Profundaj sentoj al la Silka Vojo

de BING CHUAN


    Partoprenantoj de la 71-a UK en Pekino en 1986 eble ankorau memoras la danc-dramon "Silka Vojo" ludatan de chinaj artistoj. La flirtaj danc-movoj, pimpaj kostumoj, ekzotikaj muzikoj kaj graniozaj scenoj bone impresis chiujn spektantojn.

    De tiam forpasis 10 jaroj. Kiam mi renkontis artistojn de la danc-dramo en Lanzhou, mi estis refoje kortushita ne nur de ilia profunda amo al la Silka Vojo.

    LA DRAMO SURSCENI-GANTA LA ANTIKVAN VOJON

    Levighis la kurteno. Aperis sur la scenejo movoplena strato de Dunhuang. Sur la strato iris chinoj kaj okcident-aziaj komercistoj. La dramo kondukis la spektantojn el modernaj urboj al la senlima Gobio kaj antikva Silka Vojo, sur kiu sonadis kamelaj tintiloj, al la Granda Muro kaj shtonkavernaroj de Dunhuang. Jen okazintajho en la prospera Tang-dinastio. La travivajho de maljuna pentristo Zhang kaj lia filino Yingniang kaj la intima amikeco inter ili kaj persa komercisto konigas la amikecon inter la popoloj china kaj okcident-azia. Ili konigas ankau, ke la Silka Vojo ne nur taugis por komercado, sed ankau funkciis kiel kultura ponto, char dank' al ghi, Chinio sorbis sukojn de la okcidentaj artoj, kiaj muziko, danco kaj pikturo. Parolante pri la kultura trezoro de Chinio, oni ne povas ne mencii la historian rolon de la Silka Vojo kaj la influon de la artoj de okcidentaziaj landoj.

    Iasence oni povas diri, ke la danc-dramo "Silka Vojo" revivigis la artajn figurojn sur freskoj de Mogao-shtonkavernaro en Dunhuang kaj la antikvan muzikon de Tang-dinastio, kristalighon de la kultura intershangho inter la Oriento kaj Okcidento kaj samtempe dotis ilin per orientaj trajtoj. Ni prenu la pimpajn kostumojn kiel ekzemplon. Iu eksterolandano diris: "La kostumoj de cento da dancistoj vidigas chiujn plej belajn kolorojn de la mondo." El tiuj belaj kostumoj oni konas la koncepton de Tang-dinastio pri beleco de la homa korpo. La tiamaj homoj shatis diversajn dekoltajhojn kaj en la danc-dramo oni povas vidi,kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en danc-dramo oni povas vidi, kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en Hindio siatempe. La danc-movoj estis multe influitaj de tiuj en freskoj de la shtonkavernaro, kiaj danc-movoj de hindoj kaj nacimalplimultanoj en okcidenta Chinio. Estas ja okulfrapa la danc-movo pluki bivon post la dorso. Heroino Yingniang staris sur piedpinto kaj che pirueto shi levis la manojn post la dorson kaj ekplukis bivon. Tiu pozo klare videblas en la fresko de la shtonkavernaro.

    KOMPONAJHO DECHIFRITA EN LA TUTA VIVO

    S-ino Xu Qi, vicestrino de la Dunhuang-a Arta Teatro de Gansu-provinco, diris, ke por verki la danc-dramon la koregrafoj vojaghis lau la antikva Silka Vojo kaj konsultis amason da materialoj. Ili vivis en Dunhuang pli ol 400 kavernojn kaj kopiis multe da freskoj.

    Post la sukceso en la dancdramo "Silka Vojo" la teatro prezentis ankau " Rakonto pri Harpo", "Muziko kaj Danco de Dunhuang", "Antikva Muziko de Dunhuang" kaj aliaj dramojn. Ili chiuj temas pri la Silka Vojo. Interalie, la dramo "Antikva Muziko de Dunhuang" estas opero kreita surbaze de "Komponajho de Dunhuang". Por dechifri "Komponajho de Dunhuang" chinaj artistoj de pluraj generacioj dedichis sian energion.

    "Komponajho de Dunhuang" estis manuskripto de la akompanajho por bivo-ludado de laika china kantodanco en la 9-a jc. Ghi, verkita en la muzika lingvo plej frue uzata en la mondo ghis nun trovita, konsistas el 25 pecoj.

    Dum jardekoj la chinaj kaj alilandaj fakuloj penadis dechfri la komponajhon. Nur en 1982 ghin sukcesis dechifri profesoro Ye Dong de la Shanhaja Konservatorio, sed pro neghusta dechifrado de iuj signoj la muziko farighis malfacile komprenebla, melodio stranga kaj takto anormala. Kaj kiam oni atendis lian perfektigon de la dechifrado, li mortis. Sekve de tio, la peza tasko denove dechifri la komponajhon falis sur aliajn artistojn.

    En la efektiveco, antau prof. Ye oni jam studis pri la komponajho kaj studis pri la komponajho kaj publikigis disertajhon kaj post li iuj esplorintoj shanghis iujn notojn kaj faris ghin orelplacha, kaj ech kun trajtoj de nacimalmulta muziko, tamen por tiu shangho malfacile troveblas historia bazo. Nun, kiam oni havas tute fidindan dechifritan komponajhon kaj surscenigis ghin, oni kun granda malghojo funebris alian artiston s-ro Xi Zhenguan.

