Antikva urbeto Juyan

de PANG NAIYING





 

    Kvieta Ejne. Kiam ni atingis tiun urbeton je 400 km nordoriente de Jiuquan, jam noktighis.

    Antau 2000 jaroj Ejne nomighis Juyan(Ghjujan). Ghi, najbare de Mongolio en la nordo kaj de la dezerto Badin Jaran en la oriento kaj okcidento, estis nepra pasejo por la hunoj en ilia sudenmilitirado. Por malhelpi la hunojn imperiestro Wudi de la okcidenta Han-dinastio (206 a.K--25 p.K.) starigis urbeton tie kaj konstruigis murojn por defendi Jiuquan. Tial Juyan farighis loko strategie grava sur la Silka Vojo.

    BAMBUAJ KAJ LIGNAJ SLIPOJ

    La antikvaj konstruajhoj antau longe estis englutitaj de flusablo kaj Ejne farighis preskau senlima dezerto. Ghuste tie estis iam elterigitaj pli ol 30000 bambuaj kaj lignaj slipoj faritaj en Han-dinastio (206a.K.--220p.K).

    Antikvaj chinoj skribis per peniko sur bambuaj kaj lignaj slipoj. La slipoj, elterigitaj en Juyan, povas esti rigardataj kiel kronologia materialo de Han-dinastio. Ili konigas la gravajn aferojn okazintajn inter 102 a.K. kaj 30 p.K. kaj ampleksas aritmetikon, medicinon, almanakon, takson de glavoj kaj spadoj, nomumon de shtatoficistoj, dekreton pri aresto de fughintaj krimuloj, garnizonan kontrakton ktp. Estas iu slipo, kiu prezentas multajn postiljonajn staciojn inter Chang'an kaj zhangye. Oni povas rigardi ghin kiel gvidlibron por ekskursi sur la Silka Vojo. Sur iuj aliaj slipoj legighas jughafero de estro de iu garnizona stacio kaj ordinara vilaghano: "Staciestro dungis vilaghanon por vendi siajn fishojn lau interkonsento: Se la vilaghano vendos 5000 fishojn kaj donos 400000 monerojn al la estro, do la estro rekompencos lin per unu virbovo kaj 2700 litroj da greno. Sed la vilaghano, akirinte malpli ol 400000 monerojn, vendis la bovon kaj tiamaniere havigis al si entute 320000 monerojn. Li donis al la estro la monsumon kaj promesis, ke la resta parto de la shuldo estos kovrita per 2000 litroj da greno, akirotaj de lia filo en fishado por la estro. La estro devus redoni 20000 monerojn al la vilaghano lau la konto, sed li denuncis, ke la vilaghano vendis lian bovon. Post jughado la guberniestro kondamnis, ke la staciestro nejuste traktis la aferon."

    Sur chiu slipo legighas antikva rakonto interesa kaj pensiga.

    JUYAN-LAGO

    En Ejne-gubernio fluas rivero, kiu fontas el Qilian-montaro kaj enfluas en Juyan-lagon. La lago estis unu el la plej grandaj kaj belaj lagoj en nordokicidenta Chinio en la antikveco. Ghi nomighis ankau Cigna Lago pro tio, ke che la lago blankis fragmitaj floroj kaj sur ghi naghis amaso da sovaghaj anasoj kaj blankaj cignoj.

    Nia auto kuregis al la lago. Sur la senlima Gobio kirlighis forte vento, kiu dauris longe. Tio rememorigis min pri la verso de antikva chino: " Kolonas vento en dezerto." Rigardante malproksimen, mi vidis bluan lagon, sur kiu konturighis kelkaj insuletoj. Mi pensis, ke eble tie estas Juyan-lago. Sed kiam la auto atingis la lokon, mi vidis tie nenion. La lago jam antau longe sekighis kaj la jhus vidita estis nur miragho.

    Ni iris sur ardanta dezerto. Nia chicherono diris, ke en la lastaj multaj jaroj la rivero ofte chesis flui kaj tie raris pluvo. En somero la temperaturo de la tera surfaco iam atingas 70 C kaj la jara vaporighkvanto estas 3700 mm. tial la bela Cigna Lago povas esti vidita nur en la antikvaj verkoj.

