj por fosi kanalon,
konduki akvon kaj trakti alkalan teron. Pro terfalo oni fosis
putojn interligitajn per subtera kanalo kaj profundajn je
pli ol 130 m. Poste, loghantoj de centra Chinio senchese transloghighis
en Turpan, eble inter tiuj enmigrintoj estis akvoutiliga konstruistoj.
En la 50-aj jaroj de la 20-a jc. oni konstruis akvokonservejon
en nordorienta Turpan, sed 2 monatojn poste, ghia akvo malaperis.
Post esplorado, oni malkovris sub ghi 3 malnovajn putojn interligitajn
per subtera kanalo. Ilin shtopinte, oni denove akumulis akvon
en la akvokonservejo, sed akvo denove malaperis, char pli
profunde de la akvkonservejo kashighis multaj eluzitaj putoj
kun historio de almenau mil jaroj. Antau kelkaj jaroj oni
trovis en montregiono de Turpan bildojn sur roko apartenatnaj
al pratempo, kiuj prezntas tiajn putojn.
Fakte,
ne gravas, kiam kaj kie naskighis putoj interligitaj per subtera
kanalo, sed valoras, ke tiu granda invento disvastighis lau
la Silka Vojo en multaj landojn kaj reginonoj suferantajn
de akvomanko. Kaj hodiau la tieaj loghantoj ankorau ghuas
akvon el tiuj putoj.
|