La montaro
Tianshan imponas meze de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Region,
kiu areas 1.6 milionojn da kvadrataj km. Ghi dividas la regionon
en 2 partojn--la sudan kaj nordan. che la montaro charmas
vastaj pashtejoj. Dank' al ili Xinjiang farighis loko kun
bruto-bredado plej prospera en Chinio. Urumqi, chefurbo de
Xinjiang, estis bona pashtejo en la floranta periodo de la
Silka Vojo en Tang-dinastio. Nun ujguroj kaj aliaj nacimalplimultoj
tie vivas ankorau chefe de brutobredado.
LA
ChIELA LAGO
100 km
oriente de Urumqi staras la glacia monto Bogda, la plej alta
en la orienta parto de Tianshan-montaro. La fama Chiela Lago
sin kashas en valo inter tiuj montoj.
Antikve,
glaciriveroj kaj kotshtonaj fluoj baris rivervojon sur alta
monto kaj formis la nomitan lagon, kies akvo venas el Bogda.
La lago profundas meznombre je 40 m kaj areas 2.8 kvadratajn
km. Legendo diras, ke la Chiela Lago estas kvieta sanktejo--Regno
de la Diino Xiwangmu. Antau 1700 jaroj iu bela regho el regno
en la centra Chinio vojaghis tien kaj la Diino regalis lin
che la Chiela Lago per richa bankedo kun agrabla muziko,.
La regho donacis al shi delikatajn silkajhojn kaj multajn
aliajn produktajhojn de sia regno. Kaj la Diino reciprokis
lian afablecon per neghlotuso el Tianshan-montaro kaj lokaj
valorajhoj. Shi ankau invitis lin viziti famajn vidindejojn
de sia regno. De pli ol 1000 jaroj oni rakontas pri la Chiela
Lago chiam lige kun la Diino Xiwangmu, ech priskribas la Chielan
Lagon kiel shian arghentan spegulon.
Lastasomere
mi ghuis apartan agrablecon che la Chiela Lago, kun fresha
aero kaj milda vento. Malproksime de la lago staras la monto
Bogda, kovrita de negho. Sur la lago sin movis kelkaj plezurboatoj.
Laudire, la pejzaghoj de la lago varias en la 4 sezonoj. La
vojaghantoj en Xinjiang, chu turistoj chu komercistoj, certe
vizitos la lagon. Probable, ghuste ghia charmo altiris komercistojn
vojaghantajn lau la Silka Vojo antau 1000 jaroj.
Venis kazahha
pashtisto tiranta sian blankan chevalon kirasitan. Li demandis
min, chu mi volas ricevi fotadon, rajdante sur lia chevalo.
Li sin proponis akompani min por fari promenadon sur chevalo
en profundo de montoj. Mi scias, ke tieaj pejzaghghoj estas
eksterordinaraj kaj en autuno tie floras neghlotusoj, kiuj
portas ankau alian nomon "rozo sur alta monto".
Ili simbolas firmecon, char ili floras sur glacia kaj neghkovrita
monto. Sed informighinte, ke por la promenado necesas 3-4
tagoj kaj sufiche da vestoj kontrau malvarmo, mi fordankis
lian proponon. Che la adiauo, mi achetis de li kelkajn sekajn
neghlotusojn.
SUR
PAShTEJO
Chirkau
la Chiela Lago etendighas verda pashtejo. La tieaj kazahhaj
pashtistoj ellernis lukri de turistoj, tamen kutimas ankorau
fari pashtadon kiel siaj prapatroj. Sur la montdeklivo che
la lago ofte vidighas aroj da chevaloj kaj shafoj pashtataj.
En Xinjiang
montoj kaj basenoj najbaras. Malproksime de maroj, Xinjiang
kushas en la sino de Eurazio. Pro tio ghi abundas je vento
kaj negho en frosta vintro kaj al ghi mankas pluvo en varma
somero. Dank' al tiaj topagrafio kaj klimato, ghiaj naturaj
stepoj estas ne nur vastaj, sed ankau multspecaj. Nun en Xinjiang
estas stepoj de 57 milionoj da hektaroj, el kiuj 48 milionoj
da hektaroj estas utiligataj, kaj ili konsistigas 20.4% de
tiuj utiligataj en Chinio kaj okupas la 2-an lokon en la lando
nur post la Interna Mongolio.
