Xi'an, la komenco de la Silka Vojo

de ZHENG ZHENJIE





 

    Antau la sunlevigho la urbo Xi'an estis vualita de maldensa nebulo. De la urbomuroj audighis pashbruoj de korpo-ekzercantaj urbanoj kaj bicikla tintado. Kaj la vigla tago de la antikva urbo shajne komencighis tie.

    La sceno vekis che mi la imagon pri la antikva urbo Chang'an antau 1000 jaroj: Stratoj dense krucighas, butikoj staras unu apud alia, homfluoj bruas surstrate, en butikoj de silkajhoj oni elektas diversajn varojn, en hoteloj nacimalplimultaj virinoj dancas gracie... Subite audighas kamela tintado. Per rigardo oni sekvas la karavanon, kiu direktas sin okcidenten sur la longan Silkan Vojon.

    RUINO DE LA URBO

    Mi informighis, ke nun ankorau videblas ruino de la urbomuro de Chang'an, la chefurbo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. --25 p.K.). Chang'an funkciis kiel komenco de la Silka Vojo. Mi do decidis viziti la ruinon.

    La urbo Chang'an situis sur Longshouyuan-altebenajho, nordokcidente de Xi'an, la chefurbo de la nuna Shaanxi-provinco. Tie sur la vasta komparo ne vidighas bonordaj stratoj nek altaj domoj. Nia auto rampis sur malglata vojo, postlasante striojn da polvo.

    "Ni jam venis en la ruinon de la urbo de la Okcidenta Han-dinastio. Ghi kovras entute 35 kvadratajn kilometrojn. Chi tie estas malpermesate konstrui domojn," diris al mi arkeologo s-ro Wang.

    Post kelkaj minutoj la auto venis en Mazhai-vilaghon. Antau ni aperis du ekranmuroj, kiuj baris al mi la rigardon. Che murangulo staras steleo kun surskribo "Ruino de Chang'an de Han- dinastio". Wang diris al mi, ke tio estas la suda muro de la urbo. Mi iris proksimen kaj vidis, ke la tero estas flava. Mi frapis ghin per fingro kaj trovis, ke la muro estas fortika kiel shtono. Mi grimpis sur ghin kaj vidis, ke la bone konservitaj suda kaj orienta muroj sin etendas malproksimen.

    Wang diris al mi, ke en Han-dinastio en la urbo estis tri grandaj konstuajharoj, t.e., la palacoj Changle, Weiyang kaj Jianzhang. En la palaco Weiyang estis granda silkajh-farejo, destinita por produkti kaj tinkturi altklasajn silkajhojn por la imperiestra familio.

    BONE KONSTRUITA URBO

    Post pluveto mi vizitis la Historian Muzeon de Shaanxi.

    En la muzeo mi sentis min kvazau en la historia galerio. La tieaj antikvaj bronzajhoj, faritaj en la dinastioj Shang kaj Zhou (la 17-a jc-256 a.K.), grandioza legio de terakotaj militistoj kaj chevaloj, sagoj kaj spadoj de Qin-dinastio (221-206 a.K.), tegoloj kaj shtonaj skulptajhoj de Han-dinastio, trikoloraj fajencajhoj, orajhoj, arghentajhoj kaj mauzoleaj freskoj de Tang-dinastio (618-907) reaperigis siatempan prosperon.

    La eksponataj brilaj moneroj romanaj, persaj kaj japanaj, kaj elterigitaj medikamentoj bone konservitaj pli ol 1000 jarojn montras la ekonomian intershanghon iner Chinio kaj Okcidento siatempe kaj vekas rememoron pri la Silka Vojo en la antikveco.

