Al
la krutajhoj che la orienta flanko de la Bruanta Sablomonto
alkrochighas diversgrandaj shtonkavernoj, kiuj chiujare allogas
multajn chinajn kaj alilandajn pilgrimantojn kaj turistojn.
Ili estas Mogao-shtonkavernaro, konata kiel arta trezorejo
de la homaro. Kio do konsevighas en ghi?
MONDO
DE BUDHO-STATUOJ
En la kavernaro
diversas statuoj de budhoj predikantaj, meditantaj, floro-disjhetantaj,
muziko-ludantaj kaj luktantaj kun demonoj. Inter ili estas
33-metre alta statuo de Majtrejo kaj malpli-ol-5-centimetre
alta statuo de infano-budho ludanta inter lotusfloraj petaloj.
Mogao-shtonkavernaro
estis loko, kie antikvaj Dunhuang-anoj preghis kaj kulturis
sin, kaj ankau loko, kie bonzoj kaj komercistoj petis benadon
de la Budho antau ol ekveturi al mez- kaj okcident-aziaj landoj
lau la Silka Vojo. Por gajni favoron de la Budho, tiam en
Dunhuang furoris diversaj budhoservoj, kiaj konduko de budhismo
al internaj partoj de Chinio, sutro-transskribado far chiu
familio kaj shafo-ofero al templo. Nemalmultaj bonzoj funkciigis
lernejon, kuracis popolanojn kaj faris terkulturadon.
Iuj freskoj
en la kavernaro bildigas la supre menciitajn aktivadojn, aliaj
temas pri rakontoj de la budhisma sutro. Ekzemple, estas bildo
"Nutrado de Satvo al Tigro". Satvo estis princo.
Iutage li vidis en arbaro tigrinon kaj ghiajn idojn mortontajn
de malsato. Por savi ilin li pikis al si la kolon per ligna
pikilo, ke ili suchu lian sangon kaj formanghu lin. Tio montras
la bonkorecon kaj sinoferemon, predikitajn de budhistoj. En
alia bildo mi vidis grupojn kaj grupojn da chinaj kaj alilandaj
bonzoj kun koloraj sutro-flagoj en la mano marshantaj sur
la Slika Vojo. ghi rememorigis al mi bonzon Lezun. En la jaro
366 li vojaghis al la Bruanta Sablomonto. Subite li vidis
kvazau la spektaklon de mil budhoj kun aureolo. Li do komencis
fosi tie la unuan shtonkavernon. Post tio dum mil jaroj Dunhuang-anoj
sekvis lian ekzemplon kaj fosis multe da shtonkavenoj. Nun
en Mogao-shtonkavernaro estas 492 kavernoj, pli ol 3000 koloraj
argilaj statuoj kaj 45000 kvadrataj metroj da freskoj.
LA
SILKA VOJO SUR FRESKOJ
Ankau la
freskoj en la shton-kavernaro prezentas la Silkan Vojon siatempan:
Karavanoj kun kameloj sharghitaj per silko malfacile marshas
inter altaj montoj. Kamelo estas falinta de sur monto. La
mastro levas la falintan silkon. Rabistoj rabas kun armilo...
La mastro preghas al Avalokiteshvaro, kaj chi tiu venas lin
savi, ke glavoj levitaj de rabistoj estas rompitaj en tri
partojn.
Historia
libro notas, ke en la komenco de la 17-a jc portugala vojaghisto
Benort de Goes kaj lia karavano el 500 personoj estis prirabitaj
sur la Silka Vojo. En la libro estas skribite: "Rabistoj
sin kashas supre de monto. Kiam la karavano preterpasas la
monton, ili jhetas al ghi shtonojn. Kaj multaj el ghi estas
vunditaj." En Tang-dinastio (618--907) chinaj bonzoj
kaj okcident-aziaj komercistoj vojaghis kune sur la Silka
Vojo. Pro hastado al komercado dekoj da okcident-aziaj komercistoj
ekvojis nokte sen sciigi la chinajn bonzojn. Irinte pli ol
kvin km, ili trafis rabadon kaj estis mortigitaj. La dezerto
okcidente de Dunhuang estis konata kiel "maro de la morto".
