Mi
adiauis la antikvan urbon Xi'an kaj faris alian pashn sur
la Silka Vojo.
Por pli
bone ghui la tieajn pejzaghojn kaj popolajn morojn mi vojaghis
per auto anstatau per trajno. Mi rigardis la antikvan pramejon
de Weihe-rivero, la plej granda brancho de la Flava Rivero,
gastis che kamparanoj kaj vizitis la buhdhisman shtonkavernaron
de Maiji-monto.
LA
UNUA PRAMEJO SUR LA SILKA VOJO
Elirinte
el la urboparto de Xi'an, mi vidis, ke la shoseo estas pli
largha kaj pli ebena, kaj nia auto kuris pli rapide. Ambauflanke
de la shoseo kreskis sorgo, legomoj kaj kotonujoj kaj ola
flavaj parceloj estis plugitaj antau nelonge.
Nia auto
kuris donhoron kaj antau miaj okuloj aperis Weihe-rivero,
obstaklo por vojaghi okcidenten lau la Silka Vojo. Tie estis
la unua antikva pramejo sur ghi. Antaue tie, krom pramoj,
estis ankau flosponto super la rivero. La loko estis Trafika
nodo por pilgrimantoj kaj karavanoj.
Sed chi-foje,
kiam mi atingis la lokon, mi ne vidis boatojn nek flosponton.
Afabla
maljunulo diris al mi, ke multajn serchis tie postsignon de
la antikva pramejo, sed chi tiu jam cedis lokon al moderna
staja ponto el armita betono.
Mi rigardis
en direkto montrita de la maljunulo kaj vidis la ponton, sur
kiu navetis autoj. Li diris al mi ankau, ke super Weihe-rivero
kushas pluraj pontoj kaj pramshipoj ne estas bezonataj. Trans
la rivero estas la urbo Xianyang (Shjanjang), pli antikva
ol Xi'an. Ghi estis chefurbo de Qin- dinastio (221-206 a.K.)
kaj grava urbo de la dinastioj Okcienta Han, Sui kaj Tang.
Nun Xianyang famas pro sia tekstila industrio kaj estas la
plej granda bazo de koloraj kineskopoj en Chinio.
PARO
DA BOVOJ EN PLUGADO
Inter Tongguan
kaj Baoji kushas la 400 km longa valo --Qinchuan-ebenajho.
Sude de ghi staras la majesta Qinling-montaro kaj norde de
ghi la Leusa Altebenajho pli ol 1000 m super la narnivelo.
Weihe-ebenajho estis unu el la luliloj de la antikva china
kulturo kaj unu el la plej fekundaj lokoj de Chinio. Kaj hodiau
ghi estas grena bazo de la lando.
En Fufeng-gubernio
mi vidis feran plugilon similan al tiu uzata en la Okcidenta
Han-dinastio (206 a.K.-23 p.K.). La plugilo havas timonon
por paro da bovoj. La bildo de tia plugilo vidighas en Mogao-shtonkavernaro
kaj sur shtona reliefo elterigita en Shaanxi-provinco.
La plugilo
konsistas el tri partoj, kun timono 225 cm longa. Dum plugado
la timono estas fiksita sur la kolo de du bovoj. Hodiau, kiam
modernaj agrikulturaj mashinoj laboras sur la kampoj, tiaj
plugiloj ankorau estas uzataj sur Weihe-ebenajho, tio estas
vere maloftajho.
KAVERNDOMOJ
La provincoj
Shaanxi kaj Gansu plejparte trovighas sur la Leusa Altebenajho.
De antikva lokanoj loghas en kaverndomoj kun lignaj pordo
kaj fenestroj kaj firma tegmento. En ili estas varmete vintre
kaj malvarme somere. Pro facila konstruado la kaverndomoj
estas tre shatataj sur la Leusa Altebenajho. Hodiau ankorau
multaj kamparanoj shatas loghi en kaverndomoj.
Mi vizitis
la kaverndomojn de maljuna kamparano Liu Zhikui. Sur la pordo
de la domo loghata de li pendis grapoloj da rughaj kapsikoj
kaj plektoj da maizo-spikoj. La dormejoj, chiu largha 4 m
kaj profunda 6 m, havas arkforman plafonon. Ghi kaj la internaj
muroj estas bonorde masonitaj. La
domoj estas helaj, komfortaj kaj sekaj. El liaj ses chambroj
du interkomunikighas. Sur la fenestroj estas gluitaj rughaj
papertondajhoj kun bildoj: Pigo sur umeo, Ambirdoj en akvo
kaj Leono ludanta kun globeto. La bildoj montras deziron de
la dommastro al la felicha vivo.
Antau la
kaverndomoj estas malgranda korto, en kiu trovighas staloj
de porkoj, shafoj, bovoj, hundoj kaj kokoj. La mastro diris
al mi: "En la kamparana domo estas tri trezoroj, t.e.,
kokoj, hundoj kaj infanoj." En liaj okuloj estas felichigaj
kokeriko, bojado kaj infana kriado. En la pasinteco ili estis
nemankigeblaj por la vivo de la loghantoj sur la Leusa Altebenajho.
