Transirinte
la monton Wushaoling, nia auto eniris kvazau en galerion de
montoj: Sude ondas Qilian-montaro kaj norde etendighas montaroj
okcidenten. Tie estas la fama Koridoro Okcidente de la Flava
Rivero, kiu longas pli ol 1000 km kaj larghas de kelkaj ghis
cent km. Ghi kondukas rekte al la Xinjiang-a Ujgura Autonoma
Regiono.
Antau 2000
jaroj la koridora regiono estis okupita de hunoj. Ili ofte
prirabis ordinarajn loghantojn kaj mortigis komercistojn.
Ili arestis Zhang Qian, senditon de la china imperiestro Wudi
de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-- 24 p.K.) kaj sklavigis
lin por dekkelkaj jaroj. En la jaro 121a.K. la imperiestro
dufoje lanchis militon kontrau la hunoj kaj la china armeo
forpelis ilin el la koridora regiono. La imperiestro starigis
tie garnizonon kaj la prefektujojn Wuwei, Zhangye, Jiuquan
kaj Dunhuang. Fakte, la nomadismaj hunoj chiuj estis lertaj
rajdistoj kaj por ilin venki nepre necesis elstaraj chevaloj
en la batalo, krom alta batalspirito de la soldatoj. Por tio
imperiestro Wudi decidis transloghigi popolanojn de aliaj
lokoj de Chinio al la koridora regiono, por ke tiuj chi bredu
tie militajn chevalojn. Tial la regiono farighis fama chevalpashtejo
de Chinio.
ChIELAJ
ChEVALOJ EN ChINION
Post la
malfermo de la Silka Vojo por imperiestro Wudi la plej urgha
afero estis enkonduki bonrasajn chevalojn.
Kiam Zhang
Qian unuafoje vojaghis al okcident-aziaj landoj, li vidis
bonrasajn chevalojn, kiuj shvitis kiel sangado, en Dayuan-regno,
kaj poste li raportis tion al la imperiestro. Historiaj libroj
notas, ke tiuj sang-shvitaj chevaloj sur altaj montoj de Dayuan
estis malfacile kapteblaj. La tieaj loghantoj do lasis siajn
kvinkolorajn chevalinojn pashtighi sur la montoj, Post kiam
tiuj chevalinoj gravedighis, ili kondukis la chevalinojn hejmen
kaj tiamaniere ili havigis al si sang-shvitajn chevalidojn,
kiujn oni nomis siatempe chielaj chevalidoj.
Post la
duafoja vojagho en la menciitaj landoj Zhang Qian kunportis
la donacon de la regho de Wusun-regno al imperiestro Wudi,
t.e., 10 altajn kaj fortikajn chevalojn. La imperiestro tre
ghojis kaj nomis ilin chielaj chevaloj. Poste la regho de
Wusun-regno donacis al la china surereno 1000 bonrasajn chevalojn
por svati sin al lia filino. Chi lasta kun ghojo konsentis
la boparencighon.
Kvankam
imperiestro Wudi havis bonrasajn chevalojn doncitajn de la
regno Wusun, li ankorau deziregis sang-shvitajn chevalojn
kaj sendis acheti ilin en Dayuan per alta prezo. Tamen Dayuan-anoj
rabis la trezorojn por la acheto kaj mortigis la senditon
de la Okcidenta Han-dinastio. Imperiestro Wudi eksplodis de
kolero kaj decidis milit-ataki Dayuan. Post kvar jaroj Dayuan
malvenkis kaj petis armisticon kun bonrasaj chevaloj kiel
kompenso. La armeo de Han-dinastio havigis 3000 bonrasajn
chevalojn kaj revenis al sia lando. La china imperiestro ordonis
konstruigi multajn cheval-restadejojn sur la revenvojo, por
ke tiuj chevaloj ne tro lacighu de longdaura irado.
