| La
libro de Marko Polo estis grava historia kaj geografia evento de la Meza Epoko...
Oni
devas scii, ke en tiuj mezepokaj tempoj ne estis kutimo doni gheneral(ig)an titolon
al iu verko, kaj la libro de Marko Polo ne estas escepto chi-rilate. Pro tio,
ghia unua nomo estas: -- La libro de Marko Polo Sed
kun sia rekorda nombro da manuskriptoj (pli ol 140 konataj!) oni povas esti certa,
ke la kopiistoj inventis titolon kaj multfoje shanghis ghin lau sia placho. La
plej ofte uzataj estas la jenaj: -- La priskribo de la mondo -- La libro
de Granda Hhano de Tatario -- Miliono/Il Milione -- La vojagho de Marko
Polo -- La mirindajhoj de la mondo -- Pri la mirindajhoj de la Granda Azio --
La libro de la mirindajhoj (de la mondo) -- La vojagho de Marko Polo --
La libro de Marko Polo kaj de la mirindajhoj de Azio Kelkfoje
la titoloj estis kombinitaj, pro tio ni uzis chi tie la du plej oftajn: La
libro de la mirindajhoj, kun aldono de la kutima: La priskribo de la mondo. Kvankam
la libro svarmas je precizaj elementoj eblas tamen konstati ke oni trovas kelkajn
legendajn partojn, ekzemple: -- la legendo pri Pastro Johano. -- la legendo
pri Gog kaj Magog: lau la Malnova Testamento, tiuj popoloj loghis en la nordorienta
ekstremajho de la tero. Ili aperus antau la Lastaj Tagoj por invadi la teron.
Se Magog estas la Mongoloj, Marko Polo trovas por Gog la Ongut-ojn. -- la legendo
pri la fikciaj konkeroj de Aleksandro la Granda. -- la legendo pri la Soleca
Arbo au la Seka Arbo (jam de longe forgesita en Okcidento). -- la maskla kaj
la ina insuloj. -- la fantazia fabelo pri homoj kun hunda kapo au pri simioj
kun homa kapo... El sia 25-jara vojaghado, Marko
Polo donas al ni en tiu chi libro nur eltirajhojn de chio, kion li spektis. Krom
kelkaj konfuzoj en la datoj kaj en la rilatoj inter la personoj, lia rakonto estas
tamen fidinda. Ghi ofte kompletigas aliajn historiajn raportojn (ekz. la priskribon
de la palaco de la Granda Hhano, la mortigon de la financa ministro de Kublaj¡).
La historia kaj geografia flankoj de la priskribo donis multe da peno al la specialistoj:
pluraj dedichis sian tutan vivon al tiu laboro kaj publikigis dikajn volumojn
pri tiu aspekto de la libro. Spite tiun laboregon, multenombraj elementoj de la
libro restas enigmo, ekz-e la popolo Karaunas daure aperas kiel ghena mistero... La
granda sukceso de La libro de la mirindajhoj estis tia, ke grava nombro
da kopioj kaj manuskriptoj aperis. Oni konas cent kvardek tri da ili (ne enkalkulante
la unuajn presitajn librojn de la 15-a jarcento). La libro de Marko Polo ekzistas
en preskau chiuj okcidenteuropaj lingvoj (sed ne en la malnova angla!). La latinaj
versioj estas la pli multenombraj. Por ekzemplo jen la itinero de unu el tiuj
konitaj versioj: la unua presita portugala teksto estas traduko el la latina versio
de Pipino, kiu mem estas traduko el iu venecia teksto, kiu siavice estas traduko
(kun shanghoj) el franca-itala originalo! Oni shuldas al Benedetto la laboron
por malimpliki chiujn tiujn fadenojn. Chiuj manuskriptoj de la libro disdividighas
en tri "familiojn". Neniun tekston eblas
konsideri kiel kompletan. El tio fontas gravaj shanghoj pro la kopiaj problemoj.
La itala eldono de 1928 provas fari la unuan sintezon de tiu materialo, sed la
kompleta sintezo aperis nur en 1938 danke al la malkovro de nova manuskripto en
Toledo (de la 15-a jarcento) far la profesoroj Moule kaj Pelliot. Tiu eldono donas
rekonstruitan sintezan tekston surbaze de "chiuj" ekzistantaj manuskriptoj
sub la titolo: Marko Polo, The Description of the World. Pro tio kelkaj
specialistoj konsideras ghin fantazia, sed pri tia opinio respondecas nur ili. Ja
lau tiu chi sinteza teksto estas farita la nuna traduko en Esperanton. Ghi estas
la unua versio en tiu chi lingvo kaj koincidas kun la 700-a datreveno de ties
unua apero. Esperantigita de Daniel Moirand Eldonita de
Universala Esperanto-Asocio Rotterdam 2001 Formato: 21x14.6 cm. Pagh.:
445 Serio "Oriento-Okcidento", n-ro 34 Prezo: 33.00 euroj.
(El
la antauparolo de Daniel Moirand por "La Libro de la Mirindajhoj") |