|
UEA jhus eldonis la novan libron "Diskutlibro
pri malpli uzataj lingvoj", kies originalo estis eldonita
de la Europa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj.
La buroo atentigas nin, ke en Europo
almenau 50 milionoj da homoj parolas unu el tiuj malpli uzataj
lingvoj (kaj la nombro ne inkluzivas enmigrintojn). La jhus eldonita
"Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj" argumentas,
ke lingva diverseco estas malpli en Europo ol en la aliaj kontinentoj,
sed aldonendas, ke la centoj da indighenaj lingvoj de Nordameriko
kaj Australio grandparte malaperis au estas mortantaj. La libreto
aliras tiujn lingvojn el diversaj vidpunktoj (ekzemple, la fakta
ekzisto kaj funkcio de la lingvoj, la homrajta kaj jura flankoj)
en formo de demando/aserto kaj respondo. Sed oni povus resumi
per unu frazo: tiuj lingvoj plirichigas la vivon de siaj uzantoj,
kaj estus domaghe ilin perdi -- kaj tiu perdo bedaurinde eblas.
Evidente jen kampo, kiu interesas ankau nin esperantistojn.
La libro havas 60 lukspaperajn paghojn
plache ilustritajn. Ghi kostas EUR 7,50, kaj triona rabato por
mendo de almenau tri ekzempleroj.
|