Historia libro diras: "Por transiri ghin oni prenis skeleton
de vojaghintoj sur ghi kiel vojmontrilon." Pli okcidente
de ghi imponas Tianshan-montaro. Por transiri glacifluojn
en ghi oni devis fari glacian eskalon. Kiam emienta bonzo
Xuanzang de Tang-dinastio pilgrimis al la Okcidento por studi
sutron, lin trafis lavango en la montaro. Multaj el liaj sekvantoj
kaj bovoj mortis de frosto. Pamiro 7000 m alta super la marnivelo,
kiu tushas okcidentan Xinjiang, abundas je krutajhoj. Oni
ilin transiris unu post alia helpe de shnuro. Kaj oni travadis
riveron pere de dika shnuro super ghi. Foje okazis tie neghoshtormo
kaj pli ol 10000 komercistoj mortis de frosto. Tial chiuj
senditoj, komercistoj kaj bonzoj senescepte benopetis de la
Budho kaj ech donacis monon por konstrui kavernojn en Dunhuang.
La Silka
Vojo kunfandis la kulturojn orientan kaj okcidentan. Sur freskoj
en la shtonkavernaro la mez- kaj okcident-aziaj nudaj bodisatvoj
kun pufaj mamoj kaj gracia talio portas lozajn vestojn. La
freskoj en la kaverno n-ro 45 montras, ke en la 12-a jc la
bodisatvoj vestis sin per jupo el gazo kaj mallongan veston
kun malalta kaj largha kolumo lau modo de Tang-dinastio, sin
beligante per persaj orelringoj kaj hinda koliero.
Aparte
mirindas Huxuan-danco prezentata de fresko en la kaverno n-ro
220. Sur la fresko kvar belaj knabinoj rapide turnighadas
sur rondaj tapisheto kun nigra hararo kaj longaj jupoj kaj
rubando flirtantaj. Ankau Huxuan-danco estis enkondukita en
Chinion tra la silka Vojo. En la jaroj 712--755 chiuj korteganoj,
la edzino kaj kromedzinoj de imperiestro de Tang-dinastio
lernis Huxuan-dancon. Oni diras, ke Yang Yuhuan, unu el la
kromedzinoj de imperiestro Xuanzong, estis favorata pro siaj
beleco kaj lerteco en Huxuan-danco. Siatempe ech eminentaj
hunaj dancistoj povis funkcii kiel shtatoficistoj en la kortego.
Fresko
de la kaverno n-ro 220 figuras bodisatvon kun glaso en la
mano. Videblas likvajho en ghi kaj la fingroj ghin tenantaj.
Evidente, ghi estas vitra glaso produktita en lando che Mediteraneo.
SURMURA
MUZEO
Alilanda
stomatologo chagrenighis pro manko de materialoj pri origino
de dento-brosado. Hazarde li trovis la respondon en la bildo
"Tonsurado" en la shtonkvernaro. Ghi temas: Por
farighi pia budhisto, oni devas antau chio sin purigi kaj
akcepti tabuojn. Chiuj akceptintoj en la bildo razighas kaj
banighas. Inter ili kalva bonzo kalkansidas kun nuda torso.
Li vishas al si dentojn per la dekstra brosa similajho ene
mano kaj tenas per la maldekstra tason kun dentobrosa similajho
ene. La bildo havas historion de 1200 jaroj. Historia noto
montras, ke jam antau 3000 jaroj chinoj kutimis purigi la
bushon matene. En la jaroj 25--220 oni purigis siajn dentojn
per droga au sala likvajho. En la 10-12-aj jc chinoj povis
fari dentobroson el kolharoj. Legighas la noto: Se oni brosas
la dentojn per gledichia likvajho, oni ne suferas de dent-malsano.
La osto-tenila dentobroso elterigita en 1953 el antikva china
tombo estis farita je 800 jaroj pli frue ol la unua dentobroso
de europo produktita en 1780.
