Rakontoj
ne nur shercaj. Vladimir Vana. Ilustris:
Pavel Rak. Dobrichovice (Prago): Kava Pech, 2002. 128 p. ISBN
808585354-X. Prezo: 9,90 euroj.
Chu sherco, ke la unuaj rakontoj en la
kolekto Rakontoj ne nur shercaj estas la plej nuraj kaj
la plej malshercaj en la tuta libro? Oni povus facile senkulpigi
leganton, kiu, tramachinte dekon da paghoj, forjhetus la volumeton,
kredante sin trompate de la autoro kaj eldonejo. Tamen per pacienco
venas, se ne chi-foje scienco, scio -- scio, ke la mondo de Vladimir
Vana certe esplorindas.
La rakontoj, entute 19 plus ne tre konvinka
teatrajheto, plejparte radikas en la socialismo de la 60-aj jaroj.
Kiel grava estas la plano, ekzemple, primokas la tiaman
shtatismon; kamparano kantigu unue shtatigitan kanarion, poste
bovon, char “shtata plano estas shtata plano: tiun oni ne
povas shanghi” (p. 74). Simile, burokratismo estas la celo
en Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj.
Sed plej memorindas la rakontoj, kiuj
transsaltas la epokon, en kiu ili estas koncipitaj, kaj kiuj farighas
senepokaj, do chiamaj, chiesaj. Ekzemple Kisteho: tie
chi chefrolas avareco, trompemo; temoj eternaj, klasikaj, tamen
en la rakonto de Vana freshaj, aktualaj. Klarigo de kisteho
– kiun mi ne malkashas – troveblas en la rakonto (ne
en vortaro) kaj miaopinie bone resumas la filozofion de Vladimir
Vana.
Same vantemo: legindas Kiel mi eniris
Parnason kaj Kelkaj konsiloj, kiel facile kaj rapide
farighi verkisto. Jen juveloj, kiuj per simpla, klara lingvo
brilas. En Kelkaj konsiloj... ni lernas, ke redaktoro
devenas de redaktoro, char redaktoro devas esti ia
doktoro, ia kuracisto de ghis nun ne eldonitaj verkoj (p.
48). Trafe!
Kaj nepre menciindas la – jam konata
– absurda sed klasike komika kiel ni mortigadis leporon
por la antaukristnaska vespermangho. La stilo kaj enhavo
memorigas pri la rakontaro de J. H. Sullivan – sed jughu,
ghuu vi mem. Chiaokaze valoras akiri la libron, se nur pro la
Vana-a leporo – kiu permesas indulgeme pretervidi etajn
presmakulojn (ekzemple en la teatrajheto, kie meze de kursivigitaj
frazoj – literoj foje malkursivighas). Jen eble kroma sherco
en la plejparte ghueblaj Rakontoj ne nur shercaj.
(El Esperanto)
|