|
Antau
du jaroj, unu el miaj kursoj che la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino
pritraktis la Esperantan literaturon. La auskultantoj, kolektighintaj pro la samtempa
Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo, estis plejparte
junaj. Krom verkoj, mi prezentis ankau fotojn, klopodante tiel transdoni ankau
bildan tradicion de niaj verkistoj. Preskau sherce mi proponis al la kursanoj
divenludon: "Kiu el vi rekonas chi tiun?" Chiu rekonis Zamenhof, kaj
neniu Grabowski; kaj tion mi taksis en ordo. Kiam lastalekcie mi planis prezenton
pri Ivo Lapenna, mi startis per lia foto; nur du, cetere ne junaj, rekonis lin.
Tio min ege surprizis. Chu vere neniu el la nuna generacio rekonas la vizaghon
de persono, kiun miloj kaj miloj da esperantistoj auskultis, aplaudis, sekvis
dum pli ol duona jarcento, ghis antau nur dek kvin jaroj? Chu ech persono, kiu
estis en la estraro de UEA (antaue IEL) dum 36 jaroj, kiu partoprenis milojn da
aranghoj, kiu inspiris kaj kortushis dekmilojn da personoj per siaj paroladoj,
kulturpolitiko kaj atingoj, estas jam ne plu konata por la nuna generacio? Chu
gvidanto, kiu tiel multe kaj multflanke influis la nunan movadon, kiun la junularo
tiom prighuas, estas jam forgesita?
Tiel naskighis
la ideo kolekti memorajhojn pri Ivo Lapenna antau ol, pro naturaj kialoj, malaperos
ankau tiuj, kiuj havis rektajn kontaktojn kun li, kaj forfadighos la memoro. La
Internacia Scienca Instituto "Ivo Lapenna", fondita en 1997 fare de
la Fondajho "Ivo Lapenna" kun la celo gardi kaj diskonigi lian idearon,
trovis la ideon plene statutkongrua, kaj entuziasme ekaktivis por ghia realigo.
La alvokon kontribui al libroforma monumento respondis, volontule, multaj, tiel
ke la necese limigita amplekso de la libro devigis ankau al selekto. Kiel
redaktoro mi proponis al mi ech pli ambician planon: kunpreni en la libron ankau
iujn eseojn pri Esperanta kulturo ghenerale, ne necese strikte ligitajn al Lapenna,
sed kiujn li estus shatinta legi. Kore mi dankas al chiuj kontribuintoj, tute
speciale al tiuj, kiuj laboris en nefavoraj cirkonstancoj, kaj ankau al tiuj planitaj,
kies verko ne povis aperi chi tie. Mi kaj ili scias, ke ne chio estis facila kaj
glata: dankon al chiuj! Speciala danko iru al s-ino Birthe Lapenna, kiu surprenis
ne nur parton de la redaktora shargho, sed ankau tre delikatajn taskojn, kiuj
reliefigis shian grandan kapablon alproksimigi personojn diverskarakterajn. Sen
shia helpo, sen shia laboro ofte obskure fona, sed ne malhavebla, kaj sen shiaj
dauraj instigo, kuraghigo kaj centprocenta sindedicho, la verko ne estus atinginta
definitivan staton. Al shi oni shuldas ankau la gardadon de la arkivo de Ivo Lapenna
(kvin plenaj shrankoj), kaj la kompetentan traserchadon cele al akiro de unikaj
dokumentoj. Tia kolekto, nun kushanta en Kopenhago, baldau estos transprenita
de la Dana Shtata Arkivo por pli facila publika konsulteblo. Sed
de definitiva stato al publikigo ankorau estas shtupoj: la teknika arangho, la
presado, la financa engagho kaj sekva risko. Kaj chion tion surprenis alia granda
dana amiko, Torben Kehlet, kiu per sia malavaro kaj kompetento transportis manuskripton
al libro. Sed ne nur! Li ankau prizorgis la aranghon al k-disko kun sonaj kaj
vidaj aldonoj, kio faras el chi verko veran specialajhon en la E-literaturo. Estas
tiel ghueblaj ne nur tekstoj de paroladoj, sed, per nura klako de la komputila
muso, ankau la registrajhoj; ne nur sekaj nigre skribitaj linioj sed ankau koloraj
bildoj; oni povas ne nur foliumi la paghojn de la libro, sed ankau trakrozi ilin
sur ekrano! Ni ankau dankas al Franko Luin pro teknikaj konsiloj. Longa
estus la listo de la funkcioj de Ivo Lapenna en la Esperanto-movado, kiun li partoprenis
seninterrompe dum 59 jaroj. Juristoj preferos memori lian 30-jaran prezidantecon
de la Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj, lingvistoj memoros pri lia membreco
en la Akademio de Esperanto dum 35 jaroj, aliaj pleje aprezos la fondon kaj la
21-jaran direktadon de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, kaj plu, kaj plu¡
Sed Ivo Lapenna elstaris ankau ekster la Esperanto-movado. Kiel fakulo pri internacia
juro li partoprenis, ene de la jugoslavia delegacio, la packonferencon en Parizo
post la Dua Mondmilito; li estis advokato-konsilisto che la Internacia Kortumo
en Hago, li estis universitata profesoro antaue en Zagrebo, poste en Londono,
kaj lekciis gaste en universitatoj de multaj landoj. Aperis fakaj libroj de li
en la kroata, en la franca, en la angla, kaj multaj fakaj studoj en ses lingvoj
inkluzive de Esperanto, publikigitaj en kolektivaj verkoj kaj juraj revuoj. Ech
lau plej severaj akademiaj parametroj, lia scienca produktado forte superas la
averaghon. Kara leganto, pri chio supre menciita
vi trovos faceton en chi tiu verko, ne lau seka akademia stilo, sed per la plumo
de personoj, kiuj estis rekte envolvitaj. En viaj manoj kushas memorlibro, ne
ja adorlibro. Laulonge de la paghoj vi trovos konsiderojn kaj taksojn ne nur unudirektajn;
ankau la estimantoj de Ivo Lapenna ne chiam samopiniis kun li, kelkfoje forte
opoziciis, alifoje interpretas faktojn tute alimaniere ol li farus. Sed persono
de tia staturo transcendas la kronikon kaj apartenas al la historio: la historion
partoprenas chefe faktoj kaj principoj, tamen emocioj ne povas esti komplete forvishitaj.
La figuro de Ivo Lapenna transdonota al la venontaj generacioj konturighu kaj
reliefighu per la autonomaj kaj liberaj vochoj de la personoj, kiuj lin konis,
sen unuformigoj au aliigoj. Al vi, leganto, la lasta sed ne plej malgrava tasko:
el tiom da vochoj interpreti mem la personecon de Ivo Lapenna kaj transdoni ghin
al la posteuloj. Eseoj memore al Ivo Lapenna.
Red. Carlo Minnaja. Kopenhago, 2001. Sub auspicioj de la Internacia Scienca Instituto
Ivo Lapenna. 417 p. 25 cm. Kun fotoj. 45,00 euroj. -------- * Prezidanto
de la Internacia Scienca Instituto "Ivo Lapenna" kaj radaktoro de "Eseoj
memore al Ivo Lapenna". |