Kial
en Dunhuang konstruighis Mogao-shtonkavernaro kun multnombraj
budhostatuo? Unu el la kialoj kushas en tio, ke la tiamaj
komercistoj vojaghontaj al Xinjiang devis tie benopeti de
la Budho bonvojaghon sur la senlima dezerto okcidente. Hodiau
la situacio tute aliighis: Oni povas veturi al Xinjiang per
shoseo, fervojo kaj aervojo. Nun oni bezonas pli ol 3 horojn
por flugi de pekino al Urumqi, chefurbo de Xinjiang. Do, Mogao-shtonkavernaro
ne plu estas ekirpunkto por vojaghantoj al Xinjiang, sed kiel
artatrezorejo, ghi farighis fame konata vidindejo.
VOJAGhO
EN AVIADILO
Sidante
en komforta kajuto, mi foliumis albumon pri la Xinjiang-a
Civil-aviada Kompanio. Mi informighis, ke antau 12 jaroj ghi
havis 10 aerliniojn kadre de Xinjiang. Por disvolvi siajn
aviadistajn grupojn, en 1985 la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio
sendis siajn teknikistojn lerni en Sovetunio kaj Kanado. En
la sekvantaj jaroj ghi malfermis ne nur 24 enlandajn aerliniojn
de Urumqi al Pekino, Shanhajo kaj aliaj 18 urboj kaj turismaj
vidindejoj, sed ankau internaciajn aerliniojn al Kazahhstano,
Uzbekstano, Rusio, Pakistano kaj aliaj landoj. La Xinjiang-a
kompanio posedas pasagherajn aviadilojn kun 2676 sidlokoj,
ghiaj aerlinioj longas sume 49000 km kaj ghiaj flugfojoj estas
pli ol 200 chiusemajne.
Matene
de la sekvanta tago, antau levigho de la suno, mi venis en
la aerodromon de la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio. Sur
la vasta parko estis flugontaj dekkelkaj aviadiloj kun la
emblemo Luno kaj Cigno sur la empeno, kiu simbolas sekurecon
kaj felichon. En la suda parto de la aerodromo nova hangaro
estis en konstruado kaj en la norda etendighis nova 3600-metra
kurejo. Nun estas konstruata alia atendejo kun areo de 45000
kvadrataj metroj.
En pasaghera
aviadilo flugonta al Changsha, chefurbo de Hunan-provinco,
mi babilis kun ujgura chefpiloto Aili. Li diris: "Mi
havas jhipon, sed mi neniam kuraghas libere veturigi ghin
sur trafikovigla shoseo. Kiam mi stiras aviadilon, mi sentas,
ke mi, rajdante surazene, pashtas shafojn." Kvankam tiu
chefpiloto, unu el la plej spertaj nacimalplimultaj pilotoj,
aghis 40 jarojn, tamen li aviadis 23 jarojn. De li mi informighis,
ke en la Xinjiang-a Civil-aviada Kompanio laboras pli kaj
pli da nacimalplimultaj pilotoj, stevardinoj kaj surteraj
servistoj.
BRANChOJ
DE LA SILKA VOJO
La Silka
Vojo havas pli da signifoj historiaj kaj kulturaj. Dum esplorado
pri ghi oni trovis, ke multaj ghiaj partoj variis en malsamaj
historiaj periodoj. En Xinjiang ghi havas la branchojn sudan,
mezan kaj nordan. Nia vizito komencighis de la norda brancho.
Tamen, la nuna kaj la historia iom diferencas inter si.
Lau historia
noto, la norda brancho de la Silka Vojo en Xinjiang iras de
oriente okcidenten Lau la norda piedo de Tianshan-montaro.
Antau 1000 jaroj la kortego de Tang-dinastio(618--907) starigis
la gubernatoran chefstabejon Beiting en Tingzhou. Tio garantiis
la sekurecon de la Silka Vojo norde de Tianshan-montaro kaj
prosperigis komercadon kaj ekonomion de la loko. Kiel grava
urbeto en norda Xinjiang, Tingzhou estis staplejo sur la Silka
Vojo, Laudire, la poshta vojo en Tingzhou estis sufiche Largha
siatempe. En Urumqi mi informighis, ke Jimsar estas nun malgranda
guberniurbo. Do, pro kio ghi dekadencis?
Kun tiu
demando mi intervjuis s-ron Xu Baicheng, kiu bone studis pri
la Silka Vojo. Li sternis antau mi la de li desegnitan mapon
kaj diris, ke la norda brancho de la Silka Vojo en Xinjiang,
kiu transiris la orientan parton de Tianshan-montaro 3000--4000
m super la marnivelo, etendighis ghis Tingzhou norde de la
montaro. La norda brancho estis plena de koto somere kaj de
negho vintre. Por atingi Tingzhou necesis longa preteriro.
