Transirinte
la Flavan riveron, ni daurigis nian vojaghon okcidenten. Post
nelonge aperis antau ni la monto Wushaoling, 3561 m super
la marnivelo, nepra irejo al la Koridora Regiono Okcidente
de la Flava Rivero. Ni povus facile transiri la monton aute
au trajne, tamen ni haltigis nin...
ALLOGO
FAR RUGHAJ ROZOJ
Sur la
frosta kaj seka Leusa Altebenajho, tamen tie en Kushui prosperas
rughaj rozoj. Ghi estas fama produktejo de rozoj kaj roz-oleo
de Chinio.
Kushui
situas en la gubernio Yongdeng, nordokcidente de Lanzhou.
Historie ghi estis malgranda postiljona stacio che la Silka
Vojo. Ni rapidis tien, tamen pro printempa malvarmo rozoj
ankorau ne floris.
Jam de
la antikveco rozoj estas famaj en Chinio. Ilia hejmloko estis
la nuna urbo Xi'an. Historiaj libroj notas, ke jam antau la
Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) tie kulturighis
rozoj. Post la 7-a jc ili kreskis en multaj lokoj sude de
Yangzi-rivero. En 1823 iu Kushui-ano kunportis de Xi'an al
sia hejmloko eltranchitan branchon de rugha rozo kaj de tiam
tiu florplanto enradikighis en la loko.
En Kushui
putakvo estas amara kaj richas fluoro. La loghantoj do akvumas
florojn per degelinta negho el Qilian-montaro. Kun longatempa
suna prilumado kaj favora grundo la akvumitaj rozoj kreskas
pompe. En la meza kaj lasta tagdekoj de majo chiujare, kiam
la rozoj disfloras, chie en la aero shvebas bonodoro.
Rozo estas
uzata ankau por aromigi konfitajhon, teon kaj vinon. Ghi efikas
al sangocirkulado kaj malkongesto. En la festotagoj la tieaj
virinoj preparas kukojn kun konfititaj rozoj por propra manghado
kaj donaco al siaj parencoj. Tie oni regalas gastojn ankau
per roza teo.
Antau 20
jaroj oni sukcese produktis roz-oleon en Kushui kaj tiu antikva
loko estis denove atentita de eksterlandaj komercistoj. Rozoleo
estas fama aromajho. En la ternacia merkato oni achetas unu
kilogramon da roz-oleo kontrau 1-4 kilogramoj da oro. En la
mezo de la 80-aj jaroj la roz-kampoj de Kushui atingis 530
hektarojn kaj la produktokvanto de rozoj konsistigis 80% de
tiu de Chinio.
Por fari
roz-oleon oni devas pluki rozojn frumatene, char tiam la floroj
estas plej freshaj kaj plej aromaj. Pluki florojn estas okupon
propra al virinoj. Frumatene, kun korbo sub la brako ili iras
al rozghardeno kaj antau tagmezo ili jam portas korbojn da
freshaj rozoj al la metiejo.
CHINA
"CIGANA VILAGHO"
En la gubernio
Yongdeng estas la vilagho Xuejiawan. Ghis hodiau oni ankorau
ne scias pri la etna deveno de la vilaghanoj. Samkiel en la
proksimaj lokoj, ankau la domoj en tiu chi vilagho estas leusaj.
Kvankam ghi tute harmonias kun la Leusa Altebenajho, tamen
ni rimarkis ghin. Ni vidis che la vilagha enirejo, ke chiuj
beboj estas tenataj de viroj en la brakoj au sur la dorso.
La viroj
estis tre afablaj al ni, scivolemaj vizitantoj. "Kie
estas la patrino de la infano?" mi demandis iun viron,
"Shi iris viziti parencojn," respondis la viro.
"Kie estas la avino de la infano?" mi turnis min
al alia viro, kiu tenis sian nepinon je la mano. "Shi
iris viziti parencojn," respondis la samon la maljunulo.
Mia akompananto diris al mi, ke tie la vortoj "iri viziti
parencojn" signifas "fari auguron". Char oni
ne shatas rekte paroli pri la aferoj de virinoj.
