Jiayuguan-pasejo
-- la fino de la Granda Muro

de PANG NAIYING





 

    Kosmonauto, kiu iam estis sur la luno, diris, ke kiam li rigardis al la tero de la kosmoshipo fluganta en la spaco, li vidis du konstruajhojn sur ghi: la Chemara Digo de Nederlando kaj Granda Muro de Chinio.

    La konstruado de la Granda Muro komencighis antau 2200 jaroj, en la periodoj Printempo kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj (770--221 a.K.). Komence diversaj regnoj konstruis altajn urbomurojn por sin defendi. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis tiujn urbomurojn por rezisti kontrau atako de la nordaj hunoj. Tio estas la Granda Muro 5000 km longa de Qin-dinastio, komencighanta de Lintao (la nuna Minxian-gubernio de Gansu-provinco) en okcidento kaj finighanta en Liaoning en oriento.

    Por protekti la Silkan Vojon imperiestro Wudi(140--88 a.K. sur trono) de la Okcidenta Han-dinastio plene utiligis la Grandan Muron. Li konstruigis alian parton de la Granda Muro, kiu komencighis de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero kaj, transirante Wushaoling-monton, etendighis ghis la dezerto en Xinjiang. Tio estas la Granda Muro de Han-dinastio. Post la 2000-jara natura erozio la grandioza Granda Muro plejparte detruighis.

    Post Qin kaj Han chiuj dinastioj plilongigis kaj riparis la Grandan Muron. La plej impona estas la Granda Muro plilongigita de Ming-dinastio antau 400 jaroj. Ghi, 7000 km longa, startas de Yalu-rivero en oriento, etendighas okcidenten kaj, kunligighinte kun tiu konstruita en Han-dinastio, finighas che Jiayuguan-pasejo, je 25 km okcidente de Jiuquan.

    SERURO DE LA SILKA VOJO

    Gobio rughis che la sunsubiro kaj la impona Jiayuguan-pasejo kvazau brulis. Ankau la Granda Muro ambauflanke de la pasejo estis ore garnita. Ghi etendighas ambauflanken: Sude ghi preteriras neghakvan riveron che la piedo de Qilian-montaro kaj norde ghi sin krochas al la krutajho de Heishan-monto kaj formas pendantan muron. La Granda Mur ambauflanke de la pasejo, kiel giganta seruro, defendas ghin sur la Silka Vojo 15 km larghan de sude norden.

    Tie , kie staras la kastelo Jiayuguan, antaue sternighis dezerto. Post malfermo de la Silka Vojo la kortego de Han-dinastio metis garnizonon tien kaj ne starigis kastelon. La kastelo Jiayuguan kun areo de 34000 kvadrataj metroj aperis en 1372, kiam regis Ming-dinastio. Ghi estis bone aranghita. Che la kvar anguloj de la altaj chirkau-muroj staras gardoturoj. Generala oficejo, muciciejo kaj grenejo trovighis en la interna parto chirkauita de meza kaj ekstera partoj. En la interna parto cheval-irejo kondukas al la muroj de la kastelo. La muroj estas 10 m altaj kun largha supro por chevaloj kaj veturiloj. Oni diris, ke la tiama arkitekto kalkulis la konstrumaterialojn ekzakte. Post finkonstruigho de la muroj restis nur unu briko.

    Fakte, la kastelo Jiayuguan estas ankau majstroverko akustike. Se oni frapis shtonon che murangulo interne de ghi, oni do audas kvivitadon. Legendo diras, ke interne de la pordego iam vivis paro da hirundoj. Foje, ili disighis pro forta vento en vojagho. Kiam la virbirdo reflugis, la pordego de la kastelo jam fermighis. Ghi, forte sopirante al siaj nesto kaj kunulino, frapis sin kontrau la pordegon kaj mortis. La birdino, ege malghoja pro tio, songhis, ke la virbirdo diris: "Iru frapi shtonon che murangulo! Mi volas diri ion al vi." La legendo aludas la sopiron de la malproksimaj garnizonantoj al la familia kunvivado, tial antau chiu militiro ili venis tien por frapi shtonon che mur-angulo kaj fari auguradon. Ili opiniis, ke estas bonauguro audi hirundan kvivitadon.

    RIGORA GARDO-SISTEMO

    La gardo-sistemo por la pasejo Jiayuguan estis rigora. Tie mi vidis kupran tali-insignon kun numero kaj la chinaj ideogramoj signifantaj defendadon. Sur ghia dorso estas mulditaj vortoj: "Chiuj garnizonantoj senescepte devas porti tiun chi atestilon. La malobservanto estos punata. La pruntedoninto kaj pruntepreninto estos same punataj." Loka Kroniko notas, ke siatempe la shlosilo de la pordego estis tenata de oficiro. Chiutage antau la fermigho kaj malfermigho de la pordego oni devis hisi flagon kaj kanoni por montri la majestecon. Chiuj enirantoj devis montri sian ateston kaj rajtis eniri nur post kiam civila oficisto faris kontrolon.