    EN MONOGLA FAMILIO

    Ejne-gubernio estas loghloko de mongoloj, kies pliparto loghas en la gubernia urbeto, dum la pashtistoj loghas dise. Ni atingis la gubernion en la tago, Kiam ekfunkciis la doganejo Chake che la landlimo inter Chinio kaj Mongolio. En tiu sezono oni kolektis cistanchojn, kaj la pashtistoj plejparte ne estis hejme. Cistanchoj estas parazita planto sur radikoj de reaumurioj.Ghi, medicinajho, estas efika por kuraco de sterileco. Oni nomas ghin dezerta ginsengo pro ghia tonnikeco. En la antikveco la hujhe-aj virinoj kutimis plekti chapelon el radikoj de reaumurioj... Chiuprintempe la pashtistoj rajdas sur kameloj al dezerta profundo por kolekti cistanchojn. Ili tie laboras 30-40 tagojn.

    En eufrata poplaro (Populus diversifolia) ni vidis blankan jurton kaj eniris ghin. En ghi estis 10-jara knabo.

    "Chu via patro iris kolekti cistanchojn?" mi demandis.

    Li kapneis.

    "Kie estas kaproj de via familio? Mi volas foti ilin." Li kapneis refoje.

    Kiam ni ne sciis kion fari, revenis lia patro rajdante sur azeno. Li estas kuracisto. La knabo kuris al sia patro kaj diris ion al li en la mongola lingvo. Li surazenighis, petole ridis al ni kaj forrajdis. Post nelonge venis centoj da kaproj pelataj de la knabo.

    "Brava vi estas, knabo!" mi laudis.

    "Mia nomo estas Wulamusai," li laute diris en han-lingvo.

    "Ho, Wulamusai, chu vi bone lernas?"

    "Kompreneble," li respondis kun rideto.

    "Chu eminente?"

    "Jes..."

    Samkiel aliaj familioj en la gubernio, ankau la familio de Wulamusai estas posteuloj de la mongola tribo Tuerhute. En la 17-a jc por eviti anekson fare de alia tribo iliaj antauuloj migris okcidenten al la baseno de Volgo. Ili revenis tien en la 18-a jc, kiam la registaro de Qing-dinastio donacis al ili la lokon Ejne kiel pashtejon.

    SOLECA KAMELIDO

    Por foti la kurbajn kaj belajn kornojn de kapro mi iris en kvietan angulon, sed tie mi vidis blankan kamelidon, kiu kushis ekster kaprostalo, auskultante mekadon de kaproj. Audinte mian pashbruon, ghi turnis la kapon kaj rigardis min per paro da nigraj okuloj. Tiumonente mi rimarkis, kiel kvieta kaj soleca ghi estas.

    "Wulamusai, kie estas ghia patrino?" mi demandis.

    "Sur dezerto."

    "Ho, la kamelido ja estas tre malgranda."

    "Ghi povas manghi herbojn. Por vidi sian patrinon ghi iras al la dezerto chiutage, temen ghi ne kuraghas iri malproksimen, kaj kiam ghi soifas, ghi revenas hejmen por trinki akvon."

    Audinte tion, mi rememoris iun rakonton: Foje en sabloshtormo terurita bredita kamelo kuregis. ghi frapis sin sur shtonon kaj svenis. Flusablo shtopis ghiajn naztruojn kaj ghi mortis de sufokigho. El tio montrighis, ke ghi jam perdis la kapablon vivi en dezerto, alie ghi ne estus terurita.

    La amo de kamelino estas profunda kaj diskreta. Oni diris, ke post akusho en la dezerto la patrino-kamelino ekiras nur post kiam la kamelisto metas ghian novnaskiton sur ghian dorson. Se la novnaskito mortis, ghi plue portas sian idon kelkan distancon. Se la kamelido naskighis hejme, la kamelino restas che sia ido por protekti ghin. Post kelkaj monatoj la kamelino eliras matene kaj revenas verpere. Kiam la kamelido ellernis manghi herbojn, la patrino iras al dezerto. En la komenco ghi revenas hejmen por rigardi sian idon post du-sep tagoj kaj post tio ghi ne plu revenas hejmen antau la vintra komenco.

