Malrapide
degelis negho sur Qilian-montaro. La akvo fluis malsupren.
Chie verdighis herbejoj, flavis kolz-floroj... Dum jarmiloj
Qilian-montaro nutris la Silkan Vojon per sia akvo. En la
antikveco, kiam oni sentis fortan soifon, trapasante la vastegan
Gobion, ili tre facile trovis vivoplenan oazon kaj sur ghi
restis iliaj misteraj spuroj, kortushaj legendoj, richaj produktajhoj
kaj nacioj kun apartaj moroj.
GRANDA
BUDHO-STATUO EN ZHANGYE
la
urbo Zhangye, en la meza parto de la Koridora Regiono Okcidente
de la Flava Rivero, chiam ghuas la nomon loko abunda je fisho
kaj greno sur la altebenajho. Ghi estis ne nur grava staplejo
por komercistoj sur la Silka Vojo, sed ankau grava budhisma
loko. Menciante la urbon, oni antau chio rememoras la argilan
budho-statuon 35 m longan kaj 7.5 m larghan. Ghi estas la
plej granda el la kushantaj budho-statuoj en Chinio. La budho-statuo
kviete kushas en antikva templo kun delikate fermitaj okuloj.
La templo
konstruighis en 1098. Legendo diras, ke siatempe iu nobla
bonzo faris meditadon tie kaj subite audis sonon sub la planko.
Li faris foson kaj trovis antikvan statuon de kushanta budho
inter flavaj brikoj kaj verdaj tegoloj. Pro tio la bonzo decidis
konstruigi la Templon de Kushanta Budho-statuo... Post pli
ol 100 jaroj iu mongola virino pia je budhismo tranoktis en
la templo kaj naskis bebon, kiu poste farighis la unua imperiestro
Kublajo (1215--1294) de Yuan-dinastio (1271--1368).
Kiam Kublajo
regis Chinion, la Silka Vojo estis movoplena. La giganta budho-statuo
de Zhangye altiris al si multajn vojaghantojn, inter kiuj
estis fama itala vojaghisto Marco Polo. En liaj vojaghnotoj
legighas: "En Zhangye arbare staras temploj kun budho-statuoj
ene... La plej granda el ili estas kushanta budho-statuo longa
je dekoj da pashoj. Chirkau la budho-statuo staras multaj
malgrandaj budho-statuoj ghin salutantaj."
En la agho
de 17 jaroj Marco Polo ekveturis orienten kune kun siaj patro
kaj onklo kaj venis al Chinio post tri jaroj. Li rapide ellernis
la chinan kaj mongolan lingvojn. Kublajo-Hhano shatis tiun
saghan junan italon kaj komisiis al li gravajn taskojn. Marco
Polo faris inspekton aliloke de Chinio. Li oficvojaghis preskau
al chiuj famaj urboj de Chinio kaj iafoje funkciis kiel sendito
de Chinio en aliaj landoj. Post 17 jaroj li revenis Italion
kaj konigis sian vojaghon al iu verkisto, kiu komponis "Vojagho
de Marco Polo". Kaj multaj europanoj sciighis pri pres-arto,
kompaso, pulvo kaj bruligeblaj "nigraj shtonoj"
sub la tero de Chinio. Poste iuj geografoj faris mapon lau
priskribo en la libro. Itala navigisto Kolumbo, leginte la
verkon, volis malkovri maran naviglinion al la Oriento. En
1492 li komencis sian ekspediciadon, komandante shiparon kaj
kunportante leteron de la hispana regho al la china imperiestro,
kaj fine li malkovris la novan kontinenton Ameriko.
JIUQUAN,
VINO KAJ JADA POKALO
Nia auto
forlasis la urbon Zhangye, veturis okcidenten ses horojn sur
Gobio kaj eniris la antikvan urbon Jiuquan.
Jiuquan
estis unu el la kvar prefektujoj en la Koridora Regiono Okcidente
de la Flava Rivero. Legendo diras, ke antau 2000 jaroj, en
Han-dinastio generalo Huo Qubing, komandante pli ol 10000
rajdistojn, atakis la hunojn kaj akiris grandan venkon. La
china imperiestro Wudi estis tre ghoja kaj donacis al Huo
urnon da vino. Tamen la brava generalo Huo ne volis drinki
sola kaj vershis la vinon en fonton, por ke la tuta armeo
kune ghuu ghin. Jen pro tio la urbo ricevis sian nomon (en
la china lingvo Jiuquan signifas vinan fonton).
La fama
fonto kushas oriente de la urbo je 0.5 km. Kvankam la klara
fonto ne odoras vine, tamen tie estas forta bonodoro, char
sur la fonto flosas multege da palflavaj oleastraj floroj...
Antikvaj libroj notas, ke tiu chi fonto ne glaciighas, sur
ghi chiam estas densa nebulo kaj la akvo estas dolcha kaj
ideala por fari vinon.
