Lau
la norda brancho de la Silka Vojo norde de Tianshan-montaro
shoseo etendighis de Urumqi, chefurbo de la Xinjiang-a Ujgura
Autonoma Regiono, al la doganejo Korgas najbare al Kazahhstano.
Che la fino de la shoseo kushas Sayram-lago, kies bordoj estas
de antikve pashtejo, kaj trapasejo por surkamelaj karavanoj
vojaghontaj al la valo de Ili-rivero.
LEGENDO
PRI SAYRAM-LAGO
Mi atingis
Sayram-lagon en tagmezo. Tiam la suno brilis kaj la koloro
de la lago senchese shanghighis. La chielo kaj la lago kunfandighis
sur la horizonto. La zefiro de sur la vasta lago milde karesis
min, ke mi sentis min kvazau sur maro.
Sayram-lago,
kun alto de 2073 m super la marnivelo, longo de 30 km, largho
de 20 km kaj profundo de 90 m, estas altmonta lago plej granda
kaj alta en Xinjiang. Ghi naskighis pro sinkado de terkrusto
dum formigho de Himalajo antau 70 milionoj da jaroj. Pri ghia
naskigho cirkulas bela legendo inter la lokanoj.
Antau tre
tre longe tie sternighis fekunda stepo. Sur ghi pashtis bonkora
kaj laborema knabino Qietan kun honesta kaj forta junulo Sidek.
Ili enamighis unu al la alia. Sed la tirano sur la stepo intencis
fari Qietan sia kromedzino. Rifuzinte tion, shi forkuris,
persekutate de gardistoj de la tirano. Shi trovis profundan
lagon kaj ensaltis en ghin. Informighinte pri tio. Sidek hastis
al la lago, mortigis la gardistojn kaj sin jhetis en la lagon,
vokante la nomon de sia amatino. Tuj la lago ekondegis kaj
dronigis la tiranon kaj lian palacon, kaj la vasta stepo farighis
akvovastajho. La legendo montras prikantadon kaj benon de
la popolo sur la stepo al la amo.
Mi staris
antau la lago kaj ege sentis la brulon de la suno. Sed momenton
poste, grandegaj nigraj nuboj elpushighis el la montpasejo
okcidenta kaj rapide kovris la chielon. Tra inter nuboj sunradioj
tralikighis kiel lumaj kolonoj. Ekpluvetis kaj en palpebruma
dauro aperis chielarko kun unu ekstremo en montvalo kaj la
alia-- sur la lago. Min kortushis tio, ke mi ghuis la charmon
de la naturo.
KAZAHHA
FAMILIO ChE SAYRAM-LAGO
La stepo
belis en matena suno. Che Sayram-lago staris blanka tendo
el felto. Apud ghi knabo ludis kun hundo. La mastrino preparis
manghajhojn che la kuirforno. Mi ekbabilis kun shi, sed pro
lingvobaro shi ne komprenis min.
Puriginte
shafajhon en granda kuvo, shi metis ghin en feran kaldronon,
shi metis ghin en feran kaldronon. Post tio shi, gestante,
invitis min trinki teon kun lakto en la tendo. Kiam mi sidighis,
eniris pli-ol-40-jara viro. Li salutis min han-lingve. Li
nomighis Tursbek Habayi. Mi informighis de li, ke tiu tendo
apartenas al la patro, kaj la virino, kiu preparas manghajhojn,
estas lia edzino. Tiun tagon, ili devis transloki la tendon,
kaj ili buchis shafon por festi tion.
Liaj pli-ol-60-jaraj
gepatroj pashtadas dum la tuta vivo. Chiun junion ili venas
en tiun pashtejon por grasigi siajn brutojn kaj translghighas
en alian pashtejon antau la fino de septembro. En la pasinta
jaro la maljunaj geedzoj brdis 500 shafojn, 70 chevalojn,
10 bovojn kaj 3 kamelojn. Ilia neta enspezo en la jaro superis
20000 juanojn(ch. 2500 usonaj dolaroj).
