Por transiri la Flavan Riveron

de BING CHUAN





 

    Kolektinte akvon el malgrandaj fluoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho, la Flava Rivero farighis sufiche largha antau la Silka Vojo.

    En la antikveco, kiam komercistoj venkis chiujn malfacilojn kaj atingis la Flavan Riveron kun akvo brue plaudanta kontrau la bodaj krutajhoj baris la vojon al la vojaghantoj.

    ANTIKVAJ PRAMEJOJ CHE LA RIVERO

    Por transiri la riveron oni konstruis sennombrajn pramejojn che la Flava Rivero en la antikveco. Multaj turistoj, interesataj de la Silka Vojo, kun granda scivolemo serchis ilin. Estas noto, ke en Gansu-provinco estis la pramejoj Jinchengjin, Jincheng, Linjin k.a. Tamen, chiuj antikvaj pramejoj malaperis en la historio.

    Jam en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. -- 25 p.K.) ekfunkciis la pramejo Jincheng. En 81 a.K. la kortego de la dinastio starigis la prefektujon Jin-cheng en la nuna Xigu-distrikto de Lanzhou kaj la pramejo trovighis che la bordo de la Flava Rivero. En 50 a.K. ch. dekmilo da militistoj-rajdistoj de la dinastio transiris la riveron tie. Nun la pramejo estas anstatauigita per pontoj shoseaj kaj fervoja super la rivero.

    Jinchengjin situis proksime de la nuna Fervoja Ponto super la Flava Rivero en Lanzhou. Jam antau 1400 jaroj tie trovighis pramejo. La prefektujo eknomighis Lanzhou en la 7-a jc. kaj sekve de tio, la pramejo Jinchengjin farighis aparte grava por iri al la okcident-aziaj landoj de la meza kaj malsupta basenoj de la Flava Rivero. Multaj gravaj diplomatoj, bonzoj, komercistoj kaj turistoj kaj regantoj de la okcident-aziaj landoj transiris la riveron per la pramejo por iri al la chefurbo de Chinio au al la okcident-aziaj landoj. Antau la finkonstruigho de la Fervoja Ponto super la Flava Rivero ghi estis grava pramejo che la Silka Vojo.

    En Gansu-provinco estis alia fama pramejo Linjin. Ghi estis superakvita en 1969 pro ekfunciado de akvokonservejoj. Nun tie videblas la sola malgranda monto che la antikva pramejo.

    PONTOJ SUPER LA FLAVA RIVERO

    En longa tempo oni transiris la riveron chefe per lignaj boatoj kaj shafledaj flosoj. Nur en la mezo de la 12-a jc. konstruighis la plej frua flosponto super la rivero proksime de Jinchengjin, t.e. la ponto Zhenyuan. Oni starigis 4 gigantajn ferajn fostojn ambauborde de la rivero, al kiuj ligighis 6 dikaj kabloj, chiu 400 m longa, paralele enakvigis 24 shipojn kunligitajn per shnurego kaj fiksis ilin al la kabloj. Sur la shipoj oni sternis tabuloj. La flosponto estis malkonstruita chiujare antau la inunda sezono kaj rivera galciigho. Rezulte de tio, oni povis uzi la ponton nur kelkajn monatojn chiujare. Tamen tia ponto funkciis 530 jarojn.

    Super la Flava Rivero aperis fera ponto en la komenco de la 18-a jc. Tiam la registaro de Qing- dinastio asignis 366 milojn da taleoj da arghento kaj konstruigis en pli ol 3 jaroj feran ponton en la loko de la antikva ponto Zhenyuan. La fera ponto longis 250 m kaj larghis 8 m. Kun planko el dikaj feraj platoj ghi estas 5-spana kaj 4-piliera kaj povas elteni sharghon de 8 tunoj. Oni nomas ghin la Unua Ponto super la Flava Rivero.

    En la 50-aj jaroj oni faris riparadon al la ponto, pliigis ghiajn arkajn shtalajn subtenilojn kaj asfaltis ghin. Poste, la magistrato konstruigis shosean ponton proksime de ghi. Post tio la fera ponto, shajnas, funkcias ne plu kiel trafikilo, sed chefe kiel historia objekto.

    Oni diris, ke nun super la Flava Rivero estas entute pli ol 60 shoseaj kaj fervojaj pontoj. Sole en Lanzhou estas 17 tiuspecaj pontoj.

    SHAFLEDA FLOSO

    Shafleda floso iam funkciis kiel chfa veturilo por transiri la flavan Riveron. Tamen, post apero de ponto super la rivero la shafledaj flosoj rolis ne tiel grave kiel antaue. Nun nur en la turismaj lokoj en la supra baseno de la rivero oni povas vidi shafledajn flosojn, kiuj servas speciale por distrigho de la turistoj.

    Foje, mi venis al la bordo de la rivero. Tie mi vidis, ke maljuna flosisto per oleita fadeno ligfermas la aperturon de shafleda floso. Mi kaj aliaj surpashis la floson por sperti la flosadon sur la Flava Rivero. Fakte, tiam estis seka sezono kaj la akvo ne estis profunda, nek torenta. Malgrau tio, sur la floso ni sentis timenton kaj ne kuraghis nin movi.

