En
mia pli-ol-40-jara raportista vivo mi vizitis preskau chiujn
partojn de Chinio, i.a. la vojagho al la Nordokcidento estas
neforgesebla kaj fierinda por mi.
Mia vojagho
al la Nordokcidento dauris 7 monatojn en 1978 kaj 1979. La
itinero komencighis de Xi'an, trairante Gansu-provincon, kaj
finighis en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono. Mi vizitis
la Nordan kaj Sudan Xinjiang, rondiris chirkau la dezerto
Taklimakan, rigardis la tieajn historiajn objektojn kaj serchis
postsignojn de la kultura intershangho inter la Oriento kaj
Okcidento. Mi vojaghis per jhipo kaj iafoje ankau rajdis sur
kamelo kaj azeno.
17 jaroj
pasis post la vizito, tamen en tiu longa tempo la pejzaghoj
sur la Silka Vojo multfoje aperis en mia memoro. Kial la vojagho
tiel charmas min?
KURIOZAJ
PEJZAGHOJ
La Nordokcidento,
transpasita de la Silka Vojo, estas aparte charma kompare
kun aliaj lokoj de Chinio pro sia vasteco, krudeco kaj imponeco.
Kiam mia
jhipo iris profunden de Tianshan-montaro, la aero farighis
pli kaj pli fresha, pejzaghoj pli kaj pli variaj. la jhipo
malrapide transgrimpis monteton. Antau miaj okuloj aperis
grandioza pejzagho.
Sur la
stepo prosperis floroj rughetaj, purpuraj, palflavaj kaj blankaj,
kiuj formis mirindan bildon. Verdaj piceoj kovris la montvalon.
Inter la piceoj kaj la nebkovrita monto sidas alia monteto
kvazau tegita de giganta tapisho ore brilanta sub la suno.
Fakte, la pejzaghon faris prosperaj kolzfloroj. Sur la lazura
chielo blankaj nuboj shvebas samkiel flugantaj feinoj en vesto
kun longaj manikoj.
Mi estis
ravita de la pejzagho kaj bedauris mian mankon de muzika talento.
Alie, mi certe komponus belan muzikon por prikanti Tianshan-montaron,
fierindajhon de la Okcidento.
Sur la
vojo mi foje refoje trafis neatenditajn pejzaghojn, kiuj ne
nur ekscitis miajn sensojn, sed ankau skuis mian animon.
Ambauborde
de la rivero fluanta de Kunlun-montaro al la dezerto, la autunaj
poploj (Popular diversifolia) estis aparte charmaj. Rigardate
de malproksime, ili similis ne al arboj, sed al pompaj bukedoj.
Pli antaue,
subite malaperis la subtera akvo, kiu nutris la plantojn.
Tie ech vivofortaj poploj velkis. En la poplaro mi vidis,
ke sur la velkintaj branchoj tute ne vidighas folioj. Mi sentis,
ke tie regis la Morto, tamen kun miro mi trovis, ke chiu velkinta
poplo obstine etendas siajn trunkon kaj brakojn supren, kvazau
ili farus kolektivan apelacion. En la morta silento mi kvazau
audis fortan krion: " Ni volas vivi! Ni volas vivi!"
BUNTAJ
NACIAJ MOROJ
La nacimalplimultaj
moroj en la Nordokcidento estas alia granda allogo por la
vizitantoj.
En la jaro
139 a.K., kiam Zhang Qian oficvojaghis al la Okcidento, sude
kaj norde de Tianshan-montaro vivs dekoj da malgrandaj regnoj.
La loghantoj okupighis pri agrikulturo au pri pashtado kaj
ili plejparte estis saini-oj.
En la longa
historia periodo la popolanoj venintaj el orientaj kaj okcidentaj
landoj kunfandighis kun la tieaj loghantoj kaj formis la hodiauajn
pli ol 40 nacimalplimultojn en Xinjiang, interalie, la ujguroj
kaj kazahhoj estas grandnombraj.
Lau aspekto
oni malfacile distingas ujguron. Iuj el ili havas flavan hauton
kaj brun-nigrajn okulojn, tre similajn al tiuj de hanoj kaj
mongoloj, kaj aliaj havas profundajn orbitojn, altan nazon,
kashtanajn harojn kaj bluajn okulojn, tre similajn al tiuj
de irananoj kaj turkoj.
