Gvardio sur la Silka Vojo

de ZHENG ZHENJIE





 

    Parolante pri Xi'an, la komenco de la Silka Vojo, ni ne povas forgesi la Unuan Imperiestron de Qin-dinastio kaj la terakotajn militistojn kaj chevalojn de lia mauzoleo. Chi tie ni nomas ilin gvardio sur la vojo ja kun iom da arbitreco, char ili aperis multe pli frue ol la malfermigho de la Silka Vojo, kaj mia titolo estas nur alegoria.

    Fakte, en la longa tempo post sia malfermigho la Silka Vojo plurfoje detruighis pro naciaj militoj kaj aliaj kauzoj. Por refunkciighi la vojon kaj defendi la sekurecon de la chinaj kaj alilandaj komercistoj kontribuis multaj militistoj en la historio. Ili estis gvardianoj de la vojo en la vera senco de la vorto. La plej fama el ili estis Ban Chao (32-102) de la Orienta Han-dinastio kaj la de li gvidata tachmento.

    Kiajn rilatojn la terakotaj militistoj kaj chevaloj de la mauzoleo havis kun la Silka Vojo efektive. Ghuste por tio, ke ili aperis pli frue ol la malfermigho de la Silka Vojo, ili do povis rigardi la shanghighojn de la vojo kaj gardi ghin en la alia mondo. Tiusence oni povas nomi ilin gvardio de la Silka Vojo.

    LA MONDSKUA ARKEOLOGIA ELTROVO

    En la china historio Ying Zheng, t.e. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, estis ambicia suvereno. Li surtronighis en la agho de 13 jaroj. En 10 jaroj li konkeris la aliajn 6 regnojn, unuigis Chinion kaj fondis la unuan centralizisman feudan dinastion Qin (221-206 a.K.) en la china historio.

    Nelonge post sia surtronigho, Ying Zheng komencis konstruigi por si mem mauzoleon che la piedo de Lishan-monto, oriente de la nuna Xi'an. 720000 homoj partoprenis la konstruadon, kiu dauris 37 jarojn. Historiaj libroj notas, ke sur la mauzoleo estis haloj, dormohaloj, turoj, pordegoj kaj muroj internaj kaj eksteraj. Ili estis ekstreme luksaj. Subtere estis ne nur palacoj kaj sidlokoj de la korteganoj, sed ankau multaj trezoroj. Tie estis riveroj kaj lagoj el hidrargo. La mauzoleo estis ekipita per multaj kashitaj sagpafiloj kontrau shtelistoj.

    Kauze de militaj tumultoj, natura erozio kaj homa detruado, jam antau longe malaperis la surteraj konstruajhoj de la mauzoleo. Kaj la tombo, origine kun alto de 115 m kaj perimetro de 2000 m, nun altas 76 m kaj ghia perimetro estas 1250 m.

    Oni diris, ke antaue, kiam kamparanoj tie fosis puton au konstruis tombon, ili ofte vidis "monstron", kiu kauzis au subitan disfalon de la tombo au subitan elcherpighon de la putakvo. Foje la "monstro" ech staris sur la putmuro, kun larghe malfermitaj okuloj kvazau rigardantaj la shvitantajn laborantojn. Marte de 1973, kiam Yang Zhifa, kamparano de Xiyang-(Shjijang)- vilagho, Lintong-gubernio, kaj aliaj 5 personoj fosis puton je 1500 m for de la mauzoleo, ankau ili vidis la "monstron". Surbaze de tio, chinaj arkeologoj malkovris grandan nombron da terakotaj militistoj kaj chevaloj subtere de la mauzoleo. La malkovro elektris la mondon. Vizitinte ilin, s-ro Chirac, chefministro de Francio, diris, ke tio estas la 8-a miraklo de la mondo.

