Mia vojo

    Mia vojo / Mi recorrido / My journey, charma kolorigebla libreto por infanoj, entenas ghentilan "verdan" mesaghon. Akvoguto priskribas sian migradon en nubo, aero, surtere. Estas klare el tiu priskribo kiel kara estas chiuj eroj de la naturo, kaj kiom valoras ke homoj protektu ilin.

    Enkonduka klarigo pri Esperanto en la hispana kaj angla lingvoj donas facilan priskribon al la leganto. La kolorigeblaj desegnoj estas simplaj, kaj allogos infanojn al kolorigado.

    La sola gheno pri chi tiu alie bonega libreto estas la elekto de la vorto "vojo" en la titolo. La rakonteto klare priskribas vojaghon, au ech veturon, ne vojon. Supozeble ne eblas nun korekti tion -- sed la autoro tion pripensu, se okazos reeldono.

    Chi tiu, la unua Esperanta libro eldonita en Kostariko, estas ja achetinda libreto!

William R. Harmon (Usono)

    Mia vojo / Mi recorrido / My journey de Leda Violeta Coronado C. Esperantigis Guido Hernandez M., angligis Carolina Mata. Editorial Tecnologica de Costa Rica. Cartago. 2002. 18 paghoj. 21 x 28 cm. 4,50 euroj + sendkostoj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj. La libro estas achetebla che la Indighenaj Dialogoj, Riouwstraat 172, NL-2585HW Den Haag, Nederlando <snjezana.cimic@idnetwork.nl>

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688