Trovinte,
ke la chevaloj de Dayuan estas pli bonaj ol tiuj de Wusun,
la china suvereno donis al la lastaj la nomon Ekstrema Okcidento
kaj al la antauaj la nomon Chielaj Chevaloj. Li verkis odon
pri chieloj chevaloj. Wudi opiniis , ke la chielaj chevaloj
estis donacitaj de la Dio kaj sekve ordonis fari "orajn
cheval-hufojn" por soleni la felichon. Tio estas notita
en historiaj libroj de Chinio. Post 2000 jaroj chinaj arkeologoj
trovis du orajn chevalhufojn en la ruino de Shangli-chasejo
destinita por Wudi. Chiu ora hufo pezas 500 gramojn.
La chielaj
chevaloj fiksloghighis en la koridora regiono. Ili ne nur
faris gravajn meritojn por defendi la Silkan Vojon, sed ankau
parighis kun chinaj chevaloj, tiel ke produktighis eminentaj
specioj de chevaloj, dank' al tio la cheval-bredado de Chinio
rapide disvolvighis.
BRONZA
GALOPANTA ChEVALO -- TREZORO EL ANTIKVA TOMBO
Post kiam
imperiestro Wudi havigis al si chielajn chevalojn, en Chinio
aperis la legendo "Chevaloj galopas sur la chielo",
kaj plie, oni faris ghian figuron el bronzo.
Jen bronza
chevalo. Ghiaj tri piedoj levighas kaj la kvara tretis birdon.
La chevalo henas kun levita kapo. En antikva tombo de Wuwei
ghi akompanis mortintan generalon pli ol 1700 jarojn. Kamparanoj
trovis ghin en 1969, kiam ili fosis kanalon. En la tombo estis
ankau aro da bronzaj charoj kaj argilaj militistoj.
La bronza
chevalo galopis tiel rapide, ke ghi facile kuratingis la flugantan
birdon. La artisto lerte solvis mekanikan problemon, ke la
chevalo 34.5 cm alta, 45 cm longa kaj 7.1 kg peza, perdinte
graviton en galopado, firme staru sur la birdo.
Elterigite,
la bronza galopanta chevalo eksponighis en dekkelkaj landoj
de Europo kaj Norda Ameriko kaj ricevis laudon de multaj vizitantoj.
Pro tio la loghantoj de Wuwei sentis grandan fieron. En Chinio
oni prenis la galopantan chevalon kiel emblemon de la china
turismo kaj Wuwei-anoj faris pli grandan similan chevalon
el bronzo, kiu majestas super la urbocentro. Ili diris kun
fiero: "Nia chevalo estas la plej granda kaj plej bona
en Chinio!"
Wuwei estis
la unua grava el la kvar prefektujoj. Ghi situas en la orienta
parto de la koridora regiono. En la china lingvo la nomo Wuwei
simbolas majestecon de imperiestro Wudi. Post kiam okcidentaj
Chevaloj enkondukighis en Chinion, tie aperis granda foiro
de bonrasaj chevaloj. Historiaj libroj diras, ke siatempe
la chevalfoiro multe prosperis. Oni venis tien el diversaj
lokoj de Chinio por acheti kaj rigardi chevalojn. Havigi al
si altan bonrasan chevalon estis la plej fierinda afero por
la tiamaj chinoj. Por la generaloj, kiuj servis en la armeo
la tutan vivon, chevaloj estis plej gravaj. Ili preferis entombighi
kun artefaritaj chevaloj post sia morto, char tio montris
ilian militistan rangon. Jen kial en Wuwei-muzeo videblas
ne nur elterigita bronza galopanta chevalo, sed ankau lignaj
kaj argilaj chevaloj.
En Wuwei
mi hazarde trovis iun butikon de seloj, vipoj kaj jungiloj.
La butika mastro tiam hufferis grandan chevalon.
SOVAGhAJ
ChEVALOJ SUR LA DEZERTO
Sub la
arda suno la dezerto Tenger estis morte silente. Ni entrudighis
tien por rigardi sovaghajn chevalojn. La Esplora Centro de
Pereontaj Bestoj nordoriente de Wuwei trovighas sur ghi.