    GRANDIOZA SUBTERA LEGIO

    La terakotaj militistoj kaj chevaloj de la mauzoleo trovighas en 3 kavoj. La kavo n-ro 1 estas jam prifosita kaj oni nun prifosas la kavon n-ro 2. Mi venis en la eksponejon kaj suriris la observejon de la kavo n-ro 1. Estis mirinde, ke la vizitantoj, gajaj, en la vestiblo, subite farighis seriozaj sur ghi. En la loko je 5 m profunda sub la tersurfaco imponas la majesta formacio: La avano konsistas el 3 horizontalaj linioj, po 68 militistoj por chiu linio, kun pafarko en la mano kaj sagujo sur la dorso. Tuj post ili estas infanterianoj, 6 militaj charoj kaj 38 kolonoj.

    Tio estas grandskala kaj bone aranghita formacio el avano, ariero, chefa tachmento, aloj, infanterio kaj charoj. La militistoj chiuj marshas kun la vizagho al la oriento. La militistoj kaj chevaloj estis faritaj lau la formo kaj grandeco de veraj homo kaj chevalo. Ili portas kun si verajn armilojn. Chio chi faras la halon kun 16000 kvadrataj metroj impona kaj prezentas la militan potencon de Qin-dinastio.

    Mi atente observis la formacion per binoklo kaj vidis, ke chiuj militistoj estas fortikaj, versimilaj, viglaj kaj faritaj strikte lau proporcio de la homkorpa strukturo. Ili havas diversajn mienojn, Iuj fikse rigardas antauen, aliaj meditas kun la kapo klinita. Chu en militista robo, chu en kiraso, ili estas similaj al veraj homoj. Videblas ech iliaj lipharoj, lachoj kaj steboj.

    S-ro Yuan Zhongyi, direktoro de la Muzeo de la Terakotaj Militistoj kaj Chevaloj de Qin-dinastio kaj gvidanto de la arkeologia trupo, diris al mi, ke post esploro oni konstatis, ke la terakota legio nombras entute pli ol 7000 militistojn kaj chevalojn kun ch. 100 charoj, sed ghis nun oni elterigis nur ch. 1400. Oni elterigis ankau grandnombrajn armilojn, inkl. de 2 spadoj, kiuj ankorau brilas kaj tre akras post pli ol 2000 jaroj subtere.

    DELIKATAJ KUPRAJ ChAROJ KAJ ChEVALOJ

    Auguste de 1978, sperta arkelogo Cheng Xuehua, gvidante tachmenton, faris prifosadon ambauflanke de la tombo. Tachmentano Yang Xude prifosis la teron per tradicia borilo Luoyang- shpato. Li enigis la shpaton je 7 m sub la teron kaj tiam li ne povis eligi ghin. Li do ligis shnuron al sia talio kaj forte eltiris la shpaton. Li vidis metalan brilajhon en grandeco de dikfingro eligitan kune kun tero sur la shpato. S-ro Cheng Xuehua pririgardis ghin kaj konstatis, ke tio estas orajho simila al ornamajho sur chevala kapo.

    Post tio ili faris dauran prifosadon kaj fine konstatis, ke la loko estas inter la mauzoleo kaj interna urbomuro. Tie estas kashitaj 6 kupraj charoj kaj chevaloj ornamitaj per oro kaj arghento. Oni opiniis, ke tie estas stalo de la subtera imperiestra palaco. Nun oni jam elterigis 2 el la 6 charoj.

     En la suda eksponejo mi vidis la kuprajn charojn kaj chevalojn, duone grandajn kiel la veraj. Unu el ili estas restituita kaj la alia reproduktita. Jen antau ni aperis 4 fortikaj blankaj chevaloj kun orbrilaj jungajhoj. Sur la interna kaj ekstera flankoj de la charoj estas kolore desegnitaj drakoj kaj feniksoj dancantaj en nuboj. La ovalaj tegmentoj de la charoj estas konveksaj kaj aludas la firmamenton. Sur la unua charo staras veturigisto kun longa spado che la talio kaj sur la dua genue sidas veturigisto rigardanta antauen kun rimeno en la mano. La charoj kaj chevaloj sur la blanka fono estas farbitaj verde, blue, purpure, nigre kaj rughe kaj ornamitaj per orajhoj kaj arghentajhoj.

