En la urbo
Lanzhou staras surstrate vico post vico da butikoj kaj inter
ili la plej okulfrapaj estas islamaj restoracioj sub la shildo
kun marko "Novluno kaj tri steloj". Sur la brua
bazaro ofte audighas krio de vendistoj de rostita shafajho.
Inter la loghdomoj staras alta moskeo kun verda kupolo. En
la brua homamaso vidighas multaj hujoj en nigra veshto kaj
kun blanka chapo surkape. Lanzhou estas urbo ne nur industria,
sed ankau urbo de fruktoj.
PRAPATROJ
DE HUJOJ
Iasence
oni povas diri, ke la Lanzhou-aj hujoj havas apartan rilaton
kun la antikva Silka Vojo, alivorte, ili alvenis al Chinio
lau la Silka Vojo.
Lau la
historia vidpunkto, huj-nacio formighis en la 14-a jc., tamen
la prapatroj de hujoj venis en Chinion en la 8-a jc. Tiam
ili akrivadis chefe en la sudorienta marbordo en Chinio. Kantono,
la fina urbo de la mara Silka Vojo, estis mondfama komerca
haveno. Tie kolektighis komercaj shipoj el Arabio, Persio
kaj aliaj landoj. Multaj alilandaj komercistoj fiksloghighis
en Chinio por negoco. Ili havis siajn proprajn loghkavertalojn,
kie ili praktikis sian socian sistemon kombinantan politikon
kun religioj lau la islama doktrino kaj observis la religiajn
morojn de islamismo. Poste ankau en Quanzhou kaj yangzhou
aperis la similiaj loghkvartaloj.
Preskau
en la sama tempo islamanoj de la okcidentaj landoj transloghighis
orienten en Chinion lau la Silka Vojo kaj che la vojo irita
de ili aperis islamaj kvartaloj, inkluzive de Lanzhou. Tiuj
islamanoj alvenintaj lau la Silka Vojo estis prapatroj de
hujoj en la nuna Chinio. Poste ili, multe influite de la china
kulturo, tamen konservis siajn proprajn naciajn morojn kaj
religiajn kutimojn.
NACIO
RELIGIEMA
La
hujoj kredas je islamismo. Kontaktante ilin, mi chiam sentas
ilian piecon al la religio. En la moskeo la forta religia
etoso estas neforgesebla por mi. En Linxia-a Huj-nacia Autonoma
Subprovinco, je 100 km for de Lanzhou, staras granda moskeo,
kiu elspiras chinan klasikan arkitekturon. Antau la halo staras
3 arabismaj turoj kun verdaj kupoloj el armita betono, la
meza estas 30 m alta kun botelforma ornamo kaj novluno che
la supro.
Akompanate
de imamo, mi, laiko, estis permesita viziti la moskeon. Tie
estas kvadrata korto, che kies okcidenta parto staras preghejo.
La imamo diris al mi, ke dum la preghado oni devas tni la
okulojn al Kaaba de Mekko, pro tio en la okcidenta parto de
la muro ne devas esti ajna konstruajho. En la suda parto de
la korto estas tenejo kaj necesejo kaj la nordaj chambroj
servas kiel loghejo kaj gastochambro de la imamoj.
Lau la
religia ragulo estas malpermesate al virinoj eniri en la moskeon,
tial en la moskeo chiuj en- kaj elirantoj estas viroj, inkluzive
de 80-jaraj barbuloj kaj ankau knabetoj. Antau preghado chiuj
devas lavi siajn manojn, vizaghon kaj piedojn che la proksima
baseno per akvo vershita el la speciala botelo. Iuj banas
sin en banejo.
Oni ne
devas eniri la preghejon kun shuoj, tial sur la koridoro vidighas
multaj shuoj. Mi ne rajtis eniri, tial mi povis nur rigardi
de ekstere. En la halo staris preskau mil homj chiu kun la
vizagho al la okcidento. La halo estas dekoraciita modeste,
char islamismo malaprobas adori idolon, tial en la halo vidighos
nur korano kaj geometriaj figuroj blankaj kaj verdaj sur muroj.
La imamo konigis al mi, ke la ligna mansardo kaj bastono starantaj
en la nordokcidento de la halo estas podio kaj talismano.
Je la 2-a
ptm. maljunulo en robo suriris la podion kaj la halo tre brua
tuj silentighis. La maljunulo komencis predikadon. Li parolis
en dialekto, tial mi ne bone komprenis lin, tamen sur la vizagho
de chiuj auskultantoj mi legis piecon. Post 10 minutoj la
predikanto komencis adorklinighi: Ili murmurante surgenuighis,
sin apogis per la manoj sur la planko kaj foje refoje klinis
sian kapon surteren. Mi turnis miajn okulojn kaj vidis, ke
en la koridoro surgenue staris multaj malfruighintoj.
La imamo
diris al mi, ke en la malfasta tago la preghado estas farata
en la subchiela placo, char tiam la preghantoj estas tre multaj
kaj iam ilia nombro superis dekmil.