"Sovaghaj
chevaloj preskau pereis en Chinio. La malmultaj bredataj jam
perdis kapablon vivi sur dezerto. Ili rapide degeneras,"
diris s-ro Zhang Guoqi, vicestro de la centro. "Por la
homoj la bestoj estas richfonto. Pereo de chiu ajn sovagha
besto estas perdo por la homoj. Protekti sovaghan beston signifas
konservi genobankon. Ju pli da tiaj bankoj, des pli da richfontoj."
"Chu
ne estas pli bone, se oni bredas sovaghajn chevalojn en fekunda
loko?"
"Ne,
nia savado de sovaghaj bestoj ja celas gardi iliajn trajtojn
kaj originajn genojn, por ke ili revenu en la naturon. Chi-flanke
la homa bredado ne havas grandan signifon, tial nur en la
primitivaj ekologiaj medioj ili povas retrovi la vivpovon
sub la libera chielo. Se ni sukcesos gardi la genojn de sovaghaj
chevaloj, ni povos reformi la hejmajn chevalojn per ili, Jen
sovaghaj chevaloj mongolaj kaj tibetaj. Iliaj prapatroj parighis
kun bonrasaj chevaloj enkondukitaj de eksterlande," diris
s-ro Zhang kaj kondukis nin en vastan stalon. Tie mi vidis
kelke de terflavaj sovaghaj chevaloj kun mallongaj hirtaj
kolharoj. Aspekte ili diferencas de hejmaj chevaloj, tamen
tute sen sovagheco.
"Kiamaniere
rehavigi al ili la naturan sovaghecon?"
"Ni
devas fari multon por tio. Nia bredejo estas tre vasta, tamen
la bestoj alkutimighas nur al bredado en difinitaj horoj kaj
lokoj. Ni do ofte shanghas la lokojn por chesigi la bredadon
post unu au du jaroj kaj lasi ilin vivi en pli vasta bredejo,
kie ni kulturas dezertajn plantojn, tamen nesufichajn, por
ke ili mem serchu manghajhojn. Kiam ili multighos je certa
kvanto en spontana produktado, ni lasos ilin vivi en la naturo..."
"Chu
ilin ne formanghos lupoj?" demandis mi kun maltrankvilo,
rigardante la dezerton.
"Alilandaj
fakuloj trovis, ke la sovaghaj bestoj degeneras, se oni mortigas
chiujn lupojn por protekti ilin, char lupoj manghas tiujn
bestojn kiuj havas malfortan vivpovon. Tio helpas al ni plibonigi
cheval-rasojn, sed nun ni ne povas lasi chiujn sovaghajn chevalojn
en la naturon, char ili ankorau ne kapablas gardi sin mem."
Ekventis,
tamen en la stalo estis silento. Kiel mi deziris audi henadon
de sovaghaj chevaloj!
PAShTISTOJ
La cheval-pashtejo
Shandan inter Wuwei kaj Zhangye areas pli ol 2000 kvadratajn
kilometrojn. Ghi eble estas la plej antikva shtata cheval-pashtejo
de la mondo. En la Okcidenta Han-dinastio imperiestro Wudi
starigis tie garnizonon kaj pashtigis chevalojn kaj de tiam
ghi estis administrata sole de la registaro. En 450 p.K.,
kiam regis la Norda Wei-dinastio, tie vivis du milionoj da
militaj chevaloj. Iu pashtisto sherce diris: "Nia pashtejo
jam aghas pli ol 2000 jarojn kaj ghia unua estro estis imperiestro
Wudi. Mi venis tre malfrue kaj, bedaurinde, mi ne vidis lin."
Oni ja
ne scias, al kiu generacio apartenas tiu pashtisto kun longaj
vangharoj, tamen sur lia bruna vizagho mi vidis signojn de
la malfacila pashtista vivo.
