Post la
malfermigho de la Silka Vojo budhismo, kultata en Hindio kaj
aliaj landoj en centra Azio, enkondukighis en Chinio lau tiu
chi vojo. Post tio en Chinio aperis sennombraj temploj, pagodoj,
budhaj statuoj, skulptajhoj kaj freskoj. Vizitante budhismajn
lokojn de Chinio, oni nature karmemoras la eminentajn bonzojn,
kiuj penadis sur la vojo por enkonduki budhismon orienten.
FAMEN-TEMPLO
KAJ BUDHISMA PROSPERIGhO
Lau historiaj
notoj budhismo enkonduktighis en Chinion en la Okcidenta Han-dinastio
(206 a.K.--23 p.K.). Poste, dank'al longtempa disvastigho,
ghi iom post iom eliris el la imperiestraj palacoj kaj aristokrataj
domoj kaj farighis religio kredata de grandnombraj ordinaraj
popolanoj. En la dinastioj Sui kaj Tang (581-907) budhismo
atingis la kulminon de sia disvolvigho en Chinio. Tiam
sole en la urbo Chang'an estis 153 budhismaj temploj.
Inter
la templo en Xi'an (Shji'an) Famen okupis gravan lokon en
la budhisma historio de Chinio. Koncerne
tiun chi templon, bv. legi artikolon "Xi'an, la komenco
de la Silka Vojo" en nia revuo n- ro 2, 1996. Chi tie
mi diru nur kelkajn vortojn pri ghi. Famen estas fama pro
tio, ke en ghi konservighas fingrostoj de Shakjamunio. Legendo
diras, ke post la nirvano de la Budho, Asoka, regho de la
antikva Hindio, ordonis demonojn kaj diablojn konstrui 84000
budhismajn pagodojn en la tuta mondo por teni la budhajn relikvojn.
La pagodo de Famen-templo estas unu el ili. Kvankam
tio estas mito, tamen la templo Famen estis grandioza jam
en Tang-dinastio. En 1987 oni malkovris 4 fingrostojn de la
Budho en la subtera palaco de la templo. Unu el ili estis
fingrosto de Shakjamunio. La malkovro faris la templon mondfama
budhisma sanktejo.
En Tang-dinastio
oni 9-foje bonvenigis solene budhajn relikvojn en la palacon.
Tiam sur la 100- km-longa vojo de Chang'an ghis Famen-templo
kuris sennombraj veturiloj kaj chevaloj, miloj kaj miloj da
budhistoj atendis che la vojo. La muzikiloj tondris, flagoj
flirtis, honora eskorto marshis...
Enkondukighinte
en Chinion, budhismo strikte ligighis kun la china kulturo
kaj farighis religio de la vasta popolamaso de Chinio.
DAYAN-PAGODO
KAJ BONZO XUANZANG
Dayan-pagodo
situas en la templo Ci'en, en la suda parto de la antikva
urbo Xi'an. Multaj opinias, ke la pagodo estas simbolo de
la urbo. Ghi estis konstruita por teni la sutrojn kaj budhajn
statuojn alportitajn de bonzo Xuanzang el Hindio. Xuanzang
persone transportis brikojn kaj shtonojn dum ghia konstruado.
La pagodo
el grizaj brikoj majestas sur la fono de verdaj arboj kaj
rughaj floroj sub al lazura chielo. Tiu 7-etagha pagodo altas
64 m. Ghi kun konusa pinto estas kvintesenco de la chinaj
budhismaj pagodoj kaj ankau trezoro de la antikva china arkitekturo.
Mi chirkauiris
la pagodon kaj antau mi kvazau aperis la sceno, ke la juna
bonzo Xuanzang pene iras sur la senlima dezerto por pilgrimado
al Hindio.
Xuanzang
origine nomighis Chen Hui. Li naskighis en 602 en budhista
familio. Li bonzighis en la agho de 13 jaroj. Li diligente
studis budhismon kaj farighis budhisma erudiciulo kaj fama
bonzo jam en la agho de 20 jaroj. Li lernis de multaj budhismaj
majstroj. Por solvi malfacilojn en studado de sutroj kaj kapti
la esencon de la budhisma doktrino li decidis iri al Hindio,
la naskighloko de budhismo.
"Pilgrimado
al la Okcidento estas mita romano tre fama en Chinio. Ghi
estis verkita surbaze de la historio pri pilgrimado de Xuanzang
al Hindio. Sun Wukong, heroo de la romano, estis superhoma
simio, kiu protektis sian majstron Xuanzang en la pilgrimado
kaj venkis multajn malfacilojn sur la vojo. La romano kaj
heroo estas shatataj de chinoj, sed fakte en la historio Xuanzang
iris sola al Hindio, protektate de neniu.
En 627
Xuanzang komencis sian vojaghon de Chang'an. Lau la Silka
Vojo li trairis Wuwei, Dunhuang,
Gaochang (la nuna Turpan de Xinjiang) kaj multajn regnojn
en centra Azio kaj venkis sennombrajn malfacilojn. Kiam li
iris sur la 400-kilometra Gobio, li perdis la vojon, tute
ne trinkis dum 5 tagoj kaj preskau perdis sian vivon. Feliche,
ke nokte malvarma vento vekis lin kaj lia chevalo portis lin
al oazo, tiel ke li eldangherighis. Xuanzang fine atingis
nordan Hindion kaj lernis 5 jarojn de budhisma majstro Silabhadra
en la supera budhisma seminario Nalanda. Tie li estis elektita
kiel unu el la 10 famaj erudiciaj bonzoj pri budhismaj sutroj.
