Veturinte
de la pasejo Jiayuguan okcidenten 360 km sur la dezerto, nia
autobuso atingis la urbon Dunhuang en la okcidenta ekstremo
de la Koridoro Okcidente de la Flavas Rivero. En la buso estis
alilandaj geedzoj. Ili montris sian notlibron, en kiu legighas
chinlingvaj ideogramoj, al china virino por konsulti. Shi
legis "Ni veturas al ..." La chinino ankorau ne
finis la legadon, kiam la geedzoj konkure laute diris la vorton
"Dunhuang", starigante la dikfingron. Je tio eksplodis
rido en la auto.
Chiuj,
chu chinoj chu alilandanoj, prenas Dunhuang kiel sian komunan
cellokon, se ili vojaghas lau la Silka Vojo.
ETERNA
FASCINO
Dunhuang,
vestita verde kaj chirkauita de dezerto, prosperis en historio.
En 111 a. K. estis starigita la prefektujo Dunhuang, okcidente
de kiu estis Xinjiang kaj mezaziaj landoj, tiel ke Dunhuang
farighis trafika centro siatempe inter Chinio kaj Okcidento.
En Tang-dinastio (618--907) la Silka Vojo atingis plenan prosperon
de komercado kaj tiam en la prefektujo kolektighis multaj
komercistoj. En la urbo funkciis specialaj instancoj por akcepti
kaj fiksloghigi ilin. Viglis bazaroj de la mateno ghis la
vespero. Chinaj komercistoj vendis silkajhojn, porcelanajhojn
kaj teon, dum la alilandaj agaton, jadajhojn kaj pelton. Ofte
vidighis la scenoj, ke hindaj artistoj prezentis programerojn
kune kun dresitaj elefantoj kaj leonoj kaj prestidigitis surloke,
Dunhuang-anoj vendis etmanghajhojn, chinaj rakontistoj rakontis
historiojn kaj alilandaj misiistoj predikis religiojn.
La antikva
urbo Dunhuang allogas pli kaj pli multajn chinajn kaj alilandajn
turistojn per siaj vidindajhoj, kiaj Wowachi-lago, el kiu
trinkis laulegende "chielaj chevaloj" 2000 jarojn
antaue, Bruanta Sablomonto, Lunarka Fonto kaj Mogao-shtonkavernaro.
Lau statistiko, la nombro de chinaj kaj alilandaj turistoj,
kiujn akceptis Dunhuang, kreskis je 30% chiujare ekde 1990.
FONTO
DE LA VIVO
Dunhuang
situas en profundo de dezerto. Tie, chirkau vilaghoj kaj kampoj,
apud kanaloj kaj vojoj, kreskas poploj en du vicoj. Dikaj
trunkoj formas muron kaj branchoj kaj arbedoj sub la poploj
verdan kurtenon. Lokano diris, ke antaue en Dunhuang ventis
tutjare, sed nun, dank' al forstoj, la rapido de vento malkreskis
de 2.4 m/sek.al 1.9 m/sek. kaj sabloshtormo atakis ch.ok tagojn
jare, duone malpli multe ol en la pasinteco.
En la urbo
chie estas budoj de fruktoj. La tieaj vinberoj kaj melonoj
estas tre shatataj, precipe la tieaj retmelonoj estas bonodoraj
kaj sukerorichaj. Tial la loko estas honorita kiel melona
urbo.
Danghe-rivero,
kiu fontas el Qilian-montaro, nutras la urbon. Por malebligi
dezertighon de la trafika centro la antikvuloj faris chion
eblan. Historia materialo diras, ke en Tang-dinastio estis
konstruitaj tie 37 kanaloj, en la prefektujo laboris shtatoficisto
pri akvoutiligo kaj estis ellaborita kompleto da leghoj pri
akvoutiligo. Dank' al plena utiligo de la rivero, plialtighis
la grena produkto-kvanto, kiu ne nur kontentigis la bezonon
de la prefektujo, sed ankau transportighis al aliaj lokoj
de Chinio.