Vino akompanis
la komandantojn kaj batalantojn en la Koridora Reginono Okcidente
de la Flava Rivero ne nur en la celebraj tagoj por la venko,
sed ankau en la ordinaraj tagoj. Ili, drinkante, ludis bivon
en la kazerno. Jen batala korno eksonis kaj la drinko ludis
rolon por soleni la komencon de ekspediciado. Drinkinte, ili
do komencis la militmarshon en alta batalspirito, defiantaj
la morton. Tia militista vivo spegulighis ankau en poemo de
Tang-dinastio (618--907). En tiu poemo la unua verso estas
"Vinbera vino, jadpokalo".
Chinoj
komencis fari alkoholajhon antau 5000 jaroj, tamen ne el vinberoj,
sed el greno. Vinberoj origine kreskis en Europo. En helenaj
legendoj la dio de vino estis ankau protektanto de vinberkulturantoj.
El tio ni scias, ke okcidentantoj faris alkoholajhon el vinberojn
en la komenco. Antau pli ol 2000 jaroj Zhang Qian, sendito
de china imperiestro, kunportis en Chinion vinberojn post
sia vojagho al okcident-aziaj landoj. Imperiestro Wudi rigardis
tiun frukton kiel kuriozajhon kaj ordonis planti vinberujojn
en la imperiestra ghardeno kaj sur fekundaj kampoj. Kaj en
la koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero aperis vinber-ghardenoj.
La alkoholajho el vinbersuko estas dolcha, bongusta. Oni lernis
fari ghin en la regno Dayuan, kie aktivadis chielaj chevaloj.
Historiaj libroj notas, ke la loghantoj de Dayuan, drinkemaj,
estis lertaj en farado de vino, kaj tie multaj richaj familioj
havis dekmilon da urnoj da vino, kiu bonodoris ech post dekoj
da jaroj.
La jada
pokalo, bone konata pro la fama poemo de Tang-dinastio, estas
farita el jado en Qilian-montaro. Tiaj pokaloj plejparte estas
bluverdaj. Kun vino ene ili brilas sub la luno. Oni diras,
ke la antikvaj chinoj preferis preni bongustajn manghajhojn
per luksaj manghiloj. Bona vino en luksa pokalo faras la plej
bonan medion por drinkado. La jado produktita en Qilian-montaro,
delikata kaj diafana, estas tauga por fari pokalojn.
GAJA
VALO
En la granda
Tigra Valo de Qilian-montaro estis kviete, audighis nur lirlado
kaj birda kantado. Ne trovighis vojoj kaj chie kreskis antikvaj
arboj. La vepro kvazau giganta erinaco kauris sub maljunaj
arboj. Sur la pendantaj pontoj super la rivereto ripozis grizaj
kolomboj. Sur la herbejo belaj fazanoj instruis siajn idojn
kapti insektojn... Je la momento nia auto estis haltigita
de aro da gruntbovoj. La bestoj kushis sur la tero. Malgrau
ke la shoforo kornis foje refoje, ili neniom movighis. Tio
dauris plurajn minutojn. Fine la plej forta gruntbovo starighis,
mallevis sian kapon, per sia korno ektushis la tegmenton de
nia auto kaj malrapide foriris, gvidante siajn kunulojn.
Tie vivas
ankau cervoj kun blankaj gluteoj, dorlotataj de la tieaj juguroj.
Vidinte nin, la cervoj tuj chirkauis nin. Sed post nelonge
ili foriris eble kun bedauro, ke ni ne kunportis al ili manghajhojn.
Qilian-montaro
estas paradizo de sovaghaj bestoj. Tie vivas sovaghaj bestoj
de proks. 60 specoj, tamen la cervoj kun blankaj gluteoj estas
bredataj. Chiujare, fine de junio, venas reprodukta sezono
de sovaghaj vervoj. Juguraj pashtistoj iafoje vidas forlasitan
cervidon, portas ghin hejmen kaj nutras ghin per lakto de
gruntbovo. La cervidoj akompanas pashtiston kaj ne volas forlasi
la mastron ech post sia plenkreskado. Pashtisto diris al mi,
ke por ke la cervidoj ne estu izolitaj, oni iam lasas aliajn
cervidojn ilin akompani.
Kun la
kornoj la vircervoj aspektas tre bele. Kun alte levita kapo,
ili staras sur montodeklivo kaj majeste rigardas chirkauen.
Kiam ili iras tra arbaro, ili atenteme tenas la kornojn sur
sia dorso, por ke la branchoj ne vundu ilin. Atakate, ili
preferas rompi siajn kornojn ol ke la malamikoj ilin akiru.
Kiam la
cervinoj atingas sian adoleskantecon, sovaghaj cervoj iras
al ili por parigho, sed ili iras for post nelonge, char ili
alkutimighas al distrema vivo.
JUGUROJ
Mi kaj
mia akompananto iris en la tendon de pashtisto An Limin, kiam
tiu faris feran fornon. La fumtubo kondukas al terlito 0.3
m alta. Oni ne malkonstruas la terliton, kiam ili migras aliloken.
