En
pluveta tago la urbo Xi'an estis vualita nebule. La grizaj
antikvaj urbomuroj kaj la chirkauaj arbare starantaj domoj
formis kvazau gigantan tuchpentrajhon. Starante sur ponto
super la rivereto che la urbomuro kaj rigardante la pejzaghon,
mi venis al la konkludom ke la urbo estas kombinajho de la
antikva china kulturo kun la moderna civilizacio.
Xi'an travivis
sian prosperon antau pli ol 1000 jaroj kaj la sekvantajn historiajn
shanghighojn kaj fine eniris en la 90-ajn jarojn de la 20-a
jc. Ghi farighis urbo ne nur kun brila antikva kulturo, sed
ankau kun potencaj scienc-teknikaj fortoj. Ghi estas la tria
scienc-teknika urbo de Chinio, post Pekino kaj Shanhajo.
EN
LA KVARTALO DE ALTAJ LERNEJOJ
La pluvo
farighis pli kaj pli milda. Restis kvietaj la urbomuroj konstruitaj
surbaze de la imperiestra urbo en la meza kaj lasta periodoj
de la 14-a jc. De tiam forpasis pluraj jarcentoj, sed ilia
imponeco neniom malpliighis. Ili estas la plej komplete konservitaj
antikvaj urbomuroj en Chinio. El ili oni konstruis urbomuran
parkon por la loghantoj.
Forlasinte
la parkon, mi veturis per taksio al la kvartalo de altaj lernejoj.
La kvartalo
kun areo de pli ol 20 kvadrataj kilometroj situas en la suda
parto de Xi'an, tial oni nomas la lokon "Kvartalo de
altaj lernejoj".
Unue mi
venis en Jiaotong-universitaton de Xi'an, faman en Chinio.
En ghia korto estas antikvaj konstruajhoj kaj modernaj domoj.
Ghia rektoro Jiang Deming (Ghjang Deming) akompanis min en
la vizito. Ni promenis sur vojeto ombrata de arboj kaj vidis
la instrudomojn, bibliotekon, sciencan halon, komputeran centron,
laboratorion, loghdomojn, stadionon kaj naghejon. La tuta
korto estis pura kaj kvieta. Komcerne ghian instruadon, rektoro
Jiang diris, ke la universitato kun historio de cent jaroj
chiam prenas kulturadon de altnivelaj sciencistoj-teknikistoj
kiel sian fundamentan taskon. Nun ghi organizas siajn instruistojn
kaj studentojn en esplorado de 1300 temoj kaj akiris fruktojn
tre gravajn por la scienca kaj ekonomia disvolvigho de Chinio.
En 1994 la provinco Shaanxi efektivigis esploradon de 12 gravaj
scienc-teknikaj temoj, el kiuj trionon plenumis Jiaotong-universitato
de Xi'an. Nun pogrande produktighas kineskopoj kun 720- linioj/colo
por televidilo kun 37-centimetra diagonalo kaj komencighis
provproduktado de kineskopoj kun 1024-linioj/colo por televidilo
kun 51-centimetra diagonalo.
Mi informighis,
ke en Xi'an estas entute 42 altaj lernejoj kaj 510 scienc-esploraj
establoj. El ili la plej famaj estas la Xi'an-a Optika Instituto
de Precizaj Mekanikajhoj sub la China Akademio de Sciencoj,
Xi'an-a Instituto de Horlogha Industrio kaj Xi'an-a Mezur-rega
Centro de Satelitoj, komandejo de la china kosmonautika mezur-rega
reto. La grandnombraj altaj lernejoj, institutoj kaj 328 mil
sciencistoj-teknikistoj konsistigas scienc-esploradon kaj
instruadon kun produktado. De
1970, kiam la unua china artefarita satelito estis lanchita,
ghis la tago, kiam la reprenita satelito venis precize en
la difinitan lokon, de la sukcesa lokalizo de la simultana
ter-satelito ghis la eknavigado de la telekomunika satelito
"Azio n-ro 1" en la spacoj kaj en la naskigho de
la unuaj chinaj komputero, integracirkvito, mikroelektronika
komputero kaj kolora kineskopo estis plene montritaj la sagho
kaj penado de Xi'an-anoj kaj scienc-teknikaj fortoj de la
urbo.
REVO
PRI AVIADILOJ
En la antikveco,
kiam komercistoj kaj pilgrimantoj vojaghis sur la Silka Vojo,
eble ili revis, ke iam estos veturilo, kiu transportos la
homojn super la senlima dezerto. Nun ilia revo jam realighis.
Nun-tempe aerlinioj jam realighis.
Nuntempe aerlinioj jam etendighas al chiuj lokoj de Chinio
kaj la aviada industrio de Chinio rapide disvolvighas. Tiutage
mi havis interparolon kun s-ro Cui Lintao, urbestro de Xi'an.
Li diris al mi, ke la aviadila kvartalo situas en la nordorienta
parto de Xi'an, kun areo de sep kvadrataj kilometroj. La Xi'an-a
Aviadil-industria Kompanio estas la plej randa entrepreno
en la urbo kaj ankau la plej granda fabriko de aviadiloj en
Chinio. Post la fondigho en la komenco de la 60-aj jaroj ghi
imite fabrikis kaj mem projektis aviadilojn de pli ol 30 tipoj.
