Vento en Dabancheng

de SUN AIJUN


    Vi, Dabancheng-a knabino kun longaj harplektajhoj kaj charmaj okuloj, edzinighu certe al mi, sed ne al iu alia..." La popolkanto "Dabancheng-a knabino" iam furoris en la tuta Chinio kaj famigis la urbeton Dabancheng. Zumante ghian gajan melodion, ni veturis al la urbeto je 70 km sudoriente de Urumqi, grava haltejo de komercistoj vojaghantaj lau la Silka Vojo en Tang-dinastio(618--907), por viziti ghiajn historiajn restajhojn kaj knabinojn, kiujn kantas la kanton.

    ANTIKVA URBO KAJ KNABINOJ KUN LONGAJ HARPLEKTAJhOJ

    Dabancheng, urbeto administrata de Urumqi, areas malpli ol 5000 kvadratajn kilometrojn kaj havas pli ol 20000 loghantojn ujgurajn, hanajn, kazahhajn, hujajn k.a. Ambauflanke de ghia nelonga chefstrato estas sidejo de la urbeta registaro, poshtoficejo, barbierjoj, restoracioj kaj bazaroj. Bedaurinde, ni renkontis neniun knabinon kun longaj harplektajhoj en la strato. Mi vizitis barbirejon. La barbirino estas juna kaj altastatura kun mallongaj haroj kaj en laumoda vesto. Shi diris, ke nun la knabinoj de la urbeto estas snobemaj. Multaj el ili estas jam frizitaj. Tial malmultas knabinoj kun longaj harplektajhoj.

    Antikve Dahancheng estis strategie grava loko kaj ghi famas pro sia prospero en historio. La norda brancho de la Silka Vojo en Xinjiang trairis la lokon. Tiam, tie estis 4 urbetoj kaj pluraj alarmturoj. Pli ol 1000 jaroj forpasis. La alarmturo videble konstruita el tero kaj fragmitoj apud la vojo farighis nun termaso alta je malpli ol 5 m. Kaj la urbeto Baishui, sufiche granda siatempe, havas nun sian kvadratan murbazon el sablomasoj altaj je pli ol unu m. Chie en kaj ekster ghi estas ovalaj shtonoj kun grandeco de pugno. La rivero Baishui murmuras ekster la murbazo.

    Nun lau la Silka Vojo en Xinjiang etendighas shoseoj kaj fervojoj al suda Xinjiang kaj aliaj lokoj, la konstruata ekspresa autovojo inter Urumqi kaj Turpan, komunikaj lineoj, telekomunikaj fotokabloj kaj tuboj por petrolo kaj naturgaso.

    VENTO EN DABANChENG

    Vojaghante en Dabancheng, ni vidis, ke sur la vasta kaj sterila tereno inter 2 montoj staras dekoj da blankaj "gigantoj" kun rado malrapide turnighanta surkape. Ili estas vento-energiaj radoj. En la urbo funkcias la plej granda vento-energia elektrejo de Chinio.

    Dabancheng situas en la valo inter la meza kaj orienta branchoj de Tianshan-montaro, kun longo de 80 km de oriente okcidenten kaj largho de 15-30 km de norde suden. Malvarma aerfluo el Siberio en nordo kaj la varma el dezerto en suda Xinjiang renkontighas en la valo kaj formas venton, kiu forte blovas al Dabancheng tra la vento-zono kun areo de 1600 kvadrataj kilometroj.

    En Dabancheng ventas senchese dum la tuta jaro. Posttagmeze la vento blovas pli kaj pli forte kaj je la 4-a kaj 5-a matene ghi blovas plej milde. En Dabancheng pli-ol-1000-kvadratkilometra vento-zono taugas por funkciigi vento-energiajn radojn. La jara vento-energia rezervo atingis 25 miliardojn da kWh.

    En Dabancheng, la nodo de trafiko kaj telekomuniko por suda kaj norda Xinjiang, funkcias 2 elektrodrataj retoj, per kiuj oni liveras elektron al suda kaj orienta Xinjiang.

    NOVA ENERGIBAZO

    Matene, mi vidis la "gigantojn" silente stari sur la vento-zono. En la loko je 500 m for de la shoseo estis vento-elektrejo. Maldekstre de ghia enirejo estis duoncirkla regadejo. Meze de ghi instalighis komputere regata sistemo. Tra vitromuro mi vidis, ke padeloj de kelkaj vento-energiaj radoj turnighas malrapide.

