|
UEA jhus eldonis la novan libron "Esperanta
frazeologio" de s-anino Sabine Fiedler. Chu Esperanto havas
ankau sukajn parolturnojn, bildecajn komparojn, idiomajhojn, proverbojn,
stereotipajn formulojn? Chu en la projekto, kiun Zamenhof proponis
al la mondo, estis indikoj kiel esprimi emociojn, kiel montri
diversajn "tonojn" (sarkasmon, laudon, intimecon)? Chu
parolantoj transprenas la bildesprimojn el siaj gepatraj lingvoj
au chu Esperanto dum sia komunika historio kapablis krei sufiche
originajn proprajn bildojn? Chu la internacia komprenebleco de
la komuna lingvo devas suferi, se nacilingvaj apartenajhoj regas?
Sabine Fiedler, germana specialistino
pri la angla lingvo kaj aktiva esperantistino, esploras tiujn
demandojn kaj aliajn, kiuj devus interesi chiun amanton de nia
lingvo kaj literaturo. Shia studo bazighas sur legado de la chefaj
Esperantaj periodajhoj, de beletro (originala kaj tradukita) kaj
ankau sur la parola lingvo. El sia iom nekutima vidpunkto la libro
atentigas pri la eble unika taugeco de Esperanto kiel transkultura,
translingva komunikilo.
La nuna libro bazighas sur la pli ampleksa
germanlingva disertajho de la autorino. Ghi enhavas 140 paghojn
da teksto kaj profesnivelajn bibliografion kaj indeksojn.
Kosto: EUR 19,80, triona rabato por mendo
de almenau tri ekzempleroj.
|