     La flosisto diris al mi, ke floso povas esti farita kaj el shafledo kaj el bovledo. Por fari floson oni devas senharigi tutan shaffelon kaj tani ghin, poste oni vershas iom da oleo sur ghian reverson por ke la ledo farighu pli daurema. Oni devas firme ligfermi la aperturojn che la kvar membroj kaj fari malgrandan truon al kruro por ke oni tra ghi enblovu aeron en shafleda sako. Kun pufigita shafleda sako lerta naghisto povas sekure transiri la Flavan Riveron.

    Por fari shafledan floson oni devas per shnuro ligi la preparitajn shafledajn sakojn al ligna framo. Granda floso konsistas maksimume el 600 tiajn sakoj kaj la malgranda el dekkelkaj. Granda shafleda floso, samkiel granda shipo, povas transporti chiufoje ch. 30 tunojn da varoj je rapido de pli ol 200 km tage, kelkoble pli ol kamela karavano. Multaj lokaj produktajhoj de Lanzhou siatempe transportighis tiamaniere al la malsupra baseno de la Flava Rivero.

    LA HIDROELEKTREJO LIUJIAXIA

    Liujiaxia estas la unua hidroelektejo de Chinio che la Flava Rivero. Ghia granda digo situas sudokcidente de Lanzhou je pli ol 70 km, en la sino de la montaro.

    La hidroelektrejo, konstruita en la 60-aj jaroj, estas destinita chefe por elektro-produktado, kaj krome, ankau por irigaciado, fishbredado kaj gardado kontrau inunda kaj glacia katastrofoj. La fabrikdomo situas duone sub la digo kaj duone en kaverno, t.e. subtera shtona urbeto kun areo de 200000 kvadrataj metroj sub la riverujo je 50 m. Per lifto mi descendis 174 metrojn kaj atingis la domon, kie laboris 4 generatoraroj kaj la alia estis riparata. La centra regadejo superregas la tutan fabrikon pere de laborstalon, industria televizio, komunikaj aparatoj kaj aliaj automataj instatajhoj. La fabrika pordego povas hermetike fermighi en ajna tempo. Ech kiam akvo inundas la supron de la digo, nur se la pordego estas fermita, la fabriko estas tute ekster danghero kaj la elektra produktado neniom malhelpita.

    Liujiaxia estas la unua granda hidroelektrejo che la Flava Rivero. Ghia jara elektra produktokvanto estas 5.7 miliardoj da kWh. Ghi povas konservi 5.7 miliardojn da kubmetrojn da kubmetroj da akvo.

    Dank' al la granda digo de Liujiaxia, formighis granda akvo-konservejo, kiu ludas gravan rolon por reguligi la akvokvanton de la Flava Rivero en ghia malsupra baseno. Ghi gardas Lanzhou kontrau inundo, garantias normalan produktadon de la elektrejoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero ech en la seka sezono kaj liveras akvon por irigacio en la provinco Gansu kaj autonomaj regionoj Ningxia kaj Interna Mongolio. Nun 85% de la kampoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero estas irigaciataj. Dank' al ghia reguligo, la regiono en Ningxia kaj Interna Mongolio, kiun trafluas la Flava Rivero je centoj da kilometroj, estas liberigita el detruado de glacia katastrofo kaj finighis la historio, en kiu oni forigis glacion per bombardo. Kompreneble, tiu akvobredejo kun areo de 130 kvadrataj kilometroj donas rimarkindan ekonomian efikon.

    BINGLING-TEMPLO

    Forlasinte Liujiaxia, mi daurigis mian vojaghon per plezurshipo pli ol 2 horojn kaj vidis Bingling- templon, faman shtonkavernaron che la Flava Rivero. Mi elshipighis kaj piediris al la templo. Prezentighis antau miaj okuloj statuo de Budho 27 m alta, kun supra parto el shtono kaj la malsupra el argilo. Ghi aspektas tre vigle malgrau la mil-jara erozio. Ghi, kun mieno ghoja kaj busho iomete malfermita, kvazau predikas al la rigardantoj budhismajn sutrojn kaj misteron de la budha paradizo.

    Mi proksimighis al la shonkavernaro kaj vidis, ke la plurtavolaj kavernoj densas kiel chelaro kaj la budhaj statuoj brilas en la sunlumo.

    Mi grmipis lau la shtonaj shtupoj kaj lignaj viaduktoj kaj pririgardis la budhajn statuojn sur la krutajho. Tie estas multe da nichoj, skultptajhoj kaj freskoj faritaj de la 4-a ghis la 19-a jc. Nun tie restas 183 nichoj, 694 shtonaj kaj 82 argilaj statuoj kaj 900 kvadrataj metroj da freskoj, kiuj chiuj trovighas sur rokmuro 200 m longa kaj 60 m alta.

    Bingling-templo distingighas per granda nombro da shtonaj skulptajhoj kaj reliefoj. En la mezo de la chfa halo de kaverno n-ro 3 staras shtona pagodo 2.27 m alta kun mil reliefigitaj budhaj statuoj. Ghi nomighas Mil-budha Pagodo. Ekster la shtonkavernoj vidighas ankau grandaj kaj malgrandaj pagodoj el shtono, tomboj de eminentaj budhistoj. La reliefoj plejparte estis faritaj de la dischiploj de majstroj antau au post ties morto.

    La nomo Bingling-templo shanghighis plurfoje en la histrio. La nuna nomo aperis en la 14-a jc. Bingling estas tibetlingva vorto kun signifo "sidejo de 100 miloj da budhoj". La templo estis kaj estas alte taksata de la budhistoj, artistoj, historiistoj kaj arkeologoj.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16