    "Jen estas magia forto de la vento en Dabancheng", diris al mi ingheniero Wei Chunli. 30-jara li jam estas veterano de tiu elektrejo. De li mi informighis, ke antau 10 jaroj tie estis nur malgranda eksperimentejo. Uzante vento-energiajn mashinojn importitajn el Nederlando kaj Danlando, kelkaj homoj en ghi provis elektro-produkadon per vento. En la fino de 1992 ekfunkciis la Dabancheng-a Vento-energia Elektrejo. Ghi kun 33 generatoroj produktas jare elektron de 35.81 milionoj da kWh.

    En tiu vento-energia elektrejo tute fermita estas regadejo, tensialtiga stacio, laborejo por mashinmuntado, laborejo por elektra eksperimento, oficejo kaj loghkvartalo. La vento-energiaj radoj kaj tensialtiga stacio estas regataj de komputeroj. En la vento-energia elektrejo laboras entute 22 personoj. Ili chiuj estas fakuloj, kiuj finis la lernejajn studon antau nelonge. Ordinare ili faras fakan esploradon en oficejo kaj, kiam vent-radoj misfunkcias, ili riparas ilin eksterdome. Ili mem preparas manghajhojn. Vespere, ili ludas kartojn au tablo-tenison, iafoje, trinkas bieron en malgranda restoracio je unu km fore. Ili traktas unu alian kiel fratoj.

    Nia jhipo veturis inter la "gigantoj". La ventorado altas je 30 m kun la bazo chirkaubrakebla kune de 3 homoj. Sekvante junulojn, mi singardeme suprengrimpis "giganton" lau la fera shtuparo. Sur la plato en ghi, kiu povas enteni 4-5 homojn, mi vidis, ke chiu padelo longas je pli ol 10 m. Mi ne povis imagi, kiel ili tiel facile turnighas en vento.

    Almontrante al konteneroj malproksime, iu junulo diris al mi: "En ili estas padeloj por generatoro kun povo de 600 kW importitaj el Danlando. Antaue Chinio importis chiujn pecojn de vento energia rado el aliaj landoj. Nun, ghi kapablas produkti shtalajn pecojn, tur-strukturon kaj platon de vento-energia rado kaj chiujn pecojn por generatoro de 300 kW."

    BONA KOMENCO

    Sur turo de ventorado apud la shoseo okulfrapas vortoj: "Produkti elektron per vento, por protekti la medion." Probable, kiam antikvaj komercistoj vojaghantaj lau la Silka Vojo plendis kontrau la ventego kaj la malfacila vojo en Dabancheng, ili absolute ne imagis, ke post pli ol 1000 jaroj la vento, kiun ili abomenis, utilos por la homaro.

    De la lastaj jaroj oni pli kaj pli klare komprenis, ke la medi-protektado estas grava por la homa ekzistado. Pro tio, la tuta mondo esploras kaj utiligas energiojn sunan, ventan, tervarman kaj aliajn. La kosto por vento-energia elektro-produktado estas malalta, tial la produktado disvolvighas plej rapide.

    Kompare kun la landoj evoluintaj en utiligado de vento-energio, Chinio estas malforta, tamen ghi havas bonan komencon. Fakte, vento-energio estas vaste uzata en Chinio. En la Autonoma Regiono de Interna Mongolio, nordorienta Chinio kaj chemaraj regionoj de sudorienta Chinio trovighas vento-energiaj elektrejoj. En la Interna Mongolio vento-energia elektro servas chefe al la vivo kaj produktado de la pashtisoj loghantaj dise. La elektro-produka tempo de la Dabancheng-a Vento-energia Elektrjo konsistigas pli ol 84% de tiu de la tuta jaro. La kurbo de taga shargho kaj tiu de la sistema estas preskau samaj, en kulmino de elektro-uzado vento-povo kaj elektro-kvanto estas plej grandaj. Kvankam la elektro produktita per vento-energio konsistigas nur 1% de tiu de la elektrodrataj retoj, tamen ghi ludas gravan rolon en regulado sur la reto. Akvo-pumpado per vento-energia elektro ebligas transformi dezertojn kaj disvastigi herbejojn utilajn al brutobredado.

    La direktoro de la elektrejo diris al mi, ke en 2000 la generatora kapacito de la Dabancheng-a Vento-energia Elektrejo atingos 100000 kW. Tiam, aperis en mia imago la sceno: En la loko, tra kiu pasis la Silka Vojo, centoj da ventoradoj staros en vicoj sur verda stepo, inter aroj kaj aroj da pashtighantaj shafoj kaj bovoj...

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16