La grava urbo Lanzhou

de BING CHUAN


    Forlasinte Tianshui, mi daurigis mian vojaghon nordokcidenten. Mi veturis 350 km kaj atingis Lanzhou, chefurbon de Gansu-provinco.

    En la antikveco Lanzhou nomighis Jincheng. Ghi estis grava loko sur la Silka Vojo. La fama antikva Jincheng-pramejo situis proksime de Lanzhou. Favorate de la pramejo, Lanzhou farighis grava staplejo de komercajhoj en nordokcidenta Chinio antau 2000 jaroj. Okcident-aziaj nacimalplimultanoj tie shanghis siajn chevalojn kontrau teo kaj aliaj vivbezonajhoj. Ech en la 19- a jc tie ankorau prosperis komercado per teo. Ghrandkvanta teo de la loko vendighis en Xinjiang, Tibeto kaj Interna Mongolio.

    Tamen pro geografia situo Lanzhou chiam ligighis kun dezerteco kaj izoliteco en la homa imago. Ech antau la chi-foja vizito mi ne sciis, kiom prosperas Lanzhou. Atinginte ghin, mi ekkonis ghian pozicion en la fervoja kaj shosea retoj kaj ghian novan fizionomion de grava industria urbo en nordokcidenta Chinio.

    NOVA FIZIONOMIO DE LA ANTIKVA URBO

    Lanzhou, chirkauita de montoj, sidas en longa valo kaj ghin trafluas la Flava Rivero. Ghiaj chefaj stratoj estas larghaj. Ambauflanke de la stratoj aromas florbedoj, kies balustradoj surhavas ferajn kamelojn, elefantojn, chevalojn k.a.

    Surstrate de Lanzhou mi vidis multe da altaj domoj starantaj unu apud alia. La bele dekoraciitaj magazenoj forte impresis per vigleco de tiu urbo en la okcidenta parto de Chinio. Ambauflanke de la stratoj estas novaj loghdomoj. Ili distingighas per tio, ke ili plejparte estas tegitaj per kaheloj. La alia pejzagho de la urbo estas strat-telefonbudoj bele ornamitaj. En ghi estas tre facila komunikado, chu kun aliaj lokoj de Chinio, chu kun aliaj landoj.

    En Lanzhou kreskas multe da arboj ombrorichaj kaj prosperas soforoj, emblemo de la urbo. Lokanoj diris al mi, ke antaue la tieaj montoj estis kalvaj. En la pasintaj 30 jaroj la tieaj loghantoj arbarizis 800 hektarojn da kalvaj montoj, kulturis 80 hektarojn da gazonoj kaj verdigis pli ol 300 km da stratoj. Vespere oni senghene pasumas en promenejoj au ludas shakon en ghardenoj.

    BONODORAJ MELONOJ KAJ ALIAJ FRUKTOJ

    Autune chie en Lanzhou bonodoras melonoj kaj aliaj fruktoj. Preskau sur chiu strato vidighas provizoraj budoj de vinberoj, pomoj, piroj, granatoj, melonoj k.a.

    Iutage, post vespermangho mi kaj mia amiko promenis surstrate kaj haltis antau budo de fruktoj. Sub la brilaj gaslampoj vidighis multe da melon-tranchajhoj. Mia amiko diris al mi, ke en Lanzhou antau ol acheti melonon, estas permesate gustumi ghin kaj tiuj melonaj pecoj estas por gustumado far klientoj. Mi do sidighis por gustumi. la melono estis tre dolcha kaj la vendanto ege afabla. Pro tio mi ne povis ne aceti. Momenton poste, mi ekbabilis kun li, manghante melonon. De li mi informighis multe pri Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj fruktoj.

    Lanzhou situas malproksime de maro. Tie regas musona kontinenta klimato. La jara pluvokvanto estas malgranda kaj sunbrilaj tagoj multaj. La temperatura diferenco inter tago kaj nokto estas granda. Chio chi tio tre utilas al la sukera akumuligho en melonoj kaj aliaj fruktoj. Kaj plie, la tieaj kamparanoj estas spertaj en kultivado. Sekve, la melonoj kaj aliaj fruktoj de Lanzhou famighas en- kaj eksterlande. Chiujare, de frua somero oni vendas abrikotojn, prunojn kaj akvomelonojn. En septembro vendighas pomoj, piroj, vinberoj, granatoj, jujuboj, Lanzhou-aj melonoj kaj aliaj. En Lanzhou estas pli ol 20 specioj da piroj. Ech en frosta vintro tie vendighas diversaj fruktoj.

    Kial Lanzhou abundas je fruktoj? Tio havas ian rilaton kun la Silka Vojo. Vinberoj, granatoj kaj akvomelonoj enkondukighis en Lanzhou per la vojo el la Centra Azio kaj Okcidenta Azio. Ne nur en la antikveco, sed ankau en la nuna tempo en Lanzhou trovighas novaj specioj de fruktoj enkonduktiaj de eksterlande kaj aplikighas alilandaj metodoj kulturi fruktarbojn. Oni diris, ke la Lanzhou-a melono ja devenis de Usono. En 1944, kiam la usona vicprezidanto Wallace vizitis Chinion, li postlasis en Lanzhou semojn de dolcha melono. Poste dolchaj melonoj enradikighis en Lanzhou kaj transformighis en novan specion, t.e., Lanzhou-an melonon.