NACIO
LERTA EN KOMERCADO
Vizitinte
la moskeon, mi iris al huja vilagho por koni la vivon de la
tieaj hujoj.
Estis mezgrada
vilagho. La vilaghestro nomighas Ma. De li mi informighis,
ke en la vilagho estas pli ol 100 familioj, kiuj sin okupas
chefe pri terkulturado kaj brutobredado. En la lastaj jaroj
iuj viroj sin ekokupis ankau pri komercado. La hujoj estas
lertaj en komercado. Tio eble havas ian rilaton kun iliaj
prapatroj, kiuj estis komercistoj. Ili komercas ankau kun
alilandanoj. Ili fondis organizojn, chiu el dekkelkaj familioj,
kaj faras kunlaboradon.
Chiu familio
de la vilagho havas siajn proprajn terpecojn por kulturi grenon
kaj legomojn. Tie oni ankau bredas bovojn kaj shafojn. Chiu
bovo enspezigas ch.2000 juanojn chiujare. Chiu shafo kostas
centojn da juanoj. La tieaj loghantoj nun estas bonhavighantaj
jaron post jaro.
En la vilagho
la plej alta kaj bela konstruajho estas moskeo, kiu estas
tre grava por la loghantoj en ilia chiutaga vivo. Proksime
de la moskeo estas elementa lernejo kun 16 chambroj kaj placo
en la mezo. Kiam mi vizitis la lernejon, geknaboj vochlegis
tekston. La vilaghestro kun fiero diris al mi, ke en liaj
vilagho chiuj lernoaghaj geknaboj vizitas lernejon. Antau
kelkaj jaroj iuj ne volis lasi siajn gefilojn lerni en la
lernejo pro malricheco, la vilagha komitato do decidis pagi
lernopagon por la malrichaj geknaboj.
Mi deziris
viziti hejmon de vilaghanoj. Maljuna dommastro fervore akceptis
min. Lia loghejo konsistas el du kortoj. En la antaua korto
estas tenejo kaj staloj kun du laktobovinoj, tri shafoj kaj
grego da kokoj. En la malantaua korto estas florbedo kun diversaj
belaj kaj aromaj floroj. La chefa domo el 7 chambroj rigardas
suden. Tie loghas la maljunulo kaj 5 membroj de la familio
de lia filo. Sur la muro de la chfa domo pendas du tapishoj
achetitaj de li en Mekko. La maljunulo fieris pri tio. Vilaghestro
Ma diris al mi, ke por la chi-tieaj loghantoj pilgrimi al
Mekko estas malfacile. Pilgrami al Mekko estas glorinde por
la hujoj, tial chiuj pilgrimintoj al Mekko estas respektataj.
Feliche, ke la maljunulo kaj lia filo ambau pilgrimis al Mekko,
pro tio lia familio estas tre enviata.
LANZHOU-AJ
VERMICHELOJ
Antaue
mi sciis, ke la Lanzhou-aj tiritaj vermicheloj estas landfamaj
kaj tre bongustaj. Chifoje en Lanzhou mi bone konis la historion
kaj preparadon de ili.
Oni ne
scias ekzakte, kiam naskighis la bongustaj Lanzhou-aj tiritaj
vermicheloj. Nun oni scias nur, ke antaudekoj da jaroj huja
kuiristo Ma Baozi funkciigis restoracion de vermicheloj kun
poefagajho, kiuj estis tre shatataj de la klientoj.
Tuj kiam
mi atingis Lanzhou, oni invitis min al restoracio de tradiciaj
Lanzhou-aj tiritaj vermicheloj. En Pekino mi manghis kelkfoje
tiajn vermichelojn, tamen chifoje en ilia hejmloko mi deziris
scii ilian devenon kaj rigardi, kiamaniere oni faras ilin.
Mi venis en kuirejon kaj vidis, ke kuiristo lerte faris la
vermichelojn. Li prenis paston, tiris kaj tiradis ghin. Post
kelkaj minutoj la vermicheloj estas jam faritaj kaj enjhetitaj
en la poton. La kuiristo estas posteulo de Ma Baozi. Li diris
al mi, ke la plej bonaj Lanzhou-aj tiritaj vermicheloj devas
esti elastaj kun supo fresha kaj bovajho longe kuirita kaj
la supo farita el pefagajho kun osto. Por fari la vermichelojn
la pastopreparado estas precipe grava. Lerta kuiristo povas
fari la larghajn, rondajn kaj tri-edrajn vermichelojn en egala
dikeco. Mi informighis, ke kuiristo Ma povas fari dekkelk-specajn
vermichelojn.
Kelnero
surtabligis por mi grandan bovlon da vermicheloj tre okulplachaj.
En la bovlo estis rugha kapsika oleo, verda koriandro, blanka
rafano, flavaj vermicheloj kaj klara poefagajha supo preparita
el plurspecaj kondimentoj.
En la sekvintaj
tagoj chiutage mi prenis Lanzhou-ajn vermichelojn. Ili, tre
plachaj al mi, faris sur mi neforgeseblan impreson.
|