    Laboranto de la muzeo diris al mi, ke la urbo Chang'an konsistis el tri partoj, nome, imperiestra urbo, registara urbo kaj ekstera urbo, kun totala areo de 81.8 kvadrataj kilometroj, 2-oble pli granda ol tiu en Han-dinastio kaj 7-oble pli granda ol tiu en Ming-dinastio (1368-1644). La imperiestra urbo situis alte, kio simbolis, ke la imperiestra povo estas plej alta. En la registaraj oficejoj. En la ekstera urbo etendighis 11 stratoj nord-sudaj kaj 14 stratoj orient-okcidentaj, kiuj dividis la urbon en 108 kvartalojn, kie estis temploj, loghdomoj de aristokratoj kaj ordinaraj urbanoj. Metiejoj kaj vendejoj trovighis chefe en la orienta kaj okcidenta distriktoj. Zhuque, la plej longa strato en la urbo siatempe, estis 155 m largha, sed en la sama tempo la plej largha strato de Romanio estis nur 12 m. En Chang'an vivis pli ol miliono da loghantoj. Ghi estis la urbo plej bone projektita en la china historio kaj la plej granda urbo en la mondo siatempe. S-ro Li Wei, vicdirektoro de la muzeo, diris al mi, ke tiam Chang'an estis staplejo de silkajhoj el diversaj lokoj de Chinio. Tiam laboris en la urbo pli ol 700 teksistoj kaj brodistoj speciale por la imperiestraj familianoj.

    EKSTER KAIYUAN-PORDEGO

    Chan'an havis 12 urbopordegojn. Kaiyuan, ekirpunkto de la Silka Vojo, estis unu el ili. Antau pli ol 10 jarcentoj fama bonzo Xuanzang eliris el la urbo ghuste tra ghi kaj komencis sian longan vojaghon al Hindio por pilgrimado. Multaj alilandaj diplomatoj, intelektuloj kaj komercistoj eniris Chang'an tra tiu chi pordego.

    En iu hela tago mi vizitis ghin. Tie estis grupo da gigantaj shtonaj skulptajhoj: karavano el 13 kameloj, 2 chevaloj kaj 6 homoj. Sur la bestoj estis granda pakjhoj de silkajhoj. Che la fronto de la karavano staris okcidenta komercisto kun alta nazo kaj profundaj orbitoj.

    Oni diris al mi, ke en Tang-dinastio la mejloshtonoj markis, ke la distanco inter Kaiyuan-pordego kaj la oficejo de la ghenerala gubernatoro de Anxi (en Xinjiang) estas ch. 5000 km.

    SUBTERA TREZOREJO DE SILKAJhOJ

    Kvankam historiaj dokumentoj notas, ke en Chang'an de Tang-dinastio silkajhoj estis amasigitaj kiel monteto. Tamen antau 10 jaroj, kiam mi vizitis la muzeon, mi vidis, ke la eksponataj silkaj pecoj estas elfositaj el antikvaj tomboj en Xinjiang kaj aliaj lokoj. Mi vere bedauris tion. CHi-foje mi propraokule vidis belajn silkajhoj eltrovitajn el la subtera palaco de la antikva pagodo de Famen-templo, 120 km for de la urbo Xi'an. Finfine mi trovis ateston pri la noto menciita supre.

    Printempe de 1987, chinaj arkeologoj malkashis subteran palacon, konstruitan antau 1100 jaroj, kiam oni riparis la antikvan pagodon, kaj trovis tie 4 fingrajn relikvojn de SHakjamunio kaj milojn da trezoroj de la imperiestra familio de Tang-dinastio. Chiuj tiuj trezoroj estas eksponataj en la muzeo de Famen-templo.

    Sur tiea steleo legighas, ke la imperiestroj kaj iliaj edzinoj de Tang-dinastio donacis al la templo pli ol 700 kasajojn, jakojn, chapojn, jupojn kaj kusenojn. La kvalito kaj teksarto de tiuj silkajhoj malkovritaj en Dunhuang, Gansu-provinco, kaj Turpan, Xinjiang. El tio vidighas, kiom grava estas la eltrovo.

    Inter la silkajhoj estas sateno, gazo, muslino, fulardo, brodajho, brokato k.a. Tie la brodajho tre interesis min. Ghi estis farita el orumitaj silkaj fadenoj kun diametro de 0.1 mm, malpli dikaj ol la homa haro. Oni diris, ke hodiau Chinio povas fari orumitajn fadenojn kun diametro de 0.3 mm.

    En la ekspozicio mi vidis ankau broditan jakon el orumitaj fadenoj, kasajon kun oraj desegnoj, jupon kaj kusenon, destinitajn por la oran bodisatvo proponita de la imperiestro Li Cui (859-873 sur la trono) de Tang-dinastio. Kvankam ili estis faritaj antau pli ol 1000 jarojn, tamen ili estis brilaj kiel novaj. La delikataj floroj kaj nuboj brokitaj sur ili montris la altan metiartan nivelon de Tang-dinastio.

