Por prosperigho
de la Silka Vojo imperiestro Liu Che (140--88 a.K. sur la
trono) de la Okcidenta Han-dinastio(206 a.K--25p.K) starigis
la prefektujojn Wuwei, Zhangye, Jiuquan kaj Dunhuang en la
Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero. Samtempe, li
konstruigis po unu pasejon en la lokoj je 80 km sudokcidente
kaj nordokcidente de Dunhuang. Ambau pasejoj, gardataj de
grandaj garnizonoj, interligighis per la Granda Muro kun alarmturoj.
Siatempe ili servis kiel gardantoj de Dunhuang kaj tra ili
oni veturis al centra kaj okcidenta Azio kaj Europo.
YANGGUAN-PASEJO
EN KVIETECO
En
kvieta vesperkrepusko ni vizitis la lokon, kie majestis Yangguan-pasejo
antaue. Ghi jam malaperis kaj ech ghia murbazo estis englutita
de la dezerto Taklimkan. La termaso antau ni estis ruino de
alarmturo de la pasejo. Ni iris okcidenten kun la celo rigardi
la "maron de morto", sed la fora monto baris al
ni la vidkampon. Iu pashtisto diris al ni: "En proksima
valo kushas fonto, apud kiu estas pli-ol-2000-jaraj tomboj.
Kiuj ripozas en ili, oni ne scias. "
La mortintoj
en ili, mi pensis, ne estis loghantoj de urboj fore, sed,
probable, garnizonantoj de la pasejo siatempe. Pro kio ili
mortis? Chu por protekti la akvofonton kontrau subfoso far
malamikoj? Je 2.5 km sudoriente de la pasejo kushas la lageto
Wowa el akvo de degelinta negho sur Qilian-montaro. Antikvuloj
konstruis tie la pasejon ghuste surbaze de la ideo: Kun la
akvofontoj oni povas firme defendi la pasejon kaj sen akvo
la malamikoj tute ne povas fari invadadon. Kaj por komercistoj
la pasejo estis doganejo kaj ankau ripozejo.
Sen tintado
de kamelaj sonoriloj kaj sonorado de signakornoj, ni nur povis
imagi tre malproksiman pasintecon, starante sur Gudongtan
antau la pasejo. Oni diris, ke tie prosperis bazaro. Foje,
hunoj surprize atakis ghin kaj la loko farighis batalejo.
Hodiau oni povas trovi tie bronzajn sagpintojn kaj difektitajn
spadojn. Tie estas elterigitaj ankau fajenca agatbido, kupra
barceleto kaj porkudra fingringo postlasitaj vershajne de
edzinoj de garnizonantoj.
YUMENGUAN-PASEJO
La nomita
pasejo situas je 70 km norde de Yangguan-pasejo. Forlasinte
la lastan, ni ekiris en la dezerton, sur kiu kreskis neniu
herbo kaj super kiu flugis neniu birdo. Ni lauiris neklaran
"linion" jen aperantan, jen malaperantan. Ghi estas
ruino de la Granda Muro inter Yangguan- kaj Yumenguan-pasejoj,
konstruita antau 2000 jaroj el sabloshtonaj kaj fragmitaj
tavoloj, ramitaj unu sur alia. Kun tempopaso, efloreskis sabloshtona
tavolo kaj elstarighis la fragmita. Tie ni vidis ankau ruinon
de alarmturo kaj amasojn da fragmitoj uzataj siatempe por
bruligi fajron. Shajnis al mi, ke la framitaroj fosiliecaj
similas al malfermitaj libroj sufiche dikaj. Sur nefora duno
estas ruino de Yumengguan-pasejo, antikva kvadrata fortikajho
kun rompitaj muroj, larghaj fendoj kaj fragmitoj en ramitaj
tavoloj. Chirkau ghi etendighas alkala tero, sur kiu kreskas
fragmitoj kaj estas postlasitaj hufspuroj.
Laudire,
Yumenguan-pasejo ricevis la nomon pro tio, ke karavanoj el
la regno Yutian, Xinjiang, devis trapasi ghin por vendi jadpecojn
en Chinio. Antikva turisto-bonzo notis, ke en Yutian fluas
la riveroj Blanka Jado, Verda Jado kaj Nigra Jado. Chiun autunon,
kiam sekighas la riveroj, la regnestroj kolektas jadpecojn
el la riveroj unue, kaj iliaj popolanoj poste. Antikva poemo
tekstas, ke tiam persaj komercistoj achetis jadpecojn che
la riveroj kaj, trairinte la dezerton en la oriento, ricevis
kontrolon de iliaj identigiloj che la pasejo Yumenguan, antau
ol shanghi ilin kontrau silko de Chinio.
