|
La plej populara eldonajho de TEJO, la
listo de esperantistaj gastigantoj, Pasporta Servo, aperas ekde
1974. Chi-jare ghi enhavas 1231 gastigantojn el 83 landoj, sur
207 paghoj.
La gastigantoj ricevas ghin senpage.
La aliaj povas ghin mendi je 15 euroj (kun triona rabato ekde
tri ekzempleroj).
Por alighi kiel gastiganto, petu alighilon
de UEA au de la landaj organizantoj. La aligha limdato estas la
1-a de novembro 2002. La gastigantoj ricevos memorigilon en augusto.
Pliaj informoj che la kompilinto: Derk
Ederveen, Westenburgstraat 15, NL-2275 XR Voorburg, Nederlando.
|