En la kaverndomo
loghata de Liu Zhikui estis kunligitaj kameno kaj terlito
el adoboj. Che hejtado la fumo, tra la truoj sub la terlito,
eliris el la kamentubo fiksita sur la fenestro, tial la terlito
estis chiam varma. En la domo estis ankau shranko, kun vekhorlogho,
spegulo, servico por teo kaj vino, vazo kun floro kaj kolora
televidilo sur ghi.
Akompanate
de la mastro, mi rigardis la dom-tegmenton. Sur ghi kreskis
hipofaoj (Hippophae rhamnoides) kaj etendighis televida anteno.
Li diris al mi, ke la arkforma tegmento el shtonoj kaj brikoj
estas eltenema kontrau premado. Ju pli firma estas la tegmento,
des pli likimuna ghi estas. Kaj oni devas plifirmigi ghin
post kelkaj jaroj.
La kaverndomoj
estas propraj al nordokcidenta Chinio. Chiuj vilaghoj estas
kashitaj inter la flavajhoj kaj oni sentas, ke ili envilaghighas
nur tiam, kiam ili audas la homan bruon au vidas fumon el
kamentubo. La tieaj loghantoj estas honestaj, bonkoraj kaj
gastamaj. Ili regalas gastojn per jujuboj, arakidoj kaj sukera
akvo.
VIZITO
DE MAIJI-ShTONKAVERNARO
La auto
kuris plu okcidenten. Trapasinte la urbon Baoji, ghi daurigis
kuradon pliajn du horojn kaj, elirinte el Shaanxi-provinco
eniris en Gansu-provincon. Maiji-shtonkavernaro situas che
la limo inter la du provincoj. Ghi estis la unua loko, kiun
mi vizitis en Gansu-provinco.
Maiji-monto,
alta je 114 m, majestas en la montaro kaj arbaro. Ghi, maldika
en la bazo kaj dika en la mezo, similas al stako. Maiji-shtonkavernaro,
konstruita sur krutajho de la monto, estas unu el la kvar
famaj shtonkavernaroj de Chinio. Nun tie trovighas 194 kavernoj
kun 7200 argilaj modlajhoj, kaj 1300 kvadrataj metroj da freskoj,
faritaj de la 4-a jc ghis la 19-a jc. Ghi estas budhisma shtonkavernaro
en la orienta ekstremo de la Silka Vojo.
La chinaj
shtonkavernaroj plejparte estas horizontale konstruitaj sur
krutajhoj, sed Maiji- shtonkavernaro vertikale sur tri flankoj
de la monto. Inter la kavernoj supraj kaj malsupraj estas
helicaj viaduktoj.
Mi grimpis
supren lau viadukto, rigardis malsupren kaj sentis vertighon.
Chinaj antikvuloj admiris: "Budhajn statuojn en miloj
da nichoj kaj kavernoj sur krutajhoj faris ja homoj, tamen
kun helpo de la dia povo." Vizitinte la lokon, mi konsciis,
ke la admiro ne estas troigita. Maiji- shtonkavernaro estas
fama pro siaj argilaj modlajhoj. La grandaj kavernoj en ghi
larghas pli ol 30 metrojn, kaj la malgrandaj povas enteni
nur unu homon. Iuj el la statuoj altas 15-16 metrojn, dum
la plej malgrandaj nur 10 cm. La shtonkavernaro kun statuoj
faritaj en malsamaj periodoj similas al muzeo de argilaj modlajhoj.
Ghi bone montras la disvolvighon de la china modlarto en malsamaj
dinastioj.
La tieaj
budhaj statuoj plejparte havas afablan mienon kun klinita
kapo, escepte tiujn faritajn tre frue. Kvankam ili estas sanktuloj
el la budha regno, tamen je la vizagho ili ne multa diferencas
de la ordinaraj homoj. Nur la statuoj faritaj en tre frua
periodo portas okcidenta-azianajn kaj hindajn trajtojn, sed
tiuj, faritaj en la Norda Wei (386-534) kaj sekvantaj dinastioj,
tute similas al hanoj de Chinio.
Ghenerale
dirite, oni ne donis grandan atenton al koloro de la argilaj
modlajhoj. Pro tio la modlajhoj aspektas versimilaj kaj modestaj.
Kun tempopaso ili farighas pli naturaj.
Tie la
modlajhoj estas allogaj kaj la pejzaghoj ravaj. Inter la famaj
shtonkavernaroj de Chinio Maiji- shtonkavernaro havas la plej
belan pejzaghon chirkau si. La monto Maiji situas che la okcidenta
parto de Qinling-montaro kaj tie estas malvarmete somere kaj
varmete vintre. Proksime de la montpiedo estas la fonto de
Hanshui, granda brancho de Yangzi-rivero. Tie en somero kaj
autuno la pejzagho estas aparte bela kaj la aero refreshiga.
Mi rapide surgrimpis la montosupron kaj rigardis malsupren.
Mi vidis, ke tie verdaj pinoj banighas en nubmaro. Ni pensis,
ke eble tio estas la fama pejzagho "Nuboj kaj pluvo de
Maiji- monto", sed lokanoj diris al mi, ke la plej bela
pejzagho de la monto aperas en printempo kaj autuno. Tiam
ofte pluvetas, shvebas densaj nuboj kaj vualas nebulo.
|