    ATESTO DE AMIKA INTERSHANGHO

    Tang-dinastio estis potenca en ekonomiaj kaj militaj fortoj siatempe. Chang'an estis ne nur politika kaj ekonomia centro de la tuta lando, sed ankau ghia kultura centro. Tiam Tang-dinastio havis diplomatiajn rilatojn kun pli ol 100 landoj kaj en Chang'an loghis 50 miloj da alilandanoj. La sukcesan intershanghon iner CHinio kaj aliaj landoj atestis ankau la grandioza mauzoleo de imperiestro Li Zhi (650-684 sur la trono) kaj lia dezino Wu Zetian (690-705 sur la trono), unusola imperiestrino en la china historio.

    La mauzoleo de Li Zhi kaj Wu Zetian situas sur la alta Wulingyuan. En Xi'an kushas pli ol 70 mauzoleoj de imperiestroj de Han- kaj Tang-dinastioj, kiuj formis imponan spektaklon.

    Rigardate de malproksime, la mauzoleoj aspektas kiel virino kun laonga hararo, kiu kushas surdorse kun la lapo norde kaj la piedoj sude, dum la du montpintoj, starantaj oriente kaj okcidente, aspektas kiel shiaj mamoj. Mi suriris la monton lau la shtonaj shtupoj, pensante, ke post nelonge mi povos rigardi chirkauen sur la supro de la monto. Tamen la supren-irado estis laciga, anheliga kaj shvitiga. Iomete ripozinte sub arbo, mi daurigis mian supren-grimpadon. Che la vojo staris gigantaj shtonaj homoj, skulptitaj kolonoj kaj steleoj kaj krome tie staris ankau 61 shtonaj skulptitaj diplomatoj. Nia chicherono diris al mi, ke senditoj el 61 landoj cheestis la funebran ceremonion por imperiestro Li Zhi. Wu Zetian ordonis artistojn fari shtonajn skulptajhojn imite la sen ditajn diplomatojn. Komence tie estis 2 kromhaloj por loki la skulptitajn figurojn. Sed poste ne nur malaperis la haloj, sed ankau la shtonaj skulptajhoj estis eroziitaj. Tial sur ili la gravuritaj epigrafoj farighis malklaraj, escepte tiujn sur tri shtonaj statuoj. Lau la epigrafoj la 3 senditoj venis el la landoj, kiuj situis en la hodiauaj Irano, Afganio kaj Xinjiang. Ili tenis amikajn rilatojn kun Tangimperio siatempe.

    GRANATO DE LINTONG

    De la ekonomia intershangho sur la Silka Vojo profitis ne nur la okcidentanoj, sed ankau la orientanoj. CHinio enkondukis de Okcidento kotonon kaj ankau bonrasajn chevalojn, felojn, lanajhojn, glazurajhojn kaj multspecajn plantojn, kiaj luzerno, vinbero, kukumo, juglando kaj granato, kiuj multe richigis la vivon de la china popolo. Budhismo, islamismo, hinda filozofio, greka kaj roma pentrarto, muzikoj kaj dancoj enkondukitaj el Okcidento multe influis la chinan kulturon.

    En Lintong-gubernio proksime de Xi'an, mi estis forte interesita de rughaj granatoj.

    Lintong estas fama produktejo de granatoj. Lau vojstreko mi iris al vilagho, kies granatghardenoj etendighas ghis dekoj da kilometroj. En la ghardenoj chie vidighis ghardenistoj rikoltantaj fruktojn. La branchoj klinighis de granatoj. La plej granda granato pezis pli ol duonkilogramon. En la okuloj de la chinoj granato estas simbolo de richo, felicho kaj abundo da gefiloj. En Shaanxi-provinco, che la nupto kaj naskigho de beboj oni donacas kapkusenon kun broditaj granatoj por gratulado. Vespere de la Autunmeza Festo oni kutime manghas freshajn granatojn kaj kukojn, ghuante la brilan lunon. Tiam la maljunuloj ofte rakontas al infanoj, kiel Zhang Qian, pioniro de la vojaghantoj sur la Silka Vojo, enkondukis granatojn el Okcidento en Chinion.

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16