Por amikeco
kun la landoj de centra kaj okcidenta Azio la china imperiestro
Liu Che edzinigis du princinojn al estroj de Wusun-regno.
Ambau princinoj, trairinte la pasejon, veturis al la regno.
La unua princino, malsana kaj malforta, neniel alkutimighis
al la tiea nomadismo kaj mortis kvin jarojn poste. La dua
princino Xieyou alportis al la regno teknikojn de terkulturado
kaj teksado de centra Chinio kaj ekspedis palacan virinon
Feng Liao, kiu bone konis historion, viziti landojn de centra
kaj okcidenta Azio kiel sendito. Kaj tiamaniere Feng Liao
farighis la unua diplomatino de antikva Chinio.
Por rezisti
kontrau hunoj kaj pliprosperigi la Silkan Vojon. Ban Chao,
sendito de la Orienta Han-dinastio (25--220), funkciis kiel
diplomato dum 30 jaroj en la supre diritaj landoj. Li rigardis
Yumengguan-pasejon kiel simbolon de la patrolando. En 102
li estis 71-jara kaj grave malsanighis. Pensante, ke li mortos
baldau, li leteris al la kortego: "Mi, kiel subulo, ne
audacas havi la deziron reveni al Jiuquan, sed mi volus reveni
viva al Yumenguan." Unu monaton post sia reveno, li mortis.
Oni ne
scias, kiom da antikvaj chinoj oferis sian junecon kaj ech
vivon por defendi la pasejon kaj la Silka Vojon. Hodiau, la
ruinon de la pasejo gardas 16-jara knabo. Li loghas en malgranda
domo je centoj da metroj for de la antikva fortikajho, en
akompano de kato kaj hundeto, kiu ludas aliloke antautagmeze
kaj revenas posttagmeze. En la dezerto ne eblas televidi,
kaj la knabo legas multajn novelojn. Li diris al mi, ke lia
patro estas gardisto de tiu ruino. Antau kelkaj tagoj li iris
al la urbo por acheti legomojn kaj dum lia foresto li servis
kiel gardanto anstatau sia patro.
Adiauinte
la knabon, ni venis al la ruino de la kastelo destinita por
konservi grenon. Ghi konstruighis borde de rivero, kaj che
ghiaj ambauflankoj etendighis marcho. La rivero senakvighis
antau longe kaj tie restis pecoj de muroj kun ventotruoj.
Supre de muro staris aglo senmove kvazau muldita el bronzo.
Sur la
revenvojo ni rimarkis, ke la tiea eroziita tersurfaco tre
similas al ruino de antikva vilagho kaj tie kushas leusa dometo
sur deklivo, kun duono subtere. Apud ghi lokighas vaka shafstalo
konstruita el terpecoj. Antau la stalo hundeto salutis nin
per svingado de la vosto.
PETROLLABORISTOJ
DE YUMEN
Estas konate,
ke Yumen-anoj ekspluatis la plej fruan petrolkampon de Chinio.
Ghi situas
sude de la urbo Yumen, najbare de la urbo Jiayuguan. Jam en
la 3-a jc, kiam Yumen estis gubernio dependanta de la prefektujo
Jiuquan, oni plurfoje faris notojn: "En suda gubernio
kushas shtona monto, el kiu defluas fajrofonto. La fluo sulkas
la tersurfacon kaj la akvo, netrinkebla, estas grasa kiel
buljono. Ghi forte eklumas tuj che bruligo kaj la lokanoj
nomas ghin minerala lako..."
Lokanoj
ofte elprenis nigran grason por lumigi chambron, lubriki charon,
mortigi insektachojn, kuraci furunkon kaj ech defendi la Silkan
Vojon. En 578 tughjue-oj, kiuj nomadis che Altajo, surprize
atakis Jiuquan. Yumen-anoj do bruligis per nigra graso la
eskalojn, per kiuj la malamikoj pretis supreniri la chirkaumuron
de la urbo. La malamikoj vershis akvon sur la fajron por estingi
ghin, sed male, la fajro ekbrulis pli forte kaj, rezulte de
tio, la urbo estis savita. Laudire, la Yumen-anoj uzis fajron
en milito 100 jarojn pli frue ol bizancanoj, kiuj petrole
bruligis la urbosieghan floton de araboj.
