Vojagho en Tianshui

de BING CHUAN





 

    La Silka Vojo ne estis absolute fiksita. Ghi Shanghighis plurfoje en kelkaj partoj pro diversaj kauzoj, kiaj sezona alterno kaj milita tumulto. Inter Xi'an kaj Lanzhou iam estis 3 linioj, unu el kiuj trapasis Baoji, mezgrandan industrian urbon de Shaanxi, kaj Tianshui. De la 1-a ghis la 12-a jarcento ghi estis la plej mallonga vojo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu. Siatempe la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio prenis tiun chi linion por pilgrimi al Hindio. Chi-foje ankau mi vojaghis lau tiu vojo.

    FERVOJO, ShOSEO KAJ MODERNA AUTOVOJO

    Che la limo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu kushas Longshan-monto. Pro tio la loko estas dividita en la partojn Longxi (okcidente de Longshan-monto), Longdong (oriente de ghi), Longzhong (meze de ghi) kaj Longnan (sude de ghi). forlasinte Baoji, nia trajno suriris Longxi- altebenajhon. La monotona flavo de la altebenajho impresis min per grava histora shanghigho. Che la montopiedo la zigzaga Flava Rivero fluas orienten. Sur la montodeklivoj teras-kampoj etendighis de la montopiedo al la montosupro. Sur al kampoj kreskis maizo.

    En la vagonaro oni konigis al mi pri la vojo kaj la urbo Tianshui. Ili diris al mi, ke Tianshui situas inter la Leusa Altebenajho en Longzhong kaj la montregiono en Longnan. Tie ondas montoj kaj abundas riveroj. Longshan-monto estas tre malfacile transirebla. Antikvuloj diris, ke la montovojoj estas zigzagaj kaj oni bezonas 7 tagojn por transiri la monton.

    Pro kompleksa topografio voj-konstruado estas ekstreme malfacila. Jam en la 40-aj jaroj en Tianshui funkciis fervojo 52 km longa kaj shoseo malbonkvalita. Tiam en multaj gubernioj ne estis autovojoj kaj oni devis uzi flosojn por transiri riveron. La malfacila trafiko multe ghenis Tianshui-anojn dum jarmiloj. Tiam oni bezonis dekojn da tagoj por vojaghi de Xi'an al Tianshui.

    La trajno malrapide rampis sur Longshan-monto. La pasagheroj ghoje babilis au dormis sur lito. Ili ne povis imagi al si la suferojn elportitajn de la vojaghantoj en la pasinteco. Nur la multaj trapasitaj tuneloj serpentumaj kaj cheval-hufaj rememorigis pri malfaciloj de voj-konstruado en profundaj montoj. Post 8 horoj nia trajno finis la vojon, kiun la antikvuloj devis iri dekojn da tago. Ghi atingis la Tianshui-an Stacidomon che vespera krepusko kaj mi maltrankvilighis pri tio, kiamaniere iri al la urboparto, kiu distancas de la stacio je pli ol 20 km. Post momento mi trovis nenecesa mian maltrankvilon: La auto portis min sur moderna autovojo kaj post 20 minutoj mi jam sidis en hotelo de la urbo.

    LEGENDO PRI TIANSHUI

    Tianshui kun longa historio estas fama industria urbo de la provinco Gansu. Restante en ghi, mi informighis pri la deveno de ghia nomo.

    En la china lingvo Tianshui signifas "chielan akvon". Legendo diras, ke iutage en la unua jarcento a.K. sude de la nuna Tianshui subite ekbrilis rugha lumo sur la tero, kiun sekvis fulmo- tondroj kaj tertremoj. La tero fendighis kaj akvo el la chielo vershighis en la fendon kaj formighis lago. Char la akvo estis pura kaj dolcha, oni do diris, ke ghi estas ligita kun tiu de la chielo kaj donis al ghi la nomon Chiela Akvo. Poste, oni nomas Tianshui (chiela akvo) la urbon konstruitan che la lagho. Sciencistoj analizis, ke la lago formighis de tertremo kaj la akvo en ghi venis el fontoj.