Historie,
la brutobredado de Xinjiang dependis de la naturo. Pashtistoj
vivis nomadisme dum la tuta jaro. Al turistoj blankaj feltaj
tendoj sub la lazura chielo shajnas pentrajho kaj aroj da
shafoj sur verda stepo similas al nuboj. Sed pashtistoj ne
havis fiksan loghejon, nek fruktojn kaj legomojn, nek elektran
lampon, por ne paroli pri televidilo. Nun ili faras ankorau
pashtadon, tamen 82000 el la 120000 pashtistaj familioj de
la regiono havas loghejon fiksan au duonfiksan. Krome, kreskis
la procentajho de vivaj brutoj reproduktitaj kaj multighis
la nombro de venditaj brutoj. Dum sinsekvaj 19 jaroj ghis
1996 la brutobredado prosperis kaj la enspezo de la pashtistoj
multe kreskis.
Brutobreda
fakulo diris, ke en Xinjiang vivas landfamaj bonrasaj Ili-chevaloj,
Xinjiang-aj brunaj bovoj, chinaj merinoj kaj Xingjiang-a delikat-lanaj
shafoj, precipe la lastaj, post plibonigho de sia raso en
1937, dum la 60 jaroj chiam okupis la unuan lokon en la lando
chu per sia nombro chu per la kvalito de sia lano.
La Nanshan-a
Shafo-reproduktejo, speciala por esplorado de shafoj, situas
che la norda piedo de Tianshan-montaro. Laborantoj de la shafo-reproduktejo
rakontis al mi, ke dum la pasintaj pli ol 40 jaroj ili jam
liveris pli ol 31000 bonrasajn reproduktantajn shafojn al
14 chinaj provincoj kaj regionoj. Nun la shaforeproduktejo
dungis lokajn pashtistojn por prizorgi siajn pli ol 8000 shafojn.
Akompanate de ghiaj laborantoj, mi rigardis, kiel delikat-lanaj
shafoj centope sin banis en drog-akvo. En Xinjiang estas 7
tiaj shafo-reproduktejoj.
"FLORO
EN TIANShAN-MONTARO"
Menciante
la evoluintan brutobredadon de Xinjiang, oni nature pensis
pri ghia tekstila industrio. Antaue Xinjiang havis neniun
bonan tekstilan en treprenon. En 1952 tie konstruighis la
unua monderna tekstila entrepreno kaj en la 90-aj jaroj tie
estas kompleta tekstila industrio, ampleksanta pres-tinkturon,
trikadon, konfekcion k.a, kun 120000 laborantoj kiel unu el
la 3 chefaj industrioj de la regiono.
Dank' al
sia seka klimato kaj longa sunbrilado, Xinjiang taugas por
kulturado de kotonujoj kaj morusarboj kaj bredado de silkraupoj.
Xinjiang abundas je shafa lano, kies produktokvanto okupas
la 2-an lokon en Chinio. Ghia jara produktokvanto de shafa
lano atingis 50000 tunojn, el kiuj 80% estas bonkvalita delikata
lano. Do, ghia tekstila industrio ghuas apartajn avantaghojn.
Lanajhoj
kun marko Tianshan estas honorita kiel "Floro en Tianshan-montaro".
Ili estas vaste shatataj en Chinio kaj 60% de ili eksportighas
al aliaj landoj.
En la norda
antauurbo de Urumqi mi vizitis tiun fabrikon. La unua etagho
de ghia chefa domego servas kiel eksponejo de ghiaj produktoj.
Tie estas mondo de trikitaj vestoj el lano en stilo de Xinjiang
au en fremdlandaj stiloj. Ili allogas klientojn, pli grave,
per siaj supleco kaj varmokonserveco.
En la unua
etagho de la flanka domo estas lan-kombejo, kies mashinoj
plejparte estas importitaj el aliaj landoj. En la 4-5-aj etaghoj
estas trikejo, kudrejo kaj gladejo, kie energie laboras pli
ol 300 junaj laboristinoj. La fabriko posedas 2800 oficistojn
kaj laboristojn, el kiuj 12% estas nacimalplimutanoj.
Iu junulo,
kiu iris kaj reiris inter la mashinoj, altiris mian atenton.
Li nomighas Ayupu kaj estas ujgura mekanikisto de la fabriko.
Li estis sendita iam al Japanio por lerni mashin-riparadon.
Li diris al mi: "Mi lernis mekantikon en altlernejo.
Tamen mi devas senchese lerni por ne esti postighinta, char
pli kaj pli modernighas ekipajhoj de la fabriko." Li
estas posteulo de pashtisto. Liaj prapatroj ne atendis, ke
ilia posteulo laboras hodiau kiel kvalifikita teknikisto en
moderna tekstila entrepreno.
|