Ghuinte
la belan pejzaghon de Saylam-lago, mi veturis suden al Ili-rivero.
Ambauflanke de la rivero verdas senlimaj stepoj, densas piceoj
kaj fruktarboj, dank'al la klimato varmeta kaj humida. Atinginte
la lokon, mi tuj forgesis Gobion jhus trairitan kaj sentis
min kvazau en agrabla akvolando sude de Yangzi-rivero. Che
la rivero kushas Yining, la plej granda malfermita urbo che
landlimo en nordokcidenta Chinio kaj plej grava komerca urbo
che la norda brancho de la Silka Vojo.
IMPRESO
PRI YINING
Yining
estas la chefurbo de la Ili-a Kazahha Autonoma Subregiono,
Xinjiang. Mi venis en la urbon en autuna vespero. Kiam mi
iris el la auto, tuj min allogis fruktbudoj starantaj laulonge
de la vojo. Sub lampoj brilis kaj aromis diversaj fruktoj.
Sen demeti mian dorsosakon mi alkuris al budo kaj kun bona
apetito manghis pecon da akvomelono abunda je dolcha suko.
En la sekvanta
mateno mi promenis sur strato de Yining, lau ghia longo staris
salikoj kaj en ghia mezo etendighis zono 3 m largha el herboj
kaj floroj. La etaghdomoj chirkau la promenejo, kvankam ne
altaj, estis luksaj kaj modernaj. La knabinoj pasantaj preter
mi sin beligis kaj vestis laumode. Mi vizitis straton de frandajhoj.
Tie estis diversaj manghejoj en loka gusto etendighantaj 200
m. Interese estis, ke iliaj mastroj vokis jen en la ujgura
lingvo, jen en la kazahha, jen en la hana. Poste mi informighis,
ke en Yining trovighas ankau stratoj de vestoj, fruktoj k.a.,
chiuj kun naciaj koloroj, char en Yining vivas 300 mil loghantoj
de la ujgura, hana, kazahha kaj aliaj 29 nacioj.
Vespere
mi vizitis Ili-riveron fluantan preter la urbo. Starante sur
ponto, mi vidis, ke la rivero, kiu fluas okcidenten al Kazahhstano,
trembrilas en la suno subiranta. Mi sidighis en manghejo inter
betuloj che la rivero. Petinte shafajhojn rostitajn sur 2
pikaj stangetoj kaj kruchon da teo, mi ghuis kantojn kaj muzikajhojn
de gejunuloj en najbaraj sidlokoj akompanatajn de murmurado
de la rivero. Tiam Yining shajnis al mi pli charma.
HEJMLOKO
DE ARKPAFISTOJ
Sude de
Ili-rivero loghas shibeoj, kiuj tien transloghighis el nordorienta
Chinio antau 200 jaroj. Ili kredas je shamanismo kaj lamsismo.
Ili vivas chefe de terkulturado kaj lertas en rajdado kaj
arkpafado. Tial tiu tero ghuas la renomon Hejmloko de Arkpafistoj.
Shibeoj
estas posteuloj de la antikvaj shjanbej-oj. Antau la 17a jc.
shibeoj viglis chefe en la Granda kaj Malgranda Xing'an -montaroj
kaj sur la stepo Hulun Boir en nordorienta Chinio. Tiam, ili
vivis chefe de fishado per boato, bastono, lanco, fishreto,
pafarko kaj sagoj. Meze de la 18-a jc mil shibeaj soldatoj
estis senditaj al ili, Xinjiang, por garnizonado. Do, tiuj
soldatoj kaj iliaj familianoj, entute pli ol 3 mil personoj,
veturis per duradaj charoj tirataj de bovoj al okcidento.
Post du jaroj ili finfine atingis al cellokon. Tie ili fosis
Qapqal-kanalon pli ol 80 km longan de oriente okcidenten,
elkondukis akvon el Ili-rivero por irigacio kaj transformis
dezertan teron kun areo de ch. 5 mil hektaroj en fekundajn
kampojn. Post la fondigho de la nova Chinio en 1949, tie estis
starigita la Shibea Autonoma Gubernio Qapqal, kaj la shibea
nacio faighis unu el la 32 nacioj de la Ili-a Kazahha Autonoma
Subregiono. Memore al la transloghigho de shibeoj, oni difinis
la 18-an de aprilo kiel ilian festo-tagon de transloghigho
al okcidento.
Mi vizitis
shibean familion. En ties korto pura kaj vasta estis sekigataj
rughaj kapsikoj. La 74-jara mastrino en blua robo kaj broditaj
shuoj afable invitis min en la domon. Sur la shprosoj de la
dormochambroj, shrankoj kaj aliaj mebloj estas belaj gravurajhoj
kaj sur la fenestro-vitroj--buntaj papertondrajhoj. En la
flanka chambro, kies duonon okupas terlito, pendas lulio.
Evidente, shibeoj ankorau konservas la tradician vivkutimon
de nordorientaj chinoj.
Interesas,
ke nemalmultaj shibeaj familioj ankorau konservas la notmanieron
de antikvuloj, kiuj faris notojn per nodoj sur shnuro pri
naskigho de infanoj, promociigho, geedzigho kaj aliaj aferoj.