    Rigardante la kuprajn charojn kaj chevaloj, mi nature rememoris aliajn koncernatajn vizitindajhojn. Mi informighis, ke en la antikva urbo Xianyang (Shjanjang), proksime de Xi'an, oni elterigis kunentombigitajn argilajn rajdistojn kaj chevalojn, faritajn antau la unuigo de Chinio far Qin-regno kaj pli antikvajn ol la terakota legio. Chinaj arkeologoj konstatis, ke ili estas la plej antikvaj argilaj rajdistoj kaj chevaloj trovitaj ghis nun en Chinio. Kvankam ne delikataj nek imponaj, kiel la terakota legio, tamen ili estas tre valoraj por esplori la terakotan legion. Historiaj libroj notas, ke Qin-regno donis grandan atenton al bredado de chevaloj. En la lasta periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) la regno havis pli ol milionon da militistoj, mil militajn charojn kaj dekmil chevalojn. La malkovro de la argilaj rajdistoj kaj chevaloj ja atestis tion. Iuj fakuloj opiniis, ke lau la formo iuj el la elterigitaj rajdistoj similas al fremduloj. Tio signifas, ke inter la rajdistaj trupoj de Qin-regno jam trovighis membroj de alia nacio. Se tio estas vera, do la malkovro havas gravan signifon ne nur por studi la originon de la terakota legio kaj chinan skulpturan historion, sed ankau por studi la armeajn specojn kaj nacian kunfandighon.

    Preskau samtempe kun la malkovro de la argilaj rajdistoj kaj chevaloj, en la kavo n-ro 2 de la terakota legio de Qin-dinastio estis elterigita kalesho tirata de 4 chevaloj. S-ro Yuan Zhongyi diris al mi, ke ghenerale en chiu charo estis 3 militishalo konsisitas el A-formaj shtalaj framoj. Samkiel tiu de la kavo n-ro 1, ghi havas observejon, pli vastan ol tiu de la antaua. Tie ne estas montrataj elterigitaj objektoj, sed prezentighas vasta prifosejo. Kiom da milistoj kaj chevaloj ankorau kashighas sub la tegmento? Kiaj do ili estas? Kia diferenco estas iner ili kaj la formacio de la kavo n-ro 1? La enigmoj faris la prifosejon pli mistera por la vizitantoj.

    Oni trovis la kavon n-ro 2 en 1976, sed ghia prifosado komencighis marte de 1994. Ghia surfaca tero estis jam forigita. Iu laboranto diris al mi, ke la arkeologia trupo forportis entute dekmil kubmetrojn da tero de la prifosejo 6000-kvadrataj metroj kaj elterigis 70 argilajn chevalojn kaj rajdistojn, pafantajn starante au surgenue. Oni decidis prifosi la lokon ghis la fundo de la kavo kaj retigi plejparton de la trabotegmentita ruino por esplorado kaj rigardado

    En la prifosejo mi vidis, ke laborantoj portas teron eksteren kaj arkeologoj brosas argilajn figurojn. Multaj el ili serioze difektighis, tial la arkeologoj devas fari riparadon. La riparado ja ne estas facila. Oni diris al mi, ke la kuprajn varon kaj chevalojn konsistigas 3000 pecoj entute, sed che ilia elterigho oni trovis entute pli ol 1000 disrompitajn pecojn, kaj plie, ili deformighis en 480 lokoj. La kupraj charo kaj chevaloj estas remuntitaj de teknikistoj.

    Multaj argilaj figuroj estas nekompletaj. La eksponataj militistoj en la kavo n-ro 1 plejparte estas glue remuntitaj el dekoj kaj ech cento da pecoj. Oni povas diri, ke la chinaj arkeologoj estas altnivelaj en riparado. Kompreneble, ili havas teknikajn mankojn en protektado de historiaj objektoj. S-ro Yuan Zhongyi kun bedauro diris al mi, ke che la elterigho la argilaj figuroj estis belkoloraj, tamen iom poste ili perdis sian brilan koloron.

    BAN CHAO -- BRAVA PROTEKTANTO DE LA SILKA VOJO

    Se oni insistus, ke sur la Silka Vojo estas gvardio, do ghia estro estus Ban Chao en la Orienta Han-dinastio.