La virinoj
de Xuejiawan-vilagho migras de generacio al generacio kaj
vivtenas sin per augurado. Pro tio oni nomas ilin chinaj ciganoj.
De kie ili venis, neniu scias. Tamen oni estas certa, ke iliaj
prapatroj iam faris auguradon por komercistoj, veturigistoj
kaj turistoj che la Silka Vojo.
La auguristinoj
estis vestitaj aparte. Kun alta hartubero sur la kapo tegita
per longa nigra tuko, ili portis robon kun larghaj manikoj,
lozan pantalonon kun striktaj krurumoj kaj boat-formajn shuojn
kun nub-formaj brodajhoj. Tamen nun tre malmultaj portas tiajn
vestojn.
Oni diris
al mi, ke ilia augurado estas trafa. Ni do intencis provi
tion. Ni serchis auguristinon, sed vane. Fine ni venis en
la hejmon de 84-jara maljunulo. Li sidis sur longa terlito.
Informighinte pri nia intenco, li diris al mi, ke lia filino
laboras en urbo, kaj en la hejmo ne estas ankau lia bofilino. "Chu
vi bonvolus auguri por li?" nia akompananto fingre montris
al raportisto s-ro Han. La maljunulo ghoje jesis. Pririgardante
la vizaghon de s-ro Han, li demandis pri ties naskightado
kaj horoskopo. Li pririgardis liajn manojn kaj ekmurmuris.
Nia akompananto diris al mi, ke tio, kion li murmuris, estas
slango.
La vilaghanoj
de Xuejiawan ne edz(in)ighas al hanoj, por ke ne malkashighu
la sekreto de auguro. Antau la edzinigho de filino la gepatroj
dotas shin per bastono kaj tolsako, simbolo de vivtenilo post
la edzinigho.
En la loko,
kie ne troveblas virinoj, la viroj faras dommastrumadon: flegi
infanojn, prepari manghajhojn ktp. Ili estas multe pli liberaj
ol la virinoj, kiuj klopodas por chiutaga vivo.
Fakuloj
tre interesighas pri la etna deveno de la loghantoj de Xuejiawan.
Pri tio ili havas malsamajn opiniojn. Iuj diris, ke ili estas
indighenaj mjauoj. Aliaj asertis, ke ili estas posteuloj de
la antikvaj ekspedicioj. Triaj opiniis, ke ili estas posteuloj
de la antikvaj ciganoj el la Okcidetna Azio.
BELA
STEPO ZHAXIXIULONG
Kiam antau
niaj okuloj aperis la bela stepo Zhaxixiulong kaj blankaj
gruntbovoj sur ghi, ni sentis grandan ghojon kaj tuj mallacighis.
La stepo
estas la plej fekunda en la Tianzhu-a Tibet-nacia Autonoma
Gubernio. Tiam la verdverdaj herboj kovris la stepon, sur
kiu pashtighis blankaj gruntbovoj.
Gruntbovoj
estis meritoplenaj gransportantoj sur la Silka Vojo. Antikve
la komercaj karavanoj detransiri la monton Wushaoling. Malsataj,
ili trinkis gruntbovan lakton, kaj malvarmaj, ili sin kashis
en tendoj el gruntbova felto. La blankaj gruntbovoj vivantaj
en la tibet-nacia regiono sub la monto estas raraj en la mondo.
Ili kapablas iri 30-40 km chiutage sur alta monto, portante
pli ol 100 kg da shargho sur la dorso. Oni nomas ilin boatoj
sur altebenajho.
Pashtistoj
sherce diris al mi, ke la gruntbovoj blankighis, trinkinte
sanktan akvon de sur la neghkovrita monto Maya, 4440 m super
la marnivelo, sude de Wushaoling. Sur la monto kushas la Chiela
Lago. Legendo diras, ke paro da knabinoj batis la chielan
tamburon por veki la drakoreghon en troseka jaro, kiam la
stepo velkighis. La drakoregho vekighis kaj faligis abundan
pluvon. La knabinoj savis la vivantojn sur la stepo el danghero
de morto, sed ili transformighis en la Chielan Lagon. De tiam
la 5-an de la kvina monato, chiujare, lau la luna kalendaro,
la pashtistoj kolektas sovaghajn florojn kaj sausureojn (Saussurea
involucrata) kaj jhetas ilin en la lagon por rememori ilin.