De 1991
la tieaj pashtistoj laukontrakte pashtas brutojn. Dank'al
ilia zorgema bredado, multe reduktighis la mortokvanto de
brutoj. Nun, la loka registaro konstruigis por pashtistoj
domojn inter montoj sude de Sayram-lago. Vintre oni bredas
brutojn en stalo kaj somere ankau sin okupas pri terkulturado.
La pashtistoj vivas pli bone jaron post jaro. "Ke ni
havas tiom da mono, ni ech ne kuraghis imagi tion antau 5
jaroj," diris Habayi kun rideto.
La maljuna
Habayi revenis rajdante sur chevalo. Li ekzamene rigardis
siajn chevalojn unu post alia kaj lia edzino melkis chevalinojn.
Ili havas 5 filojn, el kiuj 4 jam edzighis kaj pashtas borde
de la lago. Tiun tagon, chiuj filoj kaj bofilinoj de Habayi
helpis lin en malkonstruado de la tendo, sharghado de charo
kaj kondukado de brutoj. Antau la translokigho de brutoj.
Ankau la translokigho la tuta familio el dekkelkaj anoj kune
manghis kuiritan shafajhon kaj trinkis kumison. La maljuna
Habayi gaje ludis muzikilon kaj liaj 4 filoj kantis kazahhan
popolkanton.
Che Sayram-lago
vivas pli ol 300 pashtistaj familioj, kia tiu de la maljuna
Habayi. Chiusomere ili starigas tendojn sur la stepo, pashtas
kaj ghuas ghojplenan vivon.
EN
GUOZI-VALO
"Oni
ne povas apreci la charmon de Tianshan-montaro, se ne en Guozi-valo,"
ofte diras Xinjiang-anoj.
Guozi-valo
sin kashas en Taleqi-monto sude de Sayram-lago. Ghi, kun longo
de pli ol 70 km, direktas sin de norde suden. Antaue trovighis
neniu vojo en ghi. Chie en la loko prosperis piceoj, betuloj,
sovaghaj fruktarboj, kaj tie vivis aproj, ursoj kaj leopardoj.
Laudire, en la 12-a jc. oni konstruis tie sufiche larghan
vojon por transporti armean provianton. Kaj poste ghi farighis
la plej mallonga vojo de Tianshan-montaro okcidenten.
Kiam ni
venis al Guozi-valo, la vojo estis en riparado kaj oni faris
eksplodon en ghi. Por sekureco la veturiloj estis permesataj
trapasi ghin nur nokte. Sub la preteksto, ke mi intervjuos
pri la konstruado, ni eniris en la valon en kamiono.
La kamiono
iris tre malrapide sur la vojo tre malglata. De la shoforo
mi informighis, ke la vojo estas pli malfacile irebla en somero
pro inundo, kaj oftas trafika akcidento. Aprile de 1996, la
regiona registaro decidis konstrui tiun vojon en la unuaklasan
en 2 jaroj.
Chie en
Guozi-valo prosperas piceoj, unu el la plej valoraj arbospecioj
en Tianshan-montaro. Laudire, la plej agha el la piceoj estas
300-400-jara, kun diametro de pli ol unu m kaj alto de pli
ol 40 m. En la arbaroj kaj che la riveretoj sporade kushas
pashtistaj tendoj.
Bedaurinde
ni ne havis la panoraman vidon de Guozi-valo, char la kamiono
ne povis plu veturi antauen en la meza parto de la valo. Antaue
mi informighis el legado, ke en la antaua parto la monto prezentas
pejzaghojn de 4 sezonoj. Sur la montpinto kovrita de negho
regas frosta vintro; sur la talio de la monto pompas arbaroj;
sur la malsupra montodeklivo disvolvighas floroj kiel en somero;
kaj sur la fundo de la valo pulsas pritempo.
|