Promenante
lau la rivero, nia akompananto rakontis al ni pri historio
de la tiea petrol-ekspluato. Montrante dissemitajn grotojn
sur la monto trans la rivero, li diris, ke ili estas ch. 100-jara
loghejo de antauaj petrolkolektantoj, konstruita de loghantoj
de la proksima Ora Vilagho, antaua kazerno por garnizonantoj
de la Silka Vojo. Poste ghi ne plu servis kiel kazerno kaj
en ghi enloghighis lokanoj, kiuj vivis de oroserchado. Fine
de la 19-a jc oni fosis kaldron-similajn kavojn che la riverbordoj.
Kiam el ili aperis nafto, oni ghin vendis al komercistoj.
En la okuloj de la lokanoj, la nafto estis donacita de dio.
Por kulti lin ili konstruis templon che la rivero.
La supre
dirita cherpado de nafto estis finita post funkcio de la petrol-kampo
ekspluatita en 1939. Tiam en Chinio iris la milito kontrau
la japanaj invadantoj kaj petrolo estis urghe bezonata. Kelkaj
geologoj surkamele rajdis tra la dezerto al Qilian-montaro.
Nelonge poste, ili fosis tie la unuan oleputon per moderna
tekniko. Sub la tero abundegis nafto. Kiam okzais nafto-shpruco,
la putoboristoj lasis shpruci nafton kiel eble, kun la celo
kontentigi la urghan bezonon de la shtato. Ne havante tempon
masoni cisternon el brikoj, ili konstruis digon che la puto
por konservi la elshprucintan nafton. Poste, ili trovis nekonvena
senbride cherpi nafton, char la oleo elcherpighos post elshpruco
de pli ol 50000 tunoj da nafto; la nafto, konservata sub libera
chielo, entenas multe da sablo kaj estas facile tralasebla,
vaporighema kaj brulema. Dum ekspluatado de nafto ili senchese
perfektigis la teknikojn. De la ekfunkciigho de la petrol-kampo
ghis la fondigho de la nova Chinio en 1949, la produktokvanto
de petrolo en Yumen-petrol-kampo konsistigis pli ol 90% de
tiu de Chinio. Nun la tiea rezervokvanto de nafto farighis
malgranda. Oni do uzas novajn teknikojn kiel ekzemple plilarghigi
ole-tralasivajn truojn de la malnovaj oleputoj per biomikroba
tekniko por plialtigi la produktokvanton.
Acha medio
kaj malfacilaj vivkondichoj kulturis en Yumen-anoj optimismon
kaj neflekseblan spiriton. Kvankam veninte el diversaj partoj
de Chinio, ili ghoje pretendis, ke ili estas Yumen-aj indighenoj,
dirante kun fiero: "Por akiri nafton de la naturo ni
volonte laboros dumvive en la dezerto kaj neniam bedauros
nian decidon."
Tiutage
33-jara tachmentestro Jiang Weiping kaj liaj kolegoj boris
oleputon sur shaktoskafaldo. Mi informighis de li, ke ili
boris jam 20 tagojn kaj la borado finighos post unu semajno.
Ilia laborvesto estis plena de koto, tamen ili diris sherce:
"Koto estas bona objekto, ni audis, ke oni beligas sin
per ghi!" Por sekureco ili varmigis tagmanghon en ferlada
domo. Intertempe ili infuzis teon kaj fumis cigaredon, shercante
unu kun alia.
Sur la
konstruejo de nova petrol-rafinejo la direktoro diris al ni,
montrante elektroveldiston Xiao Zhao: "Jen, nia junulo
brava! La specialaj kupraj tuboj velditaj de li estas bonkvalitaj."
Xiao Zhao klarigis al mi: "En veldloko absolute ne estas
veziko granda kiel kudriltruo, nek skorio granda kiel grajno,
nek ege malgranda fendo, alie la oletuboj eksplodos sub altaj
temperaturoj kaj premo.
En la kazino
de la petrolkampo mi konatighis kun petrollaboristinoj. Ili
gaje babilis kun mi: "Ni jam aghas 30 jarojn kaj havas
chiu infanon. Ni uzas plej bonan paston por shirmi la hauton
kontrau furioza vento. Tage ni laboras sub libera chielo kaj
vespere ni dancas en la kazino. Niajn infanojn flegas iliaj
geavoj. Ni dancas verpere kaj la gemaljunuloj matene..."
Denove
audighis muziko. Ili adiauis nin rapidis tien, kie oni dancis.
|