|
La ghis nun supozeble plej granda eldonita
vortaro Esperanto-nacilingva aperis en 1999. La prestigha lingvistika
eldonejo Helmut Buske Verlag, Hamburg, Germanio, aperigis la vortaregon.
La 882-pagha, klarlitere kaj densepresita vortaro enhavas pli
ol 80 mil artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj
germanaj ekvivalentoj. La vortaro havas dulingvajn antauparolojn
(germana kaj Esperanto), instrukciojn pri la uzo de la vortaro,
listojn de mallongigoj kaj uzita literaturo. La lingva materialo
konsiderinde superas tion de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
(PIV).
La vortaro ne nur registras la chiutagan
lingvon, sed ankau prezentas multan faklingvan materialon el plej
diversaj sciencaj kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankau
por nekonantoj de la germana lingvo. Chiu serioza germana esperantisto
devus posedi tian vortaron, se li/shi vere volas kiom eble plene
uzi kaj majstri la lingvon.
La vortaro estas havebla kontrau ch.
39 euroj che UEA au aliaj libroservoj. Oni ankau povas rekte mendi
che la eldonejo, kiu liveras al chiuj anguloj de la mondo.
Helmut Buske Verlag
Richardstr. 47, DE-
22081 Hamburg
Rete: buskepubl@aol.com
|