Tio kostis al la vojaghantoj ankorau pliajn tagojn. Je tio
li demandis min, chu la montvojo estis facile irebla por komercisto-vojaghantoj
kun peza shargho, chu ghi povis prosperigi la Silkan Vojon
en Tang-dinastio.
S-ro Xu
konigis al mi alian nordan branchon de la Silka Vojo, t.e.,
la branchon Baishuijian. Almontrante la mapon, li diris al
mi, ke ghi, kiu transiras Tianshan-montaron, ricevis la nomon
surbaze de Baiyang-rivero el akvo de degelinta negho sur la
montaro. Ghi estas glata kaj rekta, kun longo de 150 km. Apud
ghi kushas multe da lagoj kaj fontoj, kaj krome, ankau historiaj
restajoj, kiaj la antikva urbo Luntai, unika imposta urbo
che la norda brancho de la Silka Vojo Historie, ruino de alarm-turoj
kaj ruino de 4-antikvaj urboj. Lau naturaj kondichoj kaj historiaj
studoj, la brancho Baishuijian estis preferata ol aliaj. Li
daurigis, ke Tingzhou, kiel grava urbo politika kaj milita
historie, eble ludis gravan rolon en la unua etapo post la
lancho de la norda brancho de la Silka Vojo en Xinjiang, sed
la brancho Baishuijian anstatauis ghin post nelonge kaj de
tiam la komercado viglighis.
S-ro Xu
estas emerito. Antaue li laboris kiel ingheniero de kemi-industria
fabriko. Chiutage, kiam li iris al laboro, li pasis preter
Luntai. Dum pli ol 30 jaroj li sin okupis pri studo pri la
antikva urbo. En 1995 li metis novan tezon pri la norda brancho
de la Silka Vojo, kiun aprobis koncernaj fakuloj.
URUMQI
EN VESPERO
Urumqi
signifas "belan pashtejon". Ghi situas inter 2 montoj
kaj che rivero. Antikve, kiam la Silka Vojo prosperis, tie
etendighis vasta stepo. En la baseno de Urumqi-rivero nomadoj
vivis de pashtado. Hodiau, Urumqi havas 1.52 milionojn da
loghantoj el 43 nacioj. Post la lancho de la Fervojo inter
Lianyugang, Chinio, kaj Roterdamo, Nederlando, en 1990, Urumqi
farighis trafika nodo internacie.
Mi pasigis
mian infanaghon en Xinjiang, kaj poste, mi forlasis ghin por
lerni kaj labori en Pekino. Mi devis shanghi autobuson en
Urumqi por veturi al mia hejmloko. Dum la pasintaj pli ol
dek jaroj, chiufoje, kiam mi revizitis la urbon, min profunde
impresis ghiaj preterirejoj, autovojaj trefokrucighoj, ujguraj
knabinoj, kies harligoj estas anstatauigitaj per haroj pendantaj
malsupren ghis la shultroj. Mi rimarkis ankau, ke nokte en
Urumqi regas plena lumo, autoj kuras sur shoseoj, neonlampoj
bunte brilas ekster luksaj hoteloj kaj amuzejoj kaj vesperfoiroj
viglas che stratoj.
Vespere,
sur la centra placo multaj homoj, inkluzive de maljunuloj,
faris gimnastikajn ekzercojn. En la alia parto de la placo
oni dancis en akompano de muziko. Kaj la dancantoj plej parte
estis mezaghuloj. En la lastaj jaroj nemalmultaj urbanoj de
Chinio dancis sub libera chielo. Tamen mi ne atendis, ke ankau
en tiu fora okcidenta urbo viglis granda nombro da dancantoj.
Najbare de la placo movoplenis vesperfoiro frekventata de
gejunuloj. Ambauflanke de la strato staris butikaj budoj unu
apud alia, kiuj provizis klientojn per manghajhoj kaj chiutagaj
bezonajhoj. Tie ghueblis ne nur rostajhoj, shafajhsupo kaj
rizo kun gusto de Xinjiang, sed ankau diversaj manghaghoj
el aliaj lokooj de Chinio. Mi manghis rizon supre diritan
che budo de Huj-oj. La 40-jara mastro diris al mi: "Mi
kaj mia edzino vojaghis en aliaj lokoj. Ni trovis, ke Urumqi-anoj
estas pli serenaj kaj honestaj. Ili manghas viandon en grandaj
pecoj, trinkas vinon el granda bovlo kaj vivas en gajeco."
|