    Kvankam la lago sekighis antau tre longe, tamen en Tianshui ankorau videblas multaj fontoj kun bonkvalita akvo. Oni diris, ke pro longatempa trinkado de tia akvo Tianshui-anoj havas hauton tre delikatan. Tie estas ankau multaj termofontoj, kies akvo estas utila por kuraci kronikajn malsanojn kaj dermatozon. Banado en termfonto estas bona ripozo por Tianshui-anoj. Dum mia restado en la urbo oni plurfoje proponis, ke mi banu min en termofonto, tamen pro hasteco mi ne havis tempon por la ghuo.

    RAKONTO PRI SILKA POShTUKO

    La Silka Vojo naskighis kaj disvolvighis pro silkajha komercado, tial chio, kio koncernas silkajhojn, multe interesis min. En Tianshui oni rakontis al mi pri silka poshtuko.

    La rakonto temas pri bela kaj kortusha amafero: En la 4-a jarcento en Tianshui vivis paro da junaj geedzoj. Ili estis Su Hui kaj shia edzo Dou Tao, honesta shtatoficisto, kiu tamen estis kalumniita de insidemulo kaj ekzilita aliloken por fari pezan servutadon. La 23-jara Su Hui devis vivteni sin per brodado. Pasis kelkaj jaroj kaj shi neniun informon ricevis de sia edzo. Shi ege sopiris al li kaj verkis poemon por esprimi sian malghojon. Shi faris brodajhon kun la versoj sur silka poshtuko. Tamen neniu komprenis la poemon, char ghi estis palindromo el 112 ideogramoj.

    Dank'al la klopodado de Su Hui, fine estis reghustigita la verdikto pro Duo Tao. Li denove shtatoficistighis. Memore al la bonkora kaj kuragha Su Hui, oni konstruis altan arkajhon.

    Mi iris tien por rigardi la arkajhon, sed, bedaurinde, kun tempopaso la rakajho jam ne videblas kaj mi vidis nur kelkajn rompitajn steleojn pri ghi.

    Ghojindas por mi, ke la kortusha rakonto jam gravurighis en la memoro de la popolo.

    CERMIKAJ FIGUROJ DE HOMO KAJ KAMELO

    La Silka Vojo multe faciligis la kulturan intershanghon inter Oriento kaj Okcidento. En 1965, en Qin'an-gubernio, Tianshui, oni elterigis aron da trikoloraj ceramikaj figuroj de homo kaj kamelo. Ili estas la plej belformaj kaj plej grandnombraj historiaj objektoj de Tang-dinastio elterigitaj ghis nun en Gansu-provinco. Inter la ceramikaj figuroj ne mankas tiuj de chinaj nacimalplimultanoj kaj okcidentaziaj komercistoj, kameloj kaj chevaloj.

    En la Provinca Muzeo de Gansu kaj Gubernia Muzeo de Qin'an mi vidis tiajn figurojn. Iu el ili bildigas homon altan 78.8 cm kaj tirantan kamelon 94 cm. La tiranto estas tre eleganta, kun nigra chapo sur la kapo, botoj sur la piedoj kaj flav-verda robo kun neghblanka kolumo turnita eksteren. Li, kun grandaj okuloj en profundaj orbitoj, alta nazo, larghaj nazloboj, nigraj-flavaj haroj kaj barbo, aspektas kiel tipa okcident-azia komercisto. Apud li staras kamelo henanta kun alte levita kolo. Krome, en la gubernia muzeo estas ankau ceramikaj figuroj de okcident-azianoj tirantaj chevalon au rajdantaj sur ghi, trikoloraj ceramikaj figuroj de kamelo, persaj moneroj kaj aliaj historiaj objektoj rilataj al la okcident-azia kulturo. Ili montras la amikan kontakton inter la popolaj china kaj okcident-azia en la antikveco.

    La elterigitaj hisoriaj objektoj montras ankau, ke preskau samtempe kun la naskigho de la kameltirantaj homfiguroj enkondukighis en Tianshui okcident-aziaj muzikiloj, kiaj konghou-o, bivo kaj fluto, kaj belaj muzikajhoj de Qiuci, Yutian kaj Shule. Tie furoris ankau okcident-aziaj dancoj ne nur inter aristokratoj, sed ankau inter popolanoj.

    Komercado sur la Silka Vojo multe prosperigis la ekonomion de Tianshui. Tie vendighis produktajhoj de okcidenta Azio kaj kreskis ghiaj fruktarboj. Kompreneble, ankau produtajhoj de Tianshui, kiaj lakajhoj, silkaj tapishoj kaj drogherboj, eksportighis al okcident-aziaj landoj.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16