    Tiuj reguloj estis faritaj ghuste por sekureco de la Silka Vojo. Same statis la Granda Muro, kiu estis obstaklo por la hunoj, sed helpilo por la komercistoj. En la senlima dezerto alarm-turo funkciis kiel vojmontrilo kaj tranoktejo. Dank' al la garnizonantoj, la homoj kaj varoj estis ekster danghero.

    Jiayuguan-pasejo rigardas okcidenten kun tri ideogramoj Cheng Yuan Men sur la tabulo de la turo, kiuj signifas "bonvenon al malproksimaj gastoj". En Ming-dinastio la registaro difinis, ke por alilandaj diplomatoj manghado kaj noktado en Chinio estis senpagaj. Kaj oficistoj de diversaj postiljonaj stacioj devis akompani ilin ghis la chefurbo. La registaro rekompencis tiujn diplomatojn per objektoj multe pli valoraj ol ties donaco. Tial alilandaj komercistoj shajnigis sin diplomatoj tributantaj al china suvereno. En Chinio ili achetis multe da silkajhoj, teo kaj porcelanajhoj kaj transportis ilin al sia patrio por negoco.

    La Granda Muro estis konstruita en la tempo, kiam oni uzis pikarmilojn en la milito, tamen kiam finkonstruighis Jiayuguan-pasejo, en Chinio oni jam uzis pluvon. Chiufoje, kiam malamikoj sin direktis al la pasejo, la garnizonantoj batalis kontrau ili per blun-derbuzonj.

    ALARMA RETO

    La lignaj slipoj elterigitaj en Juyan notas, ke sur la Granda Muro po 2.5 km estas malgranda alarm-turo, po 5 km granda alarm-turo, po 15 km fortikajho kaj po 50 km kastelo. Tio estas reto por milita defendo, en kiu oni komunikis militinformojn per fumo kaj fajro. Jiayuguan-pasejo kiel kastelo estis la lasta alarm-turo en la reto.

    La grandaj kaj malgrandaj alarm-turoj estis faritaj el leuso, kun mallargha supro kaj largha bazo. Interne de granda alarm-turo estas terdomo, kiu povas enteni 20-30 homojn. Che la alproksimigho de malamikoj oni faris fajron nokte kaj bruligis lupan fekajhon por doni fumon tage. La alarm-turoj devis stafete komuniki informojn kaj neniel prokrasti tion. Tiu metodo aperis unue en la Okcidenta Zhou-dinastio ( la 11-a jc--771 a. K.). Kompreneble, la komunikado estis multe pli rapida ol tiu farita chevalrajde. Imperiestro Wudi siatempe fondis komandan centron sur Gangquan-monto, nordokcidente de Xi'an, de kiu komencighis la Silka Vojo, por rigardi fumon kaj fajron, doni ordonojn kaj fari komandadon. Dum mia vizito mi vidis sennombrajn alarm-turojn. Sur la monto Wushaoling multaj alarm-turoj konstruitaj en Han-dinastio jam ruinighis.

    Fortikajho kun kompletigitaj militekipajhoj estas malpli granda ol kastelo. De ghi dependas la proksimaj alarm-turoj grandaj kaj malgrandaj. En strategie gravaj lokoj che la Granda Muro proksime de Jiayuguan-pasejo estas multaj fortikajhoj kun loghejoj, tenejoj kaj staloj kaj ekster ili estas kampoj, kanonejoj, soldato-trejnejoj kaj temploj. Je 20 km okcidente de la pasejo trovighas la fortikajho Shuangjingzi, kiu estas destinita por defendi la pasejon. Tuj che levigho de fumo kaj fajro la garnizonantoj ekagis al batalo. Oni diris, ke en la fortikajho jam estis dekoj da putoj, kiuj lokighis unu kontrau alia. En unu puto estis akvo kaj en la alia ne. La tieaj garnizonantoj cherpis akvon el la veraj putoj. Kiam ili retirighis de la loko, ili do kamuflis ilin kaj lasis malkovritaj nur la falsajn. Tiammaniere ili senigis la malamikojn je akvoprovizo. En la komenco de la 20-a jc transloghighis tien 60 familioj. Poste la loko farighis tranoktejo de komercistoj. En 1918 preterpasanto trovis, ke tie estas nur du kabanoj kaj unu malmobilizita militisto. Li vivtenis sin per vendado de teakvo. Nun tie verdas kvietaj kampoj, sur kiuj dissemighas vilaghoj.

    TERKULTURANTOJ-GARNIZONANTOJ

    En la militaj tagoj la garnizonantoj batalis kaj en la pacaj ili terkulturis. Lasi la garnizonantojn terkulturi en la pacaj tagoj estis unu el la strategie gravaj politikoj difinitaj de imperiestro Wudi por protekti la Silkan Vojon kaj tiun politikon praktikis chiuj postaj dinastioj. Oni nomis la garnizonantojn en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero terkulturantoj-garnizonantoj.