EN
ZHAXIXIULONGXIANG
En la nomita
loko vivas ekskluzive tibet-nacianoj. Tie chiu familio bredas
70-80 blankajn grutbovojn kaj ch. cent shafojn. Ili vivtenas
sin per pashtado, tamen ne plu vivas nomadisme. La fiksloghejo
estas che la vintra pashtejo. Ili ne nur pashtas, sed ankau
terkulturas. Somere la pashtistoj pashtas fore de la loghejo.
Ni vizitis
la hejmon de pashtisto Wama Cairang. Lia loghdomo ne multe
diferencas de tiu de hanoj. Sur la pordo de la domo vidighas
ankau rughaj versparoj por festotago. Se ne estus selo, pendanta
sur muro de la ekstera chambro, ni ne ekscius, ke li estas
posteulo de tibetano. En la hejmo de Wama odoras butera teo.
En la korto pendas bovajho sekigata kaj ekster ghi stokighas
bovfekajho por hejti. Tiam la edzino de Wama hejtis la fornon
per la fekajho kaj komencis prepari por ni buteran teon.
La bonodora
butera teo estis farita el lakto de blanka gruntbovo. Wama
diris: "Nun estas tempo, kiam la gruntbovinoj mamnutras
siajn idojn, alie mi melkus pli da lakto por fari el ghi jahurton
por vi."
La pashtejo
de Wama estas bazo por selektado de bonrasaj gruntbovoj en
Gansu-provinco, tial li tre zorgas pri bredado de blankaj
gruntbovoj. Li ne nur legas librojn pri bredado, sed ankau
petas benon de Budho: Li pendigis blanktolajn flagojn kun
tibetlingvaj sutraj vortoj rughajn tolstriojn. Li diris al
mi, ke tio celas forigi malfelichon kaj protekti la bestojn.
La braveco
de tibetaj pashtistoj en surchevala pafado plene montrighas
en rajdkonkurso sur la stepo. Al la konkurso partoprenas rajdistoj
de pluraj nacioj, tamen la regularo bazighas sur la tibet-stila.
Oni premias la unuajn 13 rajdistojn. La 13-a estas ech pli
glora ol la unua. Li estas salutita de chiuj aliaj kaj ricevas
pli da blankaj rubandoj ol aliaj. Legendo diras, ke antau
1300 jaroj la tibeta reganto Sunzamkampo ordonsi okazigi rajdkonkurson
por bonvenigi princinon Wencheng de Tang-dinastio, kiu venis
al Tibeto por edzinighi al li. Li persone partoprenis la konkurson
kaj invitis la princinon esti jughanto. Rezulte, Sunzamkampo
ricevis la 13-an lokon. Por
montri sian estimon kaj amon al la tibeta reganto, princino
Wencheng decidis premii la unuajn 13 sukcesintoj en la rejdkonkurso.
Krom la premiajho, shi persone prezentis al Sunzamkampo ankau
blankan rubandon. Poste, memore al la amikeco inter la tibetanoj
kaj hanoj, oni chiam obsevas tiun chi regularon.
En la konkurso
la plej interesa estas marshokonkurso sur chevaloj. Oni konkursas
ne nur pri rapido, sed ankau pri chevaliro: Chiuj chevaloj
devas samtempe pashi per samflankaj piedoj kaj ne devas fari
eraron. La moro dauras de la antikva Chinio.
Wama diris
al mi, ke chiuj pashtistoj amas chevalojn, sed nun por ili
rajdado sur chevalo estas malofta, tial oni lasas la chevalojn
pashtighi sur malproksimaj herbejoj kaj post kelkaj monatoj
rigardas ilin tie.
Informighinte,
ke ni preparas nin por transiri Wushaoling-monton. lokanoj
konsilis al ni: "Vestu vin pli multe por ne malvarmumighi."
Vere, sur
la monto frostis somere. En lanvesto mi ankorau ne povis rezisti
kontrau la malvarmo. Mi vere enviis la pashtiston, kiu en
feltajho pashtis shafojn sur la stepo. Sub la lazura chielo
li kun siaj shafoj migris malproksimen...
|