Li vojaghis en dekoj da regnoj en Hindio. Lia vojaghlinio
longis 25000 km kaj liaj spuroj trovighis en 110 regnoj en
centra Azio kaj antikva Hindio.
En 645
li revenis en Chang'an, kunportante 657 budhismajn sutrojn.
Reveninte
Chinion, Xuanzang longtempe okupighis pri tradukado de sutroj
ghis sia morto. Li tradukis entute 1335 volumojn da sutroj.
Li estis favorita de iu budhisma majstro de la hinda budhismo.
Krom tradukado, li ankau notis siajn travivajhojn pri la vojagho,
inkl. de pejzaghoj, urboj, produktoj kaj moroj de la 110 regnoj,
kiujn li vizitis. Lia verko "Vojagho al la Okcidento
Far Tang-dinastia Bonzo" estas grava por studi historion
kaj geografion de la Hinda Subkontinento kaj centra Azio.
FAMAJ
BONZOJ SUR LA SILKA VOJO
Post
la malfermigho de la Silka Vojo multaj famaj bonzoj venis
al Chinio por disvastigi budhismon, spite longan vojon kaj
dangherojn sur la dezerto.
Plej frue
venis al Chinio la hindaj bonzoj Kasyapamatanga kaj Dharmaratna.
En historiaj
libroj legighas, ke en la jaro 64 imperiestro Liu Zhuang de
la Orienta Han-dinastio (24-220 p.K.) songhis oran homon,
kiu en sun-luna vesto flugis super la palaco kaj ne volis
foriri. En la sekvinta tago
li diris la songhon al la korteganoj. Iu el ili diris al li,
ke tio estas magia faro de la hinda budho. Audinte tion, Liu
Zhuang ege ghojighis kaj decidis sendi 18 diplomatoj atingis
la regnon Dajhoughi en la nuna Afganio, ili vidis la famajn
bonzojn Kasyapamatanga kaj Dharmaratna iri orienten kun statuo
de Shakjamunio kaj 42 volumoj da budhismaj sutroj portataj
per blanka chevalo. La diplomatoj kaj hindaj bonzoj kune venis
al Luoyang, la tiama chefurbo de Chinio. Vidinte la sutrojn,
la china suvereno ege ghojighis kaj ordonis konstruigi la
templon Baima en la antauurbo
de Luo-yang (Baima signifas blankan chevalon en la china lingvo).
Tiu templo estis la unua budhisma templo konstruita post la
enkondukigho de budhismo en Chinion. De tiam multaj famaj
bonzoj chinaj kaj alilandaj venis tien por traduki sutrojn,
prediki kaj labori super verkado. La templo Baima estis honorita
kiel la unua budhisma loko kaj fonto de sutrotraduko en Chinio.
Nun ghi restas unu el la plej gravaj budhismaj monahhejoj
de Chinio.
La templo
Caotang estas malpli fama ol Baima, tamen ghi, sudokcidente
de Xi'an je 30 km, estis loko, kie la fama hinda bonzo Kumaralabdha
predikis kaj tradukis sutrojn.
Kumaralabdha
naskighis en la regno Qiuzi (Chiuzi) en la nuna Kuche de Xinjiang.
Li bonzighis en la agho de 7 jaroj. Li estis ekstreme sagha,
bone konis la klasikajn verkojn de budhismo kaj ghuis reputacon
en la socio. En 401 li venis al Chang'an lau invito kaj respondecis
pri tradukado de sutroj en templo en la orienta parto de la
urbo. Oni diris, ke pli ol 3000 homoj partoprenis la tradukadon
kaj ili tradukis 427 volumojn de 97 sutroj el la sanskrito.
Tio estis la unua fojo, ke oni grandskale tradukis sutrojn
en la chinan lingvon. Post la morto de Kumaralabdha oni kremaciis
lin kaj enterigis la cindron en la templo Caotang.
En bela
mateno mi veturis per auto al Caotang. En la chefa hao de
la templo estis kultata la statuo de Shakjamunio kaj antau
la statuo estas 1.9 m alta statuo de Kumaralabdha el nanmu-o
(bonkvalita ligno). La statuo kun alta nazo kaj profundaj
orbitoj sidas sur lotusa trono, kun okuloj rigardantaj malproksimen.
En la templo
staras la Relikva Pagodo de Kumaralabdha. Oni diris, ke la
pagodo estis konstruita en la jaro, kiam Kumaralabdha nirvanis.
Por konstrui la pagodon oni transportis shtonojn el okcidente.
Iuj el ili estis 5- au 8-koloraj. La shtona pagodo estas jadbrila
ech hodiau, eble pro longtempa frotado de vizitantoj. Memore
al li, oni konstruis alian pagodon en la urbo Wuwei che la
Silka Vojo. El tio videblas, ke grava estas tiu chi bonzo
en la okuloj de la china popolo, same kiel bonzo Xuanzang
de Tang-dinastio.
Forlasinte
la pagodon, mi iris nordokcidenten lau prospera bambuaro kaj
post nelonge venis al "Nebula Puto". La aperturo
de la puto estas negranda. La akvosurfaco trovighas je 2 metroj
sub la aperturo. Oni diris, ke en la antikveco, matene de
autuno kaj vintro ofte levighis nebulo el ghi. La nebulo shvebis
super la templo kvazau longa drako kaj poste direktis sin
nordorienten al la chefurbo Chang'an. Ghi estis unu el la
8 famaj vidindajhoj de Chang'an.
|