La diverseco
de la hautkoloroj kaj vizaghoj elble devenas de la nacia intershangho
kaj asimiligho en la historio.
La prapatroj
de ujguroj estis hujhe-oj, kiuj origine loghis che Bajkalo.
Meze de al 9-a jc. la hujhe-a hhan-lando estis pereigita kaj
ghiaj loghantoj plejparte migris okcidenten kaj fiksloghis
sude de Tianshan-montaro. En la longa tempo ili asimilighis
kun la tieaj indighenoj kaj poste kun tubo-anoj, chidanoj,
mongoloj kaj hanoj, kiuj transloghighis en la lokon, kaj iom
post iom farighis la hodiauaj ujguroj.
La kazahhoj
plejparte estas nomadoj. Ili heredis la kutimojn de la antikvaj
rajdemaj nacioj kaj amas migradi. Ili, naturamaj, romantikaj,
senghenaj kaj bravaj, inklinas al libereco. Kun scivolemo
mi gastis che ili kaj estis varme akceptita de la ghentilaj
kaj fervoraj pashtistoj. Tie mi manghis varman stufitan shafajhon,
trinkis dolch-acidan kumison, rigardis amuzan ludon de konkura
kapto de shafo, partoprenis kanto-konkurson de viroj kaj virinoj.
Kaj la plej neforgesebla estis solludo far maljuna pashtisto.
La orelplacha melodio shvebanta super la senlima stepo dronigis
min en dolchan meditadon.
Ujguroj
ja estas lertaj en kantado kaj dancado, shibeoj en arkpafado,
taghikoj en flutado kaj kirgizoj en teksado de koloraj tapishoj.
Ili chiuj havas siaj apartajn trajtojn. Estas tre ghojinde
por mi studi ilian originon kaj auskulti iliajn popolajn rakontojn.
KRISTALIGHO
DE LA ANTIKVA KULTURO
La Silka
Vojo kunligis la chinan kulturan sferon kun la romana, greka,
araba kaj hinda. Ghi estis ankau vojo, lau kiu popularighis
la gravaj religioj budhismo, islamismo kaj kristanismo. Pere
de la vojo eksportighis okcidenten silkajhoj, teo, porcelanajhoj
de Chinio kaj ghiaj kvar grandaj inventoj, dum kukumo, spinaco,
ajlo, vinbero, juglando, granato kaj aliaj fruktoj kaj legomoj,
kaj precipe kotono kaj kotonaj shtofoj pli popularaj ol silkajhoj,
estis enkondukitaj de Meza Azio kaj Europo en Chinion. Tiu
eksporto kaj importo multe influis la mondon. La granda merito
de la vojo kushas en tio, ke pere de ghi la materia kaj spirita
civilizacio de la Oriento kaj la Okcidento intershanghighis,
kio multe oportunis la homan vivon de la Oriento kaj la Okcidento.
Mi komencis
la vojaghon kun profunda sento al la Silka Vojo, kaj la vodajhoj
sur la vojo profundigis mian konadon pri ghi.
Kun plena
seriozeco mi iris chirkau la antikva urbo de Ming-dinastio
(1368-1644) por serchi la restajhon de Kaiyuan-pordego de
Chang'an, la chefurbo de Tang-dinastio, kiu siatempe funkciis,
kiel komenco de la vojo. Mi vizitis ankau la antikvan urbon
Gaochang en Turpan, Xinjiang. De alta teraso mi rigardis chirkauen
kaj vidis ekskluzive ruinigitajn domojn kaj murojn, kiuj kovris
2 milionojn da kvadrataj metroj. Tio estas la plej granda
restajho, postlasita de la Silka Vojo.
Mi alte
taksis la historiajn objektojn elterigitajn ambauflanke de
la Silka Vojo, char chiu el ili montras apartan socian fonon.
Chiuj historiaj objektoj konigas la kulturan historion de
la vojo.
En la Xinjiang-a
Muzeo eksponighas amaso da bone konservitaj antikvaj silkajhoj
kun charmaj bildoj. Ili estas faritaj en multaj dinastioj
kaj la plej antikvaj inter ili estis faritaj en la Orienta
Han-dinastio (25-220).
Kameloj
estis chefa transportilo sur la Silka Vojo. Estis elterigitaj
diversloke multaj kamelfiguroj. Inter ili la plej interesa
estas trikolora terakota kamelo portanta 5-membran orkestron.
