|
Civila
ingheniero en Chikago, Kent Jones, jam de longa tempo pristudas
la problemojn de la angla kiel aviada lingvo. Surbaze de tre diversaj
fontoj kaj esploroj, li demonstris ke ghi estas ne nur malbone
adaptita al tiu funkcio, (vizitu www.esperanto-sat.info>, sekcioj
"Documents" kaj "In English"), sed ke ghi
reprezentas realan dangheron.
La origino de multaj aviadaj incidentoj
kaj akcidentoj trovighas en tiu lingvo, kiu kiel la anglo-saksa
mezursistemo brilas nek pro klareco, nek pro simpleco, nek pro
logikeco. Kent Jones jam entreprenis klopodojn che naciaj kaj
internaciaj aviadaj organizoj por ke la demando pri aera sekureco
estu pritraktata ankau sub la lingvaj aspektoj. Char reformo de
la angla montrighis tute neebla, kiel konstatis G.B. Shaw, Kent
Jones pristudis la uzeblecon de alia lingvo, kiun li konas kaj
kiu estis konceptita por la lingva komunikado inter plej diverslingvaj
loghantaroj kaj pro tio adaptita al la diversaj mensaj kaj lingvaj
strukturoj. Iniciatite de li, kompilita kaj subskribita de Gilbert
R. Ledon, jhus aperis "Aviada terminaro", kiun kuneldonis
en Brazilo la autoro mem kaj Gersi Alfredo Bays de la eldonejo
"Fonto".
Temas pri 288-pagha verko konsistanta
el 1000 terminoj, 23 ilustraj platoj, aeronautika vortaro angla-Esperanta
kun 4000 esprimoj en 13 lautemaj chapitroj kaj "Baza aviada
frazeologio". La distribuanto de tiu libro estas Brazila
Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, BR-70084-970-Bras¨ªlia-DF,
Br¨¦sil. Prezo: 15 euroj.
|