El ili la aviadiloj "Yun-7" kaj "Yun-8"
estis plej multe uzataj vertikala vosto de la usona aviadilo
Boeing 737 estas prilaborita kaj muntita de la Xi'an-a Aviadil-industria
Kompanio. En 1984, kiam la usona Boeing-kompanio kaj la Xi'an-a
Aviadil-industria Kompanio faris kontrakton pri fabrikado
kaj muntado de vertikalaj vostoj por 100 aviadiloj, iuj usonanoj
ne kredis, ke Chinio havas la kapablon produkti ilin, sed
kiam la komanio sukcesis fabriki ilin lau la kontrakto, la
du kompanioj subskribis la duan tian kontrakton. Nu la Xi'an-a
Aviadil-industria Kompanio ricevis ne nur licencon pri produktado
de pecoj por Boeing-kompanio, sed anku tiun por Kanado, Germanio,
Italio kaj la kompanio "Europaj Aer-busoj". En 1995
la Xi'an-a Aviadil-industria Kompanio kaj aliaj tri aviadil-kompanioj
de Chinio produktis internacie avangardajn pasagher- aviadilojn
kun 150 sidlokoj projektitajn de la Aerveturila Kompanio McDonnell
Douglas. La naskigho de tiuj aviadiloj markis la finighon
de la historio, en kiu Chinio ne kapablis produkti grandajn
pasagher-aviadilojn. Urb-estro Cui daurigis, ke Xi'an urbighis
antau 3100 jaroj. En Tang-dinastio (618-907) ghi atingis la
kulminon de sia disvolvigho kaj en ghi vivis pli ol miliono
da loghantoj, sed post Tang-dinastio ghi iom post iom dekadencis.
En 1949, kiam naskighis la nova Chinio, en ghi loghis malpli
ol 400000 homoj, kaj ghia jara industria produktovaloro estis
nur 100 milionoj da juanoj. Oni povas diri, ke la Xi'an-a
Avidailo-industria Kompanio estas modelo de la industria disvolvigho
de Xi'an. Krom la kvartalo de altaj lernejoj, aviadila kvartalo,
tie estas ankau kvartaloj de tekstila, elektronika kaj elektra
industrioj. Tekstila, mekanika, elektronika, trafika kaj ilmashina
industrioj jam farighis chefaj industrioj de Xi'an. Industriaj
produktajhoj de la urbo vendighas en Japanio, Usono, Kanado,
Europo kaj Afriko.
NOVAJ
KVARTALOJ DE LA URBO
Kiam Xi'an
eksportas siajn industriajn produktajhojn al diversaj lokoj
de la mondo, ghi konstruas la modernan Silkan Vojon al diversajn
mondpartoj. Kompare kun la antikva Silka Vojo, la moderna
estas pli largha, pli ebena kaj pli facila,char ghi konsistas
ne nur el interkrucighantaj shoseoj, fervojoj, sed ankau el
aerlinioj. Tie funkcias la nova flughaveno -- Xianyang - (Shjanjang)-a
Internacia Aerodromo, kaj ankau komunika reto, kiu ligas la
urbon kun preskau chiuj landoj.
Xi'an denove
farighis internacia urbo multe vizitata de komercistoj. Sed
nun oni venas tien ne sole por silkajhoj, sed ankau por investado
de modernaj entreprenoj kun la celo produkti nov- teknikajn
varojn.
Malproksime
de la malnovaj kvartaloj de la urbo estas nova ekspluata distrikto,
kie levighis antau nelonge multaj nov-teknikaj entreprenoj.
Ghi estas nova fenestro por koni la urbon.
Kiam ni
atingis la lokon lau la largha asfaltita vojo, ni sentis grandan
agrablecon. 12 larghaj stratoj dividis la distrikton de 22.5
kvadrataj kilometroj en multajn malsamgrandajn partojn. S-ro
Zhao Yuhua, estro de la distrikta administracio, diris al
mi, ke en 1991 la distrikto estis sankciita kiel shtata ekspluatejo
kaj de tiam ghis la fino de 1994 tie fondighis sume 2119 entreprenoj,
inkl. de 212 entreprenoj investitaj de 19 landoj kaj regionoj.
Nun 400 entreprenoj pogrande produktas varojn. 1500 scienc-esploraj
fruktoj estas aplikataj en produktado de facile vendeblaj
varoj, kiaj pecoj de altklara televida aranghajho, komputero,
altfunkcia klimatizilo kaj ciferrega intershanghilo.
Akompanate
de s-ro Zhao, mi vizitis fabrikon de kompresoroj. En ghi produtajhoj
estas farataj sur automata produkta linio. De ghia funkciulo
mi informighis, ke unu el ghiaj investantoj estas Chunlan-grupo,
la plej granda entrepreno de klimatiziloj en Chinio. Ghi distingighas
per siaj scienc-teknikaj fortoj. El la 380 laborantoj de la
entrepreno estas 112 teknikistoj. Iujn gravajn laborojn tie
faras robotoj.
Mi vizitis
ankau la Fratan Norman Industrian Limigitan Kompanion kune
investitan de Chinio kaj Japanio. Tie estas vasta fabrikdomo
kaj automataj produktaj linioj. Kiam mi eniris en iun laborejon,
mi vidis, ke laboristoj faras la lastan kontrolon de la varoj.
La tie fabrikitaj stebmashinoj plejparte estas nigraj. Oni
diris al mi, ke la konstruado de la kompanio komencighis januare
de 1994, kaj post unu jaro la kompanio komencis produktadon
kaj nun ghiaj produktajhoj eksportighas al Japanio, Usono,
Singapuro, Ghernamio, Hongkong kaj aliaj landoj kaj regionoj.
Antau vespermangho
mi forlasis la ekspluatan distrikton plenan de vigleco. Tie
la blankaj domoj kaj brilantaj lampoj kvazau parolas pri la
rilatoj inter la nova kaj malnova distriktoj. La distrikto
montras charmecon samkiel la antikva urbo Xi'an. Ghi apartenas
al la pasinteco kaj ankau al la estonteco.
|