|
La nova "Plena Ilustrita Vortaro
de Esperanto" (PIV), formato: 150 x 255 mm, 1265 paghoj,
referenca vortaro de Esperanto en la tuta mondo, kies unua eldono
aperis en 1971, estas finfine presita kaj liverita.
Temas pri funde reviziita kaj aktualigita
eldono, kies ilustrajhoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paghoj,
sed enkorpigitaj en la teksto mem. La inauguro de la verko okazos
kun cheesto de ghia chefredaktoro, Michel Duc-Goninaz, dum la
SAT-kongreso kiu havos lokon de la 1-a ghis la 7-a de julio en
Alikanto, Hispanio.
Prezo: 70 euroj + registrita afranko.
Pro la kongreso kaj libertempoj, la plenumo de la mendoj kaj antaumendoj
povos okazi nur post la libertempoj. Pliaj informoj estas riceveblaj
che:
SAT, 67, avenue Gambetta, FR-75020 Parizo, Francio.
Retposhto: <satesper@noos.fr> TTT-ejo: <www.sat-esperanto.org>
|