|
La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
(IKEF) jhus eldonis la Esperantan version de la broshuro de la
Internacia Komerca Chambro (ICC) "Unuformaj Kutimoj kaj Praktiko
de ICC por Dokumentaj Kreditoj" (UCP500).
Temas pri internacie akceptata regularo,
kiu koncernas precipe financajn aspektojn de internacia komerco.
Tiel la nuna eldono estas kompletigo de antaua IKEF-traduko, Inkotermoj,
kiu precipe rilatis al transportaj aspektoj.
Fidelaj membroj de IKEF automate ricevos
la broshuron kun la julia numero de la IKEF-revuo "La Merkato",
aliaj interesighantoj povas acheti la 51-paghan eldonajhon (A5)
che la distribuanto Flandra Esperanto-Ligo (www.esperanto.be,
butiko@fel.esperanto.be) kontrau 9 euroj.
Dokumenta kredito
Dokumenta kredito (ankau: akreditivo,
kreditletero, letter of credit) estas nemalhavebla ilo por sekurigi
la pagon de liveritaj varoj, uzata en internacia komerco, kiam
oni komercas kun ne jam konata partnero. Ech spertaj komercistoj
ofte ne konas tiun proceduron. Jen baza klarigo:
Per dokumenta kredito achetanto de varoj
au servoj disponigas monsumon che sia banko au che la banko de
sia liveranto. La liveranto nur povas disponi pri tiu monsumo,
post kiam li prezentis dokumentojn, preskribitajn en la kredito,
kaj krome plenumis chiujn aliajn kondichojn menciitajn en la kredito.
(Citajho el "La Merkato")
Inf: Roland Rotsaert, kasisto de IKEF
Visspaanstraat 97, B-8000
Brugge, t/f/a +32-50-330004
<roland.rotsaert@pandora.be>
|