An kaj liaj familianoj revenis hejmen antau nelonge de la
vintra pashtejo. Li diris al mi, ke nun la migrado estas tre
facila, char oni povas transporti grenon kaj tendon per auto.
Sed li devas konduki siajn 200 shafojn por tio dum du tagoj.
La tendo
estas farita de An mem. En libera tempo li faris shnuron kaj
teksis shtofon el gruntbovaj haroj kaj fine el ghi preparis
tendon. Por fari ghin estis bezonataj tri jaroj. Tia tendo
estas tauga por tralasi aeron, tial en somero en ghi ne estas
sufoke, kaj en pluva tago la shtofo kuntirighas kaj farighas
likimuna.
Tiam revenis
la edzino de An. Shi surdorse portis sekan bovfekajhon kolektitan
sur la monto kaj shutis ghin en kavon. Proksime de ghi estis
alia terkavo, kie kushis shafhundo. Shi diris al mi, ke shi
volas fosi alian kavon, por ke la kokinoj demetu ovon en ghi.
Revenis
hejmen ankau la filo de An. Tiu 21-jara junulo pashtis motorcikle.
Tiam li volis munti vento-energian generatoron por lumigo
kaj telvidado. Lia fratino preparis buter-teron en fera poto
sur tri shtonoj por regali nin.
"Maljuna
An, chu vi ne volas esti laboristo kaj loghi en etaghdomo?"
mi demandis.
"Mi
preferas vivi nomadan vivon," li respondis.
"Kaj
vi, juna An?" mi turnis min al lia filo.
"Mi
volas, sed ne havas tian shancon. Kompreneble, mi shatas ankau
pashtadon, char tio estas heredita de miaj prapatroj."
La prapatroj
de la juguroj kultis la chielan dion. En la unua monato de
chiu jaro lau lunkalendaro kaj post la komencigho de autuno
ili invitis sorchiston buchi bruton kaj kulti la dion, char
ili opiniis, ke tio estas utila al favora klimato por pashtado
kaj sekureco de la homoj kaj brutoj. La emblemo de la chiela
dio estas maldika shnuro el gruntbovaj haroj kun diversaj
kvastoj kaj koloraj tolrubandoj kaj pendanta tolsako plena
de diversaj cerealoj. La sorchistoj havis che la okcipito
maldikan harligon chirkauvolvitan per kolora rubando. Nun
oni ne plu kultas la dion, tamen multaj maljunuloj daure petas
konsilon de sorchistoj, perdinte shafon au renkontinte aliajn
malfacilajhojn.
La jugura
etno havas historion de jarmiloj, tamen ghi ne havis skriban
lingvon. La juguroj memoris aferon per nodado de shnuro kaj
nombris per faboj, sed nun la juguroj havas siajn profesorojn
kaj fakulojn. La juna generacio ne volas daurigi la antikvan
vivmanieron. En la gubernia urbo ni vizitis iun novgeedzan
hejmon. Kvankam la bopatrino preparis belajn kap-ornamajhon
kaj veston por la novedzino lau la etna regulo, tamen la juna
paro portis europstilan veston kaj blank-gazan robon respektive
kaj faris memorigan foton.
La juguroj
estas nomada etno, kiu plurfoje migris lau la Silka Vojo kaj
kunfandighis kun aliaj etnoj. La jugura etno nun nombras nur
12000 membrojn, kiuj plejparte vivas che Qilian-montaro.
Antau 10
jaroj du hungaraj antropologoj-folkloristoj venis al la suda
Gansu-provinco kaj faris tie esploradon. Ili hazarde renkontis
iun juguron kun alta nazalo kaj profundaj okulkavoj, fiksis
la rigardon al li kaj kun miro diris: "Se vi estus en
Hungario, neniu kredus, ke vi estas chino." Vere, juguroj
havas multon similan al tiu de hungaroj. La prapatroj de ambau
flankoj kredis je saman-religio, faris auguradon per shafosto
kaj kultis la chielan dion. Ili kantis popolkantojn kun similaj
melodioj kaj tekstoj. En multaj popolrakontoj kun similaj
intrigoj estas diablo malutila al la popolo. La du supre menciitaj
fakuloj kredis, ke ili havas sangrilaton kun la juguroj.
Tamen la
evoluo de la sangrilato ne estas klara. Legendo diras, ke
la prapatroj de la hungaroj, kiuj vivas che Danubo, iam nomadis
en la Oriento. Legendo diras ankau, ke la juguroj havis plurajn
branchojn. Iu el ili migris okcidenten, dum aliaj fiksloghighis
che Qilian-montaro. En iu distrikto de Yongchang-gubernio,
en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, vivas
multaj homoj kun bluaj okuloj kaj blondaj haroj. Oni supozis,
ke iliaj prapatroj estis membroj de romania ekspedicio, kies
plejparto malsperis en Gobio. Nur kelkaj el ili atingis la
regionon okcidente de la Flava Rivero. Ili edz(in)ighis al
lokanoj kaj iliaj posteuloj farighis mikssanguloj.
|