    Kaj tiuj terkulturantoj garnizonantoj faris patroladon, terkulturadon kaj bataladon en rotacio.

    En Han-dinastio oni sternis tavolon da subtila sablo sur tero interne de la muro kaj en trancheo, por ke oni trovu spurojn de tiuj, kiuj sekrete transiris la landlimon. Patrolado estis tasko farenda chiutage por la garnizonantoj. Kiam la garnizonantoj de najbaraj alarmturoj renkontighis che la komuna limo, ili devis fari detalan noton respektive sur la atesto de la najbaraj kolegoj, por ke chi tiuj transdonu ghin al sia superulo. Tamen, kelkaim okazis neeviteble io neatendita. Mi legis sur ligna slipo de Han-dinastio: Pro shirmo de arboj generalo de iu garnizono ne klare vidis la signalon de la kontraua alarm-turo. Li sendis oficiron informighi pri la afero. Kaj la oficiro falis en malamikan embuskon kaj estis kaptita de la hunoj post akra batalo.

    Krom terkulturado, la garnizonantoj faris ankau fishkaptadon, pashtadon, konstruadon de trancheoj, arbohakdon kaj kolektadon de lupa fekajho. Hodiau tie ankorau videblas kelke da fosiliaj arbobranchoj.

    En la chiutaga vivo helpis lote elektitaj edzinoj de iuj terkulturantoj-garnizonantoj. Ili preparis manghajhojn por la garnizonantoj, flikis kaj lavis iliajn vestojn. En iuj ruinighintaj alarm-turoj chinaj arkeologoj trovis ne nur terliton kaj stovon, sed ankau virinajn kapornamajhojn kaj infanajn ludilojn.

    Sur ligna slipo elterigita en fortikajho legighas teksto pri takso de oficiro pri soldatoj: "Je la 6-a de la kvara monato lau la china lunkalendaro tifo atakis Meng Qing soldaton de la unua alarm-turo." Fakuloj opiniis, ke tio estis eble registro pri laboro de la soldatoj. Alia slipo tekstas pri nombro de postiljonaj chevaloj. La ok inversigitaj literoj T markas ok postiljonajn chevalojn.

    La garnizonado en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero garantiis sekurecon de la Silka Vojo kaj ankau akcelis la prosperon de la tiea ekonomio.

    ELTERIGITAJ FRESKOJ

    Nordoriente de Jiayuguan-pasejo kushas pli ol 1400 tomboj, konstruitaj inter 220--420, kun buntaj kaj enhavorichaj freskoj en tombaj chambroj, kiuj spegulas la socian vivon de la loghantoj en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero en la antikveco. Ili temas pri terkulturado, chasado, pashtado, kuirado, festeno, vinfarado, tualetado, vojagho ktp. Tie estas pluraj freskoj pri kulturado de morusarboj kaj bredado de silkraupoj. En la freskoj virinoj plukas morusfoliojn, knaboj forpelas birdojn por protekti la morusarbojn, amikoj ludas muzikilojn kaj dancas en morusarbaro. Sur suda muro de grandioza tombo estas freskoj pri silkraupaj kokonoj, silko kaj silkajhoj. Krome, estis elterigitaj ankau silkajhoj kun diversformaj bildoj, pasamentoj, mamzonoj, jup-zonoj kaj rughaj atlasaj shuoj. Analizinte tion, chinaj arkeologoj konkludis, ke en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero oni komercis entrepreni bredadon de silkraupoj almenau en la 3-5-a jc, kiam china silko senchese transportighis okcidenten. Antau la unua jarcento europanojn, kiuj neniam vidis silkan produktadon, tiklis interesaj rakontoj pri silka produktado. Iuj diris: "Silko kreskas sur arboj. Oni prenas ghin de sur la arboj, trempas ghin en akvo, antau ol fari silkajhon." Aliaj diris, ke la silkraupoj similas al araneoj, kiuj shpinas reton sub arboj. Araneoj havas ok krurojn, kaj ankau la silkraupoj tiom da kruroj. Estis ankau aserto, ke silko kreskas el la tero... Poste europanoj veturis al Chinio kaj de ghi transportis silkon al Europo. Eble ghuste tio akcelis la disvolvighon de la silka produktado en la regiono. Tamen pro klimata shanghigho la tiea silkraupa produktado ne dauris plue.

    En la vilagho Huangcaoying sub Jiayuguan-distrikto ni vidis tri maljunajn morusarbojn. Vilaghanoj diris: "Che ni restas nur tiuj tri maljunaj arboj. Ili vivis jam plurajn jarcentojn. Ni ne estas certaj, en kiu dinastio ili estis plantitaj. Junie kaj julie ili donas abundajn fruktojn..."

    Antaue la vilagho estis garnizonejo kaj multaj vilaghanoj estas posteuloj de la terkulturantoj-garnizonantoj.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16