Ni atingis
Nanhu-distrikton kaj tuj rapidis al Wowachi-lago, kiu ricevas
akvon el degelinta negho de Qilian-montaro. Per la akvo lokanoj
irigacias vastan vinber-ghardenon. Ili diris, ke la irigacia
kanalo estis konstruita de antikvaj chinoj.
BRUANTA
SABLOMONTO KAJ LUNARKA FONTO
La
Bruantaj Sablomonto majestas pro siaj ondantaj pintoj, kio
donas pitoreskan pejzaghon.
Estis tre
malfacile surgrimpi la krutan sablomonton. Tamen turistoj
chiamaniere klopodis por grimpi sur ghin kun la celo auskulti
bruon de sablo. Tiu scivolemo aperis jam en la antikveco:
La 5-an de 5-a monato lau la china lunkalendaro, Dunhuang-anoj
surgrimpis la monton kaj iom poste kune malsupren glitis,
kio donis tondran bruon audeblan malproksime. El historiaj
materialoj estas konate, ke iam okazis, ke la sablomonto mughis
somere, kaj ke nokte sur la monto videblis buntaj fajreroj.
Bedaurinde, nun ne plu vidighas tiaj fenomenoj.
La loghantoj
de Shashan-vilagho proksime de la Bruanta Sablomonto vivtenas
sin per turisma afero kaj chiuj familioj bredas kamelojn ja
dispono por turistoj. Tagmeze la C sur la monto atingas 40
C kaj multaj reumatismuloj tiam venas sur la monton por fari
sabloterapion.
La Lunarka
Fonto kviete ripozas en la sino de la Bruanta Sablomonto.
Kiam brilas sur la chielo la lunarko, en la fonto chiam spegulighas
ghia bela bildo. La fisho kaj herboj en la fonto estas oficinale
uzataj kaj pro tio ghi portas la alian nomon Farmacia Fonto.
Che la
fonto staris antikva templo, el kiu audighis sonorado matene
kaj tamburado vespere. Poste, ghi estis englutita de flusablo.
Okcidente de la fonto maljuna monahhino loghas en kaduka domo.
Dekojn da jaroj antaue, kiel oni diris, shi edzinighis kaj
havis infanon, sed ne estas sciate, kial shi monahhinghis.
Mi kun scivolemo iris viziti shin. Kvankam shi jam estas kaduka,
tamen beleco ankorau videblas sur shia vizagho. Shi diris
al mi, ke antau kelkaj jaroj shin trafis kancero kaj shi tamen
ne mortis, char shi ankorau ne finplenumis la voton pri riparado
de la templo. Chiutage post sutro-recitado shi descendas la
monton por forpreni forjhetajhon che la fonto. Shi proponis
al mi tason da teo, dirante: "Ghi estas infuzita en la
font-akvo." La bongusta teo pensigis min, ke tiu chi
maljunulino transvivis la malsanon eble dank' al la akvo.
Plej mirindas,
ke la Lunarka Fonto, kvankam chirkauita de flusablo, estas
neniam englutita de ghi. Historia materialo konigas, ke en
Dunhuang kvankam ofte ventis kaj la sablomonto movighis, tamen
la sablo neniam atakis la fonton. Kaj plie, en la dezerto,
kie la vaporokvanto estas 60-oble pli granda ol la pluvokvanto,
la fonto neniam sekighas. Kiam mi forlasis la Bruantan Sablomonton
en vespera krepusko, eklevighis sablo-vento de la montvalo
al la montsupro. Mirinde, sableroj ne falis en la fonton!
EN
VESPERA FOIRO
La nomita
foiro estas fenestro por koni Dunhuang.
Ghi lokighas
ghuste sur sidejo de antikva bazaro. Por ree prezenti la antauan
imponecon Dunhuang-anoj konstruis tie elegantan arkadon imite
al tiu de Tang-dinastio. Ambauflanke de ghi staras po unu
grandioza ceramikajha fresko, kun la titoloj "Komercado
en Tang-dinastio" kaj "Sur la Silka Vojo".