    NOVA INDUSTRIA URBO

    Lanzhou havas historion de pli ol 2000 jaroj, tamen ghi estas nur pli-ol-40-jara, kiel nova industria urbo.

    Petrol-kemia industrio en Lanzhou estas plej forta. La Lanzhou-a rafinejo, Lanzhou-a Kemiindustria Kompanio kaj aliaj grandaj entreprenoj trovighas en Xigu-distrikto de la urbo. Tial Xigu farighis industria distrikto de la urbo.

    Xigu-distrikto distancas de la urbocentro je 25 km. Sur la larghaj stratoj cirkulas multaj veturiloj, kies granda parto estas kamionoj. Mi vizitis la Lanzhou-an Rafinejon. Tie mi vidis diversajn tubojn, per kiuj interkomunikighas chiuj laborejoj kaj rafin-turoj. Tie gigantaj cisternoj staras en bona ordo. Inter la turoj kaj cisternoj estas gazonoj kaj florbedoj.

    La Lanzhou-a Rafinejo estas la plej frua nafto-prilaborejo de Chino. En 1958, kiam ghi komencis produktadon, ghi estis simpla entrepreno pri rafinado, sed nu ghi estas sinteza entrepreno pri kemiindustrio, mekanikaj instrumentoj, premujoj, projektado kaj muntado. Ghia jara prilabor- povo estas 5 milionoj da tunoj da nafto. Ghi estas la plej granda rafinejo en okcidenta Chinio.

    La Lanzhou-a Kemi-industria Kompanio, proksime de la Lanzhou-a Rafinejo, estas granda entrepreno konstruita en la 50-aj jaroj. Komence ghi enkondukis el Sovetunio ekipajhojn por kemisterka kaj kauhchuka fabrikoj kaj poste havis ekipajhojn por butadiena stirena kauhchuko kaj pro tio Chinio ekhavis sian propran sintezan kauhchukon. Post tio ghi starigis novajn instalajhojn kaj efektivigis transiron de gren-olea kemi-industrio al la petrola. Surbaze de tio, post la 80-aj jaroj ghi starigis nafto-distilan instalajhon por pli ol 600000 tunoj da nafto en la jaro kaj etilenan instalajhon de la internacia nivelo de la 80-aj jaroj. Dank' al tio, ghia jara produktopovo de etileno atingis 80000 tunojn.

    La supre menciitaj 2 grandaj entreprenoj kaj iliaj najbaraj fabrikoj grandaj kaj malgranda vidigas la brilan perspektivon kaj latentajn fortajn de industrio en la okcidenta parto de Chinio.

    POR PLIBELIGI LANZHOU

    Moderna industrio disvolvis Lanzhou kaj samtempe kauzis al ghi seiozan polucion.

    En 1977 la polucio en la centro de Lanzhou farighis tre serioza kaj lanzhou-anoj do metis mediprotekton en la tagordon.

    S-ro Yu Xionghou, estro de la urba mediprotekta buroo, konigis min pri la kauhzoj de la plucio. "Ambauhflanke de la urbo estas montoj, kaj Lanzhou estas tipa ruband-forma urbo. Limigite de la topografio, la tiea malpura aero tre malfacile disfluas, kaj plie, pluvokvanto estas malgranda, vaporigha kvanto granda kaj la loghantaro kreskas rapide. Precipe en vintro karbobruligo pligravigas la polucion."

    Kontrauh tio la magistrato alprenis serion da rimedoj, kiaj trans formado de fornoj por la popola vivo kaj industrio, kolektiva hajtado, malfunkciigo kaj translokado de grave poluantaj fabrikoj kaj sinteza traktado de ellasitaj substancoj de iuj grandaj entreprenoj. Tiuj rimedoj donis bonan efikon. En la lastaj dek jaroj la industria produktovaloro de la urbo kreskis jaro post jaro kaj la loka ekonomio disvolvighis kontinue, dum la media kvalito ne malbonighis kaj la akva kvalito de la parto de la Flava Rivero en Lanzhou atingis la normojn difinitajn de la shtato.

    S-ro Yu diris al mi ankauh, ke por akceli plibonighon de la urba medio kaj sinteze trakti la median polucion oni efektivigas nun la "Chiel-bluigan panon" kun arbarizado kaj livero de gaso, sunenergio kaj karboj kiel la chefa enhavo. Por tio la urbo investis 1.45 miliardojn da juanoj al gas-tuba sistemo, unuigita hejtado k.a.

    Samtempe kun tio, ankauh la grandaj entreprenoj rapidigas siajn pashojn por plibonigo de la medio. Proksime de la Lanzhou-a Rafinejo estas bela surakva parko kun naghejo de 10000 kvadrataj metroj kaj artefarita lago de 35000 kvadrataj metroj. Sur la lago remas boatoj Kioskoj, pavilonoj, koridoroj kaj pagodoj dissemighas en la arbaro, floroj aromas en la tuta parko. Sed sciu, ke la klara akvo de la lago estas traktita akvo ellasita de la Lanzhou-a Rafinejo.

    Dank' al plibonigho de la medio, sovaghaj anseroj kaj aliaj birdoj, ne viditaj de multaj jaroj en la urbo, reflugis al la Flava Rivero. Tie vidighis ankauh mevoj, viditaj neniam antauhe sur la rivero. Kvankam oni ankorauh devas fari multon por la media protektado, tamen en Lanzhou la media polucio estas fundamente bremsita. Lanzhou farighos pli bela kaj pli pura urbo.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16