|
UEA aperigis novan kajeron el la serio
"Esperanto-dokumentoj". Tio estas artikolo de Robert
Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj",
kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj ighis "internaciaj".
Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la
praktiko de multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuighintaj
Nacioj kaj la Europa Unio.
Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko
de la Europa Unio estas "inercio", senkonsulta transiro
al trilingva, dulingva au ech unulingva sistemo.
La Esperanto-dokumento estas la 37-a,
kaj ghi akireblas che la Centra Oficejo de UEA - chi-foje nur
en Esperanto.
Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn
lingvojn oni invitas anonci sin che <roy@co.uea.org>.
|