    Kiam mi vizitis la templon Famen en Fufeng-gubernio, mi deziris viziti la naskolokon de Ban Chao, sed tempo ne permesis kaj mia deziro ne realighis. Laboranto de la muzeo diris al mi, ke jam en sia infaneco Ban Chao estis amibicia kaj oratora. Pro malricheco kiel dungito li devis kopii dokumentojn por shtata oficejo por vivteni sin kaj sian patrinon. Tio tame ne katenis lian ambicion. Foje, li jhetis la penikon teren kaj diris kun suspiro: " Mi, viro, devas lerni de Zhang Qian kaj fari meritojn por la lando." Li do decideme alighis al la armeo.

    Tiam la hhunoj, unu el la nacimalplimultoj de norda Chinio, invadis Okcidenton kaj la Silka Vojo, malfermita de Zhang Qian, estis detruita. La kortego de la Orienta Han-dinastio decidis remalfermi la vojon. Tiu historia misio falis sur shultrojn de Ban Chao.

    En la jaro 73 p.K., lau la ordono de la kortego Ban Chao, komandante 36 subulojn, iris al Okcidento. Ili unue atingis la regnon Shanshan che la suda linio de la Silka Vojo. la regno estis nepre trairata loko por atingi Pamiron tra Tarim sur la Silka Vojo. Ghi estis strategie grava loko por superregi Okcidenton kaj en multaj jaroj Han-dinastio kaj hhunoj militis por okupi la lokon. Komence la regho de Shanshan montris grandan gastamon al Ban Chao kaj liaj subuloj, sed poste lia sinteno shanghighis. Ban Chao tuj konsciis, ke tion kauzis timigo fare de la senditoj de la hhunoj. Li do decidis mortigi la chefon de la senditoj, kiu gvidis trupon dekkelkoble pli grandan ol tiu de Ban Chao. La venko de Ban Chao nuligis la skrupulon de la loka regantaro kaj sekve de tio la regnoj Shanshan, Yutian kaj Shule forpelis la hhunajn oficistojn kaj denove starigis amikajn rilatojn kun la Orienta Han-imperio.

    2 jarojn poste, hhunoj denove direktis lancopinton al tiuj regnoj. Senhelpa, Ban Chao dronis en danghera pozicio. La kortego de Han-imperio permesis al li reveni al la chefurbo Luoyang, tamen la tieaj popolanoj ne lasis lin foriri. En Yutian oni, tirante la chevalon de Ban Chao, diris kun larmoj: "Vi, la sendito de Han-imperio, estas intima al ni, samkiel niaj gepatroj, kaj vi neniel devas forlasi nin." La sincereco de la popolanoj kortushis Ban Chao, li do svingis vipon en la aero kaj decidis resti tie.

    Ban Chao ekfunkciis kiel sendito de la kortego en la agho de 40 jaroj kaj revenis al la kortego en la agho de 70 jaroj. Dum la 30 jaroj li funkciis kiel diplomato de Han-imperio en la okcidentaj regnoj, venkis sennombrajn malfacilojn kaj faris gravajn kontrubuojn por la sekureco de la Silka Vojo kaj intershangho de ekonomio kaj kulturo inter Chinio kaj aliaj landoj. Ghuste pro tio oni memoras lin ech post jarmiloj.

    TURISMA LOKO EN OKCIDENTA ChINIO

    Xi'an famas pro la terakota legio de Qin-dinastio kaj chiujare altiras al si multajn turistojn.

    Ghi estis la chefurbo de 11 dinastioj. Krom la terakota legio, tie trovighas ankau multaj aliaj historiaj objektoj. la malkovro de la terakota legio faris sensacion en la mondo kaj farighis granda movforto por akceli la turisman aferon de la urbo. En 1986 Xi'an estis honorita kiel unu el la 4 famaj tristmaj lokoj de Chinio. Nun tie servas altklasaj hoteloj, kiuj povas akcepti 1.2 milionojn da turistoj chiujare. La disvolvigho de la turisma afero starigis novan "silkan vojon" -- vojon de amikco inter Chinio kaj aliaj landoj.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16