Tiu bela kaj pensiga metiartajho konservighas en la Shaanxi-a
Muzeo.
La kamelo
kun kolo alte tenata rigardas malproksimen. Sur la ghibo sidas
4 personoj, ludantaj fluton kaj bivon, staras unu persono
kantanta. Estas rimarkinde, ke en la 5-membra orkestro 3 estas
okcidentanoj kun profundaj orbitoj kaj longa nazo, dum la
aliaj portas han-nacian kostumon. Tio montras, ke sur la Silka
Vojo la okcidentanoj kaj orientanoj vivis en harmonio.
BELAJ
SHTONKAVERNAJ TEMPLOJ
La grandnombraj
shtonkavernaj temploj faris la antikvan Silkan Vojon pli bela.
Budhismo
naskighis en Hindio. En sia disvastigho sur la Silka Vojo
ghi postlasis multajn shtonkavernajn templojn destinitajn
por doni preghejon al la bonzoj kaj budhistoj en la komenco,
sed la chefa celo estis faciligi predikadon de budhismo. En
la temploj la budhaj kaj bodisatvaj statuoj estis belegaj
kaj la freskoj grandiozaj. Ili estas utilaj por pli bone propagandi
la religion. Jen pro tio la plej altnivela arto estis uzata
siatempe. Tamen kun pado de jarcentoj preskau chiuj shtonkavernoj
estis serioze detruitaj, tamen la postlasitaj skulptajhoj
kaj freskoj estas kultataj de la postaj religianoj kaj laikoj
pro sia arta nivelo.
La shtonkavernoj
havas ankau historian valoron. La enhavo de la skulptajhoj
kaj freskoj en la shtonkavernoj estas chefe pri budhismo,
tamen la figuroj de budhoj kaj bodisatvoj kultataj de la religianoj
spegulas tiujn de la vivaj homoj en la mondo. La paradizo
en la budhismaj sutroj ja estas kristaligho de la luksa vivo
de la homa mondo, tial la arto de shtonkavernaj temploj konservas
vivajn bildojn de la krotegoj kaj urbaj merkatoj de diversaj
dinastioj. La modernaj homoj povas surscenigi la palacan vivon
de Tang-dinastio konsultante sole la bildojn de konstruajhoj,
mebloj, instrumentoj, dancoj kaj kostumoj sur la freskoj en
Mogao-shtonkavernaro.
La sistema
esplorado pri la shtonkavernaj temploj sur la Silka Vojo konigas
la publikon pri la kultura intershangho kaj asimiligho inter
la Oriento kaj la Okcidento en la antikveco.
Shtonkavernaj
temploj originis en la Hinda Duoninsulo. Dank' al orienten-ekspediciado
de Aleksandro, la roma kaj greka kulturoj estis pli frue enkondukitaj
en la lokon, tial la tiea shtonkaverna arto estas evidente
influata de la mediteranea civikizacio. Post tio la shtonkaverna
arto disvastighis orienten lau la Silka Vojo kaj asimilighis
kun la hana kulturo de Xinjiang, Gansu kaj aliaj lokoj de
Chinio.
Kiam mi
unuafoje vizitis Mogao-shtonkavernaron, mi estis tute ravita
de la Giganta Kushanta Budho en la kaverno n-ro 158 por ghia
mistera kvieteco. La harfasono, frunta nevuso kaj robo de
la Kushanta Budho montras, ke li estas hindo, tamen lia vizagho
estas tiu de tipa china reghido, dum la bildoj sur la kapkuseno
estas de persa stilo: paro da bildoj staras vizagho kontrau
vizagho en perlaroj. La bildo montras la versimilecon kaj
graciecon de la greka skulpturo.
La shtonkaverna
arto konigis la mediteranean kaj hindan kulturon al la Oriento
kaj tie asimilighis kun la chian kulturo. Se oni komparas
la diverslokajn shtonkavernajn templojn ambauflanke de la
Silka Vojo, oni do trovos, ke ju pli ili estis malfure konstruitaj,
des pli multe ili portas evidentajn chinajn trajtojn.
En mia
hejmo pendas portreto de budho en Mogao-shtonkavernon n-ro
158 kaj portreto de bodisatvo kun persaj trajtoj de la Kumtola
Shtonkaverno. Ili rememorigas min pri mia vojagho lau la Silka
Vojo.
|