    Soleco pelas la kamelidon al la dezerto, por ke chi tiu serchu sian patrinon, dum la dezerto dotas ghin per eminentaj kapabloj. Historia libro notas: "En la Nordokcidento estas loko cent kilometrojn vasta, kiun ofte atakas flusablo. Nur maljunaj kameloj antausentas ventegon. Tiam la kameloj antausentas ventegon. Tiam la kameloj kolektighas kaj kashas siajn bushon kaj nazon en sablon kaj la homoj vualas siajn bushon kaj nazon per felto. Vento atakas tre rapide. Sen singardemo certe okazas danghero... En dezerto regas trosekeco. La kameloj, kapablaj elteni malsaton kaj soifon, povas trovi akvofonton portante sian mastron. Kiam ili piedbatas teron, tiam oni povas trovi akvon post fosado che la loko." Antikvuloj diris: "Sabla tavolo estas profunda unu metron. Sur ghi chevaloj ne povas piediri." Siatempe karavanoj trairis la senliman Gobion per kameloj. En neghshtormo la kameloj kushighis en rondon. Oni metis felton sur la rondon kaj eniris ghin por ripozi.

    Ejne estas loko fama pro abundo da kameloj. Dum nia vizito mi plurfoje vidis kamelojn, sed mi ne sciis, kiu el ili estas la patrino de la blanka kamelido.

    LARMOJ DE EUFRATAJ POPLOJ

    En iu ardanta tago ni iris sub altan eufratan poplon kaj tuj eksentis agrablan malvarmeton. Ghi, kun agho de proksimume mil jaroj, abundas je folioj kaj branchoj. Pro troa maljuneco ghia shelo krevis kaj la malklaraj larmoj jam koagulighis. Tiu maljuna arbo estas 27 m alta kaj tiel dika, ke ghin ne povas brakumi ses personoj.

    Proksime kreskas neniu arbo, escepte de la maljuna. Ghi silente gardas la senliman dezerton sen grumblo kaj bedauro. Homoj tamen bedauras foje refoje antau ghi. Ili genue preghas antau ghi, pendiginte silkrubandojn kaj flagojn kun preghteksto en la mongola lingvo sur ghiaj branchoj por pardonpeto por siaj antauuloj.

    Antau 200 jaroj turhute-oj venis tien, kie prosperis primitiva arbaro. Opiniante, ke la arbaro malhelpas ilin en pashtado, ili forbruligis ghin. Post tri jaroj, kiam ili revenis, tie restis nur tiu maljuna arbo. La turbute-oj korshirighis. Ili genuighis antau la maljuna arbo, prenante ghin kiel dian arbon.

    La naturo ne senkulpigis la homan nesciadon. La tero krevis pro sunrostado. Furioza vento forportis teron. Degeneris la stepo, sekighis la lago kaj malaperis arbaroj peco post peco. Tie ni vidis, ke la forvelkintaj eufrataj poploj aspektas kiel nigraj skeletoj. Ili klinighis chiuflanken, tamen ne falis teren, obstine levante supren siajn brakojn kaj korpon, kvazau ili kondamnus la homan maljustecon. Ili estas la vera spirito de la eufrataj poploj, kiuj neniam cedos al la Morto.

    Oni diris, ke nun en la mondo restas nur tri grandaj eufrataj poplaroj. Unu el ili estas en Ejne. El la tieaj 110000 kvadrataj kilometroj nur 200 estas kovritaj de eufrataj poploj, kiuj protektas pli ol 10 milojn da loghantoj kaj kontraustaras la dezerton de pli ol 70000 kvadrataj kilometroj. Vintre, en la dezerto vidighas neniu herbo. Tiam la folioj de eufrataj poploj farighas nutrajho de la kaproj. Chi tie la pashtistoj nomas la eufratan poplaron aera pashtejo. Ili fiksloghas en la poplaro. Kiam maljunaj arboj falis, oni faras el ili barilon por sia korto. Kiam la eufrataj poploj kavighis, oni uzas ilin kiel ujon por teni objektojn, neniel damaghante ilin.

    "Chu vi scias, kial la eufrataj poploj larmas?" mi demandis la knabon.

    "Ili sentas doloron pro vundo."

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16