Oni prave
diras, ke la chevaloj ne grasighas sen manghi nokte, tial
la pashtistoj devas labori tage kaj nokte. En la sekvanta
tago post nia alveno ekblovis sur la altebenajho ventego kun
miloj da tunoj da sablo. En palpebruma dauro malhelighis la
chielo. Historia libro diras, ke iam estis la regno Heishui,
kiu pereis en iu nokto pro tia ventego. Post la silentigho
de la vento sur la stepo mi renkontis knabon revenintan de
nokta pashtado. Plena de polvo tutkorpe, li diris tamen: "Ja
estis bone, ke la vento blovis nur unu tagnokton kaj neniu
chevalo perdighis." Kun miro mi rigardis lin, kaj chi
tiu ekridetis: "Tio ne gravas, char antau maljunaj pashtistoj
iam devis klopodi tri tagnoktojn en neghstormo por gardi chevalojn."
La 53-jara
Qiu Huaihe laboris kiel pashtisto jam 30 jarojn. Li diris:
"Vintre estis ege malvarme. Mi devis kunporti botelon
da alkoholajho en sino. Kiam mi estis malsata, mi ekbruligis
cheval-fekajhon kaj varmigis glaciighintan manghajhon sur
la fajro. Mi manghis neghon kaj trinkis alkoholajhon, kiam
mi soifis. Poste mi faris neston en negho, en kiu mi iom dormis,
envolvighinte en shafpelton..."
"Tamen
en pluva tago ni ne kuraghis dechevalighi, char tiam la feltajhoj,
saturitaj de pluvakvo, pezis pli ol kvindek kilogramojn. Se
ni dechevalighus, do ni ne plu povus surchevalighi,"
daurigis alia pashtisto.
Nia interparolo
estis rompita de kruda henado. Nigra chevalo, tre malobeema,
alte levis siajn antauajn hufojn kaj laute henis. "Gi
estas hibridigita Shandan-chevalo. Ni komencis hibridigi tiuspecajn
chevalojn en la 50-aj jaroj, kiuj iam marshis kontinue 16000
km kaj transgrimpis la monton Tanggula 6000 m super la marnivelo,"
diris Xiao Han de la pashtejo. Li daurigis, ke en la moderna
socio por trafiko kaj milito chevaloj ja ne estas bezonataj,
tamen ni bredas milojn da bonrasaj chevaloj en la cheval-pashtejo
Shangdan por konservi tiun richfonton.
En la komenco
de julio oni devas konduki la chevalojn en profundan monton.
Somere la primitiva arbaro sur Qilian-montaro estas pashtejo
richa je akvo kaj herboj. Tie la pashtistoj devas mem starigi
tendon kaj fari fornon por prepari manghajhojn. Vespere ili
trinkas alkoholajhon kaj manghas shafajhon sub kerosena lampo.
En la profunda montaro ofte neghas matene, pluvas tagmeze
kaj prujnas vespere. Sub la humidaj litkovriloj ili malfacile
endormighas. La pashtistoj do faras kampfajron. Junuloj kantas
popularajn kantojn kaj maljunuloj Shaanxi-ajn kantojn sub
la luno.
"Chevaloj
estas niaj fidelaj amikoj," diris maljuna pashtisto."
Kiam furiozas ventego, rajdchevaloj povas porti siajn mastrojn
por trovi la disigitan cheval-gregon. Minacate de lupoj, la
chevaloj ofte henas, prancas kaj iam kaptas chapon de la dormanta
mastro por lin veki. En pluva nokto, kiam la mastro falas
de sur rajdchevalo pro ebriigho, ghi do surgenuighas kaj lekas
lin, por ke chi tiu vekighu kaj surchevalighu. Se la mastro
vundighas, ghi do malghoje henas, por ke aliaj pashtistoj
savu la vunditon..."
Pro chio
chi tio la pashtistoj amas chevalojn kiel siajn infanojn.
|