Por interpreti
budhisman sutron antikvaj chinoj ilustris ghin per freskoj,
en kiuj ili ankau prezentas la scenojn de plugo, chaso, akupunkturo,
mokso, ferfando, rizpisto, vinfarado kaj teksado. Iuj freskoj
figuras diversajn konstruajhojn de la antikva Chinio, tio
estas valora materialo por studi pri konstruajhoj ekzistantaj
en 3-8-aj jc. Jam antau 3000 jaroj chinoj nomis malliberejon
ronda korto. Oni enshlosis en ghi krimulojn kaj tiuj, kiuj
fughis el ghi, estis kondamnitaj al morto. Kia ghi estis efektive?
Neniu scias. Pluraj freskoj en la shtonkavernaro prezentas
ghian originalan formon: Ronda korto kun ramita chirkaumuro,
sur kaj chirkau kiu estas veproj. La korto similas al groto
de prahomoj. Tie mi plurfoje vidis similajn grotojn, kiuj
poste servis al pashtistoj kiel ripozejo kaj nun estas uzataj
kiel tenejo.
La "paradizo"
en fresko vidigas la mondon, kie unufoja semado riklotigas
sepfoje en la jaro, arboj donas vestojn, homoj estas longvivaj,
virinoj edzinighas en agho de 500 jaroj... Kompreneble tio
estas romantikaj revoj de la chinaj antikvuloj.
DUNHUANGOLOGIO
KAJ PROTEKTO DE LA ShTON-KAVERNOJ
En 1900,
kiam taoisto Wang Yuanlu reordigis la shtonkavernon n-ro 16,
li malkovris sekretan kavernon, en kiu konservighis almenau
50000 sutraj klasikajhoj, dokumentoj kaj aliaj objektoj inter
la jaroj 359 kaj 1006. Ili temas pri politiko, ekonomio, milit-afero,
historio, religio, filozofio, medicino, astronomio, geografio,
nacio, folkloro, literaturo kaj arto. Kvar kvinonoj de ili
tamen estis forportitaj au forshtelitaj de aliaj landoj. Tio
vekis grandan atenton de diverslandaj fakuloj. Jen naskighis
Dunhuangologio por studi la shton-kavernojn, historiajn dokumentojn
kaj geografion de Dunhuang. En la pasintaj pli ol 90 jaroj,
dank' al la kunlaboro de chinaj kaj alilandaj fakuloj, estis
gajnita granda sukceso en studo pri Dunhuang-gologio kaj la
shtonkavernaro estis alte taksita. En 1987 ghi estis enlistigita
de Unesko kiel heredajho de la monda kulturo.
Tamen la
shtonkavernaro estas minacata de flusablo kaj erozio. Protekti
ghin estas tasko aparte urgha. Por tio ankau antikvaj chinoj
faris multon, kiel ekzemple, forigi flusablon kaj ripari kornicajn
vojojn. Malgrau tio nemalmultaj kavernoj estis englutitaj
de flusablo.
En la lastaj
jaroj chinaj sciencistoj alprenis fizikajn kaj kemiajn rimedojn
por bari sablofluadon: Plurobla sablo-barilo supre de la shtonkavernaro;
enversho de likvajho kun malmoligajho en flusablon kaj provizado
de chiuj kavernoj per hermetikaj pordoj kaj fenestroj.
Multaj
freskoj pli-malpli detruighis pro tro da vizitado. En la kaverno
n-ro 94 mi vidis, ke riparantoj injektas koherajh-likvajhon
al shvelajhoj de freskoj. Poste, ili singardeme premis la
shvelajhojn unu post alia per silka bulo kun vato ene. Por
kuraci "dermozon" de fresko oni uzas malsamajn receptojn
de la likvajho. En la shtonkavernaro naghas multaj sporomicetoj.
Ili estas tromultighemaj en aero plena de karbana dioksido
kaj detruas freskojn kaj rokojn. Eksperimento pruvis, ke la
enteno de karbona diosksido en shtonkaverno, vizitita de dekkelkaj
vojaghantoj dum duonhoro, estas sesoble pli granda ol tiu
en la nevizitita. Tial, la shtonkavernaro malfermighas alterne
al la publiko kaj oni kontrolas la aeron en ghi per komputilo.
El tio evidentighas, ke protekti la antikvan shtonkavernaron
estas tute nova tasko por chinaj sciencistoj.
|