Ekz., malgranda pafarko kaj sago signifas ke en la familio
naskighis filo; tola rubando signifas, ke oni naskis filinon;
botoj signifas, ke knabo de la familio servas en armeo. La
shibeoj nomas tian shnuron Xilimana kaj rigardas ghin kiel
dion de favora auspicio. Ordinare, oni spirale volvis ghin
kaj lokis ghin en angulo de la chambro. Dum la Printempa Festo
oni sternis ghin kaj okazigis kultan ceremonion: chiuj devis
bruligi incensojn kaj klinsalutis ghin por peti sekurecon
de la tuta familio. Sur Xilimana la familio de la 82-jara
Wuzhala Kexinbao notis sian historion de 7 generacioj. Li
jam faris 15 nodojn sur ghi.
Kiel chasista
nacio, la shibeoj transdonis la tradicion de rajdado kaj arkpafado
de generacio al generacio. Antaue, dum la festotago de okcidenten-transloghigho
kaj morta sezono de kamplaboro, ili okazigis konkurson de
arkpafado. Tiuj, kiuj gajnis la unuajn tri lokojn, estis honoritaj
kiel magiaj arkpafistoj. Nun, en la autonoma gubernio estas
arkpafaj teamoj profesia kaj amatora. Shibeaj arkpafistoj
plurfoje gajnis la championecon en tutlandaj konkursoj kaj
partoprenis internaciajn konkursojn. Pro sia lerteco en arkpafado
shibeoj pli kaj pli famighis tra la mondo. Chinaj kaj alilandaj
turistoj vojaghantaj en Yining plejparte vizitis la Shibean
autonoman Gubernion kaj provis arkpafadon kun granda intereso.
PROSPERA
KOMERCADO ChE LANDLIMO
En Xinjiang
funkciis doganoj historie. En la lastaj jaroj rapide disvolvighis
la komercado de Xinjiang kun aliaj landoj. El la 15 doganoj
de Xinjiang, Korgas estas la plej granda kaj Alataw Shankou
-- la plej fama pro tio, ke ghi staras meze de la Dua Eurazia
Shoseo.
La dogano
Korgas distancas de Yining je 90 km. kaj de Alma-Ata, chefurbo
de Kazahhstano, je 378 km. Korgas, kun 15 mil loghantoj, areas
ne vaste. En la dinastioj Sui kaj Tang(581-907) ghi funkciis
kiel grava postiljona stacio che la norda brancho de la Silka
Vojo kaj en aliaj periodoj ghi servis kiel pasejo al landoj
de centra kaj okcidenta Azio por intershanghoj ekonomia kaj
kultura. Mi veturis per autobuso de Yining al la dogano. Tie
mi vidis homojn kun grandaj pakajhoj eniri en la foiron proksime
de la dogano. La foirejo konsistas el 8 budoj por chiutagaj
necesajhoj, manghajhoj, vestoj, chapoj, shuoj k.a. La homoj
venis por komercado. Atinginte la lokon, ili tuj demetis siajn
varojn, char ili devis fini la preparan laboron antau la malfermigho
de la dogano je la 10-a kaj duono kaj poste akcepti klientojn
el Kazahhstano.
Pro lingvobaro
oni uzis elektronikajn kalkulilojn por montri kvanton kaj
prezon deziratajn kaj konsentis per kapjeso kaj rifuzis per
manskuo. Char vintro alproksimighis, vestoj kontrau frosto
estis tre shatataj. Iu komercisto pogrande vendis 2400 parojn
da shuoj por virino en unu tago. Iu komercistino kaj shia
kunulo diris, ke en 1993 ili tien venis de sia hejmloko che
maro por vendi shuojn. Kvankam ili vendis je prezo iom malalta,
tamen ili gajnis multe, char ili vendis pogrande. Ilia jara
neta enspezo iam superis 20 mil juanojn.
Posttagmeze,
antau la fermigho de la dogano je la 4-a kaj duono, la klientoj
el Kazahhstano devis transporti siajn varojn en buson por
submetighi al kontrolo. Chiutage, ili transportas vivbezonajhojn
de Chinio al landoj de centra Azio. Ili venas antautagmeze
kaj revenas posttagmeze. Foje, ili alportis fajrilojn, fotografilojn,
binoklojn kaj aliajn komercajhojn el sia lando por shanghi
ilin kontrau chinaj varoj. Kompreneble, oni komercas plejparte
per kontanta mono.
Mi informighis
de la foira administranto, ke Korgas farighis la plej grava
dogano en Xinjiang post sia restarigho en novembro 1983. Ghia
plej granda jara varo-transporta kvanto superis 700 mil tunojn.
Korgas servas ankau al turismo. Chinio kaj Kazahhstano ambau
veturigas autobusojn por turistoj tra la dogano, kiu akceptas
jare turistojn je pli ol 300 mil hom-fojoj. Post la starigho
de tiu limregiona foirejo en augusto 1992, chiutage miloj
da komercisto el diversaj lokoj de Chinio kaj centoj da kazahhstanaj
ghin vizitis. Kaj la negoca sumo rapide kreskis chiujare.
Lau plej nova informo, la negoca sumo de tiu foirejo en la
unua duono de 1997 atingis 200 milionojn da juanoj, je 40%
pli multe ol tiu en la sama periodo pasintjare. La foirejo
farighis la plej granda tiaspeca en Chinio.
|