|
Tiel nomighas la eminenta verko de akademiano
Boris Kolker, jhus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta
ghenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj
estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte ghin
elstarigas la fakto, ke ghi estas samtempe gvidlibro pri la Esperanta
kulturo.
"La ambiciaj celoj de tiu chi neordinara
lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo
kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", skribis Boris
Kolker, prezentante la libron.
Tio estas la dua eldono de la libro,
radikale relaborita kaj internaciigita. La instruado okazas per
la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere,
Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja
Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko
da aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj autoroj.
La tekstojn akompanas E-temaj fotoj,
zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.
La antaua ghenerala direktoro de UEA
Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis preparighi
al la presado, skribis pri ghi tiel: "La libro estas abunde
ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu
povas rivali kun ghi... Mi nur bedauras, ke la libro ne povis
aperi jam dum mia oficperiodo..."
Lin reehhas Trevor Steele, kiu daurigis
la laboron pri la preparado de la eldono: "'Vojagho en Esperanto-lando'
estas certe la plej riche ilustrita originala libro en nia eldonhistorio."
La libro akireblas en la Libroservo de
UEA.
Boris Kolker: "Vojagho en Esperanto-lando".
Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 291 p. Prezo: 18,00
euroj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj.
Kelkaj lecionoj el la libro trovighas
en la reto:
http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html
|