Shajnis, ke la antikva komerco dauras sur la budoj de gemoj
kaj juveloj antau la freskoj. Sub fluoreskaj lampoj brilis
diversaj komercajhoj: kristalaj okulvitroj de Dunhuang, jadaj
kapkusenoj de Xinjiang, arghentaj pokaloj de la Interna Mongolio,
lakto-kruchoj de Tibeto, kolchenoj de Birmo, tali-tranchiloj
de Nepalo kaj juvelujoj de Hindio. Plej plachis al mi paro
da delikataj tintiletoj. Je tusheto ili eksonis agrable kun
orelplacha ehho. Mi kun plezuro achetis ilin kiel memorajhon.
La 18-jara
Ma, chiujare transportas buteron el sia loko al Tibeto kaj
vendas ghin por acheti tie religiajn muzikilojn, kiaj korno,
sonorilo kaj preghrado, kuprajn akvokruchojn kaj arghentajn
braceletojn, tre shatatajn de alilandaj turistoj. Butero estas
facile vendebla en Tibeto, char la tieaj temploj uzas buterajn
lampojn kaj kultas budhostatuojn per buteraj floroj. En Lhasa
li bone rilatas kun tibetaj pashtistoj kaj bonzoj kaj kun
komercistoj en Hindio kaj Nepalo. Ne timante longan vojon,
li komercas chefe por acheti nepalajn peltojn en Tibeto, el
kiuj li faras vestojn kaj vendas ilin en Dunhuang. Kompreneble,
nun nemalmultaj, kia Ma, vojaghas lau la Silka Vojo por fari
komercadon.
Preskau
chiuj sidlokoj en tetrinkejo estis okupitaj. Vespere urbanoj
post taga laboro kaj turistoj, lacighintaj de la grimpo de
Bruanta Sablomonto, vizitis la tetrinkejon. Apud la fontano
kun buntaj akvo-radioj ili sidas en apogsegho, manghante bakitajn
melonosemojn kaj ghuante muzikon.
De iu manghajh-budo
audighis bruoj de drinkantoj en fingr-divena ludo. Drinkemaj
Dunhuanganoj sin amuzas per tia ludo. En la gubernia kroniko
tekstas: "Pro ekonomia prospero la Dunhuang-anoj vivis
kompare luksan vivon. Bele vestitaj, ili ofte festenis kun
multaj drinkajhoj..."
La budoj
proponas manghajhojn kun diverslokaj gustoj de Chinio. Tie
oni povas ghui la sukon de la china dieta kulturo.
La tieaj
budoj plejparte estas entreprenataj de geedza paro. Mezagha
Li Zhi kaj lia edzino proponas ekskluzive viandon preparitan
en fajenca poto. La negranda fortika poto similas al antikva
fajencajho. Chiuj potoj metighas sur milda fajro. Kiam bone
stufighas la viando, la mastro tenajle portas la poton al
kliento.
Li Zhi
diris: "Alilandanoj, precipe japanoj, ofte vizitas mian
budon. Kiam ili venas, mi balbute alparolas ilin japane, tio
povas allogi al mi pli da klientoj."
Samkiel
aliaj pli ol 600 budoj en la urbo, ankau tiu de Li Zhi estas
multe vizitata. Chiutage, kiam ili finas sian laboron, regas
jam profunda nokto. Hejmen reveninte, ili devas prepari sin
por la morgaua laboro. Je la tria au kvara matene ili enlitighas
kaj je la naua matene ili komencas labori en la budo. Li Zhi
diris: "El laco venas plezuro por ni. Ni tre ghojas,
se nia servo kontentigas la klientojn." Montrante fingre
al la blanka chapo sur sia kapo, li daurigis: "Ghi, farita
de mi mem, estas atesto de duaklasa kuiristo."
Fakte,
Mogao-shtonkavernaro allogas pli ol la urbo Dunhuang mem.
Ghi estas arta paradizo, kiun mi vizitos dum mia sekva vojagho.
|