    En 1982 s-ro Xi Zhenguan veturis al Francio. En la Pariza Biblioteko li vidis "Komponajho de Dunhuang" kaj aliajn historiajn materialojn. Kvankam oni diris al li, ke estas senditaj la fotokopiajhoj de tiu komponajho al Chinio, li transskribis la komponajhon kun granda ghojo. De tiam li dedichis sian tutan energion al ghia esploro. Finfine li sukcesis fari novan dechifradon al la komponajho, ke ghi farighis fidinda kaj belsona. Kaj pli grave estis, ke li fundamente solvis la problemon pri taktoj komunaj al muziko kaj danco el al vidpunkto pri kunigo de poezio, muziko kaj danco. En 1994, kiam solene surscenighis "Antikva Muziko de Dunhuang", grave malsana s- ro Xi Zhenguan venis al la teatro en rulsegho. La muziko kortushis lin ghis larmoj. Post unu monato s-ro Xi adiauis la homan mondon kun profunda amo al la Silka Vojo.

    SKULPTISTINO SUR LA SILKA VOJO

    Se la Lanzhou-aj dancistoj montras la morojn sur la Silka Vojo per danc-movoj, do skulptistino He E manifestis la longahistorian chinan civilizacion per skulpturo.

    Koncerne s-inon He E, ni ne povas ne mencii shian skulptajhon "Patrino la Flava Rivero" el blanka granito, kiu staras che la Flava Rivero en Lanzhou. Kiam mi vizitis shin, mi kvazau reknabighis kaj reiris en la sinon de la patrino. Shi, forta kaj sana, havas harojn longajn ghis la shultroj kaj amplenajn kaj saghajn okulojn sur la tenera vizagho. En shia sino petolas naiva infano...Ghuste shi, amata kaj estimata patrino, entenas la chinan teritorion en sia sino, per sia dolcha lakto nutras la diligentan kaj bonkoran chinan popolon kaj per sia sagho kreis la brilan chinan kulturon. Shi estas simbolo de la Flava Rivero, lulilo de la china nacio. Shi ja estas la patrino de Chinio.

    Kun estimo al "Patrino la Flava Rivero" kaj respekto al la skulptistino mi iris al s-ino He E. Kiam shi, maldika kaj malalta, aperis antau miaj okuloj, mi simple ne povis asocii shin kun la impona skulptajho. Ghuste en la momento, kiam mi manpremis shin, mi kredis, ke chio chi tio estas vera, char shiaj mamoj estis krudaj kaj fortaj pro longtempa prilaborado de shtonoj.

    La malkashema s-ino He E diris al mi, ke shi devas atribui sian sukceson al Dunhuang, kie shi loghis 12 jarojn. En tiuj jaroj shi faris multe da kopioj de freskoj, dank' al kio shi metis firman bazon por sia laboro en la estonteco. Por projekti la statuon "patrino la Flava Rivero" shi laboris en budo tri monatojn en somero. Jen el shia kapo naskighis la ideo de la projekto: La patrino simbolas la Flavan Riveron kaj la infano -- Chinion. En verkado shi intence troigis la fortojn de la Flava Rivero kaj faris la vestojn de la patrino ondantaj, kio simbolas la torentantan riveron.

    Shi diris al mi, ke nun shi faras chion eblan por realigi sian plej grandan deziron - establi skulpturan instituton kaj fari pli da skulptajhoj el diversaj shtonoj.

    OPERO TRE SHATATA DE LA POPOLO

    Kiam mi estis en Xi'an, che la piedo de la antikva urbomuro mi spektis Shaanxi-operon. Ghi estas populara en la provincoj Shaanxi, Gansu kaj aliaj lokoj de nordokcidenta Chinio. Survoje al Lanzhou mi spektis plurfoje tiun operon. Ghi estas la tiea popola arto nutrata de la Flava Rivero, kvankam ne delikata nek orelplacha, kiel la muziko de la danc-dramo "Silka Vojo" kaj "Antikva Muziko de Dunhuang".

    Shaanxi-opero havas ian rilaton kun la loko, kie ghi naskighis. Imagu al vi, kia spektaklo estas, kiam sur la malmulte loghatan Leusan Altebenajhon venas teatra trupo. La opero estas alloga, akompanate de lauta muziko.

    Fakte, la historio de Shaanxi-poero estas tre longa kaj ghia teksto zorgeme polurita. Ghi naskighis en la 14-a jc. Chinaj dramaturgoj diris, ke ech Pekin-opero, trezoro de la china arto, estis iam influita de Shaanxi-poero. Estas nun pli ol 2600 tradiciaj dramoj de Shaanxi-opero, kiuj konigas la richan kulturon kaj la morojn de la loghantoj sur la antikva Silka Vojo.

    La popolo shatas Shaanxi-operon, char ghiaj vortoj estas facile kanteblaj. La plej fruaj dramoj de Shaanxi-opero naskighis surbaze de popolkantoj popularaj en Shaanxi kaj Gansu. Ghuste pro tio, la vortoj apartenas al cheloka parola lingvo. La ordinara opero iam estas trista por esprimi malghojan intrigon. Jen tekstas la disigho de geedzoj.

Geedza disigho korshiras,
Monaton malghojo min pikas.
Griznokte sur dezerta tombejo,
Mi por la edzino lamentas.

    Shajnas al mi, ke en la lastaj jaroj Shaanxi-opero ne estis tiel shatata de la urbanoj kiel antaue. Iuj diris, ke ghi temas chefe pri antikveco, kaj krome, la tekstoj iagrade arkaikighis, aliaj diris, ke ghi ne estas orelplacha, triaj diris, ke nun oni povas rigardi televidon kaj filimon, do por kio oni shatu Shaanxi-operon. Malgrau tio, la loghantoj sur la Leusa Altebenajho ja neniam perdas sian amon al ghi. Akompanate de la torenta Flava Rivero kaj vento sur la Silka Vojo, la melodio de Shaanxi-opero ja estas tre